Saltu al enhavo

Kiel juĝi bestoagojn?

El Vikifontaro
Kiel juĝi bestoagojn? ()
Scienca Revuo, 1949 (p. 42-48)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Scienca Revuo - Junio 1949.pdf/2 etologio, instruante ke la homo estas socia besto, kies konduto obeas la principojn, laŭ kiuj la rilatoj de unu individuo al la alia de la sama specio[1] estas regulataj. La fakto, ke gregomamuloj kiaj la antilopoj aŭ ke koloniobirdoj kiaj la ŝternoj restas kune, sekvas de la emo de ĉiu individuo serĉi alian de sia specio kaj sekvi aŭ akompani ĝin. La daŭra kunrestado estas efektivigata kaj faciligata de la speciaj krioj kaj de speciaj rekoniloj. La hela ĉirkaŭvosta parto ĉe multaj antilopoj servas kiel transdistanca kontaktilo kaj simile funkcias ĉe multaj anasoj kontrasta rektangulo sur la etenditaj flugiloj. Tiaj vidaj rimedoj, kaj simile aŭdaj kontaktiloj, pli-malpli devigas unu individuon sekvi alian. Speciale alarmkrioj havas fortegan nekontraŭstareblan influon sur la samspecianoj.

La principo, kiu regas tiajn reakciojn de unu individuo al alia MacDougall (1931) momis „sympathetic induction”, simpatia influado. Ia krio, gesto, ago aŭ eĉ odoro vekas en la samspeciano la saman animstaton en kiu la iniciatinto estadis dum ĝia prezentiĝo. Tiu ĉi induktita animstato kaŭzas la saman agon.

Laŭ tiu procedo ankaŭ la homoj nerezistipovaj ekz. sekvas procesion sur la strato, kune aplaŭdadas post koncertoj aŭ are reakcias je certaj agoj de kelkaj. Kiom infekte efikas oscedado, ridado, fajfado, plorado, panika disirado kaj eĉ krima farado, oni bone scias. Ofte tute ne temas pri nura imitado, sed vere pri influiĝado. La homo do facile obeas la ordonon de sia instinkta inklinaro.

Returnante al nia elirpunkto, ni nun povas konstati ke la homo ekz. vidante ke leono en zoologia ĝardeno tien kaj reen iradas post la krado kun mallevita kapo, inklinas eksenti kompaton kaj ekpensi: „Kiom lacanime kaj malgaje tiu mallibera besto pendigas sian kapon!” Li ne scias ke objektiva observado en la sovaĝejo montras al ni la leonojn, precize egale irantaj kun mallevita kapo; tia estas ja la natura staturo de la bestoreĝa moŝto. La homo pravus, se anstataŭ la leono kunhomo iradus kapkline. Li do transportis sian instinktan inklinon, destinitan por kunhomo, al besto. Malprave!

Tiaj transportoj trans la interspeciaj limoj povas konduki al miskomprenoj kaj miskonduto. Portielje (1938) rakontas ke inter mandriloj (genro Mandrillus el la pavianoj) kaj la aliaj pavianoj ofte okazas kvereloj sekve de tia „miskompreno”. Ĉiuj pavianoj nome montras sian furiozon kaj batalintencon, malkaŝante sian dentaron. Tiel ili minacas (senintence) per siaj armiloj. La genro de la mandriloj krome posedas mienon pri bona humoro, per kiu ili montras afablan sintenon al aliaj individuoj. Ĝi konsistas en pli delikata maniero de malkaŝado de la dentaro, nome per speciala grimaco. La aliaj pavianoj tamen instinkte kapablas konsideri ĉiun dentmalkaŝan mienon nur kiel signon de malamikeco kaj ekagas konforme tion, atakante. Simila misrespondo estas ankaŭ la kaŭzo de inter la kantocigno (Cygnus cygnus) kaj la muta cigno (C. olor) malsukcesas hibridigo. La pompa pozo kun disigitaj plumoj kaj iom levitaj flugiloj, per kiuj la vira kaj ina mutaj cignoj esprimas sian reciprokan inklinon, forestas ĉe la kantocigno. Pro tio aminduma muta vircigno edziĝintence irante al ino de la alia specio, fortimigas ŝin, ĉar tiu lasta instinkte rigardas tiun konduton kiel minacon.

La konkludo el la supraj prikonsideroj estas ke ĉiu specio agas laŭ ekskluzive speciaj manieroj, kies signifon nur la samspecianoj instinkte komprenas. Krome: ĉiu besto ne nur agas laŭ sia speciala kodo, kiun ĝenerale aliaj specioj ne povas kompreni, ĝi ankaŭ rigardas sian mondon, sian vivospacon tra siaj speciaj okulvitroj. Von Uexküll (1921) klare vidis ke ĉiu besto vivas en sia propra mondo kaj reagas laŭ siaj speciaj internaj leĝoj. La sentiloj informas la bestojn pri la medio en kiuj ili vivas. Ju pli da sentorganoj la besto posedas kaj ju pli bone tiuj organoj estas organizitaj, des pli detala kaj vasta estas ĝia ekstera mondo. La mondo de la tervermoj ekz. estas tre limigita: ĝi havas certajn konsistencon, malsekecon, varmecon ktp. kaj la „objektoj“ sur la tersupraĵo havas certajn guston, ombrecon ktp. La mondo kun klaraj konturoj, koloroj, perspektivo kaj sonoj tamen ne ekzistas por la vermo, ĉar la besto posedas nek okulojn, nek orelojn. Sed eĉ por besto kun alte organizitaj okuloj la mondo ne estas tiom detalriĉa, kiom la perceptokapablo kredigus. Ĉe monedo ekz., kies okuloj same kiel ĉe ĉiu birdo estas eksterordinare akrevidaj, oni konstatis ke ĝi ne rimarkas lokuston, sidantan proksime en la vidokampo. Nur kiam la insekto ekmoviĝis, ĝi estis rimarkata. Ne la sentokapablo difinas la karakteron de la mondo, sed la rimarkokapablo, la interesiĝo. Ĉiu besto havas siajn speciajn interesiĝojn. Ofte tiuj estas instinkte hereditaj, kiel ekz. montris la junaj, en foresto de la gepatroj edukitaj grandaj akrocefaloj (Acrocephalus arundinaceus). Ili tiris striojn de la tegaĵo de sia kaĝo kaj trempis ilin en la trinkakvon, kiel Heinroth (1928) observis. Kiam Kluyver filmis la nestfaradon de tiuj birdoj en la naturo, evidentiĝis ke la ino prenas longajn foliojn de duone putrintaj kanoj kaj akvoplantoj el la akvo kaj plektas ilin ĉirkaŭ la starantaj kantigoj. La interesiĝo por tiaj aĵoj jam elvolviĝis, laŭ la observo de Heinroth, ĉe tre junaj birdoj.

Plue la propra sperto de bestoj metas akcentojn sur la ĉirkaŭantaj objektoj, tiel ke la „mondo” estas preskaŭ difinita per ili. Kvankam papago kaj hundo, vivantaj en la sama ĉambro, vidas la samajn objektojn, ili fakte vivas en tute malsamaj mondoj. Eĉ silentante pri la fakto ke hundo unualoke estas nazperceptanto kaj la papago okulperceptanto, ni povas konstati ke ili vide kaj aŭde rigardas la mondon diverse. La ŝranko el kiu la mastro prenas sian ĉapelon, ludas rolon nur por la hundo, dum la korbeto en kiu troviĝas la fruktoj, interesas la papagon.

Por la hundo la dormkorbo, la kanapo, la forno ktp. estas sentotuŝaj elementoj de ĝia mondo, por la papago la kaĝo, la dorsapogiloj de la seĝoj, sur kiuj ĝi povas sidi, ktp. Simile kiel la homoj, la bestoj havas sian subjektivan mondon, ĉu herede difinitan, ĉu laŭsperte.

Sed eĉ unu sama individuo povas vidi sian mondon malsimila en diversaj momentoj. Tio ne nur validas por la homo, kiu hodiaŭ malbenas sian mondon kaj morgaŭ benas ĝin. Ankaŭ la bestoj diverse reagas al sama mondo laŭ la cirkonstancoj. Von Uexküll (1934) mencias diversan konduton de paguro (Eupagurus bernardus) kontraŭ aktinio (Adamsia palliata). La paguro estas kankro kiu loĝas en malplena konko de ia marheliko, sur kiun ĝi metas unu-du ekzemplerojn de iaj aktiniospecioj. Tiuj ĉi du bestoj simbioze rilatas unu al la alia: la paguro profitas la ŝirmon de la knidoblastoj (bruligaj organetoj) en la haŭto de la aktinio. Aliflanke la aktinio profitas la apudecon de la paguro: ĝi kaptas la nutraĵerojn disĵetatajn.

Se oni metas paguron, kiu ne havas sur sia konko aktiniojn, kun aktinio en la saman akvujon, ne daŭras longe ĝis la paguro transmetas per siaj preniloj la aktinion sur sian konkon. Se oni faras la samon al paguro, antaŭe prirabita je sia konko, la paguro montras alian konduton. Ĝi klopodas kaŝi sian nudan abdomenon en la korpon de la aktinio, sed vane, kompreneble. Fine, metinte malsategan paguron kun aktinio en la saman basenon, oni vidas ke la kankro atakas la aktinion kaj klopodas manĝi pecojn de ĝia korpo.

El tiuj eksperimentoj oni povas konkludi ke la inklino kaj la konduto de iu besto antaŭ la sama objekto diferencas laŭ internaj cirkonstancoj de la besto. Ĉu oni nomas tiujn cirkonstancojn humoro, animstato aŭ fiziologiaj kondiĉoj, tio ne influas la fakton konstatitan.

La observoj faritaj ĉe bestoj montras al ni klare ke ne la tuta mondo, perceptata per la sentorganoj, determinas la konduton, sed nur kelkaj stimuloj el ĝi. La elekto de tiuj stimuloj ofte okazas sekve de antaŭaj spertoj, sed plejofte laŭ certaj skemoj kiuj estas herede fiksitaj.

Krätzig (1940) pruvis ke kokinoj alarmas ne nur kiam ili vidas akcipitron fluganta super ili, sed ankaŭ kiam kartona akcipitra silueto moviĝas super ili. Eĉ oni povas senigi la modelon je ĉiaj realecaj karakterizaĵoj, se oni nur konservas la flankajn pintojn, mallongan antaŭaĵon kaj longan postaĵon. Maŝine elkovitaj kokinoj same montras tiun reakcion. Malmultaj karakteraĵoj de la modelo sufiĉas por elvoki la heredan respondon: alarmkrii kaj kaŭri inter la vegetaĵoj. Inter tiuj ecoj unu koncernas la movon: se oni movas la modelon tra la ĉielo kun la longa Paĝo:Scienca Revuo - Junio 1949.pdf/6 Paĝo:Scienca Revuo - Junio 1949.pdf/7 Paĝo:Scienca Revuo - Junio 1949.pdf/8

  1. Imitante Støp-Bowitz, mi uzas „specio” en la biologia senco de „speco”.