Kial ili estas famaj???

El Vikifontaro
Tradukita de Fernand Doré
Librairie de l’EspérantoParis (p. 5-11)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kial ili estas famaj ???


La homoj estas malspritaj, malspritaj, mal- spritegaj, ne parolu al mi pri tio! vidu, mi suferas. Ha ! Pascal prave diris : « La homo estas kano ! » Jes, kano, tio estas afero mal- sprita, malsprita, malspritega.

Nu, rigardu la homon ; li, malforta estaĵo, li juĝas la aliajn homojn, li famigas ilin ! Kaj kiujn li elektas por tio ?… ĉiam konatajn homojn ! Estas ruze! Tiel oni ne bezonas ilin serĉi !

Fine, kiuj estas tiuj famuloj ? Estas Franklin, Gutenberg, Cristoforo Colombo… Cristoforo Colombo, ni parolu iom pri li ! Sinjoro kiu havas nur la meriton esti stariginta ovon sur ĝia pinto… kaj tio ĝin rompante ! Sed sufiĉas manĝi ovojn en ŝelo por tio ! Mi tion faris dudek foje, mi… mi starigos la ovon sur ĝia pinto… kaj plie, ne rompante ĝin… Vi dubas pri tio? Donu al mi ovon kaj ovingon, kaj vi tuj vidos… Sed kiu ajn ekvilibristo faros ĵonglaĵojn dekfaje pli malfacilaj ! li turnigos globon sur la ekstremaĵo de vergeto, li… Cristoforo Colombo ne estus tion farinta ! Vi bone vidas, ke tio ne malebligas lin esti fama…

Jes, mi scias, ke li ankaŭ eltrovis Amerikon !… Sed kio ? ĉar ĝi ekzistis, li nur bezonis iri tien ! Vi kredas, ke mi ne estus eltrovinta ĝin, mi ? Ha, nu, kiel tio estas malfacila ! Estas vaporŝipoj, kiuj vin kondukas tute rekte.

Jes, sed tiam vi trovas personojn, kiuj diras al vi : « Permesu ; por Cristoforo Colombo, Ameriko estis nekonata, tiam estis eltrovaĵo ! » Nu, kio ? Vi eble kredas, ke mi ĝin konas, mi ? Tiam, laŭ tiu rezono, se mi tien irus… estus eltrovaĵo ? Estas malspritege ! Jes, mi bone scias, ke oni respondos al mi : « Ho ! pardonon ! Sed Cristoforo Colombo estas la unua Eŭropano, kiu metis la piedon sur Amerikon ! » Nu, tiam, la unua Amerikano, kiu estis rekondukata en Hispanujon… li do eltrovis Eŭropon, tiamaniere ? Vi vidas, ke tio ne povas esti rezonata. La homoj estas malspritaj, malspritaj, malspritegaj ! Ne parolu al mi pri tio ! vidu, mi suferas !

Estas kiel Parmentier… nomo de franca supo ! kial li estas konata, mi petas ? Ĉar li Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/14 Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/15 Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/16 Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/17 Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/18