Internacia Ekspozicio por Vojaĝo kaj Turismo en Berlin

El Vikifontaro
Internacia Ekspozicio por Vojaĝo kaj Turismo en Berlin ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Unu el la plej belaj ekspozicioj specialaj, kiujn mi ĝis nun vidis, estas tiu ĉi I. E. p. V. k. T., kiu havas lokon en la grandegaj ekspoziciaj haloj apud la Berlin'a Zoologia Gardeno, de la la de Aprilo ĝis la 20a de Junio. Ĝi distingiĝas de similaj ekspozicioj precipe per la fakto, ke ĝi ne sole preferas la akcelon de materiaj interesoj, sed antaŭ ĉio ĝi estas entre- prenita por vigligi la ĝojon pri amuza vojaĝado kaj turismo kaj favori amikajn interrilatojn inter la diversaj nacioj. Por la vojaĝanto kaj turisto ne ekzistas politikaj limoj; ili iras tien, kie ili opinias trovi belajn regionojn kaj mallaciĝon de la ĉiutaga laboro. Tiajn lokojn prezentas la I. E. p. V. k. T. en granda abundeco, Ne estas eble priskribi en mallonga artikolo ĉiujn vidindajojn de la ekspozicio; tio postulus verkadon de ampleksa volumo. Tie ĉi mi nur povas koncize raporti pri la plej gravaj elmontraĵoj. Kiu interesiĝas pri detaloj — venu mem kaj vizitu la ekspozicion. Do, kara leganto, sekvu min en spirito, ni volas trarapidi la du grandajn halojn.

Kompreneble estas, ke en entrepreno, kiu estas vere internacia, kaj kiu celas faciligi la internaciajn interrilatojn, ne devas manki nia internacia Iingvo. Kaj ĝuste ĉe ĉiu enirejo oni jam ekscias, ke Esperanto estas reprezentata, per jenaj afiŝoj: „Esperanto-In- formejo sur la galerio en la ĉefa halo". Enirinte tra la ĉefa enirejo oni ankaŭ tuj ekvidas antaŭ si sur la gaierio la oficialan informejon de Germana Esper- anto-Asocio kaj U. E. A., soie signitan per la vorto „Esperanto", kiu brilas sur ia supra parto de ia informejo kaj estas videbla preskaŭ de ĉiu loko en la haio. Sed pri la esperanta afero mi parolos poste, unue ni rigardu la aliajn vidindaĵojn.

Ni turnu nin maldekstren. Post kelkaj paŝoj ni staras surprizitaj antaŭ grandega dioramo, kiu okupas vastan podion de la halo ĝis la plafono. Gi montras la insuion Rŭgen en la Balta maro tiel laŭnature, ke oni opinias sin vere troviĝanta antaŭ la kretrokoj de tiu fama insulo. Krom tio multaj bildoj kaj aliaj ob- jektoj atentigas pri ia diversaj banlokoj kaj admirindaj punktoj de Rŭg-en. — Belega ankaŭ estas la panoramokaj plastika montro de „Glatzer Gebirgsland" kaj parto de ,,Riesengebirge" en Silezujo. Kun mirinda natureco estas kopiitaj la montoj kun siaj ĉarinaj valoj, en kiuj sidas pli-malpli konataj banlokoj, ekz Schreiberhau. Hermsdorf, Krumm- hŭbel k. a. — Tiu ĉi panoramo okupas la mezon de la halo. Irante al la alia flanko, ni tuj troviĝas en la ekspozicio de ,,Elsass-Lothringen", la lando de 1' kasteloj. Tiun ĉi nomon la bela ren-iono vere meritas! Multaj el la kasteloj kaj ruinoi estas mon- trataj per artaj pentraĵoj kaj fotografaĵoj, dum aliaj bildoj kaj plastikaj modeloj vidigas la belecon de la romantikaj „Vogesen". •— Apud EIsass-Lothringen ni trovas la ekspozicion de „Baden", en kiu esta? vidindaj du bele faritaj dioramoj de la urbo Baden- Baden kaj de „Triberger Wasserfall", la plej granda akvofalo de Germanujo, — Sekvas la kolektiva ekspozicio de la ĉarma Turinga lando. Gi okupas tre grandan lokon kaj montras per multege da artaj biidoj, malgrandaj dioramoj kaj plastikaĵoj la diversajn vizitindajn urbojn kaj vilaĝojn en la ebenaĵo kaj inter la montoj. Por ni esperantistoj estas speciale interesaj la bildoj de Gotha, kie havis lokon la kvara germana Esperanto-Kongreso. — Proksime de Turingujo troviĝas la elmontraĵoj de „Bund Deutscher Verkehrsvereine" (asocio de germanaj unuiĝoj por interrilatoj) inter kiuj estas vidaĵoj de multaj germanaj urboj. Reprezentata estas ankaŭ Augsburg, la urbo de ia antaŭjara germana Kon- greso, kiu same kiel Potsdam elmontras esperantajn gvidlibrojn. — Tre rimarkinda estas la ekspozicio de la reĝolando Saksujo. Antaŭ ĉio altiras nin dioramoj de Dresden kaj „Saksa Svisujo", kiuj iokoj certe ankoraŭ estas en bona memoro de la partoprenintoj de la Kvara Internacia Kongreso. Sed la saksa lando ankaŭ montras pruvojn de ia diligento kaj lerteco de sia loĝantaro, elmetinte specimenojn de belegaj puntoj, mane faritaj en Plauen kaj ĉirkaŭaĵo.

Nun ni iru en la apudan halon, kies teretaĝo kaj ptej granda parto de la galerio estas rezeTvitaj por la „eksterIando". Kaj tuj komenciĝas la malfacilaĵoj raporti pri la belaĵoj de la ekspozintaj landoj. Unu parto estas ĉiam pli bela ol la alia! Nu, ni unue rigardu la altajn regionojn de Svisujo, la „plej bela lando de la mondo", kiel diras Baron Hans von Grotev.'iil en sia taglibro.*) Kaj ŝajnas al mi, ke li estas prava! Fortega deziro ekkaptas la rigard- anton, vidi en realeco la belajn regionojn kaj travagi la majestan alpan montaron. Min ravis precipe tri belegaj panoramoj ,de Ziirich, Vierwaldstatter See kaj Geneve. Guste antaŭ la lasta mi long-e staris kaj pensis al niaj samideanoj, kiuj el tiu bela urbo reg-as la tutmondan Esperantianaron. — Ne malpli bela estas la ekspozicio de Aŭstrio, kiu detale konigas al ni la vizitindaĵojn de tiu multpopola lando. Ni vidas partojn el la aŭstriaj montaroj kaj elegantajn banlokojn, de kiuj sin multe trovas en tiu benita de la naturo ŝtato. La aŭstriaj landoj pace konkuras en la ekspozicio per elmontro de siaj plej belaj vidindaĵoj. Interesaj estas ankaŭ la kostumoj de Ia diversaj aŭstriaj popoloj, montrataj per kolekto de grandaj pupoj.

Pli kaj pli la nordaj landoj fariĝas la celo de la vojaĝantoj kaj turistoj; eĉ dura la vintro ili estas ĉiam pli vizitataj pro siaj neĝaj regionoj, kiuj favoras la vintran sporton. Tial estas kompreneble, ke la landoj Danujo, Svedujo, Norvegujo kaj Finn- lando montras al ni siajn belaĵojn tiel alloge, ke oni tuj deziras forvojaĝi kaj viziti la nordajn regionojn. Krom admirindaj panoramoj ili prezentas ankaŭ pro- duktaĵojn de siaj enloĝantoj. — Sed ni ne forgesu la ĉarman holandan ekspozicion, kiu prezentas al ni mal- novan holandan ĉambron, el kiu oni rigardas al bela dioramo de holanda pejzaĵo. Aliĝanta al la holanda ekspozicio ni vidas ekspozicion de la holanda kolonio Javujo, kiu montras al ni siajn strangaĵojn.

Sur la galerio de la dua halo ankaŭ havas lokon la tre interesa ekspozicio de la mainova urbo Lŭbeck, kie okazos la nunjara germana Kongreso. Preteririnte ĝin, ni ankoraŭ unufoje estas ravitaj per belegaj dioramoj de la „Braunschweiger lando", kiuj montras al ni interesajn urbojn, same lokojn el la „Harz", la ĉefa montaro de tiu lando.

Nun ni estas revenintaj en la ĉefan halon kaj staras antaŭ la Esperanto-Informejo. Ĝi okupas amplekson de 20 kvadratmetroj, kiujn la ekspozicia direkcio, ekkoninte la gravecon deEsperanto, senpage disponigis al G. E. A. La loka komitato, kiu starigis la informejon kaj aranĝis la aliĝintan esperantan ekspozicion, klopodis havigi al si abundan materialon, por evidente pruvi la disvastiĝon kaj praktikan uzadon de nia lingvo. Ke la aranĝintoj bone sukcesis, estas videble je le unua rigardo. Sed ni eniru kaj detale rigardu la elmontraĵojn. — En la mezo de la informejo, kiu estas konstruita kiel ĉambro, staras longa tablo, plenigita per esperantaj lernolibroj kaj vortaroj por multaj naciaj lingvoj, plie per komercaj prospektoj, katalogoj kaj gvidlibroj. Super la tablo pendas sur mallarĝa stablo en longa vico precize lp7 esperantaj gazetoj vivantaj, oportune lokitaj. Ce la dekstra muro troviĝas granda bretaro kun multaj fakoj, en kiuj estas elmetitaj la ĉefaj verkoj de la esperanta libraro ĉiufaka. Elmeti la tutan libraron estis simple neeble, ĉar tio postulus kvaroblan spacon. Sur la maidekstra muro estas fiksitaj la objektoj de U. E. A.:

  • ) Tagiibro de V Barono Hans von Grotewilt. Notoj pri la I. E. p, V. k. T. — Oficiala broŝuro pri la ckspozicro. Laŭ komisio de la dlrekcio en esperanta imgvo eldonita de G. E. A. (Prilalboris Arnoid Behrendt). Havebla ee la Esperanto-Komisio por la f. E. p. V. k. T.t Berlin S.W. 68, Lmdenstr. 18/19. Prezo por Germanujo 0,35 M - por eksterlando du respondkuponoj, afrankite, statistikaj kartoj, gvidfolioj, propagandiloj, plie komercaj prospektoj kaj aliaj aĵoj, kiuj atentigas pri la praktika uzado de Esperanto. Tute supre sub la plafono pendas sur ambaŭ muroj la Demonstraciaj Tabeloj de Direktoro Dro Mobusz, Lŭbeck, kiuj mirigas la vizitantojn pri la logika kaj simpla konstruo de nia lingvo. Super la enirejo oni pendigis grandan kolekton de esperantaj muzikaĵoj. La tuta riĉhava ekspozicio estas bone aranĝita, mi eĉ kuraĝas diri: ĝi estas preskaŭ tro plena, kvankam ankoraŭ ne estas elmetita la tuta disponebla materialo! Tamen la ekspozicio bonege efikas, kaj multege da personoj ĝin vizitas. Ili estas detale informataj pri nia afero de Berlin'aj gesamideanoj, kiuj dum la tuta daŭro de la I. E. p. V. k. T. alterne ĉeestas. Ofte, precipe dimanĉon, la alfluo de interesuloj estas tiel granda, ke eĉ 6 ĉeestantaj informantoj ne povas plenumi ĉiujn dezirojn. Kaj de tago al tago kreskas la nombro de ]a vizitantoj de la I. E. p. V. k. T., tiel ke la esperanta ekspozicio ankaŭ rajtas atendi ĉiam pli grandan viziton. Jam multaj germanaj kaj alilandaj esper- antistoj ĉeestis kaj esprimis sian ĝojon pri nia eks- pozicio. Inter ili estis samideanoj el Anglujo, Hispanujo, Rusujo, Egiptujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Holandujo, Hungarujo, Ameriko k. a. — Sed estas certe, ke ankoraŭ venos pli multe da esperantistoj el diversaĵ landoj, ĉar U. E. A., laŭ oficiala komisio de la ekspozicia direkcio, klopodos aranĝi karavanojn al Berlin. Detalojn pri tio oni trovos en la gazeto „Esperanto".

Granda ankaŭ jam estas la nombro de la personoj, kiuj per nia ekspozicio estas gajnitaj por nia afero, kaj konstante la nombro kreskas. — Depost Pasko ni havas plian interesaĵon en nia informejo: La Berlin'a firmo Aktien-Gesellschaft für Lehrmittel-Apparate, kiu instruigas fremdajn lingvojn per helpo de fonografo, disponigis al ni aparaton kun esperante enparoHtaj cilindroj. Per tio ni povas aŭdigi esperantajn tekstojn en poezio kaj prozo, por montri la belsonecon de nia lingvo. Unu e! la cilindroj surhavas monologon el „Hamleto", parolitan de la fama aktoro Emanuel Reicher, la aranĝinto de la Ifigenio-prezentado en la Kongreso de Dresden 1908. — La firmo ankaŭ interrilatis kun G. E. A. pro enparolo de esperanta teksto por kursoj. Jen grava afero, pri kiu ankoraŭ estos detale raportata.

Sed nun mi devas ankoraŭ paroli kelkajn vortojff pri aiia „mondIingva ekspozicio" en la I. E. p. V. k. T. Mi celas la elmontron de „Vereinigung ffir inter- nationale Hilfssprache" (Ido). La idistoj anoncis tiuii ekspozicion jam longe antaŭ la malfermo de Ia I. E. p. V. k. T. kun granda brŭo en ĉiutagaj kaj iliaj gazetoj, kaj oni rajtis supozi, ke ili prezentos grandan materialon, kiel eble plej bone lokitan. Sed mi devis longe serĉi, antaŭ ol mi trovis la lokon de la idista ekspozicio. Fine mi sukcesis. Kaj kion mividis? Malgran- dan tablon kun muro, kies tuta amplekso estas maksimu- me 4 kvadratmetroj, sur kiuj estas elmetitaj kaj fiksitaj kelkaj lernolibroj, vortaroj kaj gazetoj, ĉiam kun sufiĉa interspaco, por ke unu ne tuŝu la aJian! Sed ŝajnas, ke eĉ tiu malgranda loko estas ankoraŭ tro grasda, ĉar la idistoj, por almenaŭ plenigi ĝin, devis elmeti dekfoje la libreton ..Deutsches Hiifsbüchlein" (germana helpolbreto) kal 6 samajn numerojn de „Idano". Kaj kion diros nia Majstro, eksciante, ke ankaŭ lia verko „Pri Reformoj" troviĝas inter la idistaj elmontraĵoj ? Bedaŭrinda „Mondlingvo" (tiu ĉi vorto en germana lingvo fiere brilas sur la muro), kiu tiamaniere devas riĉigi sian librareteton 1! Iu ajn literaturaĵo en Ido ne estas elmetita; krom la lernolibroj kaj vortaroj el 1908, kiuj hodiaŭ jam estas preskaŭ senvaloraj, nur kelkaj nacilingvaj pritraktoj pri lingvaj demandoj. Kaj neniu ĉeestas, kiu povus atentigi la preterirantojn pri la „grava unika mondlingvo". Por niaj samideanoj en la esperanta informejo estas granda plezuro, post montro de nia ekspozicio rekomendi al la vizitantoj la pririg-ardon de la alia „pli bona mondlingvo", kiu stariĝis sur la tombo de Esperanto! Ciuokaze ni devas danki la idistojn por la bonega reklamo, kiun ili faras per sia ekspozicio por la "mortinta Esperanto".

Sed dankon ni ŝuldas ankaŭ al tiuj personoj kaj entreprenoj, kiuj helpis la lokan komitaton per mona subteno aŭ pruntedonado de ekspoziciaĵoj aranĝi tian belan kaj efikplenan esperantan ekspozicion. —

Entute la I E. p. V. k. T. estas vera vidindaĵo, kaj neniu hezitu viziti ĝin. Multege da elroontraĵoj mi ne povis mencii, kaj oni pardonu, se mi ĝuste forgesis ion, pri kio unu aŭ alia samideano volonte ion estus aŭdinta.

F. Ellersiek.