Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekoka

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Deksepa Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Dekoka


De lia deksesjara ago, la dukon de Blasano ofte atakis krizoj de stranga malsano, kiun konis nur lia patrino, la patrindukino de Blasano, kaj Laŭrento, lia fidela servisto. Pro emocio, ĉagreno, aŭ ia ajn alia animtuŝo neatende alveninta, li subite falis en katalepsian staton, kiu kelkafoje daŭris dum multaj tagoj. Estis tia krizo, kiu okazis, kiam li legis la malnoblegan leteron, en kiu Viktoro kulpigis Matildon, ke ŝi estas la patrino de Valento. Unufoje eĉ li restis senmova sur sia lito, similante kadavron, dum pli ol unu semajno.

Kiam li eliris el tiu letargia rigideco, kvankam dum tiu tempo li neniel nutriĝis, tamen li sentis pro tio neniun doloron: post kelkaj horoj lia farto refariĝis tiel sana kiel antaŭe. Tamen li restis ĉiam iom malfortika: la fortegaj ekzercadoj, la rajdado precipe, lin treege lacigis. La hidroterapio kaj aliaj kuracrimedoj estis senprofite uzitaj. Sola la elektro ŝajnis doni kelkajn bonajn rezultatojn. Sed la kuracistoj konsilis, ke oni uzu tiun danĝeran rimedon nur kiel lastan provon, kiam tiu neordinara dormado daŭrus tro longatempe; ĉar ili timis, ke ĝi aliformigu en realan pereon staton, kiu similis la morton, nur ŝajne.

Multajn fojojn, volante sin liberigi el ekzistado, kiu estis por li peza ŝarĝo, la duko provis atenci sian vivon. Sed ĉiam oni sin intermetis sufiĉe frue por malhelpi, ke li plenumu sian pereigan projekton.

Tiam li renkontis Matildon. Vidante la junulinon, li sentis impreson subitan kaj ĝis nun nekonitan, kiu favore influis la iradon de lia farto: la espero, ke li estos feliĉa kun fraŭlino de Prelongo, forpelis for de lia spirito ĉiun deziron al la memmortigo. Tamen konsciencriproĉo enŝoviĝis en lian animon. Li sin demandis kun maltrankvileco, ĉu li agas honeste, kunligante kun sia ekzistado de degenerito tiun belegan infaninon, kiu ridetas al la vivo, en la radiado de siaj dudek jaroj. Pro tio, kiam li kredis sin perfidita, ne nur li ne sin riproĉis per insultaj vortoj, kiel li certe estus farinta, se lia farto estus estinta tute sana, sed kontraŭe li diris al si, ke la sola kulpigoto estas li, do ke la devo ordonas, ke li malaperu, kaj riparu kiel eble plej plene la malbonon de li faritan. Tiam lia deziro al la memmortigo renaskiĝis pli potenca ol antaŭe, ĉar ĝi estis ŝajne rajtigita de la cirkonstancoj.

Sed se la duko soifis la morton, lin samtempe teruris la ideo, ke eble oni povus lin entombigi, kvankam li estus ankoraŭ vivanta. Por malebligi tiun timindan eblecon, li farigis specialan ĉerkon dolĉe vatumitan kaj matracumitan. La kovrilo havis retaĵon metitan nivele de la kapo. Ĝi ŝlosiĝis per seruro, kiu estis ŝlosebla samtempe de la interno kaj de la ekstero per eta ŝlosilo, kiun la junulo ĉiam portis sur si alligitan al sia poŝhorloga ĉeneto meze de aliaj brelokoj, kiuj ĝin kaŝis. Oni faris du aliajn ŝlosilojn similajn. Laŭrento havis unu el ili, kaj sinjorino de Blasano la alian. Plie en la paperujo de Gastono troviĝis koverto kun tiu surskribo:

Malfermota post mia morto.

En tiu koverto, letero, tute skribita de lia mano kaj stampita de lia blazonhava sigelo, enhavis tiujn strangajn kaj detalitajn rekomendojn, kiuj tiel forte mirigis sinjoron de Prelongo. Por ke la ĉeestantoj ne kredu, ke ĝi estas malnova funebra petolaĵo, sinjoro de Blasano renovigis ĉiumonate tiun protektantan leteron.

Kvankam neniu povas lin riproĉi pri tio, tamen la duko hontis tiun nervan malsanon, kiu venenis lian vivon. Ĝi restis nekonita por ĉiuj homoj, tiel lerte Laŭrento kaj lia juna mastro ĝis nun sukcesis ĝin kaŝi al la okuloj de la publiko. Se la cirkonstancoj, kiuj akompanis la edziĝon de Gastono, ne estus estintaj tiel gravaj, neniel la fidela servisto estus permesinta, ke Raŭlo lin vidu en tiu stato.

En la momento de sia memmortiga provo, kiam la juna duko estis tre certa, ke neniam li sufiĉe potencos siajn nervojn por ebligi la apogon de la revolvera tubo sur sian tempion, li decidis ke li uzos rimedon, kiu ĝis nun ofte sukcesis. Li prenis malgrandan boteleton plenan da orkolora likvoro, kaj verŝis en glason ĝian enhavon. Ĝi estis pocio, en kiu troviĝis kelkaj gutoj da prusika acido. En diversaj cirkonstancoj Gastono ĝin uzis; kaj ĉiam li estis kontentigita de la rezultatoj ricevitaj. Sed tiun fojon la nerveksciteco estis tiel ega, ke, kvankam la kuracilo estis tre potenca, tamen ĝi ne liveris la kutiman rezultaton, kaj ne povis haltigi la krizon, kiu daŭrigis sian iradon. Do la juna duko falis sur la tapiŝon de sia ĉambro.

Se Laŭrento estus ĉeestinta, li ne estus erarigita pri la naturo de l’ akcidento: sed li forestis, elirinte la saman tagon por diri eternan adiaŭon al sia mortanta patrino. Baptisto, kiu lin anstataŭis, ne estis sciigita pri tiu mistera malsano. Sola sinjorino de Blasano estis kapabla sin intermeti utile. Sed kredante la meminortigon de sia filo, fulmofrapite de tiu novaĵo, kiu ŝin premegis tiel kruele, ŝi mortis ne rekonsciiĝinte. La kuracisto venigita por kuraci la dukon estis ŝajne erarigita de la ŝajnoj, ĉar nediskuteble Gastono intencis fini sian vivon. Liaj testamentaj rekomendoj, la revolvero trovita piede de la lito, la glaso rompita enhavanta ankoraŭ kelkajn gutojn de fluidaĵo, en kiu la farmacisto senŝancele rekonis postesignojn de prusika acido, ĉio fortigis la hipotezon de memmortigo. Do, donante la permeson por entombigo, post ekzameno tro mallonga kaj tro malplena, tiu kampara praktikisto, simpla sanoficiro, certe agis laŭ nepardonebla malsagaceco; tamen se la cirkonstancoj ne rajtigis tiun farmanieron, ili ĝin sufiĉe klarigis.

Jam de tri tagoj Gaston dormadis en sia ĉerko sensonĝan dormegon, kiam li vekiĝis. Mirante pro la tomba silento kiu lin ĉirkaŭas, pro la profunda senlumeco en kiu li sentas sin kvazaŭ dronintan, li volis sidiĝi. Sed, ĉar lia kapo renkontis la kovrilon de la ĉerko, li refalis sur la dorson. Per la mano li palpetis ĉirkaŭ si, kaj rapide komprenis tion, kio okazis.

Por ke li ne fariĝu tro mirigita, se tiu entombigo reale okazus, li kutimis provi ĉiumonate ripetadon de la ekzerco, kiun li faris en tiu momento. Li do sen malfacileco retrovis impreson, al kiu li estis sin kutimiginta.

— Nu, li diris, mi estis enĉerkigita kvankam vivanta. Tio estis okazonta ĉu pli ĉu malpli frue, sed fatale neevitebla.

Tamen nevole li tremetis de la kapo ĝis la piedoj.

— Brrr! li balbutis. Feliĉe mi uzis ĉiujn antaŭzorgojn necesajn.

Li serĉis siajn brelokojn kaj ilin trovis. Post kelkaj palpetoj li sentis en siaj fingroj la ŝlosilon, kiu ebligas la malfermon de la ĉerko. Tiu laboro plene sukcesis. Kiam la kovrilo estis levita, la duko saltis ekster sia ĉerko. Genufleksante li dankis Dion per mallonga preĝo.

Poste li brue spiradis. Tiam li sublevis la matracon, sur kiun li estis kuŝigita. La ĉerko enhavis duoblan ujon en kiu troviĝis kaŝejo, kies neniu povis suspekti ekziston. Gastono ĝin malfermis. Li eltiris el ĝi alumetskatoleton kaj kandelon, kiun li ekbruligis tuje. Kiam la lumo estis forpelinta la senlumecon, li sin direktis al angulo de la funebra kelo, kaj serĉis kupran butonon kaŝitan en la muro.

Inter la ŝtonplatoj kovrantaj la tombaron de la Blasana familio, unu el tiuj, kiuj apudiĝis la ŝtuparon, estis fiksita per ŝtala stango ĝin trairanta tra ĝia tuta dikeco. La da ekstremaĵoj de tiu stango kuŝis en du truoj kavigitaj en la internon de apudaj ŝtonplatoj: tio ebligis la renverson de la ŝtono. Nevidebla risorto ĝin fiksis en ĝia loko. Sed premante butonon, oni malstreĉigis la risorton, kaj la ŝtonplato renversiĝis. La laboristo, kiun komisiis Gastono pri tiu inteligenta laboro, estis mortinta de du jaroj. Do nun neniu homo konis ĝian ekziston.

La duko premis la butonon; la ŝtono turnis sur sin mem, naskante spacon sufiĉe larĝan. Sinjoro de Blasano surrampis la ŝtuparon, sin ŝovis tra tiu malfermaĵo kaj penetris en la kapelon.

Rigardinte tra la kradhava pordo fermanta la konstruaĵeton:

— Noktiĝas, li diris. Kioma horo estas nun? Gastono eltiris sian poŝhorlogon. Sed, ĉar de tri tagoj la junulo estis kuŝinta en sia tombo, la ilo ne moviĝis plu. Do la duko estis devigata ĝin remeti en sian poŝeton, ne sciigite.

Sinjoro de Blasano restis senmova, profunde pripensante, sin demandante kial li ĉi tie troviĝas. Li vane penadis, klopodante por veki sian memoron ankoraŭ dormantan. Senĉese, senpaŭze tiuj du demandoj sieĝadis lian penson:

— Kial mia fidela Laŭrento ne troviĝas apud mi? Kial li konsentis, ke oni entombigu min ankoraŭ vivantan? Li trovis neniun taŭgan respondon, kiam subite li memoris. Iom post iom lia cerbo puriĝis el mallumaĵoj ĝin okupantaj: la memoroj de pasintaj okazintaĵoj revenis are. Li donis al sia servisto kelkajn tagojn de libertempo; li provis sian memmortigon. Sed li ne sukcesis. Kial? Nun, kion li faros? Ĉu li denove mortigos sin? Ĉu kontraŭe li rekomencos la vivadon? En tiu momento akra venteto penetrante tra la krado frostigis la junulon ĝis ostoj.

— Nu, li pensis, malvarmegiĝas. Ĉar necese estas, ke mi pripensu, antaŭ kiam mi prenos decidon ian, mi kredas, ke preferinde estas malsupreniri. Mi estas maldike vestita: min eble ekkaptus pulmbrulumo. Malsupre mi estos pli varma.

Sed reironte en la kelon, Gastono prenis sur la altaro unu el kandelegoj, kiuj ĝin ornamis.

— La noktoj estas longaj dum la vintro, li pensis. Mi timas, ke mia malgranda kandelo ne sufiĉos.

Kiam li troviĝis malsupre, li metis denove la ŝtonplaton en ĝian lokon, ekbruligis la kandelegon apud sia ĉerko, kaj sidiĝis sur unu el ŝtupoj de la ŝtuparo.

Iu, penetrante dum tiu momento en la funebran kelon, en kiu estis entombigitaj la anoj de la Blasana familio, estus kredinta, ke li vidas mortan gardadon: nur estis sia propra gardanto la malvivulo mem.

La junulo prenis sian kapon inter siaj manoj, kaj profunde pripensadis.

Kio li fariĝos? Lian mortakton oni certe jam skribis; sekve li estas strekita por ĉiam el la aro de vivantoj. Nu, ĉu tio ne estas la celo, kiun li deziris trafi? Sin mortigante, kion li volis? Ripari la malbonon de li faritan, ĉar, helpite de la malhumileco de la markizino, li devigis Matildon al nevola edziniĝo kun li; kaj samtempe ebligi ke la juna virino siavice riparu sian kulpon, edziniĝante kun sia deloginto. Pro tio necesege estis, ke li malaperu.

Nu, ĉio tre bone aranĝiĝas. La duko de Blasano ne ekzistas plu. Li ne bezonas renovigi sian memmortigan provon; kaj li povas ĝuadi libere la ĉarmojn de tiu ekzistado, kiun Dio lasis al li.

De kiam li provis la tombon, Gastono tre ŝatis la vivon: la pripenso, ke eble li povus morti denove, lin tremetigis.

Tamen la memoro de la malnobla perfido, kies li estis suferanto, ĉiam staris en lia koro, tiel viva kiel dum la unua tago; la ĉagreno de li sentita neniel malplifortiĝis. Sed fizika bezono pli potenca ol la volo de la junulo, for de li repuŝigis kiel abomenaĵon ĉion, kio rilatas kun la morto. La estonteco al li aperis kun malpli malklaraj koloroj.

Li forte deziris eliri el tiu kelo, revidi la sunon, la horizonton, estaĵojn kiuj moviĝas, parolas, bruas. Li demandis sin, ĉu vere li estis tiel freneza, ke li vole sin senigis da tiuj agrablaĵoj. Neniam li sentis sin tiel fortika, tiel sana. Kun plezurego li alspiris tiun malsekan kaj pezan aeron de tombo. En la parfumita atmosfero de la kamparo, li ne estus plilarĝiginta siajn pulmojn kun pli granda volupto. Li ĝuis, sentante ke lia besta maŝino libere funkcias, en la pleneco de ĝia ekvilibro perfekte restarigita.

— Strange, li diris, post unu momento; sed min turmentas la malsato.

Li leviĝis. Revenante al sia ĉerko, li remalfermis la kaŝejon kaj el ĝi eltiris sinsekve sekajn biskvitojn, konfitaĵojn, du skatolojn da konservaĵoj, arĝentan pokaleton, botelon da vino kaj paketon da bonegaj cigaroj, fine ĉiujn elementojn de manĝo.

La duko estis singardema viro. La antikvuloj metis apud la malvivulojn ĉiujn objektojn, kiujn ili eble bezonos en alia mondo. La junulo tiel aprobis tian konduton, ke li volis ilin imiti.

Gastono englutis unuan sardelon, kaj duan, kaj trian, sin interrompante nur por trinki. Post la konservaĵoj alvenis la kukoj kaj la konfitaĵoj: li sin plenigis da ribaĵoj. Konsuminte siajn provizojn, la duko ne estis satita. Li ne memoris, ke en la pasinta tempo li estis sentinta tian apetiton. Ordinare, kiam li eliris el tiuj katalepsiaj krizoj, li restis dum dudek kvar horoj tute malforta, sin nutrante nur per supetoj: kaj tiuj fluidaj nutraĵoj estis toleritaj nur tre malfacile. Hodiaŭ kontraŭe li sentis ke, ne nur lia stomako tre ageme digestas tiujn manĝojn iom malbone digesteblajn, sed plie postulas aliajn.

— Ĉu tiu letargia krizo estus la lasta? li pensis. Ĉu mi estus tute resanigita? La kuracistoj ĉiam diris, ke forta emocio naskita de granda mirego eble relokus en ĝian taŭgan lokon mian nervan sistemon malordigitan. Se la impreso de mi sentita, kiam mi vekiĝis entombigita, ne sufiĉas, mi devos malesperi pri mia resaniĝo.

Subite blovo el malbonodorplena aero naŭzis la junulon. Ĝi devenis de la korpo de la dukino, kiu dismetigante plenigis la kavon de putraĵaj miasmoj.

— Nu, la societo de malvivuloj estas malagrablega, murmuris sinjoro de Blasano. Mi pli amas tiun de vivantoj, kiaj ajn ili estu.

Por iom sanigi tiun malsanigan atmosferon, la duko prenis londreson kaj ĝin ekbruligis.

— Ĉar mi volas esti rekonita de neniu, li daŭrigis, mi tuj eliros, dum ankoraŭ noktiĝas. Mi proponos al mia patrino intervidiĝon kun mi en Toursa hotelo. Mi al ŝi konigos mian decidon, petante de ŝi la plej absolutan sekreton. Poste kun mia maljuna Laŭrento mi forlasos Eŭropon sub nomo malvera, kaj neniam mi revenos en ĝin. Estas vivo refarota. Feliĉe mi estas sufiĉe juna por ĝin rekomenci.

La duko sin preparis resupreniri per la ŝtuparo, kiam seka bruo levigis al li la kapon. La granita ŝtonplato balanciĝis, kaj la terurita vizaĝo de Laŭrento aperis en la malfermaĵo.

Rekoninte sian junan mastron, kiu staras tute sana fumante sian cigaron, la fidela servisto ekpuŝis krion pro miro.

— Jen estas vi, mia maljuna Laŭrento, diris la duko. Vi vidas ke, simila al Lazaro, mi estas elironta el mia tombo.

La ĉambristo rapidis sur la ŝtupoj de la glitiga ŝtuparo kaj sin ĵetis en la brakojn de Gastono surprizita, balbutante:

— Estas vi! Mi vin retrovas, vi vivas, mia juna mastro? Ha! mi bone sciis, ke vi ne povas esti malviva. Kion do diris tiu malsprita Baptisto, certigante, ke vi vin memmortigis. Ha! se mi estus estinta hejme, mi ne estus lasinta forporti vin tiel.

— Ne riproĉu Baptiston malprave, ĉar li estas sindonema servisto. Estus maljuste lin kulpigi pro aferoj kiujn li ne konis.

— Sed kial vi restas ĉi tie, en tiu funebra loko? Kial vi ne revenis en la kastelon?

— Neniam mi realiros en ĝin?

— Kial?

— Por ĉiuj homoj mi estas malviva: ili do estu ĉiam konvinkataj, ke ili ne eraris. Tion mi volas: kaj por tion fari mi havas motivojn, kiujn mi al vi konigos. Vi iros en mian ĉambron ....

— Neeble, via Moŝto.

— Kial?

— La sigeloj estas ĉie almetitaj.

— Kion fari? Mi bezonas tolaĵojn, vestojn ...

— Mia bona mastro, mi havas kelkajn ŝparaĵojn, kiujn mi devas al via malavareco. Permesu ke mi ilin donu al vi.

Profunde kortuŝita Gastono prezentis sian manon al sia maljuna servisto:

— Mi akceptas, mia bona Laŭrento, ĉar la neceso min devigas al tia ago, ĝis kiam mi povos rekompensi centoble la servon de vi faritan hodiaŭ. Nu, vi iros preni ĉion, kion mi bezonas, kaj vi tion alportos al mi. Rapidu. Tiu tomba kavo pezas sur min: mi soifas la puran aeron.

Post duono da horo Laŭrento revenis kun valizo plenega da ĉiuj objektoj, kiujn petis lia mastro.

Kiam sinjoro de Blasano estis vestinta felplenan mantelon, li surrampis la ŝtuparon, relokis la ŝtonplaton kaj eliris el la tombo, tiel facile kiel li estus elirinta el sia dormoĉambro.

Dum Gastono kaj lia servisto rapide marŝis en la nigra nokto, Laŭrento respondis kiel eble plej bone al la senĉesaj demandoj al li faritaj de lia mastro.

Revenante el sia patrolando la ĉambristo eksciis la morton de la duko. Dum la unua momento, li ne tion kredis. Tamen kiam oni estis certiginta al li, ke la junulo sin memmortigis, lia konvinko estis iom ŝancelita.

— Tamen malgraŭ tiuj certigoj mi dubis ankoraŭ, li aldonis. Kiam ĉiuj lumoj estis estingitaj en la kastelo, mi volis certiĝi mem, ĉu la espero estis tute forlasota. Mi venis: vi konas la restaĵon.

— Via sindonemo ne estas plu pruvota, mia bona Laŭrento: mi tion scias. Pro tio vi neniam delasos min: kun vi mi faros mian rondiradon ĉirkaŭ la mondo.

Per kelkaj vortoj la duko konigis la situacion al tiu ŝateginda viro, kies li estis faronta sian kunulon kaj eĉ sian amikon.

Li do lin sciigis pri sia decido kaj siaj projektoj.

— Tiam kien ni iras nun? petis la nobla servisto.

— Al Tours. Ĉar mi ne volas ke oni min rekonu, ni vojaĝos per flankaj vojoj kaj marŝos nur dum la nokto.

— Ĉu vi ne timas, ke tia piedirado vin lacegigos tute?

— Neniam mi sentis min tiel fortika.

— Poste kion ni faros?

— Ni vojaĝos. Mi aĉetos plezurŝipon, kaj ni pasigos nian vivon meze de Oceano.

— Sed por tion efektivigi bezone estas havi multe da mono. Sed ĉar vi donis vian tutan posedaĵon al ŝia dukina Matilda Moŝto, neniam miaj malgrandaj provizoj sufiĉos.

— Pro tio tuj kiam mi estos alveninta Tourson, mi intencas averti mian patrinon. Kiam ŝi konos la noblecon de la motivo, al kiu mi obeas, ŝi ne rifuzos la kapitalon, kiun mi bezonas.

Pro tiuj vortoj Laŭrento paliĝis. Ĉar la morto de la patrindukino estis nur konsekvenco de la morto de ŝia filo, devige ĉi tiu ne konis ĝin. La bona servisto sin demandis per kia dolĉigita rimedo li povos anonci al sia mastro tiu pereon, kiu certe lin ekfrapos per terura bato. Se la junulo estas ekkaptita de krizo meze de la nokto en tiu senhoma kamparo, kiamaniere li, Laŭrento venkos tiun malfacilecon?

— Kial vi ne respondas, maljunulo mia? diris sinjoro de Blasano. Ĉu vi kredas ke mia patrino tion rifuzos?

— Via Moŝto, respondis malĝoje la servisto, ĉu vi memoras pro kia okazo vi donis al mi kelkajn tagojn da libertempo?

— Jes; via patrino estis tre malsana. Senkulpigu min, mia bonulo, se mi ne petis ankoraŭ novaĵojn pri ŝi. Mi estas tiel okupata de miaj propraj aventuro,i, ke mi tute forgesas tiujn de aliuloj.

— Vi estas priokupata, mia kara mastro: tio komprenigas. Oni estus tia pro malpli grava motivo.

— Nu, kiel nun fartas la malsanulino?

— Ŝi mortis.

— Ha! mia plendinda amiko, mi certigas vin, ke tre kore mi kompatas vian doloron.

— Via Moŝto, daŭrigis Laŭrento per malgajega voĉo, mi ne estas la sola viro, kiu perdis sian patrinon.

La funebra tono de tiu frazo kortuŝis Gastonon tiel prufunde, ke li timis la antaŭvidiĝon de la vero.

— Ĉu mia patrino ...? li komencis tremante.

— Eksciinte vian memmortigon, ŝi falis kaj ne releviĝis.

— Ĉu ŝi estas malviva?

— Sama ceremonio kunigis la patrinon kaj la filon. Antaŭ nelonge ŝi ripozis apud vi.

La maljuna servisto tremis per ĉiuj siaj membroj. Krio ŝajnis al li ekminaca: jam li etendis siajn brakojn por akcepti sian mastron. Sed lia miro estis granda, kiam li vidis ke Gastono genufleksas kaj levas al la ĉielo siajn plektitajn manojn, konservante sian cerbklarecon kaj la plenan konscion de sia estaĵo: li preĝis.

Subite, meze de de profundis, ideo, kiun la junulo unue repuŝis, fine lin okupadis tiel perforte, ke li ne povis daŭrigi sian preĝon. Li sin relevis, dirante:

— Estas do el la ĉerko de mia patrino, ke eliris tiu abomena odoro.

Tiufoje la morto aperis al li tia kia ĝi estas reale, senigita da tiu poezia kaj mistera aŭreolo, per kiu la religioj plezure ĝin beligis. Ĝi montriĝis en la tuta naŭzeco de la putrado.

Ha! nun, ĉar la junulo spiris la puran kaj malvarman aeron de la kamparo, li volis vivi, kie ajn, kiel ajn, sed vivi, kaj malgraŭ ĉio vivadi.

Pro tio li diris al Laŭrento per tono malgaja sed kvieta:

— Amiko mia, tiu pereo min tute decidigas. Nenio nun min alligas al la vivo escepte grandega amo al la vivo mem. Pro mia testamento, mia propra havaĵo fariĝis la propreco de tiu tro amita virino, de Matildo. Sed la riĉaĵoj de mia patrino al mi rajte apartenas ....

— Ĉar sinjorino via patrino mortis post vi, ŝia posedaĵo ne povas aliri al ŝia dukina Moŝto, via vidvino; tio estas vera. Pro tio via kuzo Henriko de Blasano ĝin heredas.

— Sed tiam mi troviĝas pli malriĉega ol la plej senhavanto el la malriĉuloj.

— Via Moŝto, vi ĉiam forgesas, ke vi estas malviva. Vivanto ne rezonus alimaniere.

— Diablo! vi estas prava. Sed ĉar la tombo ne min akceptis kaj min reĵetis en la vivon, tamen necese estas ke mi min provizu da ĉiuj elementoj necesaj al la konservo de mia ekzistado. Kiamaniere venki tiun malfacilecon?

— Mi vidas nur unu rimedon; iri al la civila estraro kaj peti la elstrekon de via mortakto.

— Ne: mi volis morti; mi estas malviva. Ni devos elpensi alian rimedon.

La tagiĝo komencis. Kamparanoj pasis sur la vojo, alirante al sia laboro. Por ke oni ne ilin rimarku, la mastro kaj la servisto sin kaŝis malantaŭ plektobarilo.

La kavaliro Henriko de Blasano apartenis al la duanaskita branĉo de tiu fama familio, kies li estis lasta ido. De la morto de sia patro li troviĝis posedanto de grandega havaĵo; sed li elspezis apenaŭ la kvaronon de sia rento, ĉar liaj bezonoj estis modestaj. Ne ŝatante la luksan vivmanieron, al kiu tamen li povis pretendi, li pli amis la sciencon kaj la librojn, kaj dediĉis al la studado sian tutan ekzistadon. Unuvorte li estis scienculo duobligita de filozofo.

Kiam lia notario al li anoncis, ke li heredas la bienojn de sia kuzino la patrindukino, la junulo pli mirigita ol entuziasmigita ekkriis, levetante la ŝultrojn:

— Bela ekzemplo, en kiu plene montriĝas la blindeco de la Fatalo. Ĝi plenigas homon jam plenan, kaj malvivigas pro mizero dudek malfeliĉulojn, kiujn revivigus tia posedaĵo.

Li aldonis ridetante ironie:

— Certe mi estus nominta trompanto la viron profetadantan al mi, ke mi heredos iam de la patrino de Gastono. Mi ne bezonas ŝin danki, ĉar mi estas certa, ke tio ne okazis laŭ ŝia bonvolo.

Efektive la du familioj ne sin intervizitis. Henriko estis la filo de humila laboristino, kiun la barono de Blasano delogis kaj kun kiu li edziĝis poste in extremis por rajtigi sian infanon. La malhumila dukino neniam pardonis al la junulo tiun devenan makulon. Sed la leĝo ne konas la malnobeledzigojn; do, malgraŭ la protestoj de sinjorino de Blasano; Henriko troviĝis tamen ŝia kuzo: kaj, ĉar la patrino de Gastono mortis ne testamentinte, la notario sciigis la junulon, ke ĉi tiu estas rajtigita al la heredaĵo de sia parencino.

Li sidis en sia lernoĉambro ordigante kreskaĵojn en sia herbujo, kiam lia servisto diris:

— Sinjoro Henriko, troviĝas en la salono du homoj, kiuj volus interparoli kun vi.

— Ĉu ili donis siajn nomojn?

— Ili ne volis; sed ili aldonis, ke ili havas tre gravajn sekretojn konigotajn al vi.

— Tre bone: ilin enirigu en tiun ĉambron. La servisto alkondukis al sia mastro la du vizitantojn, kiuj estis sinjoro de Blasano kaj lia fidela Laŭrento. Gastono portis larĝan silktukon, kiu kaŝis la duonon de lia vizaĝo kaj malhelpis ke oni lin rekonu.

— Sidiĝu, sinjoroj, diris Henriko prezentante du seĝojn.

Tiam la duko, elpreninte sian tukon:

— Kavaliro, li petis, ĉu vi min rekonas?

— Gastono! ekkriis la juna scienculo. Sed oni certigis al mi, ke vi mortis.

— Oni certe eraris; sed nur duone. Tiam sinjoro de Blasano sciigis sian kuzon pri la motivoj, kiuj lin instigis al la finigo de lia vivo.

— La memmortigo estas krimo, aldonis grave la rakontanto: Dio ne volis ke ĝi plenumiĝu. Sed kvankam li trudas al mi la vivon, tamen li permesis, ke mia morto konservus sian tutan efikon laŭ la leĝa vidpunkto; do tio pruvas, ke li aprobas miajn motivojn. Jen estas do, mia kara Henriko, la celo de mia vizito. Mi vivos; sed por vivadi mi bezonas monon, kaj ...

— Vi venas petante la heredaĵon de via patrino: nenio estas pli justa. Ĉar vi vivas, mi rekonas sen malfacileco, ke mi estas neniel rajtigita al la konservo de tiuj riĉaĵoj. Pro tio mi tuj skribos leteron, en kiu mi diros, ke mi malakceptas tiun posedaĵon.

— Ne faru tion, mi vin petegas: estas la Regno kiu ĝin ekkaptus.

— Tiam kion fari?

— Jen estas tio, kion mi intencas peti de via malavareco. Restu oficiale la heredinto de la dukino, kaj donu al mi sekrete la monsumon, kiun mi bezonas por aĉeti ŝipon, ĝin ekspluati kaj pagi ĝian ŝipanaron. Poste sen ia bedaŭro, mi delasos al vi la restaĵon.

— Mi rimarkigos, aldonis Laŭrento maldelikate, ke en tia aranĝo vi trovos grandan profiton. Ĉar se vi ne akceptus la proponon de mia mastro, por daŭrigi sian vivadon li havus nur unu rimedon, konstatigi de la publika estraro, ke li ne estas malviva. En tiu okazo, ĉar la tuta posedaĵo de sinjorino lia patrino al li revenus rajte, ne restus al vi eĉ unu monero.

— Kio povas vin rajtigi al la elparolado de tiel insultaj vortoj, ekkriis Henriko, ofendita en sia indeco.

— Mia bona sed mallerta amiko, diris la duko, sin turnante al Laŭrento, en la frazo elparolita de vi troviĝas tiom da sensencaĵoj kiom da vortoj. Senkulpigu lin, mia kuzo. Li estas sindonema servisto; sed lia amikeco al mi kelkafoje lin transirigas trans la permesitaj limoj. Sed mi scias ke vi estas tro grandkora, tro malprofitema por obei tiajn kalkulojn.

La duko prezentis la manon al la kavaliro, kiu ĝin prenis kaj premis. Sed memorante pri la malestimo, kiun oni sentis al li en la familio de Gastono, li ne povis sin deteni, kaj aldonis iom ironie:

— Mi bedaŭras, ke oni ne sendis al mi mortleteron. Ĉar mi estus konsiderinta kiel veran devon mian ĉeeston ĉe via entombigo.

Gastono ridetis pro tiu iom funebra ĝentilaĵo: kaj la du junuloj sin okupis pri monaj aferoj.

— Ĉu vi havas hejme renttitolojn tuje vendeblajn? petis sinjoro de Blasano.

— Certe.

— Por kia monsumo?

— Por unu miliono ĉirkaŭe.

— Ĉu vi povas ilin doni al mi?

— Plezure.

La kavaliro malfermis sian kason, eligis el ĝi kelkajn paketojn da renttitoloj por la portanto, kaj ilin donis al la duko, kiu eliris, varme dankante sian kuzon pro la grandega servo de li farita. Kiam Gastono estis elirinta, Henriko ekbruligis cigaredon:

— Dio mia! li diris, kiom da malprudentaĵoj fariĝas la homaj pasioj. Nu, Scienco estas vere la plej bona el ĉiuj amatinoj, kaj la sola kiu neniam perfidas.

Kaj kvazaŭ nenio estus okazinta, la juna scienculo daŭrigis la ordigon de sia herbujo.

Post unu monato, la Havraj loĝantoj rigardis la elveturon de ŝipo, kiu ilin forte mirigis. Tamen tiu plezurŝipo prezentis mem neniun neordinaran vidaĵon: kontraŭe ĝi similis ĉiujn tiuspecajn markonstruaĵojn. Sed tio, kio ekscitis supermezure la scivolon de ĉeestantoj estis la nomo de ĝi portita kaj la mistero ĉirkaŭanta ĝian posedanton. Sur la postaĵa tabelo legiĝis tiu vorto la Fatalo, pentrita per grandaj blankaj literoj sur nigra fundo. Oni al si rakontis orele, ke ĉiuj formrilatoj necesaj por la aĉeto de tiu ŝipo kaj la dungo de ĝia ŝipanaro estis faritaj de viro kvindekjara ĉirkaŭe, en la nomo de ia sinjoro Nihil, kiun neniu vidis. Tiuj, kiuj iom konis la latinan lingvon, estis fieraj sciigante al la malkleruloj ke tiu vorto signifas Nenio. Do laŭ ilia opinio la vera posedanto de tiu ŝipo ekzistis nur image. Sed kiam ĝi estis en la profundaĵoj de l’ horizonto punkto apenaŭ videbla, nur rekonebla per la fumfasko lasita malantaŭ ĝi, ĉiu revenis al sia kutima laboro: kaj post du tagoj neniu zorgis plu pri tiu mistero.

Dezirante perdigi sian postsignon, Gastono rekomendis al Laŭrento, ke li plenigu la ŝipinternon per sufiĉe da nutraĵoj, por ke ili daŭru dum dekok monatoj: ĉar la duko aŭ prefere sinjoro Nihil volis albordiĝi nenien. En la pasinta tempo lia patro havis multajn rilatojn kun la diplomatiistaro; kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj, en Brazilujo, en en la Arĝenta Respubliko li timis, ke oni lin rekonos.

— Nun, li diris, la civilizacio penetris ĉien: la tero fariĝis tute malgranda. Oni faru eĉ unu paŝon en iu ajn urbo de la terglobo, kaj tuj oni estas renkontata de malnova kamarado.

— Vivadi fizike, esti malviva morale, li aldonis malĝoje, tia estas mia estonteco. Ŝipo naĝanta en la plenmaro estas konsiderebla kiel flosiĝanta ĉerkujo.

Pro tio ne ekvidinte la teron eĉ de malproksime, li trairis la tutan Atlantikon de nordo Suden: poste rondirinte ĉirkaŭ la Horna promontoro kaj ĝin transirinte, la Fatalo vagadis en la vasteco de Pacifiko.

Tiu aventura kaj sana ekzistado, en kiu la danĝero estas hodiaŭ venkita nur por reaperi la morgaŭan tagon, pligrandigis ĉe Gastono muskolan energion ĝis nun nekonitan.

Jam la impreso de li sentita, kiam li vekiĝis meze de malvivuloj, produktis en lia nerva sistemo profundan kaj savantan reagon. La atmosfero saturita de oksigeno, kiun li nun spiras, redonante al lia malriĉigita sango la vivecon, kiu mankis al ĝi, finis la agon de la resanigo. Multajn fojojn la ŝipo estis atakita de teruraj ventegoj: kontraŭ la danĝero, anstataŭ sveni, kiel li certe estus farinta en la pasinta tempo, la junulo kontraŭe mirigis la maristojn per sia sentimo kaj sia kuraĝo.

Ian tagon la Fatalo veturis en la antarktika regiono apud la 60° da larĝo. Glaciero flosiĝanta devenanta de la polusa glaciegaro, penetris en la akvoturniĝon de la ŝraŭbego, kaj ĝin rompis. La ŝipo troviĝis sur la 120° da orienta longo, je kvin cent mejloj for de ĉiu loĝita lando. Ne ŝajnis ebla la daŭrado de la vojaĝo en tiaj kondiĉoj. Trafi Melbournon, la plej proksiman havenon, tial estis la plej prudenta konduto. En tiu urbo tiel juna, sed tamen tiel jam grava oni povos facile ripari la difektaĵon: poste la Fatalo daŭrigos sian sencelan kuradon tra la Oceanoj.

Gastono estis ĉagrena pro tiu akcidento, kiu lin devigos al kontaktiĝo kun homaj estaĵoj. Tamen post longa pripensado li rekuraĝiĝis.

— Aŭstralio ne similas Amerikon, li diris. Mi estas preskaŭ certa, ke mi en ĝi konas neniun. Kiam eĉ mi erarus, kredeble mi estas nun sufiĉe aliformigita, por ke ne povu min rekoni tiuj, kiuj min iam vidis.

Tiel longe kiam la junulo estis duko de Blasano, ĉiutage li sin zorge razigis de sia ĉambristo: sed de kiam li fariĝis sinjoro Nihil, li lasis kreski sian barbon, kiu ĉirkaŭis lian vizaĝon de felo dika kaj frizita. Plie la mara vento kaj la suno tropika tiel bronzumis lian vizaĝkoloron ke li estis nun vere nerekonebla. Sola la sono de lia voĉo, kiun li ne estis kapabla ŝanĝi, povis ankoraŭ lin perfidi.

Post dekkvin tagoj de malfacila marveturado sur maro malkvieta kaj en kontraŭa vento, la Fatalo, kiu povis antaŭeniri nur per veloj, ĵetis la ankron en la Melbourna haveno. Sep monatoj jam fluis de kiam Gastono delasis Francujon; kaj por la unua fojo li estis sentonta sub siaj piedoj paŝejon alispecan ol la moviĝantan ferdekon de sia ŝipo.

Unue li decidis, ke li ne delasos sian kajuton, dum la tuta tempo, dum kiu efektiviĝos la riparo de la ŝraŭbego.

Sed la inĝenieroj al li rimarkigis, ke la ŝipo havas en sia ŝelo difektaĵojn multe pli gravajn ol konjektis la ŝipestro. Oni estos devigata ĝin meti en senakvan riparejon. Ĉar en tiaj kondiĉoj la Fatalo estante okupita de laboristoj fariĝis loko tute ne loĝebla, la junulo estis devigita peti rifuĝejon en la hotelo de la ŭrbo.

Funde de sia animo, Gastono sin sentis feliĉa pro tio. De tempo tiel longa li vidis nur la ĉielon kaj la akvon, ke li vere soifis la teron. Li benis la ventegon, kiu, difektante lian ŝipon, malhelpis ke li respektu la promeson al li faritan de li, kaj venkis lian voladon.

Ian vesperon, la junulo revenis hejmen. Por malplilongigi sian vojiron, li laŭiris vojeton flankan kaj senhoman, kiam li vidis de malproksime du sentaŭgulojn, kiuj persekutis trian viron, dum ĉi tiu vane penadis por ilin forkuri. Sed baldaŭ la malfeliĉulo estis atingita, kaptita kaj ĵetita teren malgraŭ kuraĝa reatako de li provita por lin defendi.

Tiam Gastono sentis sian koron premita, kiam li aŭdis tiujn vortojn elparolitajn france:

— Au secours! A moi! a moi! (Helpu min! al mi! al mi!) Nur tiu, kiu delasis sian patrujon dum longa tempo, povas kompreni la profundan impreson produktitan de la patra lingvo, kiam oni ĝin aŭdas en fremda lando.

Franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero! La duko ne ŝanceliĝis; kun revolvero en la mano, li rapidis al la atakantoj.

Vidante ke aliulo alkuras, helponte la viron de ili frapitan, la krimuloj forkuris rapidege. Kiam Gastono alvenis sur la lokon de la batalo, li trovis viron sangokovritan kaj tere kuŝantan.

Dume la kriadoj de la vundito venigis multajn aliajn homojn. Kiam la duko petis du bonvolajn virojn por transporti la mortanton, dek prezentiĝis. La malfeliĉulo estis kuŝigita sur liton, kaj ĥirurgiisto venigita. Kiam la doktoro estis ekzameninta la vundojn, li skuis la kapon:

— Ili ne estas tuje mortigaj, li diris. Sed la pinto de la ponardo penetris tro profunden por ke la malsanulo povu resaniĝi.

Tamen sub la influo de flegadoj al li faritaj, la nekonatulo iom post iom rekonsciiĝis, ĵetinte ĉirkaŭ si miregantan rigardon li demandis: kio okazis, kial li troviĝas ĉi tie? Per kelkaj vortoj lia savinto rakontis kiamaniere li forkurigis la atakantojn.

— Bedaŭrinde, li aldonis, mi alvenis tro malfrue. Dum Gastono parolis, la mortanto direktis al li rigardojn pli kaj pli observantajn. Stranga afero! Ŝajnis multe pli atenti la fizionomion de sia interparolanto ol la frazojn elparolitajn de li. Pro tio kiam la junulo estis fininta sian rakonton:

— La duko de Blasano, ekkriis la vundito! tie ĉi, en Aŭstralio! Gastono paliĝis vidante sin rekonita; sed li ne ŝanceliĝis kaj respondis per miranta tono:

— Vi eraras, amiko mia; mi ne estas la duko de Blasano. Mi nomiĝas sinjoro Nihil.

— Ho! ne penu min erarigi. Certe mi rimarkis, ke vi lasis kreski vian barbon kaj tio vin aliformigas. Sed estas du aferoj, kiujn vi ne povas ŝanĝi, via voĉo kiaj viaj okuloj: kaj tiuj du elementoj al mi sufiĉas, por ke mi rekonu homon ian sub ia ajn ŝajnigaĵo.

Vidante certigon tiel precizan, Gastono komprenis, ke li ne povas nei pli longe.

— Sed en kiu loko vi min konis? li demandis. Mi ne memoras, ke mi vin iam renkontis.

— Via duka Moŝto, se vi bonvolas elirigi tiujn homojn nin ĉirkaŭantajn, mi rakontos al vi aferojn, kiuj multege vin interesos. Mi sentas, ke mi estas mortige frapita: mi ne resaniĝos. Sed antaŭ kiam mi mortos, mi volas pagi mian ŝuldon. Vi estis kompatema al mi, vi penis min savi, vi min flegis. Kvankam Duponto estas sentaŭgulo, tamen li scias sin montri dankema al tiuj, kiuj provis al li bonfarojn.

La historio de la malnova kondamnilo estas rakontebla per malmulte da vortoj.

Tuj kiam li estis alveninta Aŭstralion, li rekomencis tiujn malnoblegajn plezuregojn, dank’ al kiuj en la pasinta tempo li englutis la patran heredaĵon. Liaj tridek mil frankoj ebligis, ke li vivu larĝe kaj senkalkule. Sed la krima mono, tro facile gajnita, eliris tiel rapide kiel ĝi estis alirinta. Restis al li nur kelkaj bankbiletoj, kiam li konatiĝis kun du individuoj, al kiuj li ilin montris nesingardeme. Alkondukita de ili en malbonfaman drinkejon, li estis ŝtelita. Ĉar li penis depreni de ili tion, kio restis el lia iama posedaĵo, li estis frapita de tranĉilbato. Sentante sin vundita, li volis forkuri. Sed la krimuloj, timante ke li ilin kulpigos, lin persekutis kaj duonmortigis.

Tiam sinjoro de Blasano sin intermetis. Kiam li rekonis en sia savinto la viron, al kiu li faris tiom da malbonaĵoj, la kunkulpulo de Viktoro, kiu estis pli malbonmora ol vere kruela, decidis, ke antaŭ kiam li mortos, li riparos kiel eble plej plene la malbonon de li faritan, konfesante al la duko ĉiujn krimojn al kies plenumo la komandanto lin devigis.

Por iri ĝis la fino de sia rakonto, la mortanto devis uzi la malmulton da fortoj al li ankoraŭ restantaj. Larĝaj ŝvitgutoj fluadis el lia frunto, kaj la lastaj vortoj konfuziĝis kun la agonia stertoro. Post du horoj li estis malviva.

Per tiuj malkovraĵoj la edzo de Matildo estis premegita de ĉagreno. Li rapidigis la riparon de la ŝraŭbego. Kiam la Fatalo povis denove marveturi, li plenigis da karbo la karbujojn, por ke li povu reveni Francujon kiel eble plej rapide.

Gastono esperis, ke li estos realirinta antaŭ kiam la dek leĝaj monatoj de la vidvineco de lia edzino estos fluintaj: sed li ne kalkulis la parton de la neantaŭviditeco. Apud la Bona-Espera promontoro, li estis atakita de unu el tiuj ventegbatoj, tiel timataj de ŝipoj, kiuj sin riskas en tiuj marregionoj. Devigite rifuĝi en la Cap-Town’an havenon, la Fatalo devis atendi dum ok tagoj, ke Oceano fariĝu iom pli veturebla, antaŭ kiam ĝi daŭrigos sian vojaĝon.

Ĉar li deziris veturi rapidege, la duko bruligis sian karbon tiel malŝpareme, ke, kiam li atingis la Eŭropajn marojn, liaj karbujoj estis malplenaj. Li devis trafi Lisbaon vele por ilin plenigi. Tio lin ankaŭ prokrastis.

Fine kiam la junulo alvenis Havron, li sendis Laŭrenton, por ke li realportu novaĵojn.

La bona servisto revenis malĝoje, kaj konigis al sia mastro, ke de la antaŭtago la grafino de Prelongo estis edziniĝinta kun la komandanto Linŝardo.

Aŭdinte tiun rakonton, Gastono havis teruran krizon de malespero. Malgraŭ la fulmosimila rapideco de sia veturo li alvenis tro malfrue.

Samtempe li sentis sin okupata de maldolĉaj pripensadoj. Do tiu virino pro kiu li sin mortigis, tiu adorita Matildo, al kiu li lasis testamente ĉiujn siajn posedaĵojn, neniam estis sentinta al li amecon eĉ malfortan: ĉar apenaŭ la fino de ŝia funebro estis alveninta, tuj ŝi sin ĵetis en la brakojn de aliulo, kaj de kia aliulo? Ĵus de la kaŭzo de ĉiuj iliaj malbonoj, de la aŭtoro de lia memmortigo, de la vampiro, kiu sin krampigis sur ŝin, de la malkuraĝulo, kies mallumaj manovroj kaj lertaj kalumnioj ŝin malhonoris kaj por ĉiam ŝin malrespektigis. Pro kia motivo ŝi akceptis tian unuiĝon?

— Ne estas eble, pensis sinjoro de Blasano. Devige la viro de Melbourne mensogis, kaj la unua hipotezo estas la sola vera. Per ĝi ĉio kompreniĝas; dum la rakonto de tiu sentaŭgulo, anstataŭ klarigi la aferojn, ilin kontraŭe tute malklarigas. Tamen, aldonis la duko, kvankam tiu Duponto estas krimulo, malgraŭ mi mi kredas liajn parolojn. Ne mensogas homo mortonta.

Gastono tre bone sciis, ke li povas per unu sola vorto dirita de li nuligi tiun duan edziniĝon. Sed kion ajn li faru, nun li alvenos nur post ĝia plenumado; nun li premos inter siaj brakoj nur virinon ankoraŭ varman de kisadoj de aliulo.

— Ve! li murmuris, mi ricevas nur tion kion mi meritas. Mi tro fidis al la ŝajnoj: kun malprudenteco ne pardonebla mi metis mian tombon inter Matildo kaj mi. Mi estas punita kaŭze de mia kulpo.

Pro tio por ne refali en la saman eraron, li volis agi nur post kiam li estos ricevinta certajn sciigojn. Se Matildo estas reale la patrino de tiu infano, se ŝi edziniĝis kun la komandanto por lin rajtigi, ĉar la motivoj, kiuj kaŭzis lian memmortigon ĉiam valoras, li denove malaperos kaj tiufoje neniam revenos. Se kontraŭe Duponto diris la veron, se la malfeliĉa virino estas la suferantino de malameginda konspiro, tiam li montros sin kaj valorigos siajn rajtojn.

Pro tio li sendis Laŭrenton en Prelongon, kaj al li ordonis, ke li petu sciigojn per ĉiuj eblaj rimedoj.

Alveninte en la vilaĝon la fidela servisto de la duko opiniis, ke li devas elpensi historion por klarigi sian ĉeeston. Li rakontis al ĉiuj loĝantoj, ke lia mastro al li donis mortante malgrandan kapitalon, ebligantan, ke li vivu per siaj propraj rentoj. Ĉar li enuis nenion laborante, ideo naskiĝis en lia cerbo: veturi ĝis Prelongo por premi la manojn de malnovaj kamaradoj kaj trinki botelon kun ili.

Dank’ al kelkaj vinglasoj lerte proponitaj Laŭrento tre rapide estis sciigita. En la lando ĉiu ekdubis pri la patrineco de la grafino. La neordinara simileco de Valento kun fraŭlino de Savinako plifortigis la suspektojn, kiujn naskigis la malforta ameco de Viktoro al lia supozita filo. En la letero, kiun la ĉambristo adresis al sia mastro, li finis per tiuj vortoj:

— La komandanto kaj la grafino de Prelongo ŝajnas strangaj geedzoj. En la lando ĉiu estas intime konvinkata, ke la juna virino estas ne feliĉa kaj edzino nur nome. Tiu letero, certigante la rakonton de Duponto, kaŭzis al sinjoro de Blasano grandegan ĝojon; la lastaj vortoj precipe batigis lian koron.

— Necesege estas, li pensis, ke mi vidu Matildon, kaj tamen ke mia ĉeesto ne estu eĉ suspektita. Ŝi mem al mi montros la konduton de mi sekvotan.

En la respondo kiun Laŭrento ricevis la postmorgaŭan tagon, la bonega viro miregis legante tiujn vortojn:

— La kastelo de Prelongo, kiel tiu de Blasano, kredeble havas vastajn subterajn galeriojn datumantajn de la Mezepoko. Informiĝu, kaj penu koni la lokon de la kamparo en kiu ili eble finas.

Post kelkaj tagoj la fidela servisto respondis al la duko:

— La kastelo de Prelongo havas ja forgesputojn kaj subterajn galeriojn, kiuj laŭ la rakontoj pasas sub Violano. La landanoj eĉ certigis al mi ke la iama Linŝardo, la avo de la komandanto, trovis en ili trezoron, kiu estis la fundamento de lia riĉeco. Post tri kilometroj de la sinjorega loĝejo troviĝas malnova dometo ruiniĝanta kaj forlasita. Neniu volas ĝin loĝi, ĉar oni pretendas, ke ĝi estas fantomvizitata kaj ke la fantomoj de antikvaj Prelongaj sinjoregoj en ĝin eniras, pasante sub la tero. Tiu terursento eble ĉerpas sian devenon en antikva legendo: eble en tiu loko finas la subtera galerio.

La saman vesperon, Laŭrento ricevis la jenan telegramon:

Aĉetu la dometon en via nomo, kia ajn estu la prezo petita. Mi alvenos morgaŭ. Nihil.

La servisto rapidis. Feliĉa, ĉar li sin liberigis el senutila ruinaĵo, la posedanto tuj venis al konsento kun la aĉetanto. En la dometon senlukse meblitan rifuĝis la duko kaj lia ĉambristo. Post kelkaj tagoj ili povis komenci siajn serĉadojn.

Por ke la atento ne estu altirita al lia persono, Gastono sin provizis de kulturigista vestaro. Cetere, ĉar li eliris kiel eble plej malofte el sia nova loĝejo, lia ekzisto ne estis rimarkita. Pri Laŭrento oni estis kutiminta al lia ĉeesto en la lando: plie li ĉiam estis konsiderita kiel strangulo. Pro tio neniu miris, vidante, ke li loĝas en dometo ne loĝebla kaj malŝatita de ĉiuj landanoj.

La unuaj provoj faritaj de sinjoro de Blasano liveris neniun rezultaton. La keloj de la domo datumis de la sama epoko ol la restaĵo de la konstruaĵo, kaj neniel de la dektria jarcento. Sed kiam Gastono kaj Laŭrento estis frapetintaj sur la murojn de tiuj keloj, sennombrajn batojn dum tempo tre longa, ŝajnis al ili, ke unu el tiuj muroj redonis sonon de malpleneco. Tuj tiu muro estis detruita pikfosile. Falinte la ŝtonoj malkovris la enirejon de longa arkaĵhava koridoro, kiu ŝajne interniĝis en la internaĵon mem de la tero. La duko kaj lia kunulo, armitaj ĉiu de lanterno kaj de paketo da kandeloj, tuj penetris en ĝin. Laŭirinte dum duono da horo ĉirkaŭe tiun longan subteran galerion, kiu ne ŝajnis finiĝonta, ili renkontis ŝtonan ŝtuparon, kies ŝtupoj malkuniĝantaj dispeciĝis pro malnoveco.

— Ni certe troviĝas sub la kastelo, diris sinjoro de Blasano.

— Antaŭnelonge, respondis Laŭrento, ŝajnis al mi, ke mi aŭdis supre de mia kapo kvazaŭ malsonoran bruadon.

— Tio okazis, kiam ni pasis sub Violano.

— Sed kien kondukas tiu ŝtuparo?

— Tion ni scios baldaŭ.

La duko rampis longan, senfinan, helikforman ŝtupareton, kaj fine estis haltigita de masiva pordo, armita de feraj stangoj kaj ornamita de rondkapaj najloj desegnantaj arabeskojn.

— Sarazena pordo, murmuris Gastono. Ĝi datumas de krucaj militiroj, kaj estis alportita el Palestino.

Laŭrento volis ĝin malfermi, sed ĝi estis ŝlosita.

— La ŝlosilo estas perdita de tempo tre longa, diris lia mastro. Cetere kiam eĉ ni posedus ĝin, kredeble ĝi ne povus nin utili, ĉar la seruro estas tro rustita. Ni eliru: ni revenos morgaŭ.

La morgaŭan tagon la servisto veturis Rouen’on kaj realportis aron da hokoj kaj da ĉiuspecaj ŝlosiloj similaj al tiuj uzataj de seruristoj kaj de ... ŝtelistoj.

Kiam la du viroj provizitaj de kruĉeto da oleo estis alvenintaj al la pordo malkovrita de ili du tagojn antaŭe,

Gastono sorbigis la seruron kaj penis, ke la grasa fluidaĵo penetru plene en ĝian internon. Li agis sammaniere pri la pordhokoj. Post kiam li estis rekomencinta dum multaj fojoj, li atendis dum duono da horo ĉirkaŭe, ke la rustaĵo havu tempon sufiĉan por sorbiĝi, kiel farus spongo. Provinte vane dekon da hokoj kaj da ŝlosiloj, la duko sentis fine, ke la seruro malforte ekmoviĝas: li premis pli forte; la ferpeco fermanta turnis, reeniris en la seruron, kaj la pordo malfermiĝis.

Sed kruela surprizo lin atendis. Antaŭ li troviĝis muro el brikoj, kiu de supro malsupren fermis tute la malfermaĵon de la pordo.

— Kion fari? murmuris Gastono. Se ni faligas tiun muron pikfosile, kiel ni faris por la alia, la bruo altiros ĉi tien ĉiujn kastelloĝantojn.

Feliĉe ekzameninte tiun mureton tre atente, la duko ekvidis ke en iaj folioj la mortero kuniganta estis difektita kaj mankis: kelkaj brikoj ne estis plu gluitaj unu al la alia. Uzante la pinton de sia pikfosilo kiel levilon, li faligis la brikojn, kiuj estis plej malbone kunligitaj. Poste laŭirinte tre zorge kaj tre metode laŭ ĉiu rango, li ilin formetis unu post la alia, farinte neniun bruon. Fininte sian laboron sinjoro de Blasano ekvidis, ke li troviĝas en speco de ŝranko, kies la muro de li detruita faris fundon. La duko aŭskultis atente, ne kuraĝante eĉ spiri. La pordo, kiu fermis tiun ŝrankon, estis duone malfermita.

Li alproksimiĝis al ĝi, ĵetis rigardon tra la mallarĝa malfermaĵo, kaj vidis neniun. Aŭdante neniun bruon, li repuŝis malrapide la du duonojn de la pordo kaj penetris en ĉambron; ĝi estis senhoma. Sed ĝia ronda formo fariĝis por Gastono montro sufiĉe preciza. Li komprenis, ke li troviĝas en la unua etaĝo de la granda turo, en la iama apartamento de Valentino.

Kiam la antikva Vilhelmo konstruis la kastelon, la ŝtuparo surrampita de la duko estis kaŝe farita interne de la murego mem. Per ĝi la ferarmitoj malsupreniris en la subteran galerion, kaj poste en la kamparon por ŝteli la pasantojn.

Kiam dum la XVIIa jarcento, Ludoviko de Prelongo restarigis la ruinaĵojn de la antikva familia domego, la laboristoj fermis tiun senutilan malfermaĵon per muro el brikoj kaj poste ĝin kaŝis per ŝranko. Kredeble nun neniu suspektis la ekziston de tiu ŝtuparo kaj malpli ankaŭ de la galerio ĝin daŭriganta.

Reveninte hejmen Gastono skribis kelkajn vortojn. Vokinte Laŭrenton:

— Necese estas, li diris, ke tiu letero estu donita al la grafino mem, en ŝiajn proprajn manojn.

— La grafino troviĝas nun en Parizo.

— De kiom da tempo?

— De tri tagoj.

— Kial vi ne sciigis min pri tio?

— Mi tion konis nur tiumatene ...

La duko ŝajnis multe ĉagrena.

— Ĉu ŝi restos en Parizo dum longa tempo?

— Neniu scias ion pri tio.

— Tuj kiam ŝi estos reveninta, vi donos al ŝi tiun koverton.

— Vi povas fidi al mi pri tio. Post unu monato Matildo revenis Prelongon en stato, kiu estus kompatiĝinta ŝian plej kruelan malamikon. La postan semajnon, kamparano, kiun ŝi ne konis, donis al ŝi letereton tiel verkitan.

Sinjorino,
Se tiu, kiu skribas al vi tiujn vortojn, ilin subskribus per sia nomo, li farus la plej bedaŭrindan el malprudentaĵoj. Sed la verkisto de tiu letero esperas, ke vi rekonos lian skribmanieron: ĝi diros al vi, ke li ne estas malamiko. Troviĝu dum la morgaŭa mateno en la iama apartamento de fraŭlino de Savinako. Se okaze vi ne estus feliĉa kun via edzo, unu nur vorto elparolita de vi sufiĉas por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

— Kia enigma letero, murmuris Matildo, leginte kaj releginte tiun strangan bileton. Oni esperas, ke mi rekonos la skribmanieron. Sed ŝajnas al mi ... sed ne, tio estas neebla ... oni kredus, ke ĝi estas tiu de Gastono. Se li vivus ankoraŭ, mi ĵurus, ke tiuj linioj estis skribitaj de li.

Nu, nu, ĉu mi frenezigas? Mia bedaŭrita amiko estas ve! tro vere malviva. Mia patro ĉeestis ĉe lia entombiĝo: li vidis lian ĉerkon metitan en la funebran kelon. Nur en la legendoj revenas la mortintoj: kaj ni troviĝas meze de la deknaŭa jarcento.

Tamen la grafino dormis tre malbone. La lasta frazo precipe sonis senĉese en ŝiaj oreloj:

— Unu nur vorto elparolita de vi sufiĉos por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

Ha! kiel goje ŝi elparolus tiun vorton, se tia revo ne estus ĥimera.

La morgaŭan tagon la juna virino troviĝis en la ĉambro de Valentino jam de unu horo, direktante sian orelon al la plej etaj bruoj venantaj el la koridoro, kiam ŝajnis al ŝi, ke iu moviĝas en la tualetejo. Sentime ŝi en ĝin eniris. Mirante, ĉar ŝi en ĝi vidis neniun, ŝi ekrevenis en la dormoĉambron; kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn, kiuj ŝajnis eliri el la interno de la ŝranko:

— Ne timu, Matildo; precipe ne kriu. Estas mi, estas Gastono de Blasano. Mi aperos antaŭ vi nur kiam vi tion permesos.

Starigite de mirego, etendante siajn manojn al la ŝranko, la grafino staris senmova meze de la ĉambro. Malgraŭ la teruro, kiu ŝin tutan okupadis, nevenkebla magneto ŝin altiris al la ŝranka pordo. Malrapide, similante hipnotigitinon, ŝi sin direktis al tiu pordo, ĝin malfermis kaj troviĝis antaŭ viro barbhava kaj bronzkolora, kiun ŝi ne rekonis.

Sed la duko daŭrigis.

— Rigardu min atente, Matildo. Mi scias, ke mi estas ŝanĝita: sed mia voĉo restis sama. Se via koro konservis la memoron de ĝia sono, ĝiaj batoj devas certigi al vi, ke la viro troviĝanta antaŭ viaj okuloj estas vere via iama edzo kaj ne trompanto.

— Gastono! ekkriis la grafino, instinkte malantaŭenirante ĝis la kontraŭa flanko de la ĉambro; ĉu min okupas senteraro? ĉu mi vidas vian fantomon? ĉu vi estas reale vivanta?

— Jes, kara adoratino, mi estas vivanta, tre reale vivanta. Tamen se vi preferas, ke mi estu malviva, unu vorto elparolita de vi sufiĉos por tion efektivigi. Mi malaperos, kaj neniam vi min revidos.

— Klarigu tion.

— Laŭ la leĝo mi estas ankoraŭ malviva: mi reviviĝos nur, se vi tion permesas.

La juna virino alproksimiĝis al la duko: kaj kiam ŝi estis palpinta la teksaĵon de lia vesto, por certiĝi, ke estas vera estaĵo el karno kaj ostoj kaj ne fantomo tiu, kiu staras antaŭ ŝi, ŝi saltis al lia kolo per instinkta ekmovo ekkriante:

— Ha! Gastono, mi amas vin. Savu min, ĉar mi estas tre malfeliĉa.

— Nu, Matildo, sidiĝu apud min, kaj rakontu la veron tutan.

La grafino komencis sian rakonton de la tago kiam Valentino al ŝi konfesis sian gravedecon, kaj ĝin finis parolante pri la miro, en kiun ŝi estis ĵetita, legante la leteron ricevitan dum la antaŭtago. De tempo al tempo la duko sentis indignajn ekmovojn. Sed li sin detenis, ne volante interrompi tiun edzinon ĉiam amatan, kiu estis la lia sed kiun aliulo egale konsideris kiel la sian. Rilatante plenmaniere kun la rakonto de Duponto, tiu de Matildo klare lumigis al iaj detaloj, kiujn la malnova kondammito devige lasis en ombro, ĉar li ilin ne konis.

— Nun, diris Matildo finante, viavice klarigu per kia miraklo vi estas ankoraŭ vivanta.

Sinjoro de Blasano prenis sian edzinon en siajn brakojn. Ŝin kisinte, li ŝin altiris sur siajn genuojn. Por la unua fojo en sia vivo, Matildo sentis la amon enirantan en ŝian animon. Ne pripensante, ŝi lasis sin ekkapti de tiu volupta kaj dia impreso, ami kaj esti amata. Ŝi apogis sian kapon sur la bruston de Gastono, kaj duonfermante la okulojn:

— Iru nun, ŝi diris, mi aŭskultas vin. Kiam la duko estis fininta sian rakonton;

— Vi komprenas, mia kara Matildo, li aldonis, ke neniu, eĉ viaj gepatroj, devas koni nian sekreton. Hodiaŭ mem mi veturos al Tours, kie mi klopodos por la restarigo de mia civila stato. Eble mi forestos dum kelkaj tagoj: ne maltrankviliĝu pri tio. Atendante, ĉar la formulaĵoj estos eble longedaŭraj, venu ĉiumatene en tiun ĉambron kaj restu en ĝi dum unu aŭ du horoj. Tuj kiam mi havos tagon disponeblan, mi alkuros al vi. Ĉar ni havas en tiu monstro, kiu kredas, ke li estas via edzo, potencan malamikon, estas necese, ke ni agu tre singarde. Tiel longe kiam nenio estos ŝanĝita, mi pli amas resti nekonata. Mi reaperos en la mondon nur kiam mi havos la rajton esti vivanta.

Ame kisinte por la lasta fojo sian junan edzinon, la duko reeniris en sian ŝrankon; kaj la grafino aŭdis la pezan pordon datumantan de la krucaj militiroj, kiu fermiĝis malantaŭ li.

Sinjoro de Blasano kredis, ke la prezento de lia persono antaŭ la civila estraro sufiĉos por restarigi lian personecon kaj nuligi lian mortakton. Certe li sciis, ke la administraciaj malrapidaĵoj kaŭzos kelkajn prokrastojn. Sed li ne konjektis, ke lia identeco estas protestebla kaj estos protestita. Pro tio lia miro fariĝis ega, kiam li aŭdis la reprezentanton de la leĝo dirantan per malvarmega tono:

— Tre bone, sinjoro: ni faros enketon por scii ĉu estas kredeblaj la strangaj aventuroj, kiujn vi rakontis.

— Sed, sinjoro, vi tamen tre bone konas min, vi devas vidi, ke mi estas la duko de Blasano.

— Ja, mi konfesas, ke ekzistas inter vi kaj la mortinta duko ia simileco. Sed kio pruvas, ke ĵus vi ne deziras utiligi tiun similecon por proprigi al vi leĝe gloran nomon kaj grandegan posedaĵon. Vi konsentos, ke tia hipotezo estas almenaŭ tiom akceptebla kiom via pretendita revivigo.

Gastono eliris premita de ĉagrenego. Ĉu, foririnte mirakle el la natura morto, li estos neripareble frapita de la morto sociala? La raporto de magistratoj, komisiitaj al la ordonita informiĝo, estis pereiga por la junulo. Certe ili konstatis, ke la ĉerko estas malplena: sed ili trovis ĝin malfermita meze de la funebra kelo. Plie ili kolektis botelon enhavintan ĝinon, skatoletojn por sardeloj, poton por konfitaĵoj, restaĵon de cigaro kaj kandelingon duone konsumitan. Ĵus unu mankis en la kapelo. Ili konkludis, ke ŝtelistoj eniris en la tombaron de la Blasana familio. Por sin kuraĝigi ili ĝoje manĝis apud la ĉerko: poste ili eltiris el ĝi la korpon de la duko, kaj ĝin ĵetis en ian ajn lokon, kredeble en Loiron.

Kiam li rakontis la manieron per kiu li estis elirinta el sia tombo, Gastono ne zorgis paroli pri tiuj detaloj por li tute negravaj kaj eĉ preskaŭ forgesitaj de li. Do li estis dolore mirigita, vidante kiamaniere la plej simplaj aferoj malbone komprenitaj subite kontraŭstaras kontraŭ la malfeliĉulo, kiun ili premegas.

Kvankam tio lin forte tedegis, Gastono devis do komisii sian aferon al advokato, kaj atendi pacience ke la juĝistaro bonvolu konigi sian sentencon. Li lasis en Tours la ŝipestron de sia ŝipo, kun kiu li alligis sin amike dum la longa vojaĝo kune farita. Lin komisiinte por ke li konigu la plej etajn detalojn de l’ afero, li revenis Prelongon, por revidi sian karan Matildon, al kiu li faris ĉiumatene duhoran viziton.

Kiam la komandanto ebria pro kolerego penis rompi la pordon per hakilbatoj, sinjoro de Blasano estis ankoraŭ tiel malviva kiel en la tago de sia entombigo. Simpla singardemo konsilis al li la forkuron. Sed pensante ke li lasos sian amegatan edzinon minacatan de tiu furioza viro, kiu havis sur ŝi neniun rajton, li sentis en sia koro la saĝon venkitan de la amo. Li do sin montris sur la sojlo de la pordo, por fulmofrapi de sia malestimego sian malamitan kaj venkitan konkuranton.

Alvenis fine la tago en kiu la sentenco estis konigita. Inter la atestantoj certigantaj la identecon troviĝis: la markizo kaj la markizino de Prelongo, la vidvino Linŝardo, grafino de Prelongo, edzino de la petanto, fine Laŭrento, la maljuna ĉambristo de la mortinta duko. Sed la atesto, kiu plej forte pezis sur la decidon de la juĝistoj estis tiu de la kavaliro de Blasano. Ĉi tiu rakontis la interparoladon okazintan kun lia kuzo, certigis, ke la viro petanta la strekon de la mortakto estas vere la duko de Blasano, kaj aldonis, ke li estas preta redoni heredaĵon al kies posedo li rekonas havi nenian rajton. Aŭdante tiun senartifikan certigon, kiu malutilis la profitojn de la juna scienculo, la juĝistaro estis konvinkita. Ĉar Henriko tiel parolis, tio pruvis, ke lia parolo estas la esprimo ĝusta de la plena vero. La juĝistaro, kiu ne povis sin montri pli severa ol la kavaliro, liveris favoran sentencon. La morto de la duko de Blasano estis konsiderita kiel nula; oni eligis el la libroj de la civila registro tiun fatalan akton, kiu malpermesis ke li vivu, kaj tiam, sed nur tiam, la duko kaj la dukino de Blasano povis fine ricevis tiun geedziĝan religian benon, kiun iam interrompis la ĉeesto de Valento.

Post tiom da doloraj okazintaĵoj neniu estis instigita al grandaj festoj kaj ceremonioj. La proksimaj parencoj, la intimaj amikoj nur estis invititaj: kaj dum la vespero, en la ĉambro speciale difinita al la junaj geedzoj, la dukino de Basano, kiu plenumis, se oni povas tiel paroli, sian trian edziniĝon, eniris ĉiam virga en la liton de sia edzo.


LA FINO