Internacia kontrakto pri la fervojaj transportaĵoj de la 14-a de Oktobro 1890-a

El Vikifontaro
Internacia kontrakto pri la fervojaj transportaĵoj de la 14-a de Oktobro 1890-a ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Internacia kontrakto pri la fervojaj transportaĵoj de la 14-a de Oktobro 1890-a

kun la ŝanĝoj kaj kompletigaj aldonoj en la interkonsento aldona de la 16-a Julio 1895-a kaj en la kontraktoj aldonaj de la 16-a de Junio 1898-a kaj de la 19-a de Septembro 1906-a

inter Belgujo, Danujo, Germanujo, Francujo, Italujo, Luksemburgo, Nederlando, Aŭstrio, Hungarujo, Rumanujo, Rusujo, Svedujo kaj Svisujo.

Artikolo I-a

1) La nuna internacia kontrakto estos aplikata rilate la ĉiuj sendaĵoj de ŝarĝoj, kiuj laŭ trairanta ŝarĝatesto el la teritorio de unu el la kontraktantaj ŝtatoj en la teritorion de alia kontraktanta ŝtato estos transportataj sur tiuj fervojaj linioj, kiuj estas nomitaj al ĉi tiu celo en la ĉi kuna tabelo kun la rezervo de la ŝanĝoj kiuj estas destinitaj en la artikolo 58-a.

2) La difinoj, kiuj estas kontraktotaj por la plenumo de la nuna kontrakto de la ŝtatoj kontraktantaj, havos la saman laŭjuran efikon kiel la kontrakto mem.

Artikolo II-a

La difinoj de la nuna kontrakto ne estos aplikataj rilate al la transporto de jenaj objektoj :

1) de tiuj objektoj, kiuij estas submetitaj al la poŝta devigo ankaŭ nur en unu el la teritorioj asociitaj rilate al la transporto.

2) de tiu objektoj, kiuj ne estas konvenaj por la transporto por ilia amplekso, ilia pezo aŭ pro ilia cetera kvalito, laŭ la instalaĵo kaj la movilaro de ankaŭ nur unu el la fervojaj administraroj, kiujn la efektivigado de la transporto rilatas.

3) de tiuj objektoj, kies transporto estas malpermesita kaŭze de la publika ordo ankaŭ nur sur unu le la teritorioj interesitaj pri la transporto.

Artikolo III-a

Le plenumaddifinoj nomos tiujn ŝarĝojn, kiuj estas eligitaj el la internacia transporto laŭ ĉi tiu kontrakto aŭ estas allasitaj al ĉi tiu transporto nur kondiĉe pro ili granda valoro, pro ilia aparta kvalito aŭ pro la danĝeroj, kiujn ili kaŭzos pro la

ordo kaj la sendanĝereco de la fervoja funkciado.
Artikolo IV-a

La kondiĉoj de la komunaj tarifoj de la fervojaj unuiĝoj aŭ asocioj kaj la kondiĉoj de la specialaj tarifoj de la fervojaj administraroj valoras, se ĉi tiuj tarifoj estas aplikotaj rilate al la transporto internacia, ĝis tiuj punktoj, en kiuj ili ne kontraŭas ĉi tiun kontrakton ; alie ili estos senvaloraj.

Artikolo V-a

1) Ĉiu fervoja administraro, nomita laŭ artikolo I-a estas devigita, ke ĝi akceptu la transporton de ŝarĝoj de la internacia interkomunikiĝado laŭ la difinoj kaj sub la kondiĉoj de ĉi tiu kontrakto, se

a) La forsendanto submetas sin al la dispono de ĉi tiu kontrakto ;

b) La transporto estos ebla per la normalaj transportiloj ;

c) Cirkonstancoj ne malhelpos la transporton, kiuj estos konsiderotaj supera forto.

2) La fervojaj administraroj estos nur devigitaj, ke ili akceptu la sendaĵojn por la transporto, ĝis kien ilia tuja transporto estos efektivigebla. la precipaj difinoj, kiuj koncernas forsendstacion, fiksos, ĉu ĝi estos devigata, ke ĝi konservu provizore la ŝarĝojn, kies tuja transporto ne estos efektivigebla.

3) La transporto de la ŝarĝoj okazos laŭ la vico, kiel ili estas akceptitaj por la transporto, se la fervoja administraro ne povos konstati devigajn kaŭzojn de la fervoja funkciado aŭ la publikan intereson por akcepto.

4) Ĉiu kontraŭago kontraŭ la difinoj de ĉi tiu artikolo motivas la postulon pri kompenso de la malgajno per tio okazinta.

5) La alportado kaj la enŝarĝado de la sendaĵoj akomodas sin al la difinoj laŭleĝaj kaj regulaj, kiuj koncernas la forsendontan fervojan admininistraron.

Reuss, el Regensburg.

Baldaŭ ni devos presigi apartan numeron por kaj pro la vojaĝoj de niaj kunasocianoj. Nia agema amiko George Chilot, kiu sindonas kun tiom da fervoro al nia afero, ankaŭ vojaĝis. Li iris al Rottenburg am Neckar por konduki sian filinon ĉe Edukejo « Sankta Klara », celante lernigi al ŝi la germanan lingvon.

Trapasante Stuttgart’on S-ro G. Chilot premis respektege kaj amikege la manojn al S-roj Christaller, prezidanto de la Stutgarta Esperanto Stelo kaj Münzig, prezidanto de la Stutgarta Laborista Grupo.