Internacieco de la fervojoj

El Vikifontaro
Internacieco de la fervojoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
INTERNACIECO DE LA FERVOJOJ

Internacieco, la trafvorto de la hodiaŭa homaro ! En ĉiu metio, en ĉiu profesio kaj antaŭ ĉio en la rondoj de la komercanoj jam de longe ni trovas internaciajn interrilatojn, tamen atingis ĉi-tiuj rilatoj nur nuntempe ilian plej altan stadion. Estas la modernaj interkomunikiloj, kiuj ebligis tian miriginde rapidan evolucion. Certe al la fervojo apartenas la plej grava parto de tiu ĉi sukceso.

La fervojoj estas kvazaŭ grandaj komercaj entreprenoj. En ĉiu lando, kiu pretendas estis kulturujo, oni trovas la ferajn relojn ligantajn ankaŭ la plejmalproksime loĝantajn popolajn ; kaj en nekulturataj landoj do ĉiam la fervojo preparas la eblecon por ĉia progreso. La homo nun ne plu povas ekzisti sen fervojo, tiam ankaŭ li havas rajtojn je ŝia estado. Internaciaj institucioj kompreneble postulas internaciajn interkonsentojn. El ĉi-tiuj naskiĝis la diversaj interanciaj regularoj, kiuj nun efekctive enpremis al la fervojo la internacian karakteron. Ju pli dense la relaj vojoj kunigas la diversajn ŝtatojn, ju pli multe samaj regularoj kunfandas la fremdlandajn administraciojn al unu granda fervoja unuiĝo, des pli sentebla iĝas al la unuopa fervojisto la disigo formata per la malsamligveco. la internaciaj interrilatoj ofte necesigas la reciprokan interŝanĝon de skribaĵoj. En apudaj landoj eble per unu el la ambaŭ naciaj lingvoj oni povos atingi la deziritan celon, multe pli malfacila estas la kompreniĝo inter space malproksimaj nacioj, precipe inter tiuj, kiuj eĉ ne havas la saman lingvan devenon, tiam ĉefe la lingvo formas la plej grandan baron. Ĉiu fervoja direkcio per tio estas devigata vivteni multe da oficistoj, kiuj sciante la gravajn lingvojn tradukas alvenintajn aŭ forsendotajn skribaĵojn. Plej ofte okazas aparta tardukejo. Ĝia vivtenado kostas al la ŝtato aŭ al la koncerna privata fervoja societo grandajn monsumojn. Ankaŭ la eminenta amaso da diverslingvaj formularoj ne estas malmultekosta. Plej grandan malprofiton signifas la tempo pertita per la daŭro de la tradukado. En la interon de la provinco kompreneble oni ne povas trovi tradukistojn, kaj la leteroj kaj tie oni ilin prilaboras laŭvice. La prokrasto estas neevitebla. Sed perdita tempo ĉiam signifas perditan monon. La plendoj de la komercistaro oftiĝas, jaron post jaro pri la malrapida forigado de kalkuleraroj, tariferaroj, konfliktoj kaj disputoj derivitaj de leteraj diskutoj internaciaj, kiuj estas neneviteblaj dum la fiksado de la kompensa sumo pro perdo aŭ difekto de komercaĵoj, k. t. p. la komercisto postulas sian monon, ĉar li ĝin bezonas, sed la fervojestraro ne povas pagi antaŭ la difino de la kulpa fervojo. Ni havas internaciajn leĝojn, internaciajn regularojn, sed internacia lingvo ĝis nun ankoraŭ mankis. Fine nia kara Majstro, D-ro Zamenhof, donacis al ni sian genian eltorvaĵon, Esperanton. Kiel rapide foriĝus ĉiuj baroj konstruitaj de la masamlingveco, se la administracioj pli ol nun asistus la disvastigadon de nia lingvo. Jam unu esperantisto en ĉiu pli granda stacio silentigos certe tiujn rajtigitajn plendojn de la komercanoj. Ĉu tiu ĉi celo estas neatingebla pro ni ? Nepre ne ! Laŭ mia opinio estas tio sufiĉa motivo por la fervojaj administracioj interesiĝi je la Esperantomovado kaj por la komercistaro sufiĉa kaŭzo postuli ĉi-tiun intereson de la registaroj ĉefe de la fervojestraroj.

Sed ĉiu el ni devas labori kaj akiri anojn, interesantojn por nia afero, Asocio nur povas organizi. La batalo ne estos vana kaj ĝi estas indad esti batita. La fondo de nia gazeto estis plu granda paŝo antaŭen, sed nun estas nia vico vidigi, kiel facile ni kompreniĝas pri profesiaj aĵoj. Tiamaniere konvinkite de la taŭgeco de nia lingvo la fervoja estraro ne rifuzos al ni sian helpon. Ni devas kaj volas flegi ia internaciajn rilatojn. Nia gazeto, ĝi estu la rimedo, kiu internaciigu niajn profesiajn interesojn, koniginte ilin al niaj anoj, al niaj karaj, estimataj kolegoj, kunlaborantoj en la diversaj landoj, tiam ĝi signifos la unuan paŝon al la efektivigo de la internaciaj metiaj ideoj.

C. Bendel (I. A. E. F. Nº 97)
Sekretario de la Saksa Sekcio de l’ I. A. E. F.