Kantareto/Sub fenestro nia
Aspekto
37. SUB FENESTRO NIA
(Pod našima okny)
2. Ĉevaleto mia estos milda jam,
se vi al ĝi diros nur pri nia am’;
[: ĝi kapklinon faros
kaj senmove staros,
kaj senmove staros
kun de miro flam’. :]
3. Sub fenestro nia kreskas la lili’.
Diru, kiu venas, amatin’, al vi?
[: Ho neniu venas,
ĉiun ja detenas,
ĉiun ja detenas,
malriĉec’ de mi! :]
4. Sub fenestro nia kreskas roza flor’.
Kial vin angoras pro la viv’ dolor’?
[: Viv’ min ne doloras,
sed mi ĉiam ploras,
sed mi ĉiam ploras,
ĉar doloras kor’! :]