Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Kvara

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Tria Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Kvara
Ĉapitro Kvina


De tiu tago, kiam Viktoro savis la paroĥestron, Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron. Ĉar li troviĝis apud la pastro ĝuste en la momento favora, tiu koincido vere mirakla, kiel plezure ripetis la bona paroĥestro, al ŝi same ŝajnis tute ne klarigebla. Sed, ĉar ŝi ne akceptis la hazardon, ŝi diris funde de si, ke la propra ago de Viktoro en tiu fariĝo estis kredeble multe pli agema ol tiu, kiun la junulo malbabileme konfesis. Momente ŝi suspektis la demonan artifikon de sia filo: sed tiu ideo trairis ŝian cerbon nur fulmofajre kaj en ĝi ne haltis. Tamen la lerteco montrita de la junulo ne estis kapabla malpligrandigi ŝian amon kaj ŝian admiron: kontraŭe.

Por daŭrigi kaj sukcesigi la agon komencitan sur la abato, Viktoro opiniis ke, kvankam ĝis nun li elmontris neniun piecon, tamen li politike agus ĉeestante ĉe la meso ĉiudimanĉe, vestita de sia uniformo de Saint-Cyr. Li do sin prezentis en la preĝejon ne kiel kredemulo premegita de religieco, sed kiel eleganta bonsocietulo, kiu, akompanante sinjorinon, faras nur agon de ĝentileco. Lia sintenado iom skeptika kvankam tre respektplena montris la superulon, kiu ne kredas malplialtiĝi, konsentante iajn fantaziaĵojn, ĉar li estas certa, ke ĉiam li resupreniros, kiam tion postulos la cirkonstancoj.

Iam per okulo brila pro ĵaluzeco sinjorino Linŝardo vidis, dum la dimanĉo, la markizinon de Prelongo enirantan en la preĝejon por ĉeesti ĉe la Diservo. Alveninte inter la unuaj en la kapelon, Heleno aŭskultis la bruadon de la blazonkovrita kaleŝo ruliĝanta sur la placo, kaj haltanta antaŭ la sojlo de la sanktejo. Ŝi rigardadis la belan Suzanon alirantan meze de la navo, ekzamenis ŝiajn tualetojn, ŝiajn juvelojn, ŝian ĉapelon, kalkulis sur ŝia vestaro la prezon de ĉiuj detalaĵoj; kaj ŝi sekvis okule la junan virinon celantan la sinjoregan benkon.

Ha! tiu benko blazonhava, sur kies seĝodorso vidiĝis la nobelŝildo de Prelongoj, kun ĝiaj kusenoj el ruĝa veluro, provizitaj de oraj glanoj, Heleno sola sciis la suferojn al ŝi de ĝi kaŭzitajn. Ŝi sentis la sangon alfluantan al ŝia kapo, pripensante ke neniam ŝi en ĝin eniros, ke malgraŭ la supereco de sia inteligenteco kaj de sia voleco, ĉiam ŝi estos malapartigita kun la popolamaso. Tamen ĉu justece ne estus ŝi, kiu devus sur ĝin sidiĝi? Heleno sin malsanigis, ĉiam movante tiujn samajn ideojn. Tamen ĉiudimanĉe ŝi revenis al la sama loko por suferi la saman turmenton, pri kiu ŝi parolis al neniu: ĉar ŝi timis ke ŝia ambicio nekomprenita ŝajnus ridinda kaj naskus al ŝi ĉiuspecajn mokojn en la tuta lando.

Sed nun, ĉar la riĉa farmomastrino povis eniri en la preĝejon, sin apogante sur la brakon de tiu, kiun la urbo salutis kiel heroon, tiu malbona febro malaperis; kaj ŝi ĵetis al la sinjorega benko rigardon nur malestiman. Nun la markizino alpaŝis nerimarkite. Ĉiuj okuloj direktiĝis al la brila Saint-Cyrien kaj al lia malhumila patrino. Mallaŭtaj paroloj ilin akceptis kiam ili eniris; kaj Heleno diris aparte:

— Ni solaj nun estas la veraj estroj de la lando!

Tamen troviĝis en Prelongo iu, kiu rigardis Viktoron per okuloj ankoraŭ pli amplenaj. Ĝi estis Josefino.

De la terura brulado, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj la perdon tutan de ŝiaj posedaĵoj, la junulino vivis en la Linŝarda farmodomo. Andreo timis insulti sian kuzinon, al ŝi farigante la laborojn de servistino, aliparte Josefino, el kies koro elfluis la dankemo, petegis Helenon, ke ŝi al ŝi donu iun ajn taskon, por ke ŝi ne ŝajnu senpage nutrita. Komprenante, ke la orfino obeas al sento de tre ŝatinda delikateco, Linŝardo permesis, ke lia edzino utiligu ŝian bonvolon, kaj al ŝi farigu kelkajn negravajn laborojn.

Sed sisteme li ordonis, ke la naturo de ŝia tasko konstante ŝanĝu, por ke oni ne kredu en la lando, ke li scias lerte ekspluati la mizerecon de malriĉa knabino, por, per tiu rimedo, sin provizi de malmultekosta servistino. La situacio de Josefino estis do tre nepreciza; nek servistino, nek hejmido, ŝi povis vidi de hodiaŭ al morgaŭ sian sorton balanciĝantan inter la du kontraŭaj randoj, laŭ la bonvolo aŭ la kapricoj de l’ mastroj, jen malsupreniri ĝis la plej malsuperaj laboroj, se ŝi malfeliĉe malplaĉos, jen kontraŭe fariĝi estrino en la domo, se Viktoro edziĝos kun ŝi.

Post la unuaj momentoj de malkonscio, kiuj postvenis post la malfeliĉego, Josefino komprenis nur tre malperfekte la sekvojn eblajn de la ruinigo, kiu ŝin tiel kruele frapegis. Eĉ la ideo ke ŝi vivos ĉe Heleno, ke ŝi havos konstante flanke de si tiun kiun ŝi amas, fariĝis por ŝia animo vundita potenca konsolo. Sed post kelkaj tagoj, ŝi komprenis, ke ŝi devas multe plimalgrandigi siajn esperojn. Kvankam Andreo ĉiam montriĝis tiel patra kiel antaŭe; kvankam, en la farmodomo, ĉiu intence evitis, en sia interparolado, ĉiun aludon kapablan ŝin iomete ĉagreni, tamen ŝi sentis, per tiuj mil negravaĵoj de la ĉiutaga vivado, ke oni ne ŝin konsideris plu kiel la heredantinon de bela bieno: kaj, kvankam oni neniel aludis, ŝi komprenis ke ŝia edziniĝo kun Viktoro fariĝis revo tute ne efektivigebla.

Tamen ŝi lin amis. Lin amis ĉiuj amecoj de ŝia pasia animo, ĉiuj fervoroj de ŝia brunhara natureco, revanta supernaturecon kaj superhomecon. Kiam ŝi ekvidis lin saltegantan tra la brulego, forportantan en liaj brakoj ŝian patrinon kaj ŝian fratinon, kiam ŝi vidis lin falintan en la korton sana kaj senvunda, dum flanke de ŝi ŝiaj parencoj mortis unuj post la aliaj, ŝi memoris la historion pri Danielo, kiun la bona paroĥestro al ŝi konigis, kiam ŝi estis infanaĝa, kaj ŝi nerideme sin demandis ĉu Viktoro ne estis, kiel la biblia persono, protektita de anĝelo. Iom post iom, la amo enradikigis en ŝian koron radikojn tiel profundajn, ke la orfino sincere kredis sian kuzon reale nevundebla.

La savado de l’ abato pligrandigis ankoraŭ tiun kvazaŭ religian entuziasmon: kaj la sento, kiun ŝi metis antaŭ la piedojn de la junulo, kiel oferon antaŭ piedojn de ia dio, estis farita de la donaco tiel absoluta de ŝia tuta personeco, ke la ideo ke ŝi povas sin repreni aŭ lin kontraŭbatali ne estis enirebla en ŝian cerbon. Kontraŭ Viktoro ŝi ne komprenis, ke ia diskuto estu ebla, eĉ dum unu minuto; kaj ŝia amego tradukiĝis per tiuj du vortoj: aŭdi kaj obei. Tamen la malfeliĉa fraŭlino suferis ĉiujn turmentojn de l’ amo ne partoprenita: dank’ al tiu instinkto naskita de la ĵaluzeco, ŝi divenis ke io teksiĝas kontraŭ ŝia feliĉeco, kaj ke la ino ŝin anstataŭonta en la koro de l’ estro jam estis trovita.

La dua jaro vivota de Viktoro en Saint-Cyr jam estis preskaŭ finita: kaj alvenis la momento kiam la juna oficiro ekfaros siajn unuajn militistaĵojn kun la subleŭtenantaj epoletoj.

Dum la danka vizito, kiun li faris al la markizo, ĉi tiu denove certigis la junulon ke li povos konfidi al lia protekto, por eniri en la afrikĉasistan skadraron. Tiun korpuson elektis Viktoro, por ke oni lin sendu en Alĝerion. La juna oficiro esperis ke, en tiu lando, en kiu la militado estas senĉesa, li trovos pli oftajn okazojn sin rimarkigi ol en Francujo, kie oni vivas nur en garnizonoj.

Ĉar, dank’ al senripoza laborado li estis restinta en la unua loko de li okupita, kiam li eniris en Saint-Cyr, tio lin rajtigis elekti mem lian korpuson; kaj pro tio la protekto de sinjoro de Prelongo fariĝis senutila. Do, kiam ĉi tiu lasta al li proponis iri mem Parizon por peti de la milita ministro tiun favoron, la filo Linŝardo penis ŝanĝi lian decidon. Sed Raŭlo insistis: ĉar kiam li komencis aferon, li estis tiel dezirema ĝin sukcesigi, ke nek paŝojn nek klopodojn li malŝparis. Vidante tian obstinecon, la junulo povis nur sin klini. Do tion li faris.

Kiam sinjoro de Prelongo troviĝis antaŭ la ministro, post kiam li konigis la motivon de sia vizito:

— Dio mia, sinjoro, respondis tiu altranga oficisto, pro lia klasiga numero, sinjoro Linŝardo estas sendiskuteble rajtigita elekti mem sian regimenton: kaj mi devas min klini antaŭ lia deziro. La junuloj de vi protektitaj, li aldonis malice, estas tiel ekstervicaj, ke ili eĉ ne bezonas ian protekton.

Elirinte, Raŭlo sin sentis okupitan de nedifinebla impreso. Li estis fiera pri sia protektito kaj malkontenta, ĉar nun li ne povos plu fari ion por li. Li preskaŭ riproĉis Viktoron, ĉar la junulo estis la nevola kaŭzo de tiu senutila vojaĝo: tial li komprenis kial la juna oficiro penis lin deturni el ĝi. Devige li konfesis al si mem, ke la sintenado de Viktoro estis tute korekta, kaj ke estis neeble agi pli delikate ol faris la filo Linŝardo; ĉar li ne povis malĝentile diri: “Neutile, sinjoro, nun mi ne bezonas plu vin.” Li devis kompreni; kaj li, ne diveninte, sin kulpigis de malspriteco.

Sed tiu ministra vizito havis tamen konsekvencon: ĝi malforte vundetis la amikecon sentitan de la markizo al la filo Linŝardo. Ĉar ĉiam oni kulpigas tiun, kiu, ne nur ne vole sed eĉ kontraŭvole, al ni ludigas rolon de malsaĝulo.

Pro tio, kiam li rakontis al sinjorino de Prelongo la negravan malfeliĉeton al li okazintan, li ne estis mirigita, aŭdinte ŝin, kiu diris:

— Kion vi volas? Vi estas iom kulpeta. Vi obstine prezentas helpilojn al knabo, kiu sin trovas sufiĉe granda por marŝi sola. Ha! li ne bezonas, ke oni lin puŝu, tiu ĉi; li tre bone scios trafi sian celon sen via helpo. Kaj mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas, ke tiu celo ne estu por ni malfeliĉiga.

— Dio mia! mia kara Suzano, mi ne komprenas ke vi, tiel bona, tiel kompatema al ĉiu, vi sentas tiom da antipatio kontraŭ plendinda junulo, kiu neniam vin ofendis.

— Tio estas vera, kaj vi prava; sed vane mi kontraŭbatalas tiun senton. Kiam mi vidas tiun fraŭlon, min ekokupas impreso de repuŝo. La lastan fojon, kiam li venis Prelongon, mi promenadis piede kun Matildo, kiam li nin renkontis: li nin salutis tre ĝentile kaj tre respekteme, mi tion senkaŝe konfesas, sed pafante sur min kaj precipe sur mian filinon rigardon tiel borantan, ke mi fariĝis tuj maltrankvila. Matildo, kiu estis elirinta gaja kaj ridema, fariĝis subite senparola: kaj sub la premo de melankolia sento nedifinebla ni ambaŭ revenis al la kastelo.

— Vi kaj via filino estas ambaŭ tro nerveksciteblaj; kaj vi pli fidas neraciajn instigojn ol pruvojn plej firme starigitajn.

La markizo sin preparis daŭrigi laŭ tiu tono, kiam li tempe memoris, ke la kuracisto nepre rekomendis: “Oni incitu nek la markizinon nek ŝian filinon”. Ĉar Matildo troviĝis en la matenruĝo de la vivo, kiam la virineco komencas, kaj sinjorino de Prelongo en tiu vesperruĝo, kiam ĝi finas: kaj iom post iom ĉiutage forflugis tiu espero, tiel ameme karesita dum ŝia tuta ekzistado, doni al Raŭlo heredanton de lia nomo kaj de lia titolo.

Fraŭlino de Prelongo estis baldaŭ deksesjara. En ekfloriĝo de ŝia virga beleco, ŝi alten portis belegan frunton, kiun la densaj tordaĵoj de flavblonda hararo enkadrigis de ora aŭreolo. Ŝiaj grandaj okuloj, de ekstermara verdblueco, havis malkvietigan klarecon, kaj iliaj ŝanĝiĝantaj rebriloj suspektigis en tiu junulina animo abismojn pli nesondeblajn ol tiujn de l’ Oceano. La idealeco, kiun ŝi heredis de sia patro, aliformiĝis en artan senton tre vastigitan. Ĉar ĝis nun ŝi estis frapita de neniu malfeliĉaĵo, la junulino vivis en senĉesa revo, kaj sentis en sia koro nur du amojn, al siaj gepatroj kaj al Dio.

Tamen en iaj okazoj cetere tre maloftaj, ŝi montris nevenkeblan energion. Kiam ŝin ekscitis la kolero, subite ŝiaj okuloj fariĝis nigregaj: la sono de ŝia voĉo kutime tre dolĉa aliformiĝis en tonon sekan, malglatan de senkompata voleco, kiun neniu provis kontraŭbatali. La markizino estis iom timigita, kiam, la unuan fojon, ŝi konstatis tiujn maltrankviligajn simptomojn; sed la markizo kontraŭe ĝojis pro ili. Ĉar li retrovis en sia filino la neflekseblan karakteron de sia patro, la iama markizo, kiu neniam ŝanceliĝis, kiam ordonis la devo kaj la honoro. Kun tia natureco, la edukado estus do renkontinta nevenkeblajn malfacilaĵojn; sed la neflekseblecon de tiu karaktero kontraŭbatalis senlima boneco. Matildo ne povis vidi iun plorantan apud ŝi, kaj ne suferi pri ĝia ĉagreno. Sinjorino de Prelongo sciis, ke nur tie ĉi troviĝis la artiko de la kiraso: pro tio, en la maloftaj okazoj, en kiuj la junulino penis malkonsenti la postulojn de sia patrino, ĉi tiu ne provis altrudi sian aŭtoritaton: ŝi nur diris:

— Matildo, vi multe min ĉagrenas. Tuj fraŭlino de Prelongo sin ĵetis en la brakojn de la markizino, kaj diris, ŝin kisante:

— Ne ploru, panjo, mi vin obeos.

Ĝis nun, Raŭlo kaj Suzano, helpite de specialaj profesoroj, sufiĉis ŝian instruadon. Tamen la markizo antaŭvidis momenton en kiu tiu edukado, iom tro familia, fariĝos netaŭga. Pri tiu punkto, longaj diskutoj okazis inter li kaj lia edzino. Sed kiam li eksciis, ke la reĝo de burĝoj detronita alpaŝis siavice sur la vojo al ekzilo, sinjoro de Prelongo ne ŝanceliĝis.

La respublika formo, per kiu Francujo vestis sian registaron, ebligis, ke li realiras Parizon, ĉar oni ne povis lin kulpigi, ke li alportas siajn servojn al uzurpulo. Sekve la pakaĵoj estis faritaj: kaj la hotelo de la Grenela strato, kiu de dekok jaroj revidis siajn gemastrojn nur inter kelkaj longaj interspacoj, malfermis antaŭ ili sian duoblan pordegon.

En tiu nova ĉirkaŭaĵo, elfinante sian edukadon, perfektigante tion, kio en ĝi troviĝis nur preparita, la ĉarma junulino triumfe ekeniris en la altrangan societon. Aro da adorantoj kuniris post ŝiaj paŝoj: kaj ĉiutage nova deziranto petigis al sinjoro de Prelongo la koron kaj la manon de lia filino. Elĵetinte dudekon da ili, la gemarkizoj inter si elektis la junan dukon de Blasano, parolonte pri li al Matildo nur kiam estos alveninta la tempo por la edzinigo.

Inter la plezuraj artoj, kiujn plej sukcese kulturis la junulino, sur la unua vico troviĝis la pentrarto. Ŝiaj akvopentraĵoj estis ŝatitaj eĉ de kleruloj. Iam, farinte kopion laŭ Watteau, ŝi havis gloron aŭdi pentramanton, kiu proponis grandan monsumon, ĉar li kredis ke estas originalo, tio kio troviĝas antaŭ liaj okuloj.

Pro tio, gesinjoroj de Prelongo, dezirante plezurigi sian filinon, konsentis veni ĉiujare en Parizon, dum kelkaj monatoj, por ebligi, ke Matildo perfektiĝu en arto, kiu ŝin treege interesis. Cetere ilin instigis en tiun vojon ŝiaj profesoroj mem, kiuj antaŭdiris al fraŭlino de Prelongo, en tre proksima estonteco, la plej brilajn sukcesojn.

Inter la lernantinoj, kiuj vizitadis la pentran kurson partoprenitan de Matildo, troviĝis junulino, iom pli maljuna ol fraŭlino de Prelongo, kiun duobla malfeliĉo ekfaris orfinon.

Valentino de Savinako vidis sian patron, maristan eksoficiron, alportitan hejmen kun brusto borita de glava frapo ricevita en duelo: kaj ŝia patrino, kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de tiu, kiun ŝi amegis, estis enfermita en frenezejon, en kiu, post tre mallonga tempo, ŝi mortis pro ĝenerala paralizo.

Restinte sola en la mondo, kun malgranda heredaĵo, kiu apenaŭ liveris la monon necesan por ŝia vivado, Valentino estis filinigita de maljuna onklino, Artemiso de Savinako, fratino de ŝia patro; kaj ĉi tiu lasta kare pagigis al sia nevino, per sia kolerema kaj malgaja karaktero, la maldolĉan panon, kiun ŝi al ŝi donis. Okupita nur de bigotaĵoj, la maljuna fraŭlino vivadis en monaĥejaj parolejoj aŭ funde de preĝejaj oficejoj. Kia ajn estu la horo de la tago, en kiu oni eniris en ŝian hejmon, oni estis certa, ke en ŝia salono troviĝas aro da flatemaj abatoj, kiuj atente observis neeviteblan heredon.

Valentino sola sciis tion, kion ŝi suferis en tia societo. Malboneta artistino, ŝi tamen obstine ĉeestis ĉe ĉiuj desegnaj kursoj; ĉar nur tie ĉi ŝi trovis alian vivmanieron, kiu ŝin ripozigis el la ekzistado unutona kaj monaĥa vivita de ŝi ĉe ŝia onklino.

Post kelkaj semajnoj, Matildo kaj Valentino fariĝis sendisiĝaj amikinoj. Ĉi tiu rakontis al sia nova kunulino ĉiujn malfeliĉaĵojn, kiuj sur ŝin ekfalegis. Fraŭlino de Prelongo estis kortuŝita pro kompato, kiam ŝi vidis tiun senlaciĝon de la Fatalo kontraŭ malfeliĉan kaj senkulpan knabinon: ŝi ŝin ameme kisis, petante de ŝi, ke ŝi bonvolu ŝin ami kiel fratinon. La koron de Valentino, premitan de kelkaj monatoj, plilarĝigis la varmo de tiu nova amelmontro; kaj ŝi ĵuris al Matildo eternan amikecon.

Preskaŭ ĉiutage Valentino vespermanĝis en la hotelo de la Grenela strato. Kiam la somero realvokis al Prelongo la gemarkizojn, Raŭlo, cedante al la deziroj de sia filino, konsentis klopodi mem apud fraŭlinon Artemison, kaj ŝin petis, ke ŝi bonvolu al li prunti Valentinon ĝis la novembra monato, por ke li ŝin konduku en la kamparon.

La maljuna fraŭlino opiniis, ke pro ĝentileco ŝi devas montri kelkajn ŝanceliĝojn. Sed funde de sia koro, ŝi sin sentis kontentega, renkontinte tiujn komplezulojn, kiuj ŝin liberigis el ŝia nevino. Ĉar dank’ al la beleco vivega kaj brunhara de Valentino, la vizaĝo de ŝia onklino ŝajnis kompare ankoraŭ pli difektita, streketita kvazaŭ malnova pomo, dum maldensaj grizaj haroj ĝin superis de malkombita harkrono.

La diversaj societrilatoj, kiujn Raŭlo realligis dum lia ĉeesto en Parizo, lin devigis sendi multajn invitojn al personoj, kiuj larĝe malfermis antaŭ li la pordojn de siaj salonoj. Opiniante, ke ne sufiĉas redoni en sia hotelo la ĝentilaĵojn de li ricevitajn, la markizo decidis, ke li organizos en sia sinjorega kastelo de Prelongo grandajn kamparajn festojn, kunigitajn de ĉasoj al la cervo. Li samtempe pensis, ke post nelonga tempo alvenos la momento serĉi edzon por lia filino. Kvankam li jam elektis sinjoron de Blasano, tamen li deziris, ke Matildo povu lin kompari kun aliaj junuloj.

Filo ununura, portante unu el plej famaj nomoj de la Franca nobelaro, Gastono de Blasano tre bone realigis tiun edzon revitan de Suzano, kiam naskiĝis ŝia filino. La karaktero nobla kaj grandanima de la juna duko plaĉis al Raŭlo, kiu, kvankam partoprenante la ideojn de la markizino pri la nobeleco de sia bofilo, postulis samtempe viron kun kiu Matildo kredeble estos feliĉa. Pri tio li zorgis, ke la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj. Tute fiera pri tia honoro, kiu al li pruvis, ke liaj esperoj estas kuraĝigitaj, Gastono montriĝis unu el plej diligentaj inter tiuj, kiuj alvenis al la kastelo. Li estis junulo havanta belecon iom virinan, preskaŭ malsaneman. Liaj grandaj nigraj okuloj, interniĝantaj en la okulejon, brilis kelkafoje pro febra belo, kiu faris ankoraŭ pli pala la senkoloran palecon de lia vizaĝo. Ĉar li estis heredanto de famaj nobelecaj familioj, kiuj, por konservi la senmiksecon de sia raso, nur inter si konsentis geedziĝon, lia nervaro delikatiĝis, kaj ĉefis estre malriĉigitan sangon.

Li alvenis akompanata de sia servisto Laŭrento, kiu neniam lin ellasis. Tiu obstineco troviĝi konstante en ombro de lia mastro naskis diversajn komentariojn pli konjekteblajn unuj ol la aliaj. Tiuj babiladoj tute indiferentigis la junulon: kaj por ne respondi pri ili, li ŝajnigis ilin malkoni.

La festoj estis tre brilaj: Matildo kaj Valentino treege amuziĝis. Tamen, kiam la lasta invitito estis foririnta, fraŭlino de Prelongo sentis kvazaŭ senton de ripozo.

Ne vane junulino kreskis sola inter sia patro kaj sia patrino, sen fratino, sen amikino. Nesenteble ŝi prenas kutimojn, en kiujn koncentriĝas ŝia melankolia karaktero. Do kun plezuro ŝi retrovis sian karan solecon, kiun la amikeco de Valentino ĝojigis per senĉesa rideto.

Ofte la celo de iliaj promenadoj estis la Kamuŝa gardistodomo. Tie Matildo retrovis sian maljunan nutristinon, al kiu la alveno de du junulinoj kaŭzis ĝojon ĉiam novan. Ili ambaŭ petolante kaj ridegante englutis plenan tason da lakto ensorbitan en grizan panon, kaj poste revenis al la kastelo.

Ŝi same rekomencis kune kun sia patrino kaj sia elekta fratino la ĉiutagajn vizitojn faritajn al la malriĉuloj kaj al la malsanuloj. Kiam la vintro ŝin revenigis en Parizon, la malfeliĉuloj, kiujn ŝi lasis post si en Prelongo, ploris pro ŝia eliro, kvazaŭ ĝi estus malfeliĉego.

La boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke ĝi sin turnis ne nur al homoj sed okaze eĉ al bestoj.

Ian tagon, ŝi veturis en kaleŝo laŭlonge de Violano, kiam ŝi vidis aron da malbonaj knaboj, kiuj turmentis junan hundon, per tiu krueleco speciala al la infaneco. Ili rompis unu el ĝiaj antaŭaj piedoj, kaj, malgraŭ tiu vundo, ĝin devigis kuri, ĝin persekutante per ŝtonbatoj. La malfeliĉa besto terurita penis, sed vane, sin liberigi el siaj turmentistoj; sed tuj kiam ĝi marŝis dum tri paŝoj, saltetante, skuante ĝian sangoplenan piedon, kiu pendetis kiel ĉifono, ĝi falis, flanken ruliĝante, kaj puŝis dolorajn blekegojn. Tiam denove la ŝtonoj are pluvis. Fine, lacaj pro tiu ludo, kiu prezentis ĉiam saman vidaĵon, unu inter ili ekkriis.

— Ni ĵetu ĝin en akvon.

— Vi estas prava; ni tre amuziĝos, respondis ĥore la bando.

— Nu, finu tiun kruelan petolaĵon, ekkriis Matildo indignanta, kaj lasu trankvila tiun mizeran beston.

— Nu, fraŭlino, respondis la ĉefo de la knabaro, ĉu ni maldiskrete partoprenas viajn aferojn? Kial do vi metas vian nazon en la niajn, kiuj neniel vin koncernas?

— Silentu, Nikolao, diris alia. Ŝi estas la kastela fraŭlino. Ŝi montriĝis kompatema al mia maljuna patrino, kiam ŝi rompis sian kruron. Mi malpermesas, ke oni ŝin malrespektu. Aŭdu min.

Alproksimiĝante respekteme al Matildo:

— Dio mia, fraŭlino, li diris, ni ĵus estis ĝin ĵetontaj en akvon. Se vi ĝin volas, vi povas ĝin preni.

La junulino ne deziris sin embarasi per tiu malpura hundo, kovrita de sango kaj de koto; sed tiu bonfaro estis la sola rimedo por ĝin savi. Aliparte la malfeliĉa besto ŝin rigardis per okuloj tiel petegantaj, ke ŝi sin lasis kortuŝi:

— Vi estas prava, ŝi diris; ĝin al mi donu. La veturigisto pruntis sian kovrilon por ke la kusenoj ne estu malpurigitaj: oni sur ĝin kuŝigis la vunditan kvarpiedulon; kaj la kaleŝo revenis kastelen.

Kiam Matildo montris al siaj gepatroj sian novan protektiton, ĉi tiuj unue ekgrimacis pro malŝato. Sed ambaŭ tiel amegis sian filinon, ke ili ŝin ŝercis nur modere, kontentegaj funde de sia koro pro tiu ago, kiu unu fojon plie montris la bonecon de ŝia natureco.

Oni venigis la bestkuraciston. Kredante, ke unu el multekostaj ĉevaloj de Raŭlo malsaniĝis, li rapide alkuris. Sed kiam li vidis la strangan klienton al li montritan, li malfacile detenis ironian rideton.

— Nu, por tiu malbelega besto vi min venigis, fraŭlino, li diris. Laŭ mia opinio, oni devus ĝin mortigi. Vi estus estinta prava lasinte ĝin dronigi.

— Se vi malkonsentas ĝin kuraci, diru tuj, respondis sektone Matildo. Mi petos mian kuraciston; kaj mi estas certa ke, por min plezurigi, li konsentos provi tiun resanigon.

La bestkuracisto komprenis, ke li diris malspritaĵon. Oni ne perdas pro petolaĵo klienton kiel sinjoron de Prelongo. Pro tio, li respondis tre respekteme:

— Ĉar vi tion absolute deziras, fraŭlino, mi ĝin provos. Post kelkaj minutoj mi revenos.

Post duono da horo li realiris kun tolaĵa banderolo kaj boteleto plena da potasa silikato. La ostrompo estis reordigita kaj starigita per aparato senmoviga.

— Nun, fraŭlino, nenio moviĝos, mi tion al vi certigas. De nun, vi povos purigi tiun beston. Ĉar ĝi estas tre juna, kredeble la ostoj perfekte kunlutiĝos.

Zorge lavita de la ĉambristino, la vundito montriĝis kun felo tute blanka. Oni ĝin sekigis antaŭ flamanta fajro: ĝiaj maldikaj haroj nature friziĝis.

— Vidu, patrineto, diris la junulino entuziasmigita, ĝin portante al la markizino; rigardu ĉu Dio ne min rekompensis pro mia bona ago. Ĉu vi jam vidis hundeton pli ravan? Oni kredus ke ĝi estas malgranda ŝafo.

— Mi konsentas, diris sinjorino de Prelongo, ke ĝi estas belega. Kiam vi ĝin alportis, ĝi montriĝis tiel malpura, ke neniu estus suspektinta ĝian belecon.

Post ses semajnoj Ŝafo estis tute resanigita. Sed Matildo treege miris, vidante, ke li ĉiam kreskadas. La monatoj fluis, kaj ĝi ne ŝajnis haltonta. Kiam, post la vintro, la junulino revenis Prelongon, anstataŭ la mizera hundeto, kiun ŝi kredis esti savinta, ŝi retrovis grandrasan Novterhundon, kiu preskaŭ ŝin renversis per la fervoro de siaj unuaj karesoj.

De tiu momento Ŝafo ĉiam akompanis sian junan mastrinon. Ĝi ŝin sekvis kvazaŭ ŝia ombro. Kiam ŝi sidiĝis sur benkon, ĝi ekmetis sur la genuojn de la junulino sian inteligentan kapegon. Aŭ ankoraŭ, kuŝante antaŭ ŝi, la nazon inter siaj antaŭaj piedoj, ĝi restis tie dum multaj horoj, direktante al ŝi sian rigardon ameman kaj kareseman, senmovigitan per muta adorado.

La bela Matildo, amegita de siaj gepatroj, de Valentino sia amikino, de Kamuŝaj geedzoj kaj de Ŝafo sia hundo vivis do tute feliĉa.

Nun fraŭlinoj de Savinako kaj de Prelongo neniam lasis unu la alian. La domo de la markizo fariĝis por la orfino ŝia vera hejmo: kaj la permeso, kiun Raŭlo persiste petis ĉiujare de la maljuna Artemiso, estis konsiderinda nur kiel simpla ĝentileca formulo.

Meze de la Folieraĵa arbaro, kiun sinjoro de Prelongo aĉetis dum la unuaj monatoj de sia edziĝo, troviĝis arbetaroj faritaj el arbetoj malaltaj, kiuj ne kreskis pro la malbona natureco de la teraĵo. Ili faris nealireblajn dornarbetaĵojn, kiuj kompensis per sia denseco sian malkreskecon. Ian tagon, Raŭlo promenadis kun Kamuŝo en tiu parto de l’ arbaro. Lia gardisto al li rimarkigis, ke tiu loko estas tre favora por la edukado de fazanoj.

— Se via markiza Moŝto tion permesas, mi prenos sur min starigi tie ĉi fazanejon tute ŝatindan. Tio ebligus diversigi la plezurojn, prezentante al invititoj de via Moŝto la amuzaĵojn de la ĉaso per pafo post la kortuŝecoj de la ĉaso per kurado.

Raŭlo volis unue pripensi al tiu propono: poste, ĉar Suzano tion konsentis, li donis al Kamuŝo la monon necesan.

Borante unue laŭlonge kaj poste laŭlarĝe per vojetoj rektangule kruciĝantaj tiujn malaltajn kaj nealireblajn dornarbetaĵojn, Kamuŝo sukcesis ilin aliformigi en belegajn pafejojn. La kvadratoj konservitaj estis plenigitaj da junaj fazanoj. Trovinte en tiuj arbetaroj medion tre taŭgan al siaj bezonoj, ili devis multe ariĝi, kaj liveri al avidaj ĉasistoj ĉasaĵon ne konsumeblan.

La eksperimentado sukcesis multe pli bone ol ĝin esperis Kamuŝo. La fazanoj okulvide kreskis. Sed kvankam ilia kvanto multe pligrandiĝis, tamen ili ne obliĝis tiel are kiel ili estus tion farontaj en tiaj kondiĉoj. Ĉar la landanoj, kiuj trovis en tiu fazanejo senpagan manĝaĵon, sen iu konsciencdubo ĉasoŝtelis en la bieno de la markizo.

Inter ili unu precipe, senhejma sentaŭgulo, kuŝanta funde de arbaroj, vivanta kiel sovaĝulo, pli klopodigis Kamuŝon kaj liajn subulojn ol ĉiuj aliaj. Kiam oni petis de tiu ĉasŝtelisto, kiajn rimedojn li uzis por eviti senĉese la senripozan observadon de gardistoj tiel lertaj kiel tiuj de la markizo, li respondis ironie, levetante la ŝultrojn:

— Serĉu! Ĉar neniu konis lian veran nomon, nur per tiu moknomo ĉiu lin vokis.

Ian nokton, Kamuŝo ne enlitiĝis, por spionadi pli atente la misterajn iradojn de la rabisto; subite li aŭdis pafon eksplodantan apud kelkaj paŝoj. Rapida kiel leporo la gardisto sin ŝovas internen de l’ arbetaĵo: kaj kiam la ĉasŝtelisto sin preparas pafi sian duan ŝargon, fera mano falegas sur lian ŝultron kaj maldirektigas la armilon. La pafo eksplodas, boretante per plomberoj nur la branĉojn de l’ apuda arbeto. Antaŭ kiam li trovis tempon por returneniri, Serĉuo estas buŝŝtopita, alligita kaj ĵetita kiel pakaĵo sur la ŝultrojn de Kamuŝo, kiu lin alportas al la kastelo.

Lia proceso estis rapide juĝita. Sed la kulpigo de ĉasŝtelo ne estis pruvebla de la gardisto, ĉar la pafo mortigis neniun ĉasbeston. Serĉuo estis do kulpigita nur de neleĝa armportado. Sed, ĉar lia famo estis malbonega, ĉar li troviĝis en stato de senĉesa vagado, la juĝistaro sin montris severa, kaj lin kondamnis al du monatoj de malliberejo.

Kamuŝo estis malkontenta pro tia juĝo. Li komprenis ke, anstataŭ pliboniĝi, Serĉuo fariĝos kontraŭe ankoraŭ pli maltimema ol antaŭe, kaj eliros el la malliberejo kun soifo al venĝado. Tiam ne nur la ĉasbestoj sed li mem estos minacitaj. La rigardo, kiun la rabisto, aŭdinte sian kondamnon, sendis al la gardisto, pruvis sendiskuteble, ke tiu ĉi neniel eraris.

Raŭlo, kiun tedegis tiuj aferoj, ordonis al Kamuŝo ke li ne promenadu nokte, uzu observon nur ordinaran pri la aliaj ĉasŝtelistoj pli timemaj, malpli timindaj ol Serĉuo, kaj fine lasu tiun vagiston tute trankvila. Sed la gardisto, kiun malnova malamo kolerigis, ne volis aŭdi. Li ĉagreniĝis, pensante ke tiu bela fazanejo, lia propra kreo, eble malprosperos pro la malboneco de sentaŭgulo. Unu fojon eĉ sinjoro de Prelongo aŭdis lin, kiu murmuris:

— Ha! rabisto, la proksiman fojon, kiam mi vin surprizos ĉasŝteladantan, vi povas esti certa, ke mi pafos kuglon en vian kapon.

— Mi tion absolute malpermesas: aŭdu min. Mi pli amas perdi kelkajn fazanojn ol min riproĉi pro la morto de iu ajn homo.

— Tamen, via Moŝto ...

— Aŭskultu min, Kamuŝo, daŭrigis Raŭlo severtone. Vi scias, ke mi vin ŝatas multege, ĉar mi konas vian sindonemon al mi. Sed, se Serĉuo estas mortigita de vi, kaj se vi ne povas pruvi, ke vi troviĝis en stato de rajta defendo, mi vin forpermesos.

Kiam la ĉasŝtelisto eliris el la malliberejo, Kamuŝo rekomencis sian noktan observadon, malgraŭ la malpermeso de la markizo: ĉar li neprecize esperis, ke fariĝos tiu okazo de rajta defendo, kiun aludis sinjoro de Prelongo.

La pafejo finis oriente per kruta muro, en kiu la geologiistoj senŝancele rekonis la antikvan bordon de antaŭtempa maro. La sĉista* krutaĵo estis tiel krute tranĉita, ke vidiĝis neniu ebleco, ke oni ĝin suprengrimpadu. Ĝi prezentis neniun truon sufiĉe larĝan, por ke oni povu en ĝin meti piedon: pli supre eĉ ĝi elstaris. Ĝenerale al tiu flanko finis la ĉasoj; ĉar tie la harplenaj ĉasbestoj ne povis eliri, kaj falis hajle sub la pafoj de invititoj. Ian nokton, Kamuŝo sekvis la vojeton, kiu borderas la fundamenton de tiu krutaĵo. Li sin sentis tute senriska, ĉar li estis certa, ke neniam Serĉuo kuraĝos eniri en tiun senelirejon, kies li devis koni danĝerojn. Cetere li singardeme portis sian pafilon en la mano, anstataŭinte per kugloj la plumberajn kartoĉojn. La krutaĵo troviĝis dekstre: subite el maldekstraj arbetaĵoj ombro eliris, kaj eksplodis pafo. La gardisto vidis ruĝan fajreron pasantan antaŭ liaj okuloj, dum varma vaporo bruligis lian vizaĝon. Flanke la ŝtonoj de la krutaĵo brue eksaltegis. La senvola ekmovo de returneniro de li farita lin savis de neevitebla morto. Kvankam ne vundita, por trompi sian malamikon, li ĵetis krion kaj faletis, tenante forte premitajn en siaj manoj la tubon kaj la kapon de sia pafilo.

Liaj okuloj, blindigitaj de la fajrero, iom post iom rekutimiĝis al la senlumeco. Kaj dum li restis senmova, li spionadis la movadojn de Serĉuo, kiu kriegadis:

— Vi nun estas plene tuŝita! Kiam mi tediĝis en malliberejo, mi ĵuris, ke vi pereos nur de mia mano. Mi realigis mian parolon.

La luno ekleviĝis, plene lumigante al la vizaĝo de la ĉasŝtelisto, sed lasante en ombro Kamuŝon ĉiam senmovan. Ĉi tiu komprenis, ke estis utiliginda tiu cirkonstanco tiel favora por li. Sin apogante sur kubuton kun multaj antaŭzorgoj, li rapide celis. Sed pro la maloportuna sintenado en kiu li troviĝis, li ne povis celi sufiĉe ĝuste. Anstataŭ trabori la kranion de Serĉuo, la kuglo iomete kliniĝis, plugis la vangon kaj formetis orelon. La ŝtelisto kriegis pro doloro, dum lia kontraŭulo, ekstariĝante sur siaj piedoj, pafis preskaŭ korpotuŝe sian duan pafilŝargon en mezon de lia brusto.

Serĉuo falis mase: sed lia mano krispiĝanta ne faligis lian pafilon, kies dua tubo estis ankoraŭ kartoĉhava.

Volante certiĝi ĉu la vagisto estis senripareble kuglofrapita, kaj ĉu lia falo ne estis milita ruzo komparebla al tiu jam uzita de li mem, la venkanto tre singardeme sin klinis al sia malamiko. Kuŝante sur dorso, kun okuloj fermitaj, kun palega vizaĝo, la rabisto ŝajnis vere malviva. Ruĝa makulo, pli kaj pli disvastiĝanta, malpurigis lian ĉemizon, en la loko de la koro. Tute rekuraĝigita, Kamuŝo ĵetis sur sian ŝultron sian senutilan armilon kaj jam ekeliris, kiam la mortanto, subite stariĝinte de sia tuta alteco, saltegis al la gardisto, kiu havis nur tempon sin ĵeti malantaŭen.

Alpuŝita al la krutaĵo, tute senarma antaŭ la rabisto, kiu havis ankoraŭ duan ŝargon eksplodeblan, Kamuŝo komprenis, ke li estas pereonta. Svingante sian pafilon per la tubo, li flanken eksaltegis al Serĉuo, por rompegi lian kranion per frapego de pafilkapo; sed, rapida kiel fajrero, la vagisto premis la ĉanon; kaj la malfeliĉa gardisto, ricevinte en la ŝultron tutan ŝargon de kugletoj, falis flanken de sia malamiko, kiun lacegigis tiu lasta penego.

Dum la tuta nokto, la luno lumigis per sia pala lumeto al tiuj du korpoj banantaj en sango.

Kiam aperis la matenruĝo, la malvarmeta aero vekis Kamuŝon el la rigidigo, kiun kaŭzis la perdo de lia sango. Unue li malfermis la okulojn, mirante, ĉar li tie ĉi kuŝas, memorante nenion. Sed kiam li volis ekmoviĝi, akra doloro sentita en la dekstra ŝultro lin revenigis al la realeco, kaj vekis lian memoron ankoraŭ nekonscian. Li komprenis ke, se li estas ankoraŭ vivanta, tio devenas de vera miraklo. Malfacile li sin starigis sur siaj kruroj, kiuj al li ŝajnis malfirmaj kiel kotono. Poste, ĵetinte kompatan rigardon al sia malamiko kuŝanta post du paŝoj, li revenis en sian hejmon, malproksimiĝantan de du kilometroj apenaŭ, uzante sian pafilon kiel bastonon, sur kiun li sin apogis per la maldekstra mano. Sed li estis tiel lacega, ke li uzis preskaŭ tri horojn por trafi sian celon. De kvin paŝoj al kvin paŝoj li estis devigata halti kaj sin apogi kontraŭ arbon por spiri. Hejme li havis nur tempon sin ĵeti sur apogseĝon: denove li svenis, dum lia edzino venigis la kuraciston, kaj tion sciigis al sinjoro de Prelongo. Kiam alvenis la markizo, lia vizaĝo estis severa. Tamen li neniel riproĉis la vunditon, pli amante konigi al li sian opinion en momento pli favora. Sed Kamuŝo legis sian kondamnon en la okuloj de Raŭlo. Li komprenis, ke ĉi tiu ne pardonis lian malobeon. Kiam la kuracisto ekzamenis la vundon, li certigis ke ĝi estas danĝera kaj ke kredeble estas farota la detranĉo de la brako.

Pri Serĉuo, sinjoro de Prelongo sendis servistojn, kiuj lin prenis kaj alportis al la malsanulejo de la proksima urbo.

Li mortis la morgaŭan tagon, ne rekonsciiĝinte. La korpomalfermigo pruvis, ke la Kamuŝa kuglo lin plene frapis sur la bruston, en la loko de la koro. Sed, dekliniĝinte sur la sternumo, ĝi transiris la hepaton kaj haltis en la intesto. Tio klarigis kial la vundo, kvankam pereiga, ne estis tuj mortiga.

Kiam Raŭlo eksciis la morton de la vagisto, li venis al la domo de sia gardisto.

— Kamuŝo, li diris severe, malgraŭ mia sendiskutebla malpermeso, vi tamen denove persekutis tiun malfeliĉulon. Via ago estas do vera volmortigo.

— Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo.

— Ne: kaj mi tion al vi pruvos. Via pafilo enhavis kuglojn kaj tiu de Serĉuo nur kugletojn. Vi do bone vidas, ke li intencis mortigi nur ĉasbestojn. Plie li pafis al vi nur kiam lin vundis viaj du pafoj. Ĉar se, de la komenco, vi estus ricevinta la vundon, kies vi suferas, ĉu poste vi estus povinta uzi vian armilon? Vi do atakis kontraŭe, kaj li nur sin defendis. Mi devus vin sendi al la juĝistaro. Sed mi memoras vian sindonemon kaj tiun de via edzino: pro tio mi malobeas la ordonon de mia devo. Mi petis la imperian Kulpigiston, ke li ne vin persekutu. Li tiumatene al mi respondis ke, por pruvi al mi sian estimon, li ĉesigos la proceson: cetere la malbonega famo de via mortigito klarigas kaj ebligas tian komplezon. Do oni vin lasos trankvila. Tiel longe kiam via farto postulos specialajn kuracaĵojn, vi restos tie ĉi; sed tuj kiam vi estos resanigita, vi forlasos tiun domon. De tiu momento, vi ne partoprenas plu mian servistaron.

Kaj la markizo eliris, ne turninte la kapon. Aŭdinte tiujn neripareblajn parolojn, Kamuŝo fluigis el siaj okuloj du larĝajn larmojn. Ĉar neniu ĉeestanto vidis la batalon, lin kulpigis ĉiuj ŝajnoj: li tion tro bone komprenis.

La nokto estis malbona por la malsanulo. La morgaŭan tagon, la du kuracistoj, vokitaj pro konsiliĝo, decidis, ke estas necesege operacii kiel eble plej rapide la elartikigon de la ŝultro.

Kamuŝoj havis en Matildo sindoneman amikinon. La junulino ĉiam konservis al sia nutristino sinceran amsenton, kaj ofte ŝin vizitis. Al ŝi sola la ĉasgardisto akurate rakontis la veraĵon pri la batalo. Fraŭlino de Prelongo, kiu absolute fidis al la sincereco de tiu viro, eĉ unumomente ne dubis pri lia parolo. Ŝin ĉagrenis la severa decido prenita de ŝia patro: sed pro la respekto, kiun ŝi sentis al li, ŝi ne kuraĝis lin kritiki.

Tamen kiam ŝi eksciis la teruran operacion tolerotan de la malsanulo, operacion, kiu lin senripareble kripligos, ŝi ne povis sin deteni, kaj, interparolante pri tio kun sinjoro de Prelongo:

— Paĉjo mia, ŝi diris, la malfeliĉa Kamuŝo estas malsanega. Baldaŭ oni tranĉos lian brakon. Mia plendinda nutristino ploregas dum la tuta tago: mi timas, ke ŝi malsaniĝos pro ĉagreno. Ĉu vi permesos, ke mi ilin helpu per mia junulina monujeto?

— Kara infanino, ekkriis Raŭlo kortuŝita. Ĉar ĝi devenas de vi, tia peto ne min mirigas. Pro tio, ne nur mi ne kontraŭbatalas tiun malavaran penson, sed kontraŭe mi volas ĝin partopreni. Konservu viajn ŝparaĵojn; mi liveros al vi la tutan monon, kiun vi bezonos. Sed promesu la sekreton, ĉar mi treege deziras, ke mia nomo ne estu elparolita.

La markizo tiel facile konsentis la peton de sia filino nur ĉar, fonde de lia koro, lin tre kontentigis tiu intermeto. Lin suferigis lasi en la malriĉeco viron kaj virinon kiujn, dum lia tuta vivo, li ŝatis kaj amis, ĉiun pro malsimilaj kaŭzoj. Aliparte la ordonanta leĝo de la devo malpermesis, ke li ankoraŭ rilatu eĉ iomete kun homo, kiun li konsideris kiel volmortiginton. Dank’ al sia interveno, Matildo malŝarĝis la patran konsciencon el granda pezo, ebligante lian helpadon, sed laŭ maniero tute anonima.

Kiam la operacio estis finita, la ĉasgardisto, dank’ al sia fortika natureco, ne estis plu baldaŭ minacita de ia danĝero. Tamen li restis ĉiam pala; kaj la forteco ne revenis. Tio, kio pligrandigis lian fizikan doloron, estis morala sufero: ne sin senti en sia hejmo, ĉar la nova gardisto, nomita Mareĉalo, atendis senpacience, ke la loĝejo estu malplena. Ĉar la kuracistoj certigis, ke la mara aero estos por la malsanulo kuracilo potenca kaj rapidigos lian resanigon, Matildo decidis, ke ŝi efektivigos projekton de kelka tempo jam elpensitan.

Ĉerpinte en la patran kason, antaŭ ŝi larĝe malfermatan de sinjoro de Prelongo, ŝi aĉetis dometon konstruitan supre de krutaĵo. De tiu alta supraĵo, la rigardo vastiĝis super Oceano ĝis dekmejla horizonto; dum dufoje ĉiutage la marfluo frapis ĝian fundamenton per la senĉesa movado de alfluo kaj de elfluo.

Kiam ĉiuj aranĝoj estis finitaj, fraŭlino de Prelongo akompanata de Valentino, sia sendisiĝa amikino, veturigis ge-Kamuŝojn en sia propra kaleŝo. La du junulinoj kun granda plezuro loĝigis mem tiujn bonajn geedzojn, kiuj ploris pro ĝojo, ilin dankante.

— Nun, ili diris, nia dankemo pereos nur kun nia vivo. Ĉu okaze vi bezonos nin, ni estas pretaj. Kion ajn vi petos, ni ĝin plenumos senŝancele, kiam eĉ ni devus rompi niajn ostojn.

Matildo kaj Valentino ridetis. Ili ambaŭ sentis sin tiel ŝirmitaj kontraŭ ia ajn malfeliĉaĵo, ke kredeble neniam Kamuŝo aŭ lia edzino trovos okazon ekzerci sian sindonemon.

Dum fraŭlino de Prelongo iom post iom aliformiĝis en junulinon mirinde belan, Ludoviko Linŝardo finis siajn studadojn en la terkultura lernejo. Reveninte en sian landon, li edziĝis kun infaneca amikineto, Eŭlalio Grosklaŭdo, kiu, post kvin jaroj da edziniĝo jam naskis kvar infanojn. Dum la junan edzinon okupadis la zorgoj de la patrineco, ŝia edzo antaŭenirigis la patran farmodomon per neatendita puŝado. Li anstataŭis la homajn brakojn per vapormaŝinoj nove elpensitaj kaj uzis specialajn ternutrilojn. De lia ĥemia laborejo, en kiu li pasigis la plej agrablajn horojn de sia vivo, eliris produktaĵoj ĝis nun nekonitaj, kiuj redonis al la tero nekonsumeblan fruktodonecon, aŭ protektis la rikoltojn, detruante iliajn parazitojn. En la terkulturaj kunvenoj, en la regionaj ekspozicioj, li nepre ricevis ĉiujn premiojn, dank’ al la supera kvalito de siaj greneroj aŭ de siaj brutaroj. La registaro, dezirante kuraĝigi la kulturarton, kaj montri, ke ĝi tre ŝatas la laboremajn homojn, kiuj ĝin pliperfektigas, sendis al Andreo la rubandon de la Honora Legio.

Dum la lastaj balotoj por la ĝenerala konsilantaro, preskaŭ ĉiuj voĉdonoj kolektiĝis sur lian nomon. Liaj politikaj amikoj eĉ lin antaŭsciigis, ke ĉu li dezirus sin prezenti por la deputateco, li havas multajn ŝancojn kaj kredeble estos nomita. Sed Linŝardo, kiu jam suferis, ĉar li estis devigata porti ordenon merititan nur de lia filo, malakceptis tian proponon, opiniante ke la situacio de ĝenerala konsilanto lin famigas multe pli ol li tion dezirus, kaj kaŭzas al li sufiĉe da zorgoj.

La novaĵoj ricevitaj de Afriko same preteriris liajn esperojn. Dank’ al tiu singarda maltimo, kiun li montris dum la brulado, Viktoro plenumis agojn de nekredebla kuraĝo, kiuj, multajn fojojn, savis el certa pereo la korpuson de li komanditan. En okazoj en kiuj la kuraĝo estis senutila aŭ eĉ malutila, li ne ŝanceliĝis kaj uzis la ruzon, kiu same bone taŭgis. Pro tio li ĉiumomente estis nomita sur la militaj notoj; kaj oni lin konsideris, ĉe la ministraĵo, kiel unu el plej bravaj, plej inteligentaj, unuvorte plej sukcesontaj oficiroj. Kiam oni kaptis Konstantinon, li ricevis sur la batalkampo la krucon de Honora Legio. Lian rapidan altgradiĝon neniu ĵaluzis, ĉar oni konfesis, ke ĝi estas plene meritita. Nur dudeksesjara, la filo Linŝardo jam estis kapitano, kaj enskribita sur la tabelo por la komandanta grado.

Eksterordinare severa pri la disciplino, kiam oni manovris en militagoj, li postulis de siaj viroj superhoman penadon, pro kiu ili ne plendis, ĉar li ilin instigis ne nur per paroloj, sed per ekzemplo, partoprenante iliajn danĝerojn kaj iliajn malkomfortaĵojn. Sed kiam li ne troviĝis antaŭ la malamiko, li montriĝis bonkaraktera kaj patra: kaj tiamaniere li egalsukcese sin timigis kaj samtempe sin amegigis. Plezure oni ripetis en tendaroj, ke la kapitano Linŝardo estas trihara kuraĝulo, tute bonulo, sed kun kiu, Dinome! ne estas saĝe petoli.

Heleno pensis, ke estas alveninta la tiel dezirita momento. Fraŭlino de Prelongo estis edziniĝebla: Viktoro, kapitano, kavaliro en Honora Legio, atendante ĉiutage sian elekton al la komandanta grado, realigis ĉiujn revojn, kiujn ŝia ekscitita imago iam kareseme naskis. Pli longa prokrasto estus neriparebla malprudentaĵo: sinjorino Linŝardo tion komprenis. Ŝi skribis al sia filo, ke li revenu kiel eble plej rapide, dum la markizo ankoraŭ troviĝas en Prelongo, kaj risku sian edziĝan peton.

Pretekstante negravan vundeton ricevitan dum la lasta batalo, Viktoro petis pro resanigo libertempon, kiun lia ĉefo tuj konsentis.

Dum li transiris plenvapore la kvincent mejlojn, kiuj lin disigis el sia familio, lia animo naĝis en la bluaĵo: ĉar li vidis sin alvenintan al la celo, kiun de sia infanaĝo li penadis trafi. Kiam li alvenis Prelongon, la akcepto al li farita de la markizo ŝajnis plej kuraĝiga. Pro tio, kiam li decidis, ke li sendos la leteron, en kiu li respekte petis la manon de fraŭlino de Prelongo, en lia koro la espero superis la timon.

Kiam Raŭlo finis la legadon de tiu letero, li restis momente mireganta. Ia Linŝardo kuraĝis levi okulojn al Prelongino. Tia maltimego lin sufokis. Dum interparoladoj, por inciteti la markizinon, li plezure proponis paradoksojn, kaj tiamaniere kredigis, ke li estas multe pli egalecema ol li estas reale. Sed, en tiu momento, tiuj teorioj, kiujn li kredis konsenti, vaporiĝis subite sub la puŝo de lia malnova nobela sango, kiu suprenfluis al lia cerbo.

— Nu, sinjorino, li diris, prezentante al la markizino la leteron de Viktoro, kion vi opinias pri tio?

— Mi ĝin atendis, respondis senkolere Suzano, ĝin al li redonante.

— Sed fine, kio al vi povis kredigi ke ...

— Nenio, amiko mia, nur antaŭsento.

— Sed kion respondi ?

— Sidiĝu kaj skribu:

“Sinjoro,
Estas petolaĵoj, kiuj preteriras ĉiujn limojn; ĉar vi devus kompreni, ke markizo de Prelongo ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo.
RAŬLO, markizo de Prelongo.”