Kelkaj klarigaj vortoj

El Vikifontaro
Kelkaj klarigaj vortoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KELKAJ KLARIGAJ VORTOJ

Kio ne fariĝas ? Tiel certe pensas niaj amikoj kaj sendube kun maltrankvileco ili faras tiun demandon. Ĉu « Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj » estas jam senviva ? Ne, amikoj niaj ; certe kelkaj malagrablaj aferoj malhelpis nin en nia laboro, sed tio ne estas grava afero. Ekzemple, vi ne legos en la Kajero dek-oka de Esperantista Dokumentaro (Sepa Universala Kongreso de Esperanto) eĉ unu linion rilate al niaj kunvenoj dum la Sepa Kongreso. Oni forgesis nin ; sed antaŭ kelkaj jaroj, oni forgesis la societon U. E. A. ; ĝi estas tamen ankoraŭ plenviva ; ni penos fari same.

Alia kaŭzo alportis prokraston en la apero de la nuna numero ; unuiĝo de la du gazetoj : « Fervoja Esperantisto » kaj « Germana Fervoja Esperantisto », laŭ deziro ofte dirita, estas de nun konsentita. F. E. aperos do sola.

Plie, la jara kotizaĵo al I. A. E. F., kiu estis 0,5 Sm., kaj la jarabono al F. E., kiu estis 1 Sm., estos ŝanĝitaj ; nun, nur unu kotizaĵo de 1 Sm. 2 kiu enhavos aliĝon I. A. E. F. kaj abonon al F. E.

Fine, ni memorigas al niaj legantoj, ke F. E. estas la organo de ĉiuj aliĝintoj ; do, bonvolu sendi al ni artikolojn pri fervojaj aferoj.

I. A. E. F. estas enregistrigita kiel Esperantia Entrepreno por la jaro 1912 de « Universala Esperanto-Asocio » sub la numero 234.

Kiel konkludo, ni diras : abonu.