Saltu al enhavo

Inferio/IV

El Vikifontaro
Inferio ()
Internacia Cseh-Instituto de Esperanto (p. 41-46)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

IV



SURDULO NEATENDITE ricevinte la aŭdkapablon poste rakontis pri tio, ke en la komenco li sentis sin tre malfeliĉa pro la multaj eksentoj, kiujn ĉe li kaŭzis tiu nova kapablo.

Li kvazaŭ sin sentis ĉirkaŭita de ĉiaj demonoj, kiuj de li iom malproksimiĝis nur, kiam li ŝtopis siajn orelojn. La plej malforta bruo ĝenis lin kaj la laŭtaj terure lin turmentis, speciale kiam ili are lin atakis.

Li rakontis plue, ke daŭris kelkan tempon, antaŭ ol li kutimiĝis al la diferencaj bruetoj kaj bruoj, kiuj eĉ ne permesis al li dormi.

Nur post multaj tagoj, iom post iom, li rekvietiĝis, sentis sin kiel en sia surdeco, sed ne povis ankoraŭ bone diferencigi la malsamajn sonojn; li eĉ dum longa tempo komprenis nenion pri ĉio, kion al li oni diris, kaj daŭris multajn tagojn, antaŭ ol li estis kapabla kompreni, kiel iu, kiu de sia naskiĝo estis aŭdulo.

Se la tri insulanoj devus priskribi sian staton post kiam iliaj palpebroj estis ŝovataj supren, ili dirus, ke subite ili kvazaŭ transiris en tute alian mondon.

En ilia blindeco ĉio ĉirkaŭ ili daŭre estis nigra, kaj nur hela taglumo iom ŝanĝis tiun koloron donante al ĝi kelkan malfortan helan nuancon. Sed post kiam iliaj okuloj malfermiĝis kaj subite la blinduloj sin sentis lokitaj en specon de krepusko, kiu sufiĉe klare konturis la ilin ĉirkaŭantajn objektojn, ili kun ektimo kelkajn fojojn sinsekve mallevis kaj levis la palpebrojn, okulumante kaj rigardante antaŭ sin, kvazaŭ ili vidus fantomojn. Plej multe timigis ilin la figuro de la sin movanto doktoro, la unua homa estaĵo, kiun por la unua fojo ili vidis.

Liaj movoj estis al ili io mistera, nesolvebla. Blinduloj, subite ricevinte la vidkapablon, vidas ĉiujn objektojn kaj precipe la moviĝantajn en tute alia maniero, ol iu, kiu vidis de sia naskiĝo. La doktoro tion sciis kaj tial li diris:

— Ne timu, miaj amikoj, sed kviete rigardu min kaj miajn movojn. Komence ĉio estas al vi io mistera, sed baldaŭ tio ŝanĝiĝos. Vi nun estas en duonlumo, ĉar la sunradioj nun pro la fermita kabanpordo povas penetri nur sub ĝi kaj tial ili povas nur malforte prilumi la internon, sed eĉ tiu malforta lumo estas ankoraŭ doloriga por viaj okuloj. Krom tio vi ankoraŭ tute ne povas klare distingi la objektojn, kaj ankoraŭ pli malbone la moviĝantajn. Vi eĉ ne povas vidi, ke io proksimiĝas al aŭ malproksimiĝas de viaj okuloj, ĉar por ili la objektoj iĝas pli grandaj aŭ pli malgrandaj, depende de la fakto, ĉu ili iras al vi aŭ foriras de vi. Ekzemple rigardu mian manon; mi ĝin movos en la direkto al via kapo, kaj ŝajnos, ke ĝi pligrandiĝas… jen rigardu!… Kaj nun, dum mi retiras mian manon, ĝi ŝajnas iom post iom pli malgrandiĝi. Ankaŭ vi ne povas ankoraŭ distingi la kolorojn. La koloro, kiun vi ĝis nun vidis, estas la nigra, sed ekzistas multaj aliaj, kiujn iom post iom vi poste povos diferencigi; kaj nur tiam vi ĝuos la vidkapablon, kiu nun tute ne plaĉas al vi. Tial havu paciencon, restu ĉi tie, ĝis mi permesos al vi iri eksteren, unue en vespero kaj mateno dum krepusko kaj nur poste, kiam la suno staros sur la ĉielo.

— Ni atendos, — kviete respondis Eduardo.

Li pacience atendis kaj ankaŭ liaj du samsortuloj. Ili ricevis sian manĝaĵon en la kabano, restis sidantaj sur la benko, en la nokto kuŝis sur la lito kaj en la sekvinta mateno eĉ iris kelkajn paŝojn en la kabano.

Iom post iom la okuloj de la novaj viduloj kutimiĝis al sia nova stato, kaj la sepan tagon post la operacio la doktoro kondukis siajn pacientojn eksteren.

Estis vespere, la krepusko falis kaj kvarope, la doktoro kaj la tri insulanoj, promenis laŭlonge de la stratoj, kaj haltis antaŭ la ŝtuparo, kie la rivero ĵetiĝis en la maron.

La doktoro diris:

— Ĉi tio estas la deklivo, kie viaj fratoj lasas gliti la mortintojn en la maron; kaj tie, rekte antaŭ vi, etendiĝas la maro, kiu ĉirkaŭas la tutan insulon. Jen, rigardu…, kaj tie speguliĝas la luno, kiu mem staras tie supre sur la ĉielo. Tiu luno daŭrigos sian iron, ĝis kiam post kelkaj horoj ĝi kuŝiĝos post la ŝajna fino de la maro, nomata horizonto. Vi lernos kaj spertos post kelkaj tagoj, ke tie, malantaŭ la horizonto, la maro kurbiĝas malsupren; tial ni vidas nur malgrandan parton de la vasta Oceano, kies vastecon vi ankoraŭ ne povas kompreni. La distanco de ĉi tie ĝis la horizonto estas nur malmultaj mejloj.

La junuloj kun miro rigardis la maron, kiu pro la bona vetero nur malforte moviĝis, kaj ili vidis la du lunojn, el kiuj unu ŝajne kuŝis sur la ondoj, dum el ĝi fluis tremetantaj lumstrioj.

— Estas malfacile kompreni, — diris la doktoro, — ke tiu lasta luno reale tute ne ekzistas, sed estas nur la reflektaĵo de la vera luno, tie supre sur la ĉielo. Post kelkaj horoj vi vidos tie supre aron da tre malgrandaj lunoj; ili estas steloj, pri kiuj poste mi pli multon rakontos al vi. Nun ni eniru en la montetojn, kiuj etendiĝas tute ĉirkaŭ via insulo. Tiuj montetoj estos al vi tre strangaj, ĉar ĝis nun neniam iu kun vi parolis pri ili. Ni iros laŭlonge de tiu blanka bendo, kiu nun moviĝas kaj kiel giganta serpento rampas de alta monto kaj daŭrigas sian vojon inter la montetoj ĝis ĉi tiu loko, por unuiĝi kun la maro. El tiu longa serpentanta bendo vi ĉiutage ricevas vian akvon, kiu havas alian guston ol tiu de la maro, kiu estas sala kaj ne trinkebla.

Atente la trio aŭskultis al ĉio, kion diris la doktoro, kiu dum la promeno tra la montetoj montris ĉiajn altaĵojn kaj poste la deklivon kaj la marbirdojn, kiuj kun ektimo forflugis, kiam la promenantoj tro multe proksimiĝis al ili.

— Jen, tie kuŝas birdonesto kun ovoj — diris la doktoro, — mi montros al vi la ovojn. — Li iris al la nesto kaj la trio sekvis.

— Elprenu ovon — diris li, — sed estu singarda: ili estas facile rompeblaj.

Eduardo demandis:

— Kio do estas ovo?

— La birdo naskas ovojn kaj naskinte tri aŭ kvar, sidiĝas sur ili por elkovi ilin per la varmo de sia korpo, ĝis kiam el la ovoj venas la idoj, la junaj birdoj. En Inferio oni manĝas ovojn, kio eble ŝajnas al vi stranga, ĉar sur via insulo vi manĝas nur vegetaĵon; sed nun rigardu ĉirkaŭ vin. Malantaŭ vi estas parto de la insula montoĉenaro, kaj tie malsupre etendiĝas la stratoj, kaj staras la kabanvicoj; vi vidas nur iliajn tegmentojn kaj ĉio ŝajnas tre malgranda pro la distanco inter ni kaj ili, sed ju pli ni proksimiĝos al ili, des pli ili ŝajne pligrandiĝos. Al ĉio tio vi baldaŭ kutimiĝos, kaj post kelkaj tagoj ĝi estos al vi tre natura fakto… Nun rigardu la lunon, vi vidos, ke ĝi ne staras plu sur la sama loko, kie vi ĝin vidis antaŭ du horoj; tio montras, ke ŝajne tre malrapide ĝi iras sian vojon. Tiu luno revenas en kelkaj sinsekvantaj vesperoj kaj en ĉiu vespero ĝi ŝajnas pli malgranda ol nun, ĝis fine ĝi tute malaperos. Estas, kvazaŭ mistera forto tie supre ĉiuvespere tranĉas pecon de ĝi, sed en realo io tute alia kaŭzas tiun plimalgrandiĝon; sed mi nun ne povas klarigi tion, eble post kelkaj tagoj mi povos. Post kiam tiu luno forestis dum kelkaj noktoj, ĝi iom post iom reaperos, komence nur unu longa maldika peco de ĝi estos videbla, sed tiu peco en ĉiu sekvanta vespero estos pli granda, ĝis fine la luno ree aperos en sia tuta grandeco; tiam ni nomas ĝin la plena luno. Ofte okazas tamen, ke pro la nuboj ŝvebantaj sur la ĉielo ni ne povas vidi la lunon kaj la stelojn. Nun ni vidas en la okcidento nur kelkajn nubetojn, sed eble morgaŭ la tuta ĉielo estos kovrita de multaj pezaj nigraj nuboj; kaj kelkfoje tiel multaj kovras la ĉielon, ke en la tago ni eĉ ne povas vidi la alie tiel helan sunon, kiu en hela vetero ordinare prilumas la teron.

— Sed nun mi ne parolos plu pri tiaj aferoj, kiel ajn interesaj ili eble estas por vi, ĉar ni devas reiri hejmen. Morgaŭ mi kondukos vin denove eksteren, se la sunlumo ne estos tro brila, ĉar tro helan sunlumon viaj okuloj ankoraŭ ne povas elteni. Tuj kiam vi povos tion, ni kune kun miaj du inferiaj amikoj entreprenos nian returnan flugon trans la Oceanon al Saidumo, mia loĝurbo.

La sekvintan tagon la suno preskaŭ ne lumis, pro kio la doktoro tiam povis fari novan promenon kun la junuloj. Post la paso de ses pluaj tagoj ĉi tiuj sufiĉe kutimiĝis al sia nova stato, tiel, ke oni povis jam pensi pri la transflugo.

Intertempe la insulanoj tre miris pro la miraklo, ke subite tri el ili povas vidi, same kiel la fremduloj, kaj multe oni parolis pri la estonta forvojaĝo de la flugmaŝino.

Estis decidite, ke la tri insulanoj kunprenu siajn insulajn vestojn kaj eĉ la altajn pintajn ĉapelojn. Ili povus utili kiel pruvo, ke la inferianoj, kvankam ilia transflugo de Saidumo al Sidney malsukcesis, ne vane entreprenis sian vojaĝon, ĉar ili meze en la Granda Oceano malkovris misteran insulon kun same misteraj enloĝantoj. Pri tiu insulo, kiu eble ĝis nun estis rigardata kiel giganta elstaranta roko aŭ estingiĝanta vulkano, de neniu maristo vizitata, longaj artikoloj estis aperontaj en la saidumaj ĵurnaloj, kaj la doktoro intencis fari prelegojn, se eble en universitatoj, kie li intencis montri la tri estintajn blindulojn, vestitajn per iliaj insulaj vestoj.

Fine la tago de la forvojaĝo proksimiĝis. Jam frue en la mateno ĉiuj insulanoj are kolektiĝis ĉirkaŭ la aeroplano por aŭdi ĝin flugi for, kaj por adiaŭi siajn fratojn, kiuj iris renkonte al mirindaj aventuroj, pri kiuj neniu sur la insulo iam sonĝis aŭ pensis.

En la mateno je la deka horo laŭ la horloĝo de la piloto, ĉio estis preta.

La junuloj salutis kaj adiaŭis siajn familianojn kaj la ĉefon. La doktoro faris malgrandan paroladon, en kiu li esprimis sian dankon al la insulanoj pro ili gastamo; poste li adiaŭis speciale la ĉefon, kaj sincere promesinte, ke li revenos post kvin jaroj kun la forirantaj insulanoj, li eniris en la aeroplanon.

La helico ekturniĝis, komencis ronkadi kaj minuton poste la aeroplano leviĝis, direktiĝis poste nord-okcidenten kaj baldaŭ ne estis plu aŭdebla.

La insulanoj, kiel veraj pacienculoj, reiris al siaj kabanoj aŭ laboroj kaj sur la insulo refoje regis la sama kvieteco, kiel antaŭ la veno de la fremduloj.