Japanaj Rakontoj/Kompleta teksto

El Vikifontaro
(p. 1-53)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/3
Klariga Antaŭparolo

Tiu ĉi kajero enhavas Japanajn fabelojn kaj rakontojn de divesaj Japanaj tradukintoj. Ĉiuj tradukoj aperis en „Japana Esperantisto” de 1907 ĝis 1909, sed la teksto de „Uraŝima” estas parte ŝanĝita, kaj la aliaj ankaŭ zorge reviziitaj kaj korektitaj. La enhavo estas:

  1. Taglibro, tradukita de Sh. Minakami.
  2. Du Sake-Vendistoj, tradukita de J. Kimra.
  3. Senlanga Pasero, esperantigita de Dro E. Asada.
  4. Edziniĝo de Ratino, esperantigita de K. Kajiwara.
  5. Spegulo de Matsujama, esperantigita de Ĉif Toŝio.
  6. Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga, tradukita de K. Nohara.
  7. Uraŝima, esperantigita de Ĉif Toŝio.

„Taglibro” estas nuntempa prozaĵeto, verkita de Nakagawa, premiita kuj publikigita de la ĵurnalo Yorozu Choho en 1908. Ĝi ne estas modela ĉefverko, sed per ĝi oni povas ekvidi la nunan stilon de Japanaj prozaĵoj. „Du Sake-Vendistoj” estas humoraĵo de Tokuchi Koodo, tie ĉi konata, maljuna novelisto. „Senlanga Pasero” kaj „Edziniĝo de Ratino” ambaŭ estas tre popularaj fabeloj de l’ moderna tempo. „Spegulo de Mastujama” estas mezepoka familia rakonto, sed la esperanta traduko devenas de la nuntempa verko de Sazanami Sanĵin.

La du ceteraj rakontoj estas ĉerpitaj el la plej malnova fonto de la Japana literaturo. Tamen unu diferencas de la alia per tio, ke „Uraŝima” estas modernigita reproduktaĵo de la malnova legendo, dum „Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga” estas rekta traduko de tiu antikva literaturaĵo.

La Uraŝima-legendo estas unu el la plej malnovaj kaj plej disvastigitaj popollegendoj de la nacio; ĝia unu priskribo sin trovas en Nihon Ŝoki, grava historia verko de Japanujo, skribita en la antikva Ĥina lingvo kaj aperinta en la jaro 719. Tango Futoki (Loka Kroniko de Tango Provinco), kiu aperis iom pli malfrue ol Nihon Ŝoki, enhavas kompletan kaj tre belstialn rakonton pri Uraŝima, kaj en Man-yo-ŝu, la plej malnova poeziaro, aperinta je la fino de l’ oka jarcento, ankaŭ troviĝas poemo pri Uraŝima. Tiuj tri skribaĵoj estas la plej malnovaj kaj originalaj. De tiu tempo, en la daŭro de mil ducent jaroj la legendo disvolviĝis kaj disvastiĝis, ĝi aperis en diversaj formoj en romano, en dramo, en poezio, en popola kanto kaj en infana legaĵo. „Gemo Alfluiga kaj Gemo Gemo Forfluiga” estas elprenita el Nihon Ŝoki, kaj la sama legendo troviĝas ankaŭ en Koĵiki, la plej malnova historio de Japanujo, verkita en la Japana lingvo per Ĥinaj literoj (ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis la Japanaj literoj „Kana”) kaj aperinta en jaro 711, t. e. 8 jarojn pli frue ol Nihon Ŝoki.

La legantoj vidos, ke inter tiuj ĉi du legendoj ekzistas multaj interesaj koincidoj; ekzemple: ambaŭokaze la ĉefpersono estis fiŝkaptisto, kaj li iris al la Mara Palaco per neordinaraj vojo kaj maniero. Ambaŭokaze en la Mara Palaco estis bela fraŭlino, tiu ĉi enamiĝis kun la vizitanto, ili kunvivadis iom da tempo, kaj poste la viro sopiris por sia hejmo kaj fine revenis hejmen. Ambaŭokaze la viro reveninta hejmen ĵurrompis kontraŭ la virino, kaj pro tio ilia ligiteco estis por ĉiam perdita.

Resume la du legendoj estas samformaj kaj samfamiliaj; ili apartenas al la mondvastigita mito, kiu rakontas pri edziĝo de homo kun dio (tie ĉi „dio” signifas ian supernaturan aŭ nenaturan estaĵon), kaj similaj legendoj troviĝas multaj en preskaŭ ĉiuj partoj de la mondo. Aliflanke tamen ni povas diri, ke tiuj du legendoj apartenas al la mito, kiu priparolas restadon de homo en dilando (ne postmorta). Legendoj de tiu ĉi kategorio ankaŭ estas dissemitaj tra la mondo, sed precipe inter Ĥinaj legendoj ni trovas plej multe da ekzemploj, ĉar pratempaj Ĥinoj kiel ankaŭ Japanoj imagis sian mondon de feliĉo en la spaca ekzisto, anstataŭ ol sonĝi pri venonta paradizo aŭ postmorta regno de l’ ĉielo. Tamen estas rimarkinde, ke la dilando de Japanoj ĉiam estis transmara insulo, dum tiu de Ĥinoj precipe estis en montarego.

Tokio, Oktobro 1909.

Ĉif Toŝio
Taglibro
De Nakagawa

Okamura forĵetas la plumon al muro.

Kion! Kion mi faras skribante tiajn malverojn! Kion do mi faras skribante malveran taglibron!

Se ĝi estus romano… sed, kiel utilas malvera taglibro? Kia estis la vetero aŭ kiu min vizitis, tio ne meritas mencion en mia historio. Tamen mi neniel povas skribi tion, kion mi vere sentis kaj vere ekpensis. Imagu, ke mi skribis tion, se miaj amikoj okaze eklegus tiun ĉi taglibron, mi pro honto plu ne kuraĝus revidi ilin. Krome, kiu povas certigi, ke ĝi ne estos alportata de ia hazardo en la manon de mia edzino? Se ŝi ekvidos miajn malkaŝitajn konfesojn, ho, kion ŝi diros? kion ŝi faros?

Mi, malsaĝulo? Ĉe mi la konscienco kaj la pasioj neniam akordiĝas. Mi komprenas, ke mi devas ion fari, sed mi tion ne povas plenumi. Mi bone konscias, ke ekpensite tiajn malnoblajn aferojn mi estus malinda kiel homo, kaj ne povus vivi kiel edzo, sed mi ĉiam vokas al mi nedireble malnoblajn pensojn. Se mi, ne trompante min mem, estus skribinta ĉion, kion mi sentis kaj pensis, mi eĉ ne povus morti kviete. Mi devus enŝlosi mian taglibron en feran kofron kun duobla seruro, kaj mi ne malfermus ĝin, eĉ se oni min pendigus pro tio!

Se mi iam malvarmumetus, kaj fariĝus nur iomete febra, mia penso tuj alflugus al la taglibro, kiun mi kaŝis sekrete. Se tiu malvarmumo progresus malbone, fariĝus ĉu pneŭmonio ĉu alia danĝera malsano, kaj mi estus tuj mortanta… ne, mi ne suferus de febro pli ol de la taglibro, kiun mi lasos post mia morto; mi ja ne povus morti, se mi ne estus forbruliginta ĝin!

Nenia scienculo de neniu lando diras, ke la homo mortas nur post longa kuŝado sur lito de malsano. Jes, la morto ne distingas junan de maljuna; ĝia alveno ne atendas eliron de enspiro. tiel pensante, pli kaj pli mi konfuziĝas pro la taglibro; ĉiun spiradon mi sentas ĉagrene, mi eĉ ne povas ĝui trankvilan, plenan spiradon.

Eble oni dirus:

Tion vi vere sentis, tion vi efektive pensis, kaj tion vi skribas tute honeste tiel, kiel vi sentis aŭ pensis, — sufiĉe, tre bone, tiel vi estas prava, ĉu ne? Ha, kion mi diros?

Jes, certe! mi nur povos diri. — Jes, ĝuste tiel! Nur se oni skribus honeste kaj senafekte ĉion, kion oni sentis kaj pensis, oni farus bonan taglibron, kaj tiamaniere formiĝus indaj memoraĵoj.

Mi bone komprenas, sed mi neniam povas praktiki. Ho, kia kompatinda besto! Ido de l’ peko! Kio okazis al mi hodiaŭ en tramĉaro, kiam mi estis revenanta de Kanda strato? Kion mi pensis pri la fraŭlino, kiu tiam kunveturis en la ĉaro? Mi pensis:

Ha, belulino! Tiu ĉi fraŭlino estas efektive bela. Kvankam la nazo estas iom kritikebla, — mi ne estu tro postulema, — certe, multe pli bela ol mia edzino. Se mi povus edziĝi kun tiu ĉi fraŭlino, mi estus tre feliĉa, mi estus kontenta, eĉ se oni malmultigus mian salajron ĝis duono.

Kies filino do? Kie ŝi loĝas? Mi eksciu ŝian domon, por ke mi povu fianĉiĝi kun ŝi, kiam mia edzino estos mortinta.

Ŝerco? Ne, tute ne! Mi serioze tiel pensis; tiam en mia koro plu ne ekzistis la edzino, la mondo, moralo, prudento, ĉio; mi nur rigardadis tute ensorĉite tiun fraŭlinon kaj prisonĝis la ĝojajn tagojn de edziĝo. Dume, neatendite, ĉe la haltejo de Iidabashi la fraŭlino eliris.

Mia malsaĝeco estas senmezure granda! Mi tiel malĝojis, ke mi preskaŭ ekploris, kaj forgesante la vidon de la publiko, mi elmetis la kapon el la fenestro, sekvis ŝin per okuloj rigardegantaj, kaj deziris, ke ŝi donu unu rigardeton al mi.

Ĉu tion mi povas enskribi en mian taglibron? Sed efektive, hodiaŭ nenia afero estis pli grava ol tio, nenion mi pensis pli serioze ol tion. Kaj mi tion ne skribas! Kia senutila taglibro! Kion mi faras per tia malvera taglibro!

Tamen, kiel mi kuraĝus noti tian ridindan aferon? Kion dirus miaj amikoj, se ili vidus ĝin? Antaŭ ĉio, kio okazus, se mia edzino tion eklegus? — Tiam, nur morti mi povus!

Kial? — Mi estas nepardonebla pekulo, mi ofendis virgulinon, mi edzo faris adulton, eĉ mortigis la edzinon, ĉu ne?

Malsaĝegulo de tridek-du jaroj!

Kian malnoblan ideon mi portas! Kiel hontindan penson mi vokas al mi! Mi, malestiminda, riproĉinda, pendiginda pekulo!

Mia patro estis sufiĉe diboĉema, diris mia patrino. Sed mi, multe pli… mi eĉ adultas tre ofte, almenaŭ en koro.

Malforta, frivolanima sentaŭgulo! Mi abomenas min mem. Neniel la konscienco kaj la pasio unuiĝas ĉe mi. Kontroli pasion mi tute ne povas. Kial?

Okamura ektremas kaj la okulojn fiksas al la muro.

Lia vizaĝo paliĝas, liaj lipoj tremas. Kvazaŭ akvo trafluas sur la dorso, li sentas malvarmon. Tri-kvin-sep minutoj pasas. Okamura senmove sidas kun la okuloj fikse rigardantaj. Subite, kvazaŭ mortinto malfermas la okulojn, li ekkrias — um!

Li prenas novan plumon el la kesteto, sed nur tenante ĝin en la mano li ree rigardegas la muron.

Tri-kvin-sep minutojn!

Okamura sidas senmove.

Tradukis Sh. Minakami
(El „Japana Esperantisto“, N-o 4, 1909.)


————————
Du Sake[1]-Vendistoj
De Tokuchi Kodo

He! Haĉiko, ĉu vi estas hejme?

Ĉu vi? Amiko Kumako! Eniru!

Kia bela printempa vetero!

Jes, belega.

Multaj homoj iradas admiri la ĉerizflorojn: Kial vi restadas hejme en tia sezono?

Ve! Mi iom hontas diri al vi, mia kunfrato, ke mi ne havas eĉ unu senon[2]. Kaj kun senenhava monujo nenie troviĝas plezuro; mi do restadas hejme fumante kiel tekruĉo!

Ne, tio estas sensencaĵo! Ni kuniru admiri la ĉerizflorojn en Mukoĵima.

Kiel mi diris al vi, mi ne povas eliri…

Sed, post 4 aŭ 5 tagoj, ne restos plu floroj!

Mi tion bone scias. Sed ve!…

Mia poŝo ankaŭ estas malplena kiel la via. Sed post longa medito, mi fine elpensis bonegan metodon gajni monon admirante la florojn.

Ho, ho! Kaj kiel?

Pro tio mi venis vin voki. Ĉu vi ne venos kun mi? La afero postulas du homojn.

Jes, jes, tre volonte! Kaj kia estas mia rolo?

Ĝi estas tre simpla! Mi petis Sake-vendejestron pruntedoni unu bareleton da Sake. Ni alportu ĝin al Mukoĵima kaj vendu ĉiun glason po dek senoj.

Bonega ideo! Jes, des pli Sake malmultiĝas, ju pli da Sake-amantoj volas ĝin havi; kaj ili aĉetos eĉ po dek senoj.

Mi kunportis unu moneron de dek senoj por la okazo, ke oni pagos al ni per monero de dudek senoj.

Ha, mia amiko, vi estas multe pli saĝa kaj pli riĉa ol mi, ĉar mi ne havas eĉ dek senojn!…

Nu, ni iru!

Jes, jam multaj gajuloj kantas kaj dancas sub la floraro; al ili jam Sake mankas. Ni iru kiel eble plej baldaŭ!

Ni multe gajnos kaj poste, reveninte hejmen, ni drinkegos ĝis sateco.

Jes, post laboro ridetas ĝojo. Nun mi estas tute preta. Ni do ekiru!

Vi iru antaŭe.

La du amikoj, ambaŭ drinkemuloj, iris al Mukojima, portante la barelon sur siaj ŝultroj per bastono.

Haĉiko. Vidu Kumako! Kia amaso da homoi! Kiel gajaj estas tiuj ebriuloj! Vere la gusto de Sake estas nekomprenebla por tiuj, kiuj ne amas ĝin, ĉu ne?

Kumako. ĉesu, ĉesu diri tian kruelaĵon!

H. Kruelaĵo? Kial?

K. Ĉar vi vekas infanon pace dormantan.

H. Klarigu, mi tute ne komprenas vian diron.

K. Por vi, kiu marŝas antaŭ mi, estas nenio; sed por mi, kiu sekvas la barelon, — bonega odoro de Sake alvenas kaj eniras ĝis la fundo de mia elsekigita ventro…

H. Ha, vere mi ne pensis pri tio, senkulpigu min!

K. Aa! Mi eksentas min malsana… Kion vi diros, mia kunfrato, pri tio, se…

H. Kion vi deziras?

K. Nia Sake estas vendaĵo, do ne estas prave trinki ĝin senpage! Sed se mi pagos dek senojn por glaso… estos nenia malpraveco pro tio, ĉu ne estas vere?

H. Jes, prave.

K. Se jes, mi volus trinki unu glason por trankviligi mian malsaneton.

H. Nia Sake estas vendaĵo; do vendi al tiu aŭ aiia homo estas tute same. Ĉiu estas kliento!

K. Do, jen dek senoj, prenu la monon kaj donu al mi unu glason!

H. Vi estas bonvenanta, sinjoro! Mia Sake estas de la plej bona kvalito.

K. (trinkante). Ho, jes, vi estas prava! Estas bonege! Kia bonguŝto!… Nun mi estas tute resanigita; ni do ekiru! (Ili ekmarŝas.) Aa, mi sentas min tre gaja! La gusto de Sake estas ĉiam nedirebla!… He! amiko, kiel vi estas? Ĉu vi estas iom malsana?

H. Se vi trinkis kaŝe…

K. Kaŝe? Kial?

H. Enverŝinte Sake-n por vi kaj vidante vin eltrinkantan, mi fariĝis iom malgaja… Nia Sake estas vendaĵo. Do, kion vi dirus, se mi pagos dek senojn por glaso? Tiel mi estos kliento kiel iu alia, ĉu ne estas vere? Se mi ne trinkus iom, mi ekfariĝos freneza!

K. Bone, bone! Komercisto vendas al kiu ajn. Nur pagu dek senojn kaj vi ĝin havos.

H. Jen estas (pagas al K. kaj trinkas)! Ha, ha, bonege! Kia gusto! Via Sake estas de la unua kvalito.

K. Jes, sinjoro. Mi petas vian estontan favoron.

H. Ha, ha! Vi fariĝis bona vendisto. Nu ekiru!

K. (post kelktempo). Haltu, mi petas.

H. Kion vi diras?

K. Pli bone estus, se mi estus nenion trinkinta.

H. Kial do?

K. Ĉar mi trinkis nur unu glason, kaj nun mi sentas min pli soifa, pli malsana ol antaŭe. …mi ne povas plu kunporti la barelon kun vi, amiko mia!

H. Tio estas malkonvena. Se ni ne alvenos ĝis Mukoĵima, ni ne povos gajni tion, por kio ni drinkados tiun ĉi nokton. Resaniĝu, mi petas. Ĉu vi volas, ke ni ripozu iom?

K. Ne, ne, ni ne perdu tempon ĉi tie. Amiko, vendu al mi ankoraŭ unu glason kaj mi tuj resaniĝos… mi fariĝos kapabla kunporti nian barelon.

H. Se la Sake estas tiel efika por via resaniĝo, prenu ĝin.

K. Jen estas dek senoj! Plenigu la glason ĝis la bordo (trinkas)! Nun mi estas sanega, fortega! Ni iru antaŭ ol la popolamaso disiros.

(Ambaŭ vendistoj marŝas apenaŭ cent metrojn.)

H. Haltu!

K. Kio okazas?

H. Vi marŝas tro rapide, kaj mi havas ventrodoloron. Mi trinkis nesufiĉan kvanton da Sake, kaj mi pensas, ke mia stomako parte malsekiĝis, sed parte restis ankoraŭ tute seka, kaj pro tio mi havas ventrodoloron… Jen dek senoj! donu al mi por trinki.

H. Tre volonte!

Tiamaniere, niaj ambaŭ vendistoj trinkadis unu post la alia, ĝis kiam ili alvenis Mukoĵima-n. La barelo fariĝis tre malpeza, kaj ili tute ebriaj.

H. He! Gesinjoroj, pardonu!… Kunulo, kie ni malfermos nian butikon?

K. Tie ĉi sub la belega floraro! Ĉiuj trovos nian butikon kaj alvenos amase.

Ambaŭ ebriuloj sidiĝas sub ĉerizarbo kaj kriadas laŭte. Sinjoro, jam sufiĉe ruĝa, alvenas por replenigi sian eltrinkitan botelon.

K. Ho! Sinjoro, vi estas bonvenanta! Nia Sake estas tre bongusta.

Kunulo, mezuru la Sake-n pli rapide kaj plenigu la botelon al tiu ĉi sinjoro… Pli klinigu la barelon… Kion vi faras?

H. Ho ve, amiko! Ni jam vendis la tuton, plu ne restis eĉ guteto.

K. Sinjoro, ni tre bedaŭras, ke ni tie havas plu da Sake; ĝi estas jam elvendita.

La sinjoro foriras.

H. Nun, nia afero iris pli rapide kaj sukcese ol ni antaŭe supozis! Ni do kalkulu la tutan sumon, kiun ni gajnis.

K. Jes bone, jen vi vidas!

Li renversas sian monujon, nur unu monero de dek senoj elfalas.

H. Tio estas stranga! Serĉu ankoraŭ. Nia vendaĵo estas tute elvendita kaj ni ne havas pli ol dek senojn!

K. Jes, mi komprenas, nenio stranga!

H. Nenio stranga?

K. Pripensu bone. La unuan fojon mi aĉetis la Sake-n pagante al vi dek senojn, due vi pagis, trie mi k. t. p. ĉiam donante kaj redonante tiun saman moneron inter ni reciproke, kaj dume la tuta Sake estis eltrinkata!

H. Ha, ho jes! mi komprenas! Ni nur ne povis multe gajni, sed ni ankaŭ neniom perdis, ĉar ni havas ja la moneron de dek senoj!!

Tradukis J. Kimra
(El „Japana Esperantisto”, N-oj 5, 6, 1908.)


————————
Senlanga Pasero

Antaŭ nekalkuleblaj jaroj vivis maljunulo kun sia edzino. La maljunulo, kiu havis bonegan koron, havis junan paseron, kiun li nutradis tre ameme. Sed lia edzino estis malafabla kaj kruela maljunulino, kaj unu tagon, kiam la pasero estis manĝinta iom da pasto, per kiu ŝi estis amelonta sian tolaĵon, ŝi estis tiel kolera, ke ŝi fortranĉis la langon de la pasero kaj elpelis la birdeton. Kiam la maljunulo revenis de la montetoj kaj trovis, ke la birdo estis forfluginta, li demandis, kie ĝi estas; la maljunulino respondis, ke ŝi fortranĉis ĝian langon kaj ĝin elpelis, ĉar ĝi estis ŝtelinta ŝian amelpaston. Aŭdinte tiun ĉi kruelan rakonton, la maljunulo malĝojis treege kaj pensis en sia koro: „Ho ve! kien mia birdeto iris? Kompatinda birdeto! Kompatinda malgranda senlanga pasero! Kie estas via nuna hejmo?“ Kaj li vagis de loko al loko serĉante sian dorlotiton kaj kriante: „Kie estas ia senlanga pasero?“

Unu tagon, ĉe la piedo de ia monto, la maljunulo renkontis la perditan birdon; kaj kiam ili estis gratulintaj unu la alian pro bonfarto, la pasero kondukis la maljunulon al sia hejmo kaj prezentis lin al sia edzino kaj paseridoj, metis antaŭ li ĉiujn specojn de frandaĵojn kaj regalis lin tre gastame. Fine, la maljunulo diris, ke li devas iri hejmen; kaj la birdo, prezentante al li du salikajn korbojn, petis lin, ke li kunportu ilin kiel disiĝdonacon. Unu el la korboj estis peza kaj la alia estis malpeza; tial la maljunulo dirante, ke, ĉar li estas maljuna kal malforta, li volas nur akcepti la malpezan korbon, metis ĝin sur sian ŝultron kaj foriris, lasante la paserfamilion ĉagrenanta pro lia foriro.

Kiam la maljunulo alvenis hejmen, la virino tre kolere komencis riproĉegi lin, dirante: „Nu, kie vi estas tiujn ĉi multajn tagojn? Beleta afero ja, vagi en via aĝo!” „Ho! li respondis, mi vizitis la paseron; kaj kiam mi foriris, ĝi donis al mi tiun ĉi salikan korbon kiel disiĝdonacon.” Tiam la geedzoj malfermis la korbon por vidi, kion ĝi enhavas. Jen estis la korbo plena de oro kaj arĝento kaj aliaj multekostaj objektoj! Kiam la maljunulino, kiu estis tiel avida kiel malafabla, vidis la tutan riĉaĵon etenditan antaŭ ŝi, tuj ŝi ŝanĝis sian riproĉegantan manieron kaj ne povis kontroli sian ĝojon. „Me ankaŭ iros kaj vizitos la paseron,” ŝi diris, „kaj ricevos beletan donacon.”

Ŝi demandis la edzon pri la vojo al la domo de la pasero kaj ekiris por sia vojaĝo. Fine ŝi renkontis la senlangan paseron, kaj ekkriis: — „Bonrenkontita! bonrenkontita! Sinjoro Pasero! Mi longe atendis havi la plezuron vin vidi.” Tiamaniere ŝi penis flati kaj delogi la paseron per dolĉaj paroloj. La birdo estis devigata inviti la maljunulinon al sia hejmo; sed ĝi ne regalis ŝin kaj diris nenion pri disiĝdonaco. Ŝi tamen demandis pro io por kunpreni kun si kiel memoraĵon de sia vizito. Tial la pasero prezentis du korbojn, kiel antaŭe, kaj la avida maljunulino, elektinte la pli pezan el ili, forportis ĝin kun si. Sed kiam ŝi malfermis la korbon, ĉiaj specoj de koboldoj kaj feinoj elsaltis el ĝi kaj komencis turmenti ŝin.

Sed la maljunulo adoptis filon, kaj lia familio fariĝis riĉa kaj prospera. Kia feliĉa maljunulo!

Tradukis Dro E. Asada
(El „Japana Esperantisto”, N-o 4, 1907.)


————————
Edziniĝo de Ratino

Maljuna rato havis filinon. Ĝi volis edzinigi tiun ĉi kun iu plej forta en la mondo. Ĝi unue iris al la luno, pensante, ke la luno estas la plej forta en la mondo. Sed la luno diris: „Min tre ofte malhelpas la nubo, kaj mi neniel povas forpeli ĝin.“

Tiam ĝi sin turnis al la nubo, pensante, ke la nubo estas pli forta ol la luno. Sed la nubo diris: „Min ĉiam dispelas la vento, kaj mi neniam povas al ĝi kontraŭstari.“

Trie ĝi iris al la vento, pensante, ke la vento estas pli forta ol la nubo. Sed la vento diris: „La muro staras kontraŭ mi, kaj mi tute ne povas trapasi ĝin.“

Fine ĝi iris al la muro, pensante, ke la muro estas pli forta ol la vento. Sed la muro ankaŭ diris: „Via familio ĉiam min mordadas, kaj mi ne povas tion haltigi.“

Jen ĝi komprenis, ke ratino nur devas edziniĝi kun rato, kaj reveninte hejmen, ĝi edzinigis sian filinon kun juna rato de sia najbareco.

Tradukis K. Kajiwara
(El „Japana Esperantisto”, N-o 4, 1909.)


————————

Spegulo de Matsujama
La Famila Rakonto de Mezepoka Japanujo

Antaŭ tre longe en malnova Japanujo vivis en vilaĝo Matsujama de Echigo, tre malproksima provinco, geedzoj, kiuj jam de kelkaj jaroj kunvivadis kaj estis benitaj per beleta filineto. Tiu ĉi estis la ĝojo kaj fiero de iliaj vivoj, kaj en ŝi ili trovis senfinan fonton de feliĉo por sia maljuna aĝo.

Plej feliĉaj tagoj en ilia memoro estis tiuj, kiuj signis ŝian kreskadon de infaneco; la vizito al la templo[3] post cent tagoj de ŝia naskiĝo, kiam la fieranta patrino kunportis ŝin, vestitan per ceremonia kimono, por esti metata sub la patronecon de la familia dio; jen ŝia unua pupofesteno[4], kiam la gepatroj donis al ŝi aron da belaj pupoj kaj iliajn malgrandajn apartenaĵojn; kaj la plej memorinda okazo el ĉiuj, en ŝia kvina naskotago, kiam ŝia unua obi (larĝa zonrubando) el skarlata orŝtofo estis ligata ĉirkaŭ ŝia talieto, kio signifas ke ŝi transpasis la eniran sojlon de knabineco. Nun ŝi estas sepjara kaj parolas kaj servas al la gepatroj en ĉiuj tiuj beletaj manieroj, tiel karaj al amantaj gepatroj; al ilia feliĉeco ja nenio mankas, ĝi estas kiel aŭtuna plenluno.

Unu tagon ekscitaĵo okazis en la familio pro tio, ke la patro estis subite alvokita al la ĉefurbo pro siaj aferoj. En nunaj tagoj de fervojoj kaj vaporŝipoj oni nur malfacile imagas, kion signifis tiam vojaĝo de Matsujama al Kioto. La vojoj estis malbonaj, kaj ordinara popolo devis vojiri per siaj propraj piedoj, ĉu cent mejlojn, ĉu mil mejlojn. Ja en tiuj tagoj iri al la ĉefurbo estis tiel granda entrepreno kiel nun vojaĝi al Eŭropo de Japanujo.

La edzino estis tre maltrankvila, dum ŝi helpis la edzon en preparado por la longa vojaĝo, pensante kian malfacilan taskon li havas. Vane ŝi deziris, ke ŝi povu akompani lin, sed la malproksimeco estis tro granda por la patrino kaj la filino, kaj krom tio estis la devo de edzino, zorgi pri la hejmo.

Ĉio estis preta fine, kaj la edzo staris ĉe la vestiblo kun sia malgranda familio.

„Estu trankvila, baldaŭ mi revenos,“ li diris. „Dum mi forestos, zorgu pri ĉio, speciale pri nia infaneto.“

„Jes, ĉe ni ĉio estos bona — sed vi — vi devas zorgi pri vi mem kaj ne malfrui unu tagon en reveno,“ diris la edzino kun larmoj falantaj.

La filineto sole estis ridetanta, ĉar ŝi ne konis la malĝojon de disiĝo, kaj ankaŭ ne sciis, ke vojaĝo al la ĉefurbo estas tute malsama al vizito en la vilaĝo proksima, kiun la patro tre ofte faras. Ŝi kuretis al li kaj prenis lian manikon por reteni lin momenton.

„Paĉjo, mi estos tre ĝentila, dum mi atendos vin revenantan; mi do petas, alportu al mi donacon.“

Kiam la patro turniĝis, por havi la lastan rigardon al la ploranta edzino kaj al la ridetanta, havema filineto, li sentis kvazaŭ iu lin retiras per la haroj, kaj tial estis malfacile por li forlasi ilin, ĉar ili neniam disiĝis unu de la alia. Sed li sciis, ke li devas iri, ĉar la alvoko estis ordona. Per granda peno li ĉesis pensi, kaj decide turniĝante li rapidis tra la malgranda ĝardeno kaj eksteren de la pordego. La edzino, portante la filineton en siaj brakoj, kuris al la pordego kaj rigardadis lin, kiam li iris sur la vojo inter la pinarboj, ĝis kiam li tute malaperis en la nebuleto malproksima.

„Nun paĉjo estas foririnta, ni ambaŭ devas esti zorgemaj pri ĉio ĝis paĉjo revenos,“ diris la patrino, kiam ŝi eniris en la domon.

„Jes, mi estos tre ĝentila.“ diris la knabino, farante kapsignojn, „kaj kiam paĉjo revenos, diru al li, ke mi estis tre ĝentila, kaj tiam eble li faros al mi donacon.“

„Paĉjo certe alportos al vi ion, kion vi tre deziras havi. Mi estas certa, ĉar mi petis lin ke li havigu al vi pupon. Vi devas pensi pri paĉjo ĉiutage, kaj preĝi pro lia bona vojaĝado.“

„Ho, jes, kiam paĉjo estos reveninta hejmen, kiel feliĉa mi estos,“ diris la knabino, interfrapante la manojn, kaj ŝia vizaĝo heliĝis kun ĝoja penso. Ŝajnis al la patrino, kiam ŝi rigardis la vizaĝon de la filineto, ke ŝia amo al ŝi fariĝas pli kaj pli profunda.

Tiam ŝi komencis laboradon por prepari la vintrajn vestaĵojn de la familio. Ŝi ŝpinadis fadenon per radŝpinilo, antaŭ ol ŝi teksadis la ŝtofojn. Dum sia laborado ŝi gvidis la ludadojn de sia filineto kaj instruis ŝin legi malnovajn rakontojn de sia provinco. Tiamaniere la edzino trovis konsolon dum la solecaj tagoj de la forestado de sia edzo. Dum la tempo tiel pasis rapide en la kvieta hejmo, la edzo finis siajn aferojn kaj revenis.

Ne estus rekoninta lin iu, kiu antaŭe ne konis lin tre bone. Li vojiradis tagon post tago, elmetadis sin al ĉiuj veteroj dum tuta monato, kaj estis brunigita bronzkolore, sed liaj amataj edzino kaj filineto lin konis tuj ekrigardante; ili alkuris renkonti lin de ambaŭ flankoj, kaj ĉiu prenis unu el liaj manikoj dum ilia varma salutado. Ambaŭ la edzo kaj edzino ĝojegis revidi unu la alian bonstatan. Ŝajnis tre longa tempo al ili ĉiuj, ĝis liaj pajlosandaloj estis malligitaj; lia larĝa ombrel-ĉapelo estis forigita per helpo de la edzino kaj filineto, kaj li sidiĝis ree inter la familio en sia malnova ĉambro, de kiu li forestis tiel longe.

Tuj kiam ili sidiĝis, la patro malfermis bambuan korbon, kiun li alportis kun si, kaj elprenis belan pupon kaj lakitan skatoleton plenan de kukoj, kaj diris al la filineto:

„Jen, donaco por vi! Ĝi estas rekompenco pro via bona zorgado pri panjo kaj pri la hejmo dum mia forestado.“

„Dankon, paĉjo!“ diris la knabino, farante riverencon, kaj elmetis siajn manojn kun streĉitaj fingretoj por ricevi la pupon kaj la skatoleton, kiuj ambaŭ, venintaj el la ĉefurbo, estis pli belaj ol ĉio, kion ŝi vidis antaŭe. Neniaj vortoj povas esprimi, kiel ĝojis la knabineto — ŝia vizaĝo ŝajnis kvazaŭ fandiĝi pro ĝojo, kaj ŝi ne havis okulojn nek penson pri io alia.

Ree la edzo serĉis en la korbo, kaj elprenis tiun ĉi fojon kvadratan skatoleton el ligno, zorge ligitan per ruĝa kaj blanka fadeno, kaj metante ĝin en la manon de la edzino, li diris:

„Jen, tio ĉi estas por vi!“

La edzino zorge malfermis la kesteton, kiun ŝia edzo donacis al ŝi, kaj elprenis el ĝi rondan metalplaton kun tenilo alligita. Unu flanko de la plato estis tiel glata kaj brila kiel kristalo, kaj la alia flanko surhavis reliefajn figurojn de pinarboj kaj gruoj. Neniam ŝi vidis tian objekton, ĉar ŝi estis naskita kaj edukita nur en tiu malproksima provinco de Echigo. Kiam ŝi ekrigardis al ĝia hela supraĵo, ŝi diris kun mirego:

„Ho, strange! Iu sinjorino min rigardas el tiu ĉi ronda objekto! Kio do estas ŝi?“

Ridante la edzo diris:

„Tio, kion vi vidas, estas via propra vizaĝo. Ĝi estas nomata spegulo, kaj rigardante ĝian supraĵon, oni vidas sian vizaĝon tie rebrilantan. Kvankam en tiu ĉi vilaĝo oni ankoraŭ ne konas la spegulojn, ili estas uzataj en la ĉefurbo jam de la plej antikva tempo. La spegulo estas konsiderata kiel grava necesaĵo por virino. Tiel proverbo diras, „la glavo por la samurai (kavaliro) kaj la spegulo por la virino“, kaj laŭ la popola tradicio, la spegulo de virino estas la montrilo de ŝia koro — se ŝi tenas ĝin ĉiam klara, tiam ŝia koro estas pura kaj bona. Ĝi estas ankaŭ unu el la tri sanktaj trezoroj de la Mikada familio. Vi do devas ĝin konservi tre atente, kaj uzi kun granda zorgo.“

La edzino aŭdis lian tutan rakonton kaj estis tre feliĉa lerni tiel multon, kio estis nova al ŝi. Ŝi estis ankaŭ tre danka pro tiu altvalora donaco de sia edzo.

„Se la spegulo reprenzentas mian koron, mi certe ĝin estimos kiel altvaloran posedaĵon, kaj neniam uzos ĝin malzorgeme.“ Kaj ŝi remetis ĝin en la kesteton kaj tenis en sia kofro. La edzino, vidante ke ŝia edzo estas tre laca, iris prepari vespermanĝon, kaj servis al li kun ĉiu komfortigo, kiun ŝi povis prezenti. Ŝajnis al la familieto, kvazaŭ ili ne konis veran feliĉon antaŭe, tiel ĝojaj estis ili, revidante unu la alian en tia bonfarto. Tiun ĉi vesperon la edzo multe parolis pri sia vojaĝo kaj pri ĉio, kion li vidis en la granda ĉefurbo.

Forpasis la tempo ĉe la paca familio, kaj la gepatroj vidis, ke iliaj plej fervoraj esperoj estis realigataj, kiam ilia filineto fariĝis bela knabino deksesjara. Kiel juvelo senkompare karega estas tenata en la mano de sia fieranta posedanto, tiel ili ŝin elnutris kaj edukadis kun senĉesaj amo kaj zorgo; nun iliaj penoj estis pli ol duoble rekompencitaj. Kia helpo ŝi estis al la patrino, kiam ŝi ĉirkaŭiradis en la domo por plenumi sian parton de la mastrumado, kaj kiel kontenta la patro estis, kiam ŝi ĉiutage memorigis al li la patrinon en ŝiaj unuaj edzecaj tagoj.

Sed, ho ve! en tiu ĉi mondo nenio restas senfine bona. Al la luno malhelpas nubo, floroj disfalas pro vento. La feliĉo de tiu ĉi familio fine estis rompita per granda malĝojo. La bona patrino, ĝentila edzino fariĝis malsana.

En la komenco de ŝia malsaneco la patro kaj filino pensis, ke ĝi estas simpla malvarmumo. Sed la tagoj pasis kaj la patrino neniam resaniĝis. La kuracisto estis embarasita kaj spite de ĉio, kion li provis, la malsanulino ĉiutage fariĝis pli kaj pli malforta. La patro kaj filino estis frapataj de timo, kaj tage kun nokte la knabino neniam foriris de apud la patrino. Tamen la vivo de la malsanulino ŝajnis tute senespera.

Unu tagon, kiam la filino sidis apud la patrino kiel kutime, tiu ĉi leviĝetis sur la kuseno, kaj prenante ŝian manon rigardis serioze kaj ame en ŝiajn okulojn. La spirado de la malsanulino estis pena, kaj ŝi parolis kun malfacilo:

„Filineto mia, mi certiĝis, ke jam nenio povas min savi. Kiam mi estos mortinta, estu fidela zorgantino al via kara patro kaj estu ĉiam bona, ĝentila virino!“

„Ho, patrino,“ diris la knabino kun larmoj elfluantaj, „ne parolu tiajn aferojn. Ĉio, kion vi devas pripensi, estas rapida resaniĝo, kiu alportos grandan feliĉon al la patro kaj mi.“

„Jes, mi komprenas. Estas konsolo al mi en miaj finiĝantaj tagoj, ke mi scias, kiel multe vi deziras al mi resaniĝon, sed tio estas neebla. Ne tro malĝoju, ĉar tio estas difinita de l’ sorto, ke mi mortu ĝuste en tiu ĉi tempo; mi tute submetiĝas al la destino. Nun mi havas donacon por vi, per kiu vi rememoros min, kiam mi estos foririnta en la vojaĝon, de kiu oni neniam revenas.“

Elmetante la manon, ŝi prenis de la flanko de sia kuseno lignan kesteton ĉirkaŭligitan per silkaj ŝnuroj. Ŝi malfermis ĝin tre zorge, kaj elprenis el ĝi la spegulon, kiun ŝia edzo donacis al ŝi antaŭ kelkaj jaroj.

„Kiam vi estis ankoraŭ infaneto, via patro vizitis la ĉefurbon kaj alportis hejmen por mi tiun ĉi trezoron; ĝi estas nomita spegulo. Tiun ĉi mi donas al vi antaŭ ol mi mortos. Se poste iam vi sentos vin soleca kaj sopiros pri mi, tiam rigardu tiun ĉi spegulon, kaj sur ĝia hela supraĵo vi ĉiam vidos min, tiel ke vi povos rakonti al mi ĉiujn viajn pensojn. Kvankam tiam mi ne parolos, mi bone komprenos vin kaj estos ĉiam simpatia al vi, kio ajn okazos al vi en estonta tempo.“ Kun tiuj ĉi vortoj la mortanta patrino enmanigis la spegulon al la filino.

La koro de la bona patrino ŝajnis nun trankvila, kaj en tiu tago, sen ia alia vorto, ŝia animo kviete forlasis la korpon.

La senigitaj patro kaj filino estis rompitaj de malĝojo, kaj sin lasis al siaj maldolĉaj ploregoj. Tamen la sekvantan tagon, kiam la furioza eksplodo de malĝojo kvietiĝis kaj la propra spirito revenis al ili, ili faris tre koran servon de funebro kaj plorante sekvis ŝian ĉerkon ĝis la tombejo.

La vivado de tiam ŝajnis dezerta al la filino. Ŝia amo al la mortinta patrino ne malkreskis dum la tempo, kaj tiel viva estis ŝia memoro, ke ĉio en la ĉiutaga vivo, eĉ ekfalo de pluvo aŭ ekblovo de vento, revokis al ŝia koro la morton de la patrino kaj ĉion pri tiuj tagoj, kiujn ili kune travivis.

Unu tagon, kiam la patro forestis kaj la knabino estis sola okupanta sin per mastruma laboro, ŝia soleca sento kaj malĝojo fariĝis por ŝi netolerebla. Ŝi ĵetis sin planken en la ĉambro de sia mortinta patrino kaj ploregis ĝis ŝia koro rompiĝis. Ŝi sopiris je unu videto al la amita vizaĝo, unu sono de la voĉo ŝin vokanta, aŭ momenta forgeso de la doloro en sia koro. Subite ŝi stariĝis. La lastaj vortoj de la patrino eksonis tra ŝia memoro, kiu ĝis nun estis malklarigita de la troa malĝojo.

„Ho! kiam ŝi donis al mi la spegulon, ŝi diris, ke kiam ajn mi rigardos ĝin, mi estos kapabla ŝin vidi. Mi preskaŭ forgesis tion — kiom malsprita mi estis!“

La knabino forviŝis la larmojn de siaj vangoj kaj prenis el la ŝranko la keston, kiu enhavis la spegulon. Ŝia koro batis kun espero, kiam ŝi levis la spegulon kaj rigardis ĝian glatan supraĵon. Jen, la patrino ŝin ne trompis! En tiu ronda metalo antaŭ si la vizaĝon de l’ patrino klare ŝi vidas; sed, ho, ĝoja surprizo! Ĝi ne estis la patrino malgrasa kaj kaduka de malsano, sed juna kaj bela virineto tia, kia ŝi memoras la patrinon el la tagoj, kiam ŝi mem estis eta infano. La vizaĝo en la spegulo ŝajnis kvazaŭ ekparoli, tiel avide ĝiaj okuloj rigardis en la ŝiajn.

„Certe, tio ĉi estas la animo de l’ patrino. Ŝi scias, kiel mizera mi estas sen patrino, kaj tiel venis konsoli min. Kiam ajn mi deziros ŝin vidi, ŝi venos tien ĉi renkonte; ho, kiel danka al ŝi mi devas esti!“

De tiam la premanta malĝojo multe malpeziĝis en ŝia koro. Ĉiun matenon por sin kuraĝigi je siaj tagaj devoj, kaj ĉiun nokton por sin konsoli antaŭ ol ŝi eniris en kuŝejon, la juna knabino elprenis la spegulon kaj multfoje rigardis la vizaĝon, kiun ŝi kredis la animo de l’ patrino. Tagon post tago ŝi alsimiliĝis al la karaktero de la mortinta patrino; tiel ŝi estis ĝentila kaj bona al ĉiuj, kaj servema filino al la patro.

Unu jaro tiel forpasis en funebro ĉe la malgranda familio, kiam la patro, laŭ la konsilo Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/36 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/37 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/38 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/39 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/40 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/41 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/42 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/43 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/44 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/45 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/46 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/47 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/48 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/49 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/50 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/51 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/52 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/53 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/54 Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/55

  1. Saké (vino) estas la plej komuna ebriiga trinkaĵo de Japanoj, farita el rizo.
  2. Japana mono.
  3. Ĝuste la centan tagon post la naskiĝo infanoj vizitas la templon de sia familia dio.
  4. Ĉiujara familia festeno por knabinoj je la 3a de Marto.