Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Deksesa

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Dekkvina Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Deksesa
Ĉapitro Deksepa


En la epoko kiam Matildo edziniĝis, Raŭlo donis al sia filino sian hotelon sur la Grenela strato, por ke ĝi utilu al ŝi kiel rifuĝejo, kiam ŝi venos Parizon. Tiu malnova konstruaĵo datumis de la Regenco. Por obei la postulojn de la nuna lukso, necese estis, ke ĝi estu reordigita kaj remeblita de supro mulsupren. La grafino deziris, ke ŝia patro observu mem tiujn laborojn: sed la markizo, detenita en Prelongo de la podagro, konsilis al ŝi, ke ŝi komisiu pri tio sian edzon. Kvankam tia neceso ŝin forte tedis, tamen la juna virino cedis pro la premado de cirkonstancoj.

Do la komandanto ĉefis la entreprenistojn por la restarigoj kaj la plibeligoj, kiujn ŝi plenumigis. Ĉar Viktoro troviĝis estro en la situacio, li diris al si, ke li estus tro naiva ne utiligante ĝin. Kaj dum li farigis la ŝanĝojn konsentitajn inter la grafino kaj sia arĥitekturisto, li komisiis la laboristojn pri mistera laboro, kies ili ne tre bone komprenis celon.

La ideo de tiu laboro al li venis, nur kiam li estis tute konvinkita, ke lia edzino cedos nek al preĝoj, nek al minacoj, nek al ruzo. Ĉar li devis reveni en Parizon post kelkaj tagoj, la tempo restonta estis tre mallonga por la plenumo de la ago revita. Sed seminte plenmane la monon al li donitan de la grafino, li plezure eksciis, la antaŭtagon de sia eliro, ke ĉio estas finita.

Sed iu troviĝis, kun kiu li deziris havi gravan interparoladon, antaŭ kiam li eliros el Prelongo: tiu iu estis Josefino.

Li aliris al ŝi kaj diris:

— Vi estas hipokrita kaj maldankema. Neniun virinon mi amis krom vi: kaj vi pagis mian fidelecon per perfido. La rolo, kiun mi ludis apud mia edzino, estis nur komedio: tion vi sciis tre bone. Mi celis nur unu celon: vin altigi altigante min. Kial do vi min ridindigi al la grafino? Kial vi trinkigis al mi la kloroformon?

— Estas vi kontraŭe, kiu montriĝis malspritulo, ŝi respondis maltime. Mi verŝis la kloroformon en la du glasojn ....

— Kial en la du glasojn? Kial ne en la ŝian sole?

— Ĉu mi konis la glason, kiun ŝi prezentos al vi? Vi estis avertita: vi sentis ke la trinkaĵo havis strangan guston. Kial vi trinkis ĝin? Kial vi ne suspektis la veron? Mi kredis vin pli lerta, ĉar en la pasintaj okazoj vi antaŭvidis aferojn pli malfacile diveneblajn.

Tiu klarigo mirigis Viktoron pro sia simpleco. Li ŝanceliĝis momente, kaj respondis:

— Tre bone. Eble vi estas prava. Sed alian fojon ne estu suspektita: ĉar mi ĵuras, ke mi vin pentigos.

La komandanto elparolis tiujn vortojn, sulkante la brovojn kaj pafante al sia iama amantino rigardon tiel senkompatan, ke Josefino timis.

Kiam ŝi troviĝis sola kun Matildo:

— Mi kredas, via Moŝto, ŝi diris, ke mi estos devigata vin forlasi.

— Kial? Ĉu vi havas ion riproĉeblan al mi? Mi kredis vin sindonema. Vi, same kiel aliaj, min delasas en momento, kiam mi tiel bezonas senti apud mi apogon kaj iom da amikeco.

Larĝaj larmoj ruliĝis en siaj okuloj. Fraŭlino Brantino sin sentis tre kortuŝita pri tiu doloro.

Sed kiam ŝi estis rakontinta al sia mastrino sian interparoladon kun Viktoro:

— Vi estas prava, knabino, certigis la grafino. Ĉar, pro karaktero tiel kolera kiel tiu de mia edzo, nun via vivo ne estas senriska.

— Se mi timus nur tion, via Moŝto, mi restus apud vi, respondis kuraĝe Josefino: sed mi obeas motivojn malpli egoismajn. Hodiaŭ, ĉar sinjoro Linŝardo ne fidas plu al mi, mi neniel povas vin servi profite. Mi kredas kontraŭe, ke mi vin utilos multe pli ageme, konservante la liberecon de miaj agoj.

La grafino kaj ŝia servamikino decidis ambaŭ, ke ĉi tiu lasta venos Parizon, kaj elektos loĝejon en la apudaĵoj de la Grenela strato. Ĉar la mono estas la nervo de ĉiuj militoj, la junulino eliris el la kastelo nur post kiam ŝi estis ŝarĝita de Matildo de paperujo plene provizita.

Kiam la komandanto petis de sia edzino:

— Ĉu vi kunkondukos Josefinon?

— Josefino ne partoprenas plu mian servistaron, ŝi diris sektone.

— Nu, kial?

— Al mi malplaĉis havi konstante antaŭ la okuloj la amantinon de mia edzo.

Viktoro estis ĝojega pro tiu respondo.

— Ĉu hazarde la grafino fariĝus ĵaluza, li diris. Se tio estas vera, mi ne longatempe atendos.

La unuaj tagoj, kiuj fluis post ilia loĝigo, estis rilate kvietaj.

La komandanto ŝajnis forgesi, ke li estas edzo. Li montriĝis aminda, eĉ malsevera: ĉar li neniel aludis la pasintajn fariĝojn, la grafino sin demandis, ĉu ŝi ne estis la ludilo de doloriga sonĝo, kaj renaskiĝis al la espero.

— Fine, ŝi pensis, mia edzo leĝa akceptas do rezignacie la certigon, ke neniam li fariĝos mia edzo natura.

Ian tagon, Viktoro al ŝi diris:

— Vi ne estas scivola, Matildo. De kiam ni loĝas en Parizo, vi ne deziris ekzameni la ŝanĝojn de mi faritajn en la hotelo.

— Senkulpigu min, sinjoro; ĉar kontraŭe mi ĝin vizitis de supro malsupren.

— Tio estas neebla: ĉar mi havas la ŝlosilon de mia apartamento; kaj vi ne ĝin petis de mi.

— Tio estus maldiskreta.

— Nu, ĉu vi deziras ĝin viziti?

— Se vi volas.

Alveninte en la dormoĉambron de la komandanto, la grafino ekkriis:

— Mi konfesas, ke mi ne rekonas tiun parton de l’ hotelo. En la pasinta tempo tie troviĝis teraso.

— Estas vere; sed mi ĝin forigis. Sur ĝia loko mi konstruigis ĉambron apartigitan por mia propra uzo.

— Ĉu mi povas ĝin vidi?

— Certe. Eniru, mi petas. Ja la ĉambro, en kiu loĝas nun la komandanto, iam komunikiĝis kun teraso, sur kiun oni aliris per fenestropordo. Sed Viktoro ĝin aliformigis en vastan ĉambron sen ia malfermaĵo, en kiun oni povis eniri nur tra lia apartamento per pordo ŝlosita de sekrethava seruro, kies la filo Linŝardo sola posedis ŝlosilon. Tiu stranga loĝejo, en kiun la suno neniam penetris, estis luksege meblita. De la plafono ĝis la pargeto oni kovris la murojn per teksaĵoj remburitaj, kiuj formis dank’ al sia dikeco veran matracon. Nevideblaj truoj lerte disboritaj ebligis la renovigon de l’ aero. Dank’ al gaskameno tage kaj nokte hejtiĝanta, estis ebla la konservado de alta temperaturo; kaj pro tio neniu bezonis eniri en la ĉambron por observi la fajron.

Kiam la komandanto kaj lia edzino en ĝin penetris, du lustroj same gasflamaj al ĝi lumigis per kruda lumo.

— Kia stranga konstruaĵo, ekkriis la grafino. Por kio ĝi povas vin utili? Viktoro fermis la pordon malantaŭ si.

— Ĝis nun, sinjorino, li respondis malvarmtone, tiu ĉambro neniel min utilis. Sed mi ĝin konstruigis por rompi la volegon de la fiera virino, kiu sin rifuzas al mia amo.

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn elparolitajn de terura voĉo, Matildo paliĝis.

— Sidiĝu, sinjorino, daŭrigis la komandanto, kaj min aŭskultu atentege. Vi estas en mia povo. Neniu scios, ke vi troviĝas ĉi tie; neniu venos por vin liberigi. Tiu ĉambro havas nek pordon nek fenestron. Ĝi troviĝas en la parto la plej malproksima de l’ hotelo, en la parto, kiu rigardas la ĝardenojn: plie ĝi estas lerte matracumita. Ĉi tie vi loĝos ne vidante la sunon, parolante kun neniu. Ĉiusemajne oni donos al vi skribilaron kaj paperfolion; vi povos korespondi kun via familio. Sed zorgu pri viaj frazoj, ĉar ĉiuj leteroj, kiujn vi skribos aŭ kiujn vi ricevos, estos legitaj de mi.

La grafino restis senmova, kvazaŭ frapita de bastonego: ŝiaj zumantaj oreloj aŭdis nur tre neperfekte la parolojn de ŝia edzo.

Post silento Viktoro daŭrigis.

— Mi estas laca, vidante, ke vi min konsideras kiel fremdulon, kiel senvaloraĵon. Ĝis nun mi estis nur via lakeo kaj via ludilo: de nun mi refariĝas via edzo kaj via estro. La malsukcesintaj provoj, kiuj min ridindigis, ne renoviĝos. La komandanto Linŝardo ne estas viro, kiun oni mokas: vi tion ekscios per viaj malfeliĉaĵoj. Kiam tiu mallibera ekzistado tro pezos sur vin, vi facile povos retrovi vian liberecon. Sed vi ricevos ĝin nur per la delaso de via persono kaj de riĉaĵoj al vi donitaj de mia patro. Vi havas la tutan vivadon por pripensadi: mi estas paciencema: mi atendos.

Sin ŝovinte sur la dika tapiŝo, kiu malsonorigis la bruon de liaj paŝoj, la filo Linŝardo malfermis la pordon, eliris kaj ĝin senbrue ŝlosis. La grafino ne rimarkis lian eliron.

De longa tempo Matildo restis senmova, kun frunto mallevita, kun manoj sur la genuoj; sidante sur la rando de apogseĝo, ne komprenante. Kiam fine ŝi levis sian kapon, kun granda miro ŝi rimarkis, ke ŝi estas sola. Ŝi provis klarigi sian situacion, sed ne sukcesis kunligi kune du ideojn. Subite ŝi stariĝis per unu salto. Ŝi volis krii, peti helpadon: sed en la silenta kaj peza atmosfero de tiu vatumita ĉambro ne eĉ sonis la eĥo de ŝia voĉo. Ĝi eksaltegis al la muroj, ilin frapis per la pugno, la piedo, la genuo: la elasta teksaĵo repuŝis ŝiajn batojn kaj redonis neniun sonon: eĉ la juna virino ne havis kiel konsolon la senton, ke ŝi kontuzas siajn pugnojn. Kaj dum tiu tempo la kandelabroj daŭrigis la bruladon de siaj altaj kaj senmovaj flamoj, ĵetante lumon ĉiam egalan, neniam ŝanceligantan, sur la pezan silenton de tiu matracumita tombo.

— Estas neeble! mi sonĝas! mi havas febron! ekkriis la malfeliĉulino. Tamen mi ne povas resti enfermita tie ĉi, tiel longe kiam plaĉos al tiu monstro min deteni en tiu loko.

La grafino ne povis resti senmova. Ŝi paŝis, marŝis, rondiris ĉirkaŭ la ĉambro, kiel sovaĝa besto falinta en kaptilon, kiam malforta krako altiris ŝian atenton.

Ŝajnis ke kartuŝo eliĝas el la muro kaj antaŭeniras al ŝi. La juna virino saltegis, kredante trovi malantaŭe malfermaĵon ian kaj poste la liberecon. Sed tiu kartuŝo nur maskis metalan ŝrankon, enmetitan akurate en la muron kaj ruliĝantan sur kaŝitaj radoj. Ekstere puŝita de nevideblaj manoj, tiu ĉareto malrapide antaŭeniris ĝis la mezo de la ĉambro. Kiam ŝi estis alveninta al la limo de sia irado, flanka pordo aŭtomate malfermiĝis. La grafino ĵetis internen de la meblo febran rigardon: en ĝi ŝi trovis la tolaĵojn, la robojn, la nokttualetojn alportitajn de ŝi en Parizon: ilin al ŝi sendis ŝia edzo. Sur la pordo estis fiksita ardezo, al kiu krajono aliĝis per ĉeneto. Kelkaj linioj troviĝis skribitaj sur ĝi. Matildo rekonis la skribmanieron de la komandanto, kaj legis:

Mi sendas ĉiujn objektojn, kiujn vi bezonas.

— Per tiu vagoneto fariĝos la tuta mastrumado.

— Ĝi alportos la aferojn al vi necesajn, kaj forportos tiujn da kiuj vi volos vin senigi.

— Se vi deziras ion, skribu vian peton sur tiu ardezo.

— Kiam la soleco kaj la pripensado vin igos saĝa, skribu tiun solan vorton: Mi konsentas.

La grafino ne havis tempon ekzameni detale tiun novan mirindaĵon, jam la pordo de la veturileto fermiĝis tiel mekanike kiel ĝi malfermiĝis antaŭe; kaj la fera ŝranko, malantaŭen altirita, reeniris en la muron, remetante en ĝian lokon la remburitan kartuŝon.

Vidante tiun senkompatan decidon, la juna virino sentis ke ŝi duonsvenas. Nun ŝi estas malliberigita, eligita el la restaĵo de vivantoj. Se ŝi volas vivi, paŝi sur la strato, vidi la ĉielon, aŭdi la bruaron de la urbo, kiel la plej mizera inter la plej malriĉulinoj, ŝi devos sin liveri al tiu monstro, al kiu la leĝo donas absolutajn rajtojn, ĉar li estas ŝia edzo. Pro tiu penso, ŝia fiereco kaj ŝia hontemo ribeliĝis. Ŝi stariĝis malhumila, malestimanta, ekkriante:

— Mi pereos, estas kredeble; sed mi ne cedos. Kaj ŝi sidigis sovaĝa, direktante ĉirkaŭ si siajn okulojn kutime verdajn, sed kiujn la kolero, la malamo, la ĉagrenego faris nigraj kiel karbo. Sed ĉio estis senmova en la tomba silento de tiu matracumita ĉambro, ĉio, eĉ la flamoj de kandelabroj, kiuj brulis rigidaj en siaj vitraj tuboj. Tiam la malfeliĉa malliberigitino volis scii de kiom da horoj ŝi troviĝas tie ĉi. Ŝi serĉis okule horloĝon aŭ iun ajn aparaton, per kiu ŝi povus sin sciigi pri la fluo de la tempo. Sed la apartamento enhavis neniun tiuspecan ilon. Ŝi rigardis en la objektoj al ŝi senditaj de sia edzo, serĉante ĉu en ili ŝi trovos sian poŝhorloĝon: ĝi vole estis formetita. Tamen en sia malfeliĉeco, la grafino sentis impreson de ĝojo. En la poŝo de ŝia plej ŝatita ĉambrorobo troviĝis la venenigita kriso, kiun neniam ŝi delasis. Kredeble ŝia edzo ĝin serĉis dum tempo tre longa, ne divenante, ke li preskaŭ ĝin tuŝis per sia mano.

— Per tiu ilo, ŝi diris laŭte, mi estas estrino de mia vivo kaj de la vivo de aliuloj.

Kaj la tempo pasis; sed nenio ĝin mezuris: nenio ebligis, ke ĝin ŝi kalkulu, nek bruo venanta el la eksteraĵo, nek pligrandigo nek malpligrandigo en la egaleco de tiu nenatura lumo ĉiam senmova, nek la unutona tiktako de pendolo, nek la metala bruo de sonorilo vibranta laŭ egalaj intertempoj. La malfeliĉulino ne havis eĉ tiun rimedon lasitan al la malsanuloj, turmentitaj de la maldormo; kalkuli la horojn.

La seka bruo, jam aŭdita de Matildo, rekomencis. La ĉareto antaŭeniris en la ĉambron, alportante ĉiujn elementojn de bongusta vespermanĝo. Apenaŭ la grafino tuŝis ĝin. Sed ĉar ŝiaj okuloj ekvidis la ardezon, ŝi prenis la krajonon, kaj skribis per febra mano:

— Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.

Poste ŝi remetis en la vagoneton la restaĵojn de la manĝo: kaj ĉio reeniris en la muron.

Rompite de tiuj multaj emocioj, Matildo volis kuŝiĝi. Antaŭ kiam ŝi enlitigos, ŝi volis, se ne estingi la lumojn, almenaŭ malpligrandigi ilian blindigan krudecon: alproksimiĝante al la unua kandelabro, ŝi penis turni ĝiajn kranojn. Sed ŝiaj penadoj renkontis neklarigeblan kontraŭstarecon. Ŝi aliris al la dua, kaj ne sukcesis plie. Fine post multaj provadoj ĉiam senutilaj, la juna virino estis devigata akcepti la evidentecon: la kranoj de flamingoj estis lutitaj.

Ne sen motivo Viktoro volis, ke la grafino ne povu mallumigi al sia luksa malliberejo. La junulo esperis, ke tiu senĉesa klareco, frapante seninterrompe la lacajn okulojn de Matildo, produktos sur ŝian nervan sistemon premadon tian, ke la fera volo de la juna virino estos rapide rompita. Aliparte li estis scivola, kaj volis observi ĉu tage ĉu nokte ĉiun el ŝiaj agoj. Tiu spionado estus neebla se la mistera ĉambro estas plenigita de senlumeco. Inter la malfermaĵoj boritaj tra la muro, unu troviĝis, laŭ alteco de homo, admirinde kaŝita sur ĉiu flanko de la mureto. Ĝi troviĝis en la ĉambro de la komandanto; kaj ĝin fermis vitraĵo. Tie la edzo de Matildo pasigis la du trionojn de sia vivo, okulmanĝante la malfeliĉan malliberigitinon, kiu ne povis suspekti, ke ŝi estas observata.

Tiu terura ekzistado jam daŭris de dekkvin tagoj: sed la plendinda suferantino ne povis konjekti la veran nombron de fluintaj horoj. Ŝajnis al ŝi ke de multaj monatoj kaj eĉ de jaroj ŝi estas enfermita en tiu tombo. En iaj momentoj, ŝi demandis sin ĉu reale ŝi ne estas malviva; en sia pasinta vivo ne estas sonĝo, kiu fariĝas iom post iom pli malpreciza, kaj kiun ŝi memoras pli kaj pli konfuze. Certe ŝi ankoraŭ kredis, ke ie ekzistas floroj, verdaĵo, freŝa bloveto, suno, kiu malaperante estas anstataŭita de la nokto; sed ŝi ne estis tre certa pri tio. Ho! la nokton precipe! Revidi la stelojn, kies malforta klareco ne lacigas okulojn, aŭskulti tiujn bruetojn malproksimajn kaj nedifinitajn, kiuj supreniras el la fundo de la kamparo, kaj kiujn akompanas la murmuro de Violano, kiam la vespera venteto ilin alportis ĝis ŝiaj oreloj! Al ĉiu ajn homo, krom al sia edzo, ŝi senbedaŭre estus doninta sian tutan posedaĵon por promenadi sola, banita de luna lumeco, sur la teraso de sia kastelo.

Por sin iluziigi pri la mankanta ombro, ŝi kusiĝis sur kanapon, fermis la palpebrojn, kovris sian kapon per vualo, kaj penis vidi kaj aŭskulti memore la objektojn, kaj la bruojn al ŝi antaŭe kutimajn. Sed post kelkaj minutoj la sango alfluis al ŝia kapo: ŝi estis devigata malkovri sian frunton, malfermi siajn okulojn. Tiam ŝi aŭdis nur la premegantan silenton de sia vatumita malliberejo; ŝi vidis nur la senmovajn kaj rigidajn flamojn de kandelabroj eterne brulantaj.

Dum la unuaj tagoj, la sola rimedo, ebliganta la proksimuman kalkulon de horoj kaj la apartigon de la tago el la nokto, estis la regula alveno de la vagoneto alportanta la tag- aŭ la vespermanĝon. Sed ĉar kelkafoje la grafino dormetis dum la intertempo, ĉio rapide konfuziĝis. Ne tion suspektante, ŝi interŝanĝis la momentojn de la tago, kredante ke vesperiĝas kiam aperas la suno, enlitigante dum la kvina matene.

Laŭ la promeso farita de sia edzo, la juna virino trovis, ian tagon, en la ruliĝanta ŝranko, plumon, inkujon kaj paperfolion. Sur la ardezo estis skribitaj tiuj vortoj: “Se al vi plaĉas doni sciigojn al via familio, vi trovos ĉi tie ĉion, kion vi bezonas por skribi.” Kiam Matildo volis forporti la skribilaron por sin loki antaŭ sian tablon, ŝi vidis, ke ĉiuj tiuj objektoj estas alligitaj per ŝtalaj ĉenetoj. Ŝi do estis devigita skribi rapide kelkajn malesperajn liniojn sur la breto mem de la ĉareto.

En la posta vojaĝo ŝi legis sur la ardezo:

— Tiel longe kiam viaj leteroj estos verkitaj laŭ tiaj terminoj, ili ne estos senditaj.

— Nu, tre bone, ŝi ekkriis. Mi konas mian patrinon: maltrankvila, ĉar ŝi ricevos de mi neniun novaĵon, ŝi ne ŝanceliĝos kaj veturos Parizon, kvankam ŝia farto estas tre malbona. Nenese estos, ke ĉio klariĝu: kaj tiam mi estos liberigita.

En la frazo, kiun la grafino ekelparolis laŭte, por ke ŝi aŭdu almenaŭ la sonon de homa voĉo, kelkaj vortoj resonis penige, kiel funebra sonorado: kvankam ŝia farto estas tre malbona.

— Kaj se tiu vojaĝo meze de la vintro estas pereiga al ŝi, pensis la juna virino. Malfeliĉa patrino! Ŝi sentas al mi tian amegon, ke vidante kiel mi estas turmentegita, ŝi estus frapita en la koro de bato, kiu eble ŝin tuje mortigus. Ne, ne: jam mi riproĉas al mi la morton de Gastono; mi edziniĝis kun tiu krima Viktoro nur por savi la vivon de mia patro; se mi kontraŭbatalis tiel longe kaj tiel malespere, ne estas por kavigi la tombon de la sola homino, kiu neniam dubis pri mi, kiam ĉiuj homoj min kulpigis.

Kaj pligrandigante la memoferon ĝis la heroeco de la mensogo, tiu viva malvivulino skribis iajn mallongajn frazojn, en kiuj ŝi diris, ke ŝi tre bone fartas kaj estas tre feliĉa.

Viktoro, kiu perdis neniun detalon de tiu senparola sceno, komprenis ĝian signifon. Tio, kion li antaŭvidis, efektiviĝis kiel ĉiam. Ĉar nur en la konscienduboj kaj en la sindonemo de noblaj animoj ĉerpas sian forton la malbonuloj.

Dum ĉiuj horoj ne prenitaj de sia deĵoro, la komandanto restis antaŭ sia spionfenestreto, rigardadante sian suferantinon. Simila al la araneo embuskita en angulo de sia reto, li pacience atendis la tagon, en kiu la maldormo kaj la lacego ĵetos en liajn brakojn Matildon premegitan kaj venkitan.

Tiu kontraŭstaro ekscitegis ĝis la frenezeco volupteman pasion ĝis nun neniam satigitan. Kiam la juna virino sin senvestigis por enlitiĝi, ĉar ŝi kredis ke la soleco, en kiu ŝi agonias, estas absoluta, ŝi neniel atentis pri tiu senvestiĝo. Plie la varmega temperaturo de tiu remburita ĉambro, kiun la gaso de la kameno kaj de kandelabroj hejtis senĉese, ŝin devigis kuŝiĝi sur kanapon preskaŭ sen ia vesto. Tiam la edzo malamegita rigardadis per okuloj brilegaj pro dezirego tiun blankan korpon de virgulino, kiu al li apartenas, sed kiun ŝi al li rifuzis. La diafanaj vitrogloboj de la lustroj lumigis al la juna grafino laŭ opala rebrilo, kiu faris ankaŭ pli laktokolora la perlamotan blankecon de ŝia haŭto. Kiam tiu viva statuo ondoliniigis sub la blindiga klareco de kandelabroj la skulptajn formaĵojn de sia diina korpo, la monstro kiu ŝin spionadis, stertoris pro malpotenco, balbutis sensencajn parolojn kaj verŝis larmojn de kolerego. Kelkajn fojojn, instigite de pasia ebrieco, li intencis malfermi la pordon kaj rapidegi al la virino, kiu lin mokegas tiel maltime: sed la vidaĵo de la Malajsa ponardeto, kiun Matildo ĉiam konservis apud si, trakurigis tra lia dorso tremeton de teruro, kaj ĝis nun ĉiam lin detenis.

Ĉar la komandanton teruris tiu armilo. Laŭ stranga sento, mallogika sed tre homa, tiu sentima militisto, kiu rapidis kun rideto sur la lipoj al baterioj vomantaj la kuglaron, sin sentis paralizita de timego, antaŭ tiu akra pinto enŝpruciganta la morton per eta grateto.

Ian matenon, lia servsoldato, mirante, ĉar lia superulo ne malsupreniris laŭ sia kutima horo, kuraĝis penetri en lian ĉambron por lin veki. Li trovis lin kuŝanta tere antaŭ la pordo kaj tute svenanta: dum, tra la duonmalfermiĝo de lia ĉemizo sangigita, vidiĝis lia brusto plugita de kruelaj kaj sennombraj ungotranĉoj.

Ian tagon, en la militista kafejo, lia regimentestro al li diris kun grasa rido:

— Nu, komandanto, ĉu vi malliberigas la grafinon? Neniam oni ŝin vidas.

Kredante ke li estis perfidita, Viktoro paliĝis. Sed la bonhoma mieno de lia interparolanto lin rapide kuraĝigis.

— En tiu momento, ŝi estas iom malsaneta, li respondis.

— Tre bone, mi komprenas, diris la supera oficiro. Kaj, ĉar la edzo de Matildo komencis klarigojn:

— Mi ripetas ke mi komprenis: en kiu dato okazos la bapto? La junulo estis balbutonta ian respondon, kiam unu el liaj kolegoj sin intermetis:

— Ĉu vi volas vidi skadroĉefon en la haŭto de feliĉulo, li diris, sin turnante al la ĉeestantoj kaj montrante per la mano Viktoron koleriĝantan, rigardu Linŝardon. Tiu fripono trovis rimedon por sin amegigi de la plej ĉarma, de la plej riĉa, de la plej nobela inter la virinoj. Mi al vi certigas: li estas feliĉegulo.

Dum la komandanto estis devigita akcepti la gratulojn de siaj kunuloj entuziasmigitaj:

— La malsprituloj! li balbutis; sed Danto mem ne elpensis turmentegon kompareblan kun la mia.

Malgraŭ tio, tuj kiam li havis minuton disponeblan, li realiris al sia observa posteno, en kiu li restis dum tutaj noktoj, ebriiĝante per la vidaĵo ĉiam sama, kiu kuŝis antaŭ liaj okuloj.

Ian vesperon li estis frapita de mirego, ekvidante la gravajn ŝanĝojn, kiuj aperis en la beleco de la grafino. La okuloj kaviĝis, la frunto sulkiĝis kaj iom post iom vestis flavan koloron de vakso; la adorindaj rondaĵoj de la membroj estis anstataŭitaj de la akraj kaj angulaj formoj de la progresema malgrasiĝado. La efikoj de tiu absoluta malliberigado rapide efektiviĝis, sed alimaniere ol la komandanto tion deziris.

Timante ke dormigilo liveros ŝin sendefendan al la satiro, kiun ŝi malamegas, Matildo ne manĝis plu. Ĉar la senigo de aero kaj de ekzercado formetis el ŝi la manĝodeziron, ŝi trovis ke ĉiuj nutraĵoj havas guston maldolĉan kaj malagrablan, kiu plifortigis ŝiajn suspektojn. Detenite de tiu sama ideo, la juna virino ankaŭ ne dormis. Kiam kelkafoje, rompite de lacego, ŝi dormetis, ŝi tion faris nur tenante forte prematan en sia mano la venenplenan krison, riskante, ke ŝi sin vundos mem, sin turnante flanken.

— Se tio okazas, ŝi pensis ofte, rigardadante kun rava atento la armilon, kiu povas ŝin liberigi el la vivo; se mi pikas min hazarde per la pinto de tiu ponardo, tre bone. La memmortigo estas krimo. Mia morto liverus sendefende ĉiujn miajn amatojn al la monstro, kiu min turmentegas: mi ne havas rajton disponi mian vivon. Sed se mi estus tiel feliĉa, ke mi mortus akcidente, Dio, kiu min juĝos kaj kiu vidas miajn suferojn, ne povus min kondamni.

Tamen Josefino estis obeinta la ordonojn de sia mastrino. Ŝi luis en la Varena strato malgrandan apartamenton. Ĉiumatene ŝi provis interparoladon kun unu aŭ kun alia inter la servistoj de l’ hotelo, kun kiuj ŝi konservis korajn rilatojn. La unuajn tagojn, kiam ŝi petis novaĵojn pri la grafino, oni respondis, ke kredeble ŝia Moŝto estas malsaneta, ĉar ŝi restas enfermata en sia ĉambro ne montriĝante ĉu dum la tago ĉu dum la vespermanĝo. Ĉar ŝi konis ĉiujn ĉagrenojn suferitajn de Matildo, la junulino neniel miranta ne tro maltrankviliĝis pro tio. Sed post dekkvin tagoj, kiam ŝi eksciis, ke la nova ĉambristino estis forpermesita de Viktoro kaj ne anstataŭigita; kiam ŝi aŭdis la kuiristinon rakontantan, ke matene kaj vespere oni portis en la ĉambron de la komandanto plenan manĝon, kiu ne estis difinebla al li; fine kiam la veturigisto certigis, ke ŝia Moŝto estas tute nevidebla por ĉiu, tiam la teruro ŝin ekkaptis.

Strangaj famoj, veninte de malprecizaj lokoj, rondirante vastiĝis. Oni parolis pri malliberigado, pri monstraj kaj malnoblegaj plezuregoj; oni eĉ elparolis la vorton hommortigo. La kaleŝlakeo tre amanta la teatrodramojn certigis eĉ ke la Prelonga hotelo daŭrigas la tradiciojn de la Nesla Turo. Sciante ke ŝia iama amanto estas kapabla plenumi ĉiujn eblajn malnoblaĵojn por satigi sian pasion, fraŭlino Brantino ne ŝanceligis. Ŝi skribis al la markizino, ke ŝi prudente agus venante Parizon kiel eble plej baldaŭ, ĉar okazis strangaj aferoj en la hotelo de la Grenela strato.

Ricevinte tiun enigman kaj ne subskribitan leteron, sinjorino de Prelongo sentis impreson de neesprimebla kortuŝeco. Pri Raŭlo, li levetis la ŝultrojn.

— Kion vi intencas fari? li demandis.

— Eliri tuj.

— Vi ne pripensis al tio: vi estas tro malsana. Vojaĝo en tiu malvarma sezono estus por vi pereiga.

— Ĉu mi zorgas pri tio, dum mia filino estas malfeliĉa kaj bezonas min!

— Sed, mia kara amikino, antaŭ kelkaj tagoj vi ricevis de ŝi leteron, en kiu ŝi diris, ke ŝi fartas tre bone kaj nenion deziras. Kion vi volas plie?

— Sed tiu mistera bileto?

— Ĝi estas malsprita ŝerco tute simple. Vi devus ne atenti al ĝi kaj ĝin ĵeti en fajron.

— Raŭlo, estu sufiĉe bona por ordoni al la veturigisto, ke li jungu la ĉevalojn al la kaleŝo.

Tiam, kvankam koleretiĝante, la maljuna markizo, kiu ĉiam amegis sian edzinon, zorgis mem pri la preparadoj de ŝia eliro.

La komandanto troviĝis en sia lernoĉambro, laborante la redakton de raporto, kiam iu frapis sur lian pordon.

— Eniru, li kriis, ne turnante la kapon: mi estas okupata. Kion oni deziras de mi?

— Komandanto, diris la servsoldato, estas ŝia markizina Moŝto, kiu ekalvenas.

— Kia markizino?

— Sinjorino de Prelongo.

— Mia bopatrino! ekkriis Viktoro. Diru al sinjorino de Prelongo, ke mi ŝin akceptos post unu minuto.

La servsoldato eliris.

— Tiu maljuna ino en Parizo, dum la vintro, murmuris la filo Linŝardo; kion tio signifas. Kiu, diable! min perfidis? Nu, estos bezone ludi lertege.

Sidante en la saloneto, ankoraŭ vestite de sia vojaĝa kostumo, la markizino atendis.

— Kiel? estas vi, sinjorino, ekkriis la komandanto, rapidegante en la ĉambron, kvazaŭ li estus treege okupata. Ĉu mi povas scii pro kia agrabla hazardo ...?

— Sinjoro, interrompis Suzano, kiu en sia apoga seĝo fikse rigardadis sian bofilon, kiel fartas mia filino?

— Tre bone.

— Kie ŝi troviĝas?

— Sed tie ĉi, en la hotelo. Kial tia stranga demando?

— Ĉu mi povas ŝin vidi? Viktoro ŝanceliĝis momente, kaj respondis malvarme:

— Ne, sinjorino.

— Kiel? ne? respondis la markizino miranta; kaj kial?

— Tial ke ŝi estas videbla por neniu.

— Eĉ por mi?

— Eĉ por vi.

Sinjorino de Prelongo sin levis subite. Ambaŭ interparolantoj staris unu antaŭ la alia, la okulojn en la okulojn, kiel du militantoj pretaj por la batalo. Estis la markizino, kiu komencis la atakon.

— Ĉu vi povus, sinjoro, al mi konigi la motivojn de tiu stranga konduto?

— Mi estas preta vin kontentigi, sinjorino. Sidiĝu, mi petas, kaj aŭskultu.

La komandanto senmoviĝis dum kelka tempo en profundaj pripensadoj.

— Mi atendas, sinjoro, diris la markizino senpacienca.

— Dio mia, sinjorino, tio, kion mi estas rakontonta havas tre delikatan kaj tre intiman karakteron. Mi estus preferinta, ke tiu geedza detalo estu ĉiam enfosigita en la plej profundan sekretejon. Sed ĉar vi devigas min al la malkovro de tiuj sekretoj, mi al vi konigos la tutan veron. De kiam ni estas geedzoj, tio estas de kvar monatoj, fraŭlino via filino ĉiam repuŝis miajn amindumaĵojn; kaj la plenumo de l’ edziniĝo ne ankoraŭ okazis.

— Ha! ekkriis sinjorino de Prelongo per triumfa tono, mi bone sciis, ke Matildo ne povas esti la patrino de Valento. Ĉar, se tio estus vera, ŝi havus neniun motivon por rifuzi al vi rajte kaj malsekrete tion, kion vi pretendas esti ricevinta de ŝi sekrete kaj malrajte.

Aŭdante tiun pravan riproĉon, la komandanto eksaltis. Ĉar li ne atendis tiun pripenson, li sentis sin ŝancelita. Sed dank’ al tiu potenco de volo, kiu apartenas nur al fortaj viroj, li tuj reprenis sian memfidon, kaj respondis ne kortuŝite:

— Vi eliras el la demando, sinjorino. Mi ne parolas pri la estinteco, sed pri la estanteco. Nur pri ĝi mi deziras interparoli kun vi.

Post paŭzo, li daŭrigis:

— Mi ĉion provis por fariĝi la edzo de mia edzino. En Prelongo vi vidis mem ĉiujn pruvojn de ameco, kiujn al ŝi mi malsparis sub formo de ĉiuspecaj servoj, afablaĵoj kaj ĝentilaĵoj. Vidante ke per la submetiĝo mi ricevis neniun rezultaton, mi volis paroli per tono iom pli komanda. Tie ankaŭ mi estis repuŝita. Fine, de kiam ni loĝas en Parizo, ĉagrena ĉar mi estas por Matildo nur la patito, kiun oni mokegas, mi uzis la lastan rimedon, kiun mi povis ankoraŭ disponi. Mi devigis la grafinon loĝi en ĉambro partoprenanta mian privatan ĉambraron. Ŝi en ĝi restos tiel longe, kiam ŝi ne estos konsentinta. Ŝia libereco dependas de ŝia obeo.

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn, la markizino leviĝis, ekokupita de terura kolero.

— Ĉu vere vi faris tion? ŝi ekkriegis.

— Mi faris tion.

— Tio estas malinda, malkuraĝa! La komandanto mallevis la kapon sub tiu torento de insultegoj, sed ne ŝanceliĝis.

— Vi kredas, blekegis la maljuna sinjorino grandpaŝe marŝante en la salono, vi kredas ke la aferoj restos en tiu stato, ke mi ne scios ilin ordigi. Vi min konas malbone, se vi opinias, ke mi lasos Matildon turmentegitan, ne farante ion por sin defendi. Senprokraste mi rapidas al la juĝistaro, petonte ke ĝi bonvolu meti mian filinon sub la protekton de la leĝoj.

— Iru, sinjorino, respondis la filo Linŝardo mokridante, iru. Sed kiam vi estos rakontinta al la juĝisto, ke tiu severa rimedo celis nur unu celon: devigi la grafinon al la plenumo de ŝiaj edzinaj devoj, ĉu vi scias tion, kion li respondos? Aŭdinte tiujn vortojn, edzinaj devoj, sinjorino de Prelongo ektremetis.

— Li respondos, daŭrigis Viktoro siavice koleriĝante, ke via filino estas la vera kaj la sola kulpulino, ke la komandanto Linŝardo, ŝia rajta edzo, nur uzis rajton al li donitan de la leĝo, fine ke ne ekzistas en Francujo unu juĝistaro povanta lin kondamni.

La markizino estis refalinta sur sian apogseĝon. Post sia antaŭa kolerego postvenis profunda subpremado. Ŝi penis kontraŭbatali la lastajn argumentojn de sia bofilo, sed malgraŭvole ŝi sentis, ke li estas prava, kaj trovis nenion por ilin refuti.

Ĉar sinjorino de Prelongo havis pri la sankta stato de l’ edziniĝo opiniojn tre firmajn. Anstataŭ Matildo, fremdulino estu riproĉita pri tio, ŝi estus aprobinta la parolojn de la komandanto. Laŭ ŝi, la edziniĝo estas sakramento. Edukita laŭ principoj de severa moraleco kaj de religio rigida, ŝi ne konsentis, ke edzino povas sin elpreni el la devoj, kiujn altrudas tiu sakramento, kia ajn estu la graveco de motivoj pretenditaj de ŝi, kia ajn eĉ estu la malindeco de la edzo elektita.

Pro tio per voĉa tono malpli kolera ŝi diris al sia bofilo:

— Komandanto, permesu ke mi vidu mian filinon. Mi certigas, ke vi ne pentos pro la interparolado, kiun mi havos kun ŝi.

Viktoro malfacile kaŝis triumfan rideton, kiu faldetis la angulon de lia lipo.

— Mi tuj eliras, ŝin venigonta, li respondis simple.

Kuŝante sur kanapo, kun okuloj duonfermitaj, duonvestita kiel kutime pro la Senegala temperaturo de tiu supervarmigita loĝejo, la grafino dormetis. Fluado de malvarma aero glitante sur ŝia epidermo ŝi vekis tuje. Ŝi leviĝis, vidis la pordon malfermatan, sian edzon starantan antaŭ ŝi. Simila al leonino atakita ŝi saltegis malantaŭen, direktante al sia edzo la pinton de sia ponardo, blekegante per raŭka voĉo:

— Se vi alpaŝos, mi vin mortigas, kaj poste min. Sed la komandanto ridetis, kaj restis sur la sojlo de la pordo:

— Ne timu, Matildo, kaj remetu en ĝian ingon tiun armilon. Mi ne venas al vi malamike, malpli ankaŭ amante, li aldonis malĝoje. Sinjorino de Prelongo atendas en saloneto, kaj deziras interparoladi kun vi.

— Mia patrino! ekkriis la juna virino, subite ekkaptita de freneza ĝojo. Mia patrino tie ĉi! Mi estas savita. Estu benita, mia Sinjorego.

Viktoro ĉiam daŭrigis sian rideton.

— Vestu vin tre plene, li diris. Kompare kun tiu loĝejo la aliaj ĉambroj de l’ hotelo ŝajnos al vi malvarmegaj. Eble vi malvarmumus.

La grafino ĵetis sur siajn ŝultrojn mantelon ian.

— Mi vin sekvas, ŝi diris.

Sed kiam ŝi estis alveninta en la ĉambron de sia edzo, ŝiaj okuloj kutimintaj la flavan lumon de la gaso ne povis toleri la blankan klarecon de la plentago. Ŝi sentis blindigon, ŝanceliĝis kaj estus falinta, se Viktoro ne estus malferminta siajn brakojn por ŝin subteni.

Dum Maltido malrapide rekonsciiĝis, la komandanto ŝin rigardadis kortuŝe. Konstatante la ruinigojn en ŝi produktitajn de la suferoj kaj de la malliberigo, li sentis sian koron dolore prematan. Neniam li vidis ŝin tiel difektitan: tamen, la antaŭtagon mem, li longatempe ŝin rigardadis tra la spionfenestreto. Certe li rimarkis kelkajn ŝanĝojn: sed li ne kredis, ke ili estus tiel gravaj. Ĉar la nenatura heleco de kandelabroj arĝentumis la haŭton de la juna virino de opala rebrilo, kiu aliformigis ŝian karnkoloron; dum ĉi tie, sub tiu klara suno pleniganta la ĉambron, la iluzio ne estis plu ebla. Anstataŭ tiu ebriiga kaj malkvietiga virgulino, kiu tiel plene lin frenezigis, la komandanto nur retrovis malfeliĉan knabinon palan, sensangan, vaksokoloran, pli bezonantan flegistinon ol amanton.

Dum la grafino iom post iom rekonsciiĝis, duonmalfermante malrapide la palpebrojn por kutimigi siajn okulojn al la heleco de la suno, ŝia edzo verŝis en glason iom da Malaga vino. Li ĝin prezentis al ŝi.

— Trinku, li diris. Tio vin tute resanigos.

— Ne, ŝi respondis sektone.

— Kial? demandis Viktoro miranta.

— Ĉu mi scias se tiu vino ne estas venenigita.

Antaŭ tiu malamo, kiu ne senarmigis, sed kontraŭe malbonigis liajn plej bonajn intencojn, la filo Linŝardo havis malesperan geston. Larĝa larmo ruliĝis silente sur lia brunigita vango. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, li ĝin viŝis rapide, timante ke Matildo ĝin vidos. Neniam li faris pli neripareblan malprudentaĵon: ĉar tiu larmo, kiu estis sincera, eble estus farinta sur la koron de lia edzino impreson pli favoran, ol la tutaj makiavelaj artifikaĵoj de li elpensitaj de pli ol du jaroj.

— Nun, li diris post silento, apogu vin sur mian brakon por vin subteni; kaj ni iru retrovi vian patrinon.

La juna virino leviĝis. Por la unua fojo ŝi akceptis la helpon de sia edzo, ĉar ŝia malforteco ne ebligis, ke ŝi agu alimaniere.

Alveninte antaŭ la saloneto, Viktoro malfermis la pordon, enirigis la grafinon, kaj ĝin ferminte diskrete eliris.

Restinte sola post la eliro de sia bofilo, la markizino atendis, direktante siajn rigardojn al la pordokurteno. Ŝi jam ekmalpacienciĝis, kiam aperis ŝia filino. Malgraŭ la ĉagrenoj, kiuj ŝin premegis de du jaroj, tamen Matildo havis konstitucion tiel fortikan, ke, escepte per kelkaj negravaj malsanetoj, ŝia farto kaj ŝia beleco ne estis tro difektitaj pro ili. Pro tio revidante ruinigita de l’ anemio la junulinon, kiun, antaŭ unu monato, ŝi lasis brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn.

— Sed vin pereigos tiu krimulo, ŝi ekkriis. Li vin mortigos, mia plendinda Matildo.

— Mi tion scias tre bone, ŝi respondis maldolĉe. Mi eĉ esperas, ke tiu stato ne longatempe daŭros.

— Ho! kia kruela infanino, daŭrigis Suzano, premante kontraŭ sian koron la grafinon senkuraĝan, mi malpermesas, ke vi parolu tiamaniere, precipe kiam la ĉeso de tiu stato dependas nur de vi ...

— Kion vi volas diri, patrino mia?

— Mi ĵus havis kun tiu malnoblulo tre gravan interparoladon. Li certigis, ke vi estas lia edzino nur ŝajne sed ne reale.

— Li diris la veron.

— Matildo, ĉu vi fidas al via patrino?

— Ho! patrino mia, ĉu vi dubas pri mi?

— Nu, mia kara infanino, jen estas tio, kion vi devas scii. Vi provis militadon neeblan, en kies fino vi trovos nur la malvenkon aŭ la morton. Tiu Linŝardo estas monstro, mi tion konsentas; sed li estas samtempe via edzo. Vi povas nenion kontraŭ li, ĉar la leĝo lin helpas.

— Al kio vi volas alveni?

— Al tio. Ĉu frue ĉu malfrue necese estas, ke vi cedu. Kial do vi ne akceptus tian neceson tuj?

— Ho? patrino mia, ĉu estas vi, kiu donas al mi tian konsilon?

— Jes, filino mia. Vi scias kiel mi kontraŭbatalis tiun edziniĝon, kian malamikecon mi ĉiam sentis al tiu malnobelulo. Hodiaŭ, ĉar mi vidas, ke tro rajtigitaj estis miaj antaŭsentoj, mi ne min pardonas konsentinte. Fine ni ne parolu pri la estinteco; ni zorgu nur pri la estanteco. Via turmentisto ne akceptos sian malvenkon. Post tiu provo li elpensos alian, poste alian, kaj tio ĉiam daŭros. Pripensu ke li ne laciĝos; ke li havas antaŭ si longan aron da jaroj; ke vi ne povos senĉese kontraŭstari; ke ĉu hodiaŭ ĉu morgaŭ li vin posedos aŭ ... vin mortigos. Sed mi ne volas, ke vi mortu, aldonis Suzano ploregante kaj kovrante sian filinon de pasiaj kisadoj.

— Sed, respondis Matildo, kortuŝita de tia doloro, ĉu en la pasinta tempo mi ne aŭdis vin dirantan, ke via plej granda ĉagreno estus vidi, ke viaj genepoj havas tiun viron kiel patron.

— Certe mi diris tion, sed antaŭ la edziniĝo, esperante ke tiu pripenso vin deturnos el ĝi. Kaj tiu parolo mem pruvas, ke mi akceptis sendiskuteble la neevileblajn konsekvencojn de tiu unuiĝo.

— Ha! patrino mia, ĝemis la grafino pli kaj pli senkuraĝa, se vi scius ....

— Mi ne bezonas scii por kompreni. Viajn tedegojn mi sentas, vian antipation mi partoprenas: sed malgraŭ tio mi diras al vi: kiam eĉ edzo estus malnoblegulo, tamen kristana edzino, kies edziniĝo estis benita de Dio, neniam devas sin rifuzi al la edzina devo.

Matildo momente silentis. La bataladoj de ŝi faritaj kontraŭ ŝia edzo, kiam ŝi troviĝis en Prelongo, ŝin lacigis; tiuj dekkvin tagoj de malliberigo ŝin rompis; per siaj konsiloj kaj siaj larmoj ŝia patrino ŝin elvenkis tute.

— Tiam, patrino mia, vi tion postulas? demandis la grafino.

— Jes, mia plendinda filino. Tie kuŝas la devo, tie la savo. Vi ne povas plie sanceliĝi.

— Tre bone. Mi vin obeos. La juna virino rakontis al sia patrino ĝis ĝiaj plej etaj detaloj ĉiujn fariĝojn okazintajn de ŝia edziniĝo.

— Malnobla! monstra! malkuraĝa! balbutis la markizino, interrompante sian filinon post ĉiu frazo. Kiam mi pensas, ke vi estas alligita al tiu sovaĝa besto ĝis la fino de via vivo; ke tiu krimulo estas honorita de la tuta societo, mi trovas ke la kondamnitejoj estas loĝataj de honestaj homoj. Pro tio, kvankam min tedus konigi al publiko ĉiujn tiujn hontojn, mi preskaŭ konsilus al vi proceson por edzodisigo.

Matildo pripensis momente. La propono estis alloga; tamen ŝi ŝanceliĝis. Se ŝi ne volis perfidi sian ĵuron eĉ al ŝia patrino, ĉu ŝi liveros ĝin al la publiko per la buŝo de leĝisto? Aliparte se ŝi volas gajni sian proceson, ŝi estos devigata ĉion rakonti al sia advokato: sen tio, vidante ŝian kulpigantan silenton, la juĝistoj pravigos ŝian edzon: kaj la situacio fariĝos poste pli netolerebla ol antaŭe. Tiam frazo iam elparolita de Viktoro revenis en ŝian memoron: “Kiam eĉ,” li diris, “vi konsentus la perfidon de via ĵuro, vi estus devigata liveri pruvojn: kaj tiujn pruvojn Valentino forportis kun si en la marondojn.”

— Ne, ŝi sopiris. Ĉar mi estas kondamnata al la elekto inter du malnoblegaĵoj, mi preferas tiun, al kies plenumo min devigas la moralo kaj la religio. Almenaŭ mia konscienco nenion al mi riproĉos.

— Nu, infanino mia, diris la markizino, al kio vi pensas? Kion vi decidas?

— Ni restu tiel, kiel ni estas. La mondo ne bezonas koni niajn aferojn.

— Eble vi estas prava. Sed tiam en la konsilo al vi donita de mi antaŭ kelkaj minutoj neniu vorto estas ŝanĝota: aŭ vin apartigi el tiu viro, aŭ fariĝi lia edzino; tie troviĝas dilemo el kiu vi ne povas eliri.

La markizino, kiu ne ankoraŭ ripozis dum unu minuto, de la momento kiam ŝi ricevis la leteron de Josefino. supreniris al sia apartamento, kisinte denove sian amatan filinon por ŝin rekuraĝigi.

Restinte sola la grafino kaŝis sian kapon en siajn manojn, kaj senmoviĝis en profunda revado. Subite ŝi relevis la frunton kaj aŭdigis maldolĉan ridegon. En la katastrofo, kiu ŝin pereigis, kiuj estis la veraj aŭtoroj de ĉiuj ŝiaj malbonajoj? Ĉu la malamegita viro, al kiu ŝi ĵuris obeon, estas la vera kaj precipe la sola kulpigato? Ne certe. Li nur tre lerte utiligis la cirkonstancojn: sed lia tuta forto, lia tuta artifiko estus vanaj, se li ne estus havinta kiel kunkulpantojn nevolajn kaj nekonsciajn ĉiujn, kiujn ŝi amas, kaj de kiuj ŝi estis amata: unue Valentinon, kiu per sia kulpa amo, per la ĵuro postulita de ŝi, komencas la ruinigantan agon, poste Gastonon, kiu per sia malprudenta memmortigo al ŝi redonas la liberecon; fine la malgrandan Valenton mem, kiu ludas sian roleton, detruante per siaj infanaj balbutoj ŝiajn lastajn ŝanceliĝojn.

Farinte la oferon de sia feliĉeco kaj de sia estonteco, kiam ŝi kredis, ke fine ŝi ĝuos iom da ripozo, jen estas ŝiaj gepatroj, kiuj siavice sin intermetas. Per sia blindeco la markizo ŝin liveras al la entreprenoj de ŝia malamiko; fine ŝia patrino mem ŝin puŝas en la brakojn de ŝia persekutanto.

Kiam malfeliĉulo falas en la fluon de rapida rivero, li unue kuntiras siajn muskolojn, streĉas siajn krurojn, kaj iom alproksimiĝas al la bordo. Sed baldaŭ lia energio malplifortiĝas, liaj movadoj malplirapidiĝas, li povas nur sin restigi en la sama loko. Fine se neniu homo lin helpas, li rekonas la neutilecon de la batalo, ĉesas ĉiun penadon, kaj simila al inerciaĵo lasas sin fortiri de la fluo, kiu lin alkondukas en la profundegaĵon.

Tia estis Matildo. Ŝi kontraŭbatalis ĝis la konsumo de siaj fortoj. Nun, ĉar ŝi estas venkita, la Fatalo ŝin ekkaptas en sia turniĝo, kaj ŝin ĵetas kiel rompaĵon en liton de ŝia edzo.

La grafino pripensis al tio. Ŝia decido estis neŝanĝeble prenita; ŝi sonorigis lakeon.

— Avertu la komandanton, ŝi diris al la servisto, ke mi volas paroli kun li tuje.

Post kvin minutoj Viktoro sin prezentis, korekta kaj respektema.

— Ĉu vi deziras havi interparoladon kun mi? li petis.

— Mi vin malamas kaj malestimas pli ol antaŭe. Tamen tion, kion viaj malnoblaĵoj kaj viaj turmentegoj neniam estus farintaj, la larmoj de mia patrino efektivigis sen malfacileco. Se tiuvespere vi deziras transiri la sojlon de mia dormoĉambro, ĝia pordo malfermiĝos antaŭ vi. Sed bone sciu, ke al mia patrino sola mi obeas.

Matildo pensis, ke la komandanto rapidos al ŝiaj genuoj, kovros ŝiajn manojn de pasiaj kisadoj, ŝin lacigos de varmaj kaj sindonemaj amesprimoj. Pro tio ŝi sin gardis, sin preparante akcepti tiujn sentmontrojn per malhumila malvarmeco. Sed kontraŭe: kaj ŝia miro grandiĝis, kiam ŝi rimarkis la mienon malfieran kaj malkontentan de la viro, kiu ĝis nun ŝin persekutis de siaj sovaĝaj petadoj. Ŝajnis ke li hontas pri sia triumfo, ke la premego de lia suferantino pezas sur lin kiel konsciencriproĉo. Ĉar Viktoro direktis al sia edzino atentegan rigardadon: kaj, ne rekoninte sur ŝia ruinigita vizaĝo la brilegan belecon de pasintaj tempoj, lia amo nur voluptema forflugis, lasante la lokon al la sola kompato.

Do, post momento:

— Kial tiuvespere, mia kara Matildo, li respondis dolĉe. Viaj fortoj estas konsumitaj: vi bezonas ripozon, nutraĵon, dormadon. Nun, ĉar mi havas vian promeson, tio sufiĉas. Mi scios atendi pacience dum semajnoj, eĉ dum monatoj, se estas necese, ĝis kiam via farto tute resaniĝos.

— Ne, ekkriis la grafino decidtone. Ĉar mi estas absolute devigata toleri tian abomenaĵon, mi pli amas, ke ĝi okazu kiel eble plej baldaŭ. Hodiaŭ mi estas bonvola: eble morgaŭ mi estos ŝanĝinta mian opinion. Mi volas, ke la neriparebleco plenumiĝu, por ke mi estu malhelpita repreni mian decidon.

— Mia kara amikino, respondis la filo Linŝardo senentuziasme, la plej eta inter viaj deziroj estas por mi ordono. Mi estus tro malĝentila ne ĝin obeante.

Viktoro eliris malkontenta, maltrankvila. Vere ĉio sin turnis kontraŭ lin. En la terura ludado daŭrigita dum multaj jaroj sen ia ŝanceliĝo, li tute venkis sian kontraŭulon. Sed kolektante la gajnitaĵon, li rimarkas, ke la moneroj estas falsaj, ke la virino al li prezentata ne estas tiu, kiun li deziris.

Li malsupreniris sur la straton, kaj alpaŝis sencele rekten antaŭ si. Pasinte apud fama restoracio, li en ĝin eniris kaj mendis manĝon faritan el plej ekscitemaj manĝaĵoj.

Dum la vespero li vestis elegantan noktkostumon; kaj tremante kiel lernanto en lia unua amkunveno, li frapis diskretan bateton sur la pordon de sia edzino. Ricevinte neniun respondon, li ĝin malfermis kaj penetris senbrue en la ĉambron, en kiu ŝi lin atendis.

La grafino kuŝis, pala kiel malvivulino, kun okuloj fermitaj, ŝajne dormanta. Kuŝante sur la dorso, kun kruroj rekte etenditaj, kun brakoj almetitaj al la korpo.

Ŝi similis kadavron envolvitan en mortkitelo. Ŝia edzo volis preni ŝin en siajn brakojn kaj almeti kison sur ŝian vizaĝon: ŝi sin deturnis naŭze. Ĉar Viktoro insistis, ŝi alparolis per glacia tono tiujn nerevokeblajn vortojn:

— Mi promesis la plenumon de la edzina devo; mi respektos mian promeson, sed donos nenion plie.

Kontakte de tiuj senmovaj membroj, de tiu malvarma korpo, kiun la sano ne vivigis, la komandanto sentis tremeton, kiu mortigis la amon. Li sin demandis ĉagrene ĉu li meritas ankoraŭ la nomon “viro”; ĉar malgraŭ la nenatura vireco, kiun antaŭ kelkaj horoj la pimento kaj la Cayenne’a pipro verŝis en liajn vejnojn, tamen la inspiro ne venis. Li restis apud sia edzino, atendante, ĉiam atendante.

Ha! tiun fojon ĉio estis vere finita. Dum lia tuta vivado, per ĉiuj eblaj rimedoj, li persekutadis tiun papilion kun brilkoloraj flugiloj nomitan la revo; sed, en la momento kiam li ĝin ekkaptis per gesto sovaĝa, li ekvidis tro malfrue, ke li ĝin premegis en sia mano. Volante rompi la forton de sia kontraŭstarantino, li rompis samtempe sian propran energion. Li mortis de sia venko.

Tamen Matildo, mirante pro tia senmoveco, kiun ŝi povis nek antaŭkonjekti nek precipe klarigi, diris per senpacienca tono:

— Nu, sinjoro, mi esperas, ke vi ne restos tie ĉi dum la tuta nokto. Rapidu, mi petas: mi bezonas ripozon.

La komandanto volis provi lastan ekpenon. Sed en tiu momento, impreso de kortuŝegeco kaj de malespero jam sentita, li sciis nek kiam nek kie, ekpremis lian bruston kvazaŭ per fera prenilego. La malfeliĉulo stertoris pro doloro, kiam subite li memoris. Kelkajn tagojn post la nokto, en kiu li penadis venki perforte Matildon, li sonĝis, ke li ŝin kisadas, sed ke ŝi fariĝis subita kadavro. La sama impreso akra, pikanta revenis, sed laŭ tia forteco, ke la realeco estus suferiginta lin multe malpli dolore. Tiam la vortoj skribitaj de la grafino sur la ardezo flamis antaŭ liaj okuloj: “Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.” Tie kuŝis la vero. Se tiu fierega virino fine konsentis, tio pruvas, ke per sennomaj turmentegoj li tiel ŝin frapis en la fonto mem de la vivo, ke estas reale malvivulino, kiun li premas inter siaj brakoj.

La komandanto puŝis teruran ekkrion kaj rapide saltis eksteren, dum la grafino terurita pro la senordaj movadoj de sia edzo kaŝis sian kapon en siajn manojn. Kiam ŝi aŭdis neniun bruon, ŝi kuraĝis rigardi ĉirkaŭ ŝi. Sed ŝia miro estis ega, kiam ŝi vidis Viktoron, kiu rapide sin vestis, alpaŝantan al ŝia lito, kaj kiam ŝi aŭdis lin dirantan per tono ne senigita da nobleco:

— Por la unua fojo en sia vivo, sinjorino, la komandanto Linŝardo estas devigita konfesi, ke li estas venkita. Mi kredas ke sinjorino via patrino estas elironta el Parizo post kelkaj tagoj: se al vi plaĉas ŝin akompani, vi estas libera. Ĉar la necesoj de la deĵoro min devigas resti ĉi tie, vi reeniros Prelongon sen mi.

Muta pro miro, la grafino sin demandis ĉu tio estas vere reala. La filo Linŝardo aldonis per tono ĉagrena:

— De nun ne estos plu timindaj por vi la edzaj entreprenoj de via edzo. Estas via malforto, kiu faris vian forton, via submetiĝo, kiu detruis en mi la amon kaj la pasion. Kaj nun ĉu vi volas permesi, ke mi kisu vian manon?

Miregante, kun okuloj pligrandigitaj de la surprizego, Matildo prezentis sian brakon per senkonscia gesto. Metinte sur tiun malgrasiĝintan manon respektplenan kiseton, la komandanto eliris el la ĉambro, ne turninte sian kapon.

Post du tagoj la markizino kunkondukis en la prapatran loĝejon de Prelongoj la grafinon, sian filinon, savitan kaj reprenitan.