Jakobo Ŝapiro (Joŝo)

El Vikifontaro
Jakobo Ŝapiro ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
JAKOBO ŜAPIRO [JOŜO].
1911—1936
(al la 25-jara jubileo de E-agado)

Naskiĝas en Białystok en 1897 kaj kiel 14-jara knabolernanto esperantistiĝas rapide kaj bone ellernas la lingvon kaj komencas poresperantan laboron. — Loĝante tiutempe en Łódź, gvidas kursojn por kolegoj - lernantoj, kunlaboras en tiea esp. societo kaj en ĝia ĵurnalo. Tiam li verkas la babiladojn de bonhumora Zamenhofano, kiuj en postaj jaroj en libra formo aperas en du eldonoj. Redaktas esp. fakon en „Lodza Gazeto“.



En militjaroj li verkas broŝuron s. t. „Esperanto kaj la mondmilito“, eldonita de la biblioteko de G. Davidov. — Revenas Bialistokon kaj komencas la esp. laboron tie. — Gvidas kurson en komerca lernejo de Ginzburg, propagandas per la gazetaro. — Elserĉas la straton, en kiu naskiĝis la Majstro kaj estante sekretario de la urbo Bialistok, akcelas nomigi ĝin „Zamenhofa“. — Depost 1919 delegito de UEA kaj prezidanto de la Zamenhofa Esperanto — S-to en Białystok. — En postaj jaroj vigle kunlaboras en la Societo, kiu sub lia prezido i. a. organizas: du internaciajn postkongresojn kun solena malkovro de Zamenhofa memora tabulo k. fundamento de Zamenhof-monumento (1927 k. 1931) kaj unu kongreson de esperantistoj de Bialistoka Vojevodia Distrikto. — Samtempe provizas la gazetaron per multaj priesperantaj artikoloj, gvidas kursojn i. a. en la Regna Gimnazo de Grajewo, faras propagandajn prelegojn en Bialistok kaj aliaj urboj de Bialistoka distrikto. — Vojaĝas en multaj esp. pollandaj kaj internaciaj kongresoj, dum kelkaj el ili prezentas oficiale la urbon Bialistok, dum kelkaj el ili redaktas la esp. aldonojn de la gazetaro dumkongrese.

De 1928 — elektita kiel ĉefdelegito de UEA por Poluzo, de 1930 membro de Internacia Asocio de Esper. Stenogr. kaj de la Internacia Gazetara Komisiono de ICK, en kiuj aktive kunlaboras.

La literatura agadon, komencitan jam en knabaj jaroj, daŭrigas per originalaj kaj tradukaj verkoj, aperigitajn en multaj esper. periodaĵoj kaj interalie atingas mencion ĉe Esper. Floraj Ludoj.

Profesie ĵurnalisto, kunlaboranto de plej granda kaj disvastigita en Polujo ĵurnalo „Ilustrita Ĉiutaga Kuriero“ kaj alia, okupas la postenojn de prezidanto de la Bialistoka Ĵurnalista Sindikato, komitatano de Tutpola Sindikato k. membro de la Internacia Federacio. Sur esperanta kampo restas ĝis nun sur la postenoj de Prezidanto de Zamenhofa Esperanto S-to en B-tok, ĉefdelegito de UEA en Polujo k. aliaj, daŭrigante la komencitan antaŭ 25 jaroj fervoran laboron por nia afero.


Jen seka kaj mallonga skizo de poresperanta agado de unu el niaj eminentaj polaj samideanoj. — Ĉu estas necese ankoraŭ ion al tio aldoni? — Ŝajnas ke ne — la 25 jaroj de senlaca, seninterrompa kaj fruktodona laboro — ja plej bone parolas per si mem. — Ni do nur kore gratulu la estimindan jubileanton kaj deziru, ke per sia plua laboro li liveru al ni materialon por skizo al lia ora 50-jara jubileo, kiun li atingu en sano kaj feliĉo.

F. K.