Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo

El Vikifontaro

Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/3 Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/5 vontaj decidoj aperos al ni kiel nova garantio de monda paco, kiel plia malvolviĝo de la « ideo interna ». Amikejismo, oni povas diri, estas la realigo de la monda paco per agado sur la faktoj ekonomiaj, kaŭzoj de l’paco kaj de l’milito. Supoze ke Amikejismo estas himero, nia devo estas penadi por atingi tiun himeron.


II. — Fondo de Amikejo

La titolo de mia franca broŝuro eldonita en Februaro estas : « Projet d’un État espérantiste réalisable en six mois », projekto de esperanto ŝtato realigebla en ses monatoj. Baldaŭ estos pasintaj la ses monatoj ; ĉu estas fondita la esperanta ŝtato ?

Kio estas esperanta ŝtato ?

Anglujo estas industria ŝtato, Holandujo estas paŝteja ŝtato. Tio signifas ke Anglujo estas karakterizata de industrio, ke Holandujo estas karakterizata de paŝtejoj. Esperanta ŝtato signifas karakterizata de Esperanto.

Ĉiuj mondaj ŝtatoj enhavas esperantistojn, konsekvence ŝtato povas esti karakterizata de Esperanto nur enhavante laŭproporcie pli da esperantistoj ol iu ajn alia.

Nu, Amikejo enhavas 4.000 loĝantojn kaj 135 esperantistojn. En kiu lando troviĝas tia proporcio?

Plie, tiuj esperantistoj ne estas homoj kiuj uzurpis sian nomon. Ili dispeciĝas en tri grupoj (infanoj 70, sinjoroj 40, sinjorinoj 25), kaj ĉiu grupo, sub la patronado de la ŝtatestro, ricevas en la ŝtata lernejo du lecionojn semajne.

Esperanto, cetere, karakterizas Amikejon pro alia tialo. Dum la pariza internacia kongreso de komercovojaĝistoj, en la lasta Junio, mi fondis internacian asocion de esperantistaj komercovojaĝistoj havantan sian sidejon en Amikejo kaj celantan favoradi la interancian komercon per la disvastigo de Esperanto en la mondo de la komercovojaĝistoj.


III. — Penadoj kaj Klopodoj

La franca broŝuro estis ĵus aperonta kiam mi legis en diversaj ĵurnaloj ke Germanujo anigas al si Neŭtran-Moresneton. Kelkajn tagojn poste, la germana legacio en Bruselo kaj la belga legacio en Berlino respondis al mi : Tiu informo pri Neŭtra-Moresneto publikiĝas periode en la gazetaro, sed ĝi estas neĝusta. La belga legacio aldonis : por ke la neŭtraleco de Moresneto ĉesu, tiu demando devus esti priparolata en la germana kaj en la belga parlamentoj, poste ambaŭ parlamentoj devus interkonsenti pri speciala leĝo.

Do la kutimaj informoj rilate al l’anigo aŭ la divido de Neŭtra-Moresneto ne estas konsiderindaj.

La bruo kiun ĉiulandaj ĵurnaloj faris ĉirkaŭ la broŝuro alkondukis al mi sindonemajn helpantojn, unue leŭtenanton Giminne, el Bruselo, kiu donacis tempon, paroladojn, monon ; abaton Richardson, veran apostolon ; sinjoron Charles Schriewer, tre energian kaj tre inteligentan junulon, nun konsulon kaj profesoron de Amikejo. Tiuj tri samideanoj, eĉ samanimanoj preparis paroladon kiun sinjoro Ruhl, el Verviers, faris germane al la loĝantaro de Neŭtra-Moresneto. Kiel sekvo de tiu efika kunlaboro stariĝis la tri esperantaj kursoj.

Se la granda allogo de S-ro Ruhl, homo rimarkinda pro sia klereco, riĉeco kaj boneco, ankoraŭ sentiĝadas en Neŭtra-Moresneto, ne malpli sentiĝadas ĉe diverslandaj komercovojaĝistoj aŭ komercistoj la granda allogo de S-ro Ullmann, el Berlino, prezidanto de la internacia asocio de esperantistaj vojaĝistoj en Amikejo, vic-prezidanto de angla vojaĝista asocio, aŭtoro de ŝatindaj komercaj artikoloj en « Der Berliner Tageblatt » kaj en « Die Post reisender Kaufleute Deutschlands ».

Malfacile estas difini precize la partoprenon en niaj laboroj de multaj samideanoj el Bruselo, el Antverpeno, kaj de Moresnetanoj. Ilia modesteco faris ke mi divenas pli ol mi scias la taskon de ili efektivigitan. Dankon al ili, kiel cetere al la estraro de Neŭtra-Moresneto, al S-roj Boirac, Bourlet, Blanjean kaj al nia Majstro D-ro Zamenhof.


IV. — Estonteco de Amikejo

Nun Amikejo staras.

Nu, Amikejo devas prosperi.

I. — Esperantista Bayreuth. Amikejo posedas beletan teatron. Ĉiujare, je datoj kiujn ni anoncos per nia ĵurnalo “La voĉo de Amikejo”, okazos en la teatro esperantaj ludadoj. Krom ili okazos dum la jaro multaj aliaj, ĉar la 135 esperantistoj de Amikejo scios post kelkaj monatoj monologojn, kantojn, komedion, dramon, kaj povos fondi bandon.

Belgaj, germanaj, holandaj, eĉ francaj grupoj kiuj ekskursos Amikejon povos ankaŭ uzi la teatron por siaj ludadoj. Ne forgesu ke Amikejo kuŝas je 8 kilometroj de la granda banurbo Aachen, kien, en la somero, venas tiom da fremduloj.

II. — Internacia komercoĉambro. Al la internacia komercovojaĝista oficejo kiu estos la hejmo de la vojaĝisto ni aldonos internacian komercoĉambron.

Ĝia celo estos tre diversa.

a). Prepari la unuiĝon de la diverslandaj komercoleĝaroj rilate al la vojaĝistoj, la unuiĝon de la diverslandaj komercoleĝaroj rilate al la patentoj kaj fabrikmarkoj ; la unuiĝon de la diverslandaj procesadoj rilate al la bankrotoj, la unuiĝon de la diverslandaj sistemoj de pezoj kaj mezuroj, k. t. p.

b) Prepari internaciajn kongresojn, antaŭ ĉiuj ekonomiajn kongresojn, ĉar la komercaj demandoj estas por ĉiu homo la plej gravaj : de la komercaj demandoj dependas paco kaj milito. Do, internacian kongreson de komercovojaĝistoj, internacian kongreson de komercoĉambroj, internacian kongreson de enportistoj kaj eksportistoj, internacian kongreson de ekspedistoj, internacian kongreson de ŝipekipistoj, internacian kongreson de entreprenistoj k. t. p. Ili ebligos la malfermigon de halo por reklamtabuloj kaj komercaj specimenoj. Ili naskos ekspoziciojn kaj internaciajn foirojn.


V. — Al la Esperantistoj

En multaj regionoj iam senakvaj, senvegetaĵaj, senanimaj, hodiaŭ fluadas fontoj, verdiĝadas folioj, briladas floroj, maturiĝadas fruktoj, kantadas birdoj, homoj tage laboradas, vespere iras koncerton kaj teatron. Kiu magia vergo aliformigis tiujn regionojn ?

Ducent, tricent metrojn sub la grundo de tiuj regionoj, de pli ol mil jaroj kuŝis karbo. Unutage inĝeniero diris : mi volas ke tiu karbo el la profundaĵo eltiriĝu, ĝis la supraĵo supreniru. Kelkajn jarojn poste, industriaj urboj kovris la dezertajn regionojn.

Hodiaŭ Amikejo ĵus eknaskiĝis. Por ke, en baldaŭa estonteco, alilandaj homoj ĉu plezurserĉante, ĉu gajnserĉante dense rapidu al la koncertoj, al la teatroj de Amikejo aŭ al ĝiaj komercaj kongresoj, al la teatroj de Amikejo aŭ al ĝiaj komercaj kongresoj kaj foiroj, kio estas necesa ? Ne eltiri karbon el senfunda ŝakto. Ĉar Amikejo estas apud la krucpunkto de la ĉeffervojoj de l’mondo, ĉar Amikejo estas apud la kunlimo de tri grandaj nacioj, ĉar Amikejo estas en unu el la regionoj plej industriaj de la tero, ĉar Amikejo estas unu el la lokoj plej proksimaj de Hamburgo, Antverpeno, Londono, ĉar Amikejo estas neŭtra, ĉar Amikejo jam estas esperantigita, sufiĉas ke la esperantistoj volu helpi ĝin, sufiĉas ke ĉiu esperantista grupo sendu al Amikejo 10 spesdekojn po grupano, tio estas 20 pfenigojn, 2 ½ pencojn, 25 centimojn, 24 helerojn, sufiĉas alivorte ke Esperantistaro volu helpi sin kiel Robinson Crusoe en sia insulo.


VI. — La Tri Genioj

Specialeco de Amikejo estas ke en ĝia deveno aperas la angla genio. Ĝi montriĝas en tiu fakto ke senigitaj de ĉiuj helpoj, fidantaj nur al si mem, esperantistoj sciis tamen realigi la esencaĵon de Amikejo.

Aliparte la germana genio montriĝis en tiu fakto ke esperantistoj unue verkantoj, filozofoj, scienculoj, libramantoj, imitante D-ron Faŭst fermis siajn librojn por turni sin, kiel li, kiel la modernaj germanoj, al la praktika agado.

Siavice la franca genio montriĝas en tiu fakto ke esperantistoj elektis neŭtran, internacian landon en kiu, dank’al neŭtra, internacia lingvo, ili povos pli bone trakti internaciajn, mondajn demandojn, laborante tiel ne por siaj popolanoj sed por la tuta homaro.


VII. — Gvideto por la Fremduloj

La interspace de Aachen al Amikejo estas 8 1/2 kilometroj, piede 1 1/2 horo, tramveturile 40 minutoj.

1. — Horaro de la tramveturilo.

Aachen-Amikejo. Antaŭtagmeze : 6.15 (nur semajnajn tagojn), 7.15, 8.15, 8.45, 9.15, 9.45, 10.15, 10.45, 11.15, 11.45. Posttagmeze : 12.15, 12.45, 1.15, 1.45, 2.15, 2.45, 3.15, 3.45, 4.15, 4.45, 5.15, 5.45, 6.15, 6.45, 7.15, 7.45, 8.15, 9.15, 10.25.

Amikejo-Aachen. Antaŭtagmeze : 7.00 (nur semajnajn tagojn), 8.00, 9.00, 10.00, 10.30, 11.00, 12.00. Posttagmeze : 12.30, 1.00, 1.30, 2.00, 2.30, 3.00, 3.30, 4.00, 4.30, 5.00, 5.30, 6.00, 6.30, 7.00, 7.30, 8.00, 8.30, 9.00, 9.30, 10.10, 11.10.

2. — Hoteloj en kiuj oni parolas esperante :

Hotelo Bergerhoff, kun esperanta teatro, — Esperanto-Trinkejo — Restoracio Esperanto, — Restoracio Schmitz, — Restoracio Dahlen, — Restoracio Klinckens.

La taga elspezo estas ordinare 5 frankojn po persono (loĝado kaj manĝado).

3. — La Kvarŝtonoj.

La kvarŝtonoj estas la kunlimo, la kunlimŝtonoj de Holandujo, Belgujo, Germanujo, Amikejo. Tien, kiel ĝin montras diversaj fotografaĵoj, ekskursas multaj societoj el la kvar landoj. Tie oni faras en kelkaj minutoj unu la plej internaciaj promenadoj, kuj oni surstaras la plej altan punkton de Holandujo.

4. — Zinkminejo “La Vieille Montagne”.

Certe estas belege planti la verdan standardon inter la kvar ŝtonoj, atendante ke ĉe tiu plej alta punkto de Holandujo oni fondu esperantistan senfadenan telegrafejon. Certe kunvenon de ĉiulandaj esperantistoj ĉe la kvarŝtonoj estas admirinda figaraĵo. Tamen, estas en Amikejo simbolo ankoraŭ pli bela, pli admirinda, ĉar, unue ĝi estas pli esprimanta, due ĝi havas la karakteron de la tri diritaj genioj.

La zinkminejo “La Vieille Montagne” estas iamaniere la aĵigita ideo, kiun D-ro Zamenhof nomas “ideo interna de Esperanto”. Efektive, tiu societo propoligis, prosperigis, prosperigadas la neŭtran landon. Tutmonda kiel Esperanto, ĉar ĝi posedas industriejojn en Belgujo, Germanujo, Italujo, Francujo, Anglujo, Svedujo, Alĝerio, Tunizio, k. t. p., ĝi realigis en tiuj diversaj landoj tiom da plibonaĵoj por siaj laboristoj ke la Tutmonda Pariza Ekspozicio en 1867 aljuĝis al ĝi premion da 1.000 frankoj.

Se tiu transnacia sindonemo estas franca genio, la propra kapableco de “La Vieille Montagne” pasi el la abstraktaj formuloj al senegala praktiko kiu faris el ĝi la plej potencan zinkminejon de l’universo, estas germana genio. Fine angla genio estas la progresado de tiu societo dank’al la espero kiun ĝi metis ĉiam nur en sin mem, dank’al la helpo kiun ĝi serĉis ĉiam nur en si mem.

S-ro Timmerhans, la direktoro de la “La Vieille Montagne” en Amikejo, havas la karakteron de la tri genioj : fidanta sin mem, saĝe administranta, li estas ankaŭ la neniam lacigita bonfaranto de Neŭtra Moresneto, la patro de la lando, kiel diras angla ĵurnalo.

Ni faru bondezirojn — eble frenezajn — por ke la zinko Amikejo iĝu en la Esperantistaro emblemo kiel la kanabo (la pantagruelion) ĉe Rabelais ; ke ĝi iĝu la emblemo de la “ideo interna” de Esperanto !

5. — Aersanigejo.

Neŭtra Monesneto estas konata en la ĉirkaŭaĵo pro siaj aerkuracadoj. Dezirinde estas ke tiu eco kiel plej eble dispublikiĝu.