Inter ni

El Vikifontaro
Inter ni ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
INTER NI.

La intensiĝo de naciismo en la mondo, kun Germanoj antaŭ ĉiuj la vojon montrantaj, komencas influi ankaŭ nian mondeton esperantistan. Tio ne estas tre grava por neesperantistoj, sed tiom pli devas tuŝi nin, interpacigan anaron, kiuj pretendas esti liberaj de nacia pasiiĝo, kun kompreno kaj toleremo rigardantaj unuj aliajn, tiuj ĉi flanke de la landlimo la aliajn transe de ĝi sidantajn, tuij a-lingve parolantaj la aliajn, kiujn parolas bo-lingve, tiuj blondrasaj la aliajn, brunulojn…

Ĉu estas eble miri, ke la potenca 99%-ojn de la germana popolo nombranta neesperantistaro germanlanda silentigis la voĉeton apenaŭ aŭdeblan de la unu sola por 100, esperanta idealisto?…

Kaj tamen. La esperanta „paca batalantaro“ en Germanujo faras ion absurdan, kruelan, nekompreneblan incompatibilitatem, predikante lingvon internacian, kia estas Esperanto al la hordoj de naci-aĉa ŝovinistaro. La grupoj de Dresdeno kaj la aliaj, kion ili ideas, manifestante sian „samdirektiĝon“? Ja lingvon? Sed ja lingvo ne estas celo, sed rimedo. Sekve, la rimedon? Idealistoj de lingvo helpa akcelantaj rasan malamon…!

Mi vin kondolencas elkore, kiuj, ne povinte liberiĝi de la amegata ideo Zamenhofa, ŝajne bruligis la lastan, kaj — sub ŝirmo de naciecemo — nutras en vi mem la fajreron de esperado, ke tamen ĉio ĉi pasos iam kaj reaperos la objektivaj cirkonstancoj, en kiuj Zamenhofa standardo la pura, senmakula, libere disruliĝos al la ekstero, kiel esprimo de la interna ideo. Sed ve, miloble ve al vi, kiuj ekpuŝile de la naci-aĉanaro nun mem kunpuŝas aliajn — en la nomo de Esperanto! Al tiuj mi vokas: lasu, demetu, foriĝu de la esperanta movado, kiu 46 jarojn baraktas ĝuste kontraŭ ĉia tronaciemo kontraŭ ĉia persekuto al proksimuloj, kaŭzita sole de ilia „fremdeco“, kontraŭ ĉia barbareco kaj malindeco. Se tio estas la celo de venko de Esperanto, ke la mondo ĝis nun dividita en lingvajn apartaĵojn, nun posedu unu, komunan lingvon de — barbaroj, kial peni, kial labori?

La rezultoj de tia „samdirektiĝo“ jam montriĝas. En la nuna, nova laborsezono la Dresdena grupo komunikas per „Heroldo“, ke al ĝia kurso aliĝis — 9 (naŭ!) personoj…

Kiel vi argumentas nun en prelegoj pri Esperanto? Ke Esperanto servas al refuto de la terorinformoj? Via „samdirektiĝo“ estas la plej terura propagando kontraŭ via malfeliĉa lando…

Dr. Leopold Dreher.