Karaj Kolegoj Fervojistoj!

El Vikifontaro
Karaj Kolegoj Fervojistoj! ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Karaj Kolegoj Fervojistoj !

Esperanto jam staras sur firma bazo, kiel niaj mondkongresoj kaj la progresado de la Esperantomovado ĝin pruvas. Tamen nia Asocio ne sukcesas, ĉar la kamaradoj ne sufiĉe ĝin subtenas. Tiu tre bedaŭrinda stato ne povas daŭri. Mi scias, ke multe da fervojistoj estas tre lertaj kaj oferemaj Esperantistoj, sed ili nur ĝenerale laboras por Esperanto kaj ne por nia Asocio. Tamen nur la komuna praktika apliko de Esperanto povos iam efektivigi nian celon.

Tial ĉiu fervojisto subtenu nian Asocion kaj pagu denove sian kotizon kaj abonprezon.

Kiu ĝis nun ne estas membro, bonvolu turni sin al nia sekretario, S-ro Alfred Petzold en Leipzig, Scharnhorststrasse 43 I. — La abonprezo (1 Sm.) estas sendota al S-ro George Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

Szymanowski
Teknika supera Sekretario
Vicprezidanto de la Internacia Asocio
de la Esperantistaj Fervojistoj.

Bromberg, Werderstr. 23 I.