Je memoro al dro Zamenhof

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Je memoro al dro Zamenhof (1931)
de Asta Mikkelsen
Publikigita en Pola Esperantisto p. 63/1931
La melodio de H. Rung
Je memoro al dro Zamenhof
Originale verkita de Asta Mikkelsen, Kopenhago.
Kantata laŭ la melodio de Henrik Rung, devenanta el Italujo, granda
ĥordirektoro en Kopenhago.

Melodio: I Danmark er jeg foedt, der har jeg hemme.

La novan senton, kiun Majstro kreis,
la senton, kiu devas regi nin,
la fratan senton, kiun ni obeis,
la senton, kiu ĉiam gvidis lin;
grandega bela sent’, la Majstron al honoro —
la senton, kiu estas lia gloro,
adoras ni, adoras ni,
senton benitan vi.

La forta voĉo, kiu al ni sonis,
la ĉarma voĉo de modesta vir’
muziksimila en oreloj tonis
kaj vokis al fervora pionir’.
Fidela, bona voĉ’ neniam silentiĝos,
en niaj koroj ĝi eterne vivos.
Ĉarmega voĉ’, ĉarmega voĉ,
ni ja adoras vin.

Kaj ĝojon al la koroj ĝi instigis,
kuraĝe sekvis ĝin fervora ar’,
por Zamenhofa lingvo kunfratiĝis
jam en la starto Esperantistar’, —
Ho, vi tutmonda lingv’, ho bela Esperanto, —
vin laŭdas ni parole kaj en kanto.
Ni laŭdas vin, ni laŭdas vin,
lingvon de la fratar’.