Ifigenio en Taŭrido/Akto Kvara
IFIGENIO (sola).
Se por mortemulo
La dioj destinas
Tre multajn konfuzojn
Kaj por li preparas
Skuantan transiron 5
De ĝoj' al doloro,
De suferoj al ĝojo:
Tiam apud la urbo
Aŭ sur bord' malproksima
Ili por li edukas 10
Amikon trankvilan,
Ke en hor' de mizero
Estu preta la helpo.
Ho, benu, dioj, benu vi Piladon
Kaj benu ĉiun lian entreprenon! 15
Li estas forta brako en batalo,
Li estas luma saĝo en kunveno,
Ĉar tre trankvilan havas li animon
Kaj al la suferantoj li alportas
Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon. 20
Min li forŝiris de la frato, kiun
Mi kun ador' senfine rigardadis,
Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis
Satiĝi de l' feliĉo mia propra,
Mi lin el miaj brakoj ne ellasis, 25
Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu
Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima.
Nun ili, por plenumi la intencon,
Jam iras al la mara bordo, kie,
Kaŝite en la golf', ilia ŝipo 30
Atendas nur la signon. Kaj al mi
Prudentajn vortojn ili en la buŝon
Enmetis kaj instruis min, kiele
Mi al la reĝ' respondu, se li sendos
Insiste ekpostuli la oferon. 35
Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
Simile al infano; mi ne lernis
Inside aŭ per ruz' ion akiri.
Ho ve al mensogantoj! La mensogo
Neniam liberigas nian bruston 40
Simile al la vortoj de la vero;
Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas
La homon, kiu ĝin sekrete forĝas,
Kaj kiel sago, kiun en la flugo
Potenca dio kaptas kaj rebatas, 45
Ĝi celon ne atingas, sed resaltas
Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.
Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
Ĉu eble sur la ter' nesanktigita
De l' bordo nun denove la furio 50
Atakis plej kruele mian fraton?
Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?
Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!
Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo
Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj. 55
La koro en mi batas, la animo
Kovriĝas per nebulo, kiam mi
Nun devas ekrigardi la vizaĝon
De l' vir', al kiu devas mi mensogi.
IFIGENIO. ARKAS.
ARKAS.
Rapidu, ho pastrin', kun la ofero!
La reĝ' atendas, la popol' postulas.
IFIGENIO.
Mi volus tuj plenumi mian devon,
Sed ve, malhelpo neantaŭvidita
Stariĝis inter mi kaj la plenumo. 5
ARKAS.
Ha, kio baras reĝan la ordonon?
IFIGENIO.
Okazo, kiu ne de ni dependas.
ARKAS.
Rakontu, ke mi tuj al li raportu,
Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.
IFIGENIO.
La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis. 10
El tiuj viroj la plej aĝa portas
Sur si la kulpon de parencmortigo.
Lin la furioj venĝe persekutas,
Kaj eĉ en la interno de la templo
Atakis lin malsano la kruela 15
Kaj malsanktigis la plej puran lokon.
Mi nun kun virgulinoj miaj iras,
Por per lavado en la pura maro
Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj
La bildon de l' diino resanktigi. 20
Neniu nin malhelpu en la iro.
ARKAS.
Mi iros tuj raporti al la reĝo
Pri la malhelpo; la ceremonion
Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.
IFIGENIO.
Ĝi estas nur afero de l' pastrino. 25
ARKAS.
La gravan fakton reĝo devas scii.
IFIGENIO.
Sed lia vol' nenion povas ŝanĝi.
ARKAS.
Pro formo potenculon ni demandas.
IFIGENIO.
Ne trudu, kion devus mi rifuzi.
ARKAS.
Konsentu tion, kio estas bona. 30
IFIGENIO.
Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.
ARKAS.
Mi post momento estos ĉe la reĝo
Kaj tuj returne kun la vortoj liaj.
Ho, se mi ankaŭ povus al li porti
Sciigon, kiu ĉion klare solvus! 35
Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon
De fidelulo!
IFIGENIO.
Volonte ja mi faris, kion povis.
ARKAS.
Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.
IFIGENIO.
De mia volo tio ne dependas. 40
ARKAS.
Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.
IFIGENIO.
Vi trovas ebla, kion vi deziras.
ARKAS.
Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?
IFIGENIO.
Mi lasis la decidon al la dioj.
ARKAS.
Sed ili ja la homojn savas home. 45
IFIGENIO.
Mi faros ĉion, kion ili diros.
ARKAS.
Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.
Nur la kolera stato de la reĝo
Al ambaŭ la fremduloj donas morton.
Jam de tre longe la militistaro 50
Dekutimiĝis de l' oferoj sangaj.
Eĉ multaj, kiujn malamika sorto
Al fremda bordo pelis, sentis mem
La tutan ĉarmon, tutan la diecon,
Se la vaganton en la fremda lando 55
Renkontas bondezira kaj afabla
Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for
De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj
De vi dependas! Kion vi komencis,
Vi povas ja facile alfinigi; 60
Ĉar la mildeco, kiu de l' ĉielo
En homa formo venas sur la teron,
Nenie pli rapide al si regnon
Konstruas, ol en tiu loko, kie
Sovaĝe kaj konfuze nova gento, 65
Plenega de kuraĝo kaj de forto,
Gvidata per la propraj antaŭsentoj,
La ŝarĝojn de la homa vivo portas.
IFIGENIO.
Ne skuu la animon mian, kiun
Laŭ via vol' direkti vi ne povas. 70
ARKAS.
Dum temp' ankoraŭ estas, oni ŝparas
Nek penon, nek admonon ripetatan.
IFIGENIO.
Al vi klopodojn kaj al mi suferojn
Vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.
ARKAS.
De la suferoj mi nun petas helpon, 75
Ĉar plej amike ili ja konsilas.
IFIGENIO.
Kruele ili ŝiras mian koron,
Sed la malvolon ili ne ekstermas.
ARKAS.
Ĉu povas nobla kor' malvolon havi
Por bono, kiun nobla hom' proponas? 80
IFIGENIO.
Jes, se la nobla hom' anstataŭ danko
Min mem akiri malkonvene volas.
ARKAS.
Se iu ne deziras, tre facile
Li ĉiam trovas vortojn de praviĝo.
Mi pri l' oferoj al la reĝ' raportos. 85
Ho, se vi en la kor' al vi ripetus,
Kiele noble li kun vi agadis
De via veno ĝis la nuna tago!
IFIGENIO (sola).
De la parol' de tiu viro nun
En plej malĝusta tempo mia koro
Subite returniĝis. Mi ektimas!
Ĉar kiel ondoj en potenca kresko
La rokojn superverŝas, kiuj staras 5
Ĉe l' bordo en la sablo, tiel fluo
De ĝojo mian koron tute kovris.
Mi en la brakoj tenis neeblaĵon.
Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo
Kviete min ĉirkaŭas, de la tero 10
Min levas kaj min dolĉe endormigas,
Simile kiel tiam, kiam min
La brako de l' diin' savante kaptis.
La fraton mian kaptis mia koro
Per sia tuta forto; mi aŭskultis 15
Nur la konsilon de l' amiko lia;
Nur ilin savi estis la enhavo
De miaj pensoj. Kiel la ŝipano
Volonte sin deturnas de la rifoj
De negastama kaj dezerta lando, 20
Mi tiel de Taŭrido min deturnis.
Sed nun la voĉo de l' fidela viro
Min ree vekis, min rememorigis,
Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn.
Duoble abomena nun fariĝas 25
Por mi la trompo. Ho, animo mia,
Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas
Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron
De la soleco devas vi forlasi!
Enŝipigitan kaptos vin la ondoj 30
Per sia balancado,—nun pro timo
Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.
IFIGENIO. PILADO.
PILADO.
Ha, kie estas ŝi, ke mi rapidu
Al ŝi alporti ĝojan la sciigon
Pri nia savo!
IFIGENIO.
Vidu, jen mi estas,
De zorgoj premegata, mi atendas
Nun la konsolon, kiun vi promesas. 5
PILADO.
La frato resaniĝis! La ŝtonecan
Ekstersanktejan teron kaj la bordon
Atingis ni en gaja parolado.
Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis
La arbareton. Ĉiam pli ravante 10
La bela flamo de junec' ĉirkaŭis
La buklan lian kapon. Hele brilis
Kuraĝe kaj espere la okuloj,
Kaj lia kor' libere sin fordonis
Plenege al la ĝojo kaj plezuro. 15
Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.
IFIGENIO.
Benata estu! De la lipo, kiu
Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn,
Neniam sonu tono de suferoj!
PILADO.
Aŭskultu plu; feliĉo kiel princo 20
Kun bela sekvantaro ĉiam marŝas.
La kamaradojn ankaŭ ni retrovis;
En roka golf' la ŝipon ili kaŝis
Kaj sidis atendante kaj malĝoje.
Apenaŭ ekvidinte vian fraton, 25
Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste
La ŝipanaro petis rapidigi
La forveturon. Ĉiu man' sopiras
Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj
Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn 30
Etendis kaj ekblovis de la bordo.
Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku
Min al la templo, lasu min eniri
Kaj kapti respektege la objekton
De nia celo! Mi sufiĉos sola, 35
Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj
La bildon de l' diino; kiel forte
Mi sopiregas la celitan ŝarĝon!
(Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la
templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne
sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.)
Vi staras sendecide! Vi silentas!
Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis 40
Barante ia nova malfeliĉo?
Ho, diru, ĉu vi al la reĝ' raportis
La vortojn, kiujn ni interkonsentis?
IFIGENIO.
Jes, kara viro; sed vi min insultos.
Mi sentas jam silentan la riproĉon! 45
Sendito de la reĝo al mi venis,
Kaj kion vi al mi instruis, tion
Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis
Tre mirigita, kaj li tre insistis,
Ke pri l' malofta la ceremonio 50
Raporton oni faru al la reĝo
Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun
Atendas la revenon de l' sendito.
PILADO.
Ho, ve al ni! Renovigita flugas
Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj! 55
Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe
Per rajtoj de pastrino?
IFIGENIO.
Mi neniam
Kovrilon faris el la pastra rajto.
PILADO.
Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,
Vi pereigos. Kial mi ne pensis 60
Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis
Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!
IFIGENIO.
Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,
Mi tion sentas; tamen mi ne povis
Rifuzi al la vir', kiu postulis 65
Prudente tion, kion mia koro
Ne povis ja ne trovi tute prava.
PILADO.
La stato nun fariĝis pli danĝera;
Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi
Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj 70
Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi.
Trankvile nun atendu la revenon
De la sendito, kaj post liaj vortoj
Vi staru forte, kion ajn li diros!
Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj 75
Ja estas ne afero de la reĝo,
Sed de l' pastrino. Kaj se li deziros
Ekvidi la fremdulon, kiun peze
Atakis konvulsioj de frenezo,
Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas 80
Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo.
Tiele vi al ni la eblon donos,
Ke, forportante sanktan la trezoron
For de l' popolo kruda kaj barbara,
Rapide ni forkuru kaj saviĝu. 85
Plej bonajn signojn sendas Apolono,
Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon
Plenumis, li al ni jam aperigis
Favoron sian, kiun li promesis.
Oresto liberiĝis kaj saniĝis! 90
Kun li, kun nia kara liberulo,
Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,
Al la insulo roka, kie loĝas
La dio! Kaj tuj poste al Mikeno,
Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro 95
De ĝiaj estingitaj fajrolokoj
La patraj dioj ĝoje releviĝu
Kaj bela fajro lumu nun denove
Por ili. Via mano la unua
Por ili ŝutos el la oraj vazoj 100
Incenson. Trans la sojlon vi enportos
Denove savon, ĝojon, novan vivon,
Kaj la malbenon vi malaperigos,
Kaj vian familion vi ornamos
Per novaj, freŝaj floroj de la vivo. 105
IFIGENIO.
Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,
Tuj mia kor', trafita de l' radio
De viaj vortoj, turnas sin feliĉe
Al dolĉa la konsolo, kiel floro
Sin turnas al la suno. Kian ĝojon 110
Alportas firmaj vortoj de amiko
Apudestanta! tiuj vortoj havas
Ĉielan forton, dum solulo falas
Sub ŝarĝ' de sia propra meditado!
Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas 115
Nur malfacile kaj tre malrapide
La pensoj kaj decidoj, sed alesto
De kara homo ilin tre facile
Disvolvas.
PILADO.
Nun adiaŭ! Mi rapidos
Nun trankviligi la amikojn, kiuj 120
Atendas sopirante. Poste baldaŭ
Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita
En arbetaĵ' de roko, mi atendos
De vi signalon.—Tamen diru, kial
Vi nun meditas? Vian frunton kovris 125
Subite ia ombro de malĝojo.
IFIGENIO.
Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj
Antaŭe de la suno, tiel flugas
Malgranda zorgo antaŭ mia koro.
PILADO.
Ne timu! Nur por trompi la danĝero 130
Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas
Kunuloj.
IFIGENIO.
Tamen ne malnobla estas
La zorgo, kiu penas min averti,
Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu
Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro. 135
PILADO.
La homon, kiu buĉas vian fraton!
IFIGENIO.
La homon, kiu faris al mi bonon.
PILADO.
Se la neces' ordonas, ĝi ne estas
Maldanko.
IFIGENIO.
Tamen restas ĝi maldanko;
Nur la neces' ĝin senkulpigas.
PILADO.
Prava 140
Vi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.
IFIGENIO.
Sed mia propra koro ne silentas.
PILADO.
Tro-severeco estas fiereco.
IFIGENIO.
Mi tion ne esploras, mi nur sentas.
PILADO.
Kun ĝusta sent' vi devas vin adori. 145
IFIGENIO.
Feliĉa estas kor' nur tute pura.
PILADO.
Vi tia vin konservis en la templo;
La vivo nin instruas esti malpli
Severa kontraŭ ni kaj la aliaj;
Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange 150
La homa gento estas konstruita,
Tiele ĉio estas reciproke
Interplektita kaj interligita,
Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj
Neniu povas resti tute pura 155
Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti
Juĝantoj pri ni mem. La homo devas
Nur marŝi kaj observi sian vojon;
Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas
Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ 160
Neniam scias taksi la faratajn.
IFIGENIO.
Vi preskaŭ min konvinkis.
PILADO.
Sed por kio
Konvinki, se elekto ne ekzistas?
Por savi fraton, vin kaj la amikon,
Nur unu voj' ekzistas; tial restas 165
Nur la demand', ĉu ni la vojon iras?
IFIGENIO.
Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem
Ne farus kun anima trankvileco
Tielan maljustaĵon kontraŭ homo,
De kiu vi ricevis nur bonfarojn. 170
PILADO.
Se ni pereos, tiam vin atendas
Riproĉo pli severa, kondukanta
Al malesper'. Vi certe ne kutimis
Suferi perdojn, se nun, por eviti
Grandegan malfeliĉon, vi ne volas 175
Oferi eĉ vorteton de malvero.
IFIGENIO.
Ho, se mi en mi portus viran koron,
Por kiu, se ĝi ion jam decidis,
Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!
PILADO.
Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonas 180
La fera mano de la neceseco,
Kaj ĝia serioza signo estas
Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj
Obei devas. La nekonsilebla
Fratino de l' eterna sorto regas 185
Silente. Se sur vin ĝi ion metis,
Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis,
Plenumu sendispute. La ceteran
Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos,
Por preni el la sankta via mano 190
De nia sav' la belan sigelilon.
IFIGENIO (sola).
Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas
Urĝante en danĝero. Tamen ve!
La propra mia sorto min timigas.
Ĉu mi ne savu la esperon, kiun
Mi en soleco tiel bele nutris? 5
Ĉu la malbeno daŭru do eterne?
Ĉu tiu gent' neniam sin relevu
Kun nova beno? Ĉio ja forpasas!
Feliĉo la plej bona kaj de l' vivo
Plej belaj fortoj fine malaperas! 10
Pro kio do malben' ne malaperus?
Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita
De la kuranta sort' de mia domo,
Mi vane do esperis, ke mi iam
Per pura mano kaj per pura koro 15
La makulitan domon senpekigos?
Apenaŭ mia frat' en miaj brakoj
De sufereg' mirakle resaniĝas,
Apenaŭ longe sopirita ŝipo
Alproksimiĝas, por min forkonduki 20
Al la haveno de la hejma lando,—
La surda neceseco sur min metas
Per fera mano jam duoblan krimon:
Forrabi sanktan, al mi konfiditan
Kaj adoratan bildon kaj samtempe 25
Fripone trompi viron, kiu zorgis
Pri mia vivo kaj pri mia sorto.
Ho, mi jam timas, ke en mia koro
Ekĝermi iam povas abomeno,
Ke la malam' profunda de l' titanoj 30
Rilate al la dioj de Olimpo
Jam ankaŭ mian delikatan bruston
Ekkaptus per ungegoj de vulturo!
Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu
En la animo mia vian bildon! 35
En la oreloj la malnova kanto,
Jam forgesita, nun al mi resonas,
La kanto, kiun kantis kun teruro
La Parkoj, kiam de la ora seĝo
Tantalo falis. Ili mem suferis 40
Kun la amiko. En ilia brusto
Ventego bruis, kaj terura estis
Ilia kanto. En la infaneco
Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;
Mi bone ĝin memoras. 45
Ho, gento de homoj,
Vi timu la diojn,
Ĉar ili regadon
Eterne posedas
Kaj povas ĝin uzi 50
Laŭ sia bontrovo.
Plej timu la homo,
Se dioj lin levis!
Sur rifoj kaj nuboj
Jen staras la seĝoj 55
Ĉe tabloj el oro.
Aperas malpaco,
Kaj falas la gastoj
Kun hont' kaj ofendoj
En noktajn profundojn 60
Kaj tie ligitaj
Atendas nur vane
Justecon kaj juĝon.
Sed restas la mastroj
En festoj eternaj 65
Ĉe l' tabloj el oro.
Kaj el la abismoj
La spir' de l' titanoj
Ofere falintaj
Per fumaj nubetoj 70
Al ili leviĝas.
Kaj ili deturnas
Benantan okulon
De tuta la gento, 75
Kaj eĉ en la nepo
La iam amitaj
La trajtoj de l' avo
Jam ilin incitas.
Tiel kantis la Parkoj; 80
Kaj la ekzilito
En noktaj kavernoj
Aŭskultas la kanton
Kaj, pri la infanoj
Kaj nepoj pensante, 85
Balancas la kapon.