Kiel ni povas imagi kaj klarigi al ni la kuracefikon de la varmo?

El Vikifontaro
Kiel ni povas imagi kaj klarigi al ni la kuracefikon de la varmo? ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1913 B.pdf/4 homo ja origine estas la infano de tre varmega klimato. En la tempo, kiam li ekestis ĉi tie sur la tero, do proksimume en la mezo de la terciara epoko, la tuta tero ĝis la polusoj estis bone hejtita, tropika paradizo. La varmo, kiu hodiaŭ ankoraŭ estas en la terinterno, tiam penetris ankoraŭ ĝis la tersupraĵo, kio hodiaŭ ne plu okazas, kaj tial la tero tiam estis granda, ankaŭ de malsupre hejtita kreskigejo. Sed iom post iom la tero pli kaj pli de sia propra varmo elradiis en la malvarmegan universon, kaj tiamaniere ekestis klimata ŝanĝo, kiu kondukis al la statoj, kiujn ni hodiaŭ havas sur la tero. La hejtado de malsupre ĉesis, kaj ĉiu varmo sur la tero venas ankoraŭ nur de la suno (aŭ de la karboprovizoj, konstruitaj en pli fruaj epokoj per la propra varmo de la tero kun helpo de la kreskaĵoj). La plej granda manko, kiun la homo havis per tio, estis tiu de la varmo. Laŭnature li estas aranĝita por pli granda kvanto de varmo, ol li hodiaŭ ricevas en niaj klimataj statoj, eble eĉ en la tropikoj; kaj tial li devis, se li ne volis perei je tiu ĉi manko, krei por si varmokulturon, per kiu li anstataŭigis la perditan varmonaturon. Tio okazis per la eltrovo de la fajro, per vestado, loĝejo, hejtado, lito, per manĝado de viando kaj trinkado de alkoholo; la du laste nomitaj precipe per sia varmovaloro estas utilaj por homo de certa kultura ŝtupo.

Ke la varmo estas tia forto, per kiu oni povas provizi sian korpon kaj plibonigi sian fortetaton, tio rezultas el la sekvanta eksperimento. Se iu havas stomakan kataron, la stomako ne estas tiom laborkapabla kiom en sana stato. Certajn manĝaĵojn, kiuj neniel malhelpas sanan stomakon, ĝi ne plu povas digesti sufiĉe aŭ sen malagrablaĵo por la homo. Tial ankaŭ la tuta homo ĉe tio sin sentas iom malforta, ĉar la malsana stomako ne plu permesas, enkonduki en la korpon tiom da fortoj kiom kutime. Sed se oni post la manĝo metas sur la ventron de tia stomakomalsana homo varmegan botelon, tielnomatan ventrovarmigilon aŭ gumobotelon kun varmega akvo, aŭ termoforon aŭ de kelka tempo ankaŭ elektran varmokompreson, oni povas observi, ke la malsana stomako subite fariĝas pli laborkapabla sub la influo de la varmo. La malagrablaĵoj malpliiĝas, la stomako povas plenumi pli grandan kaj pli malfacilan laboron, kaj se oni daŭrigas tion kune kun aliaj bonaj rimedoj, oni baldaŭ atingas, ke la stomako rericevas sian plenan laborforton.

El tiu ĉi ekzemplo oni vidas evidente, kiel la korpo per la efiko de la varmo estas provizata per forto, kiu ĝin kapabligas por pli granda laboro. Estas, kvazaŭ oni havus veturilon kun unu ĉevalo, kaj tiu ĉi veturilo venus en malfacilan situacion, fiksveturiĝinte en profunda marcaĵo, tiel ke ĝi ne povus daŭrigi sian vojon. Tiuokaze ne helpus io alia ol aljungi ankoraŭ duan ĉevalon. Tiel la homoj por sia korpomastrumado ĝenerale uzas nur la unu ĉevalon, kiun mi volas nomi nutra ĉevalo — por resti ĉe metaforo — dum eventuale estas necesa ankoraŭa dua ĉevalo: la varmoĉevalo.

Post tiu ĉi klarigo certe ĉiu senpene komprenos, kiamaniere oni per la varmo povas plialtigi siajn fortojn, kaj tio valoras ne nur por unu sola organo kaj por la malsana homo, sed ankaŭ por la tuta korpo kaj por la sana homo. La sanulo sin daŭre konservos pli kontraŭstarema kaj pli laborkapabla, se li scias sin bone trakti per varmo. La multaj elĉerpigaj statoj, kiujn oni nuntempe vidas, kaj je kiuj laŭ mia opinio pereas la plej multaj homoj, estas ĉiuj nur statoj de daŭra, pli kaj pli kreskanta deficito. Sed ofte ili ne nur venas el tio, ke iu tro multe elspezas, sed ankaŭ el tio, ke li tro malmulte enspezas; ĉar la efektiviĝo de deficito dependas ne nur de la elspezo, nek nur de la enspezo, sed de la rilatoj de unu al la alia. Kiu pli multe enspezas, tiu povas ankaŭ pli multe elspezi, sen ke li devas timi deficiton en formo de longedaŭra malsano.

Do, se oni volas plibonigi siajn vivon kaj sukcesojn, oni antaŭ ĉio devus atenti pri tio, ke la korpo povu plialtigi siajn enspezojn. Plej laŭcele por la korpa bilanco tio okazas, krom per laŭnature nutraĵo, antaŭ ĉio per ĝusta alkonduko de varmo. Kiamaniere tio estas farebla por la malsanulo, ĉiu povas detale legi en mia verko „Pri varmokulturo“.[1]

Por la sanulo mi ankoraŭ aldonas ĉi tie, kiel ekzemplon por bona varmobilanco kaj kiel necesan kondiĉon por daŭre sana kaj sukcesplena vivo, la jenon:

Dum la tuta jaro dufoje en ĉiu semajno varmega duonbano kun kovrado, escepte eble dum la plej granda somera varmego, kiam oni kompreneble ne bezonas artefaritan alkondukon de varmo. ĉi tiu duonbano estas farata tiamaniere:

En grandan banujon oni verŝas duone tiom da akvo, kiom oni bezonas por plenbano, tiel ke la ventro kaj la kruroj estos kovritaj. Oni sidas en la banujo. La varmeco de la bano estu 42 ĝis 45°C. Oni prenu malmulte da akvo kaj la plej malaltan varmogradon, ĉe kiu oni ŝvitas. Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1913 B.pdf/6 Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1913 B.pdf/7

  1. Ĉi tiu grava verko nun estas tradukata Esperanten kaj aperos fine de Julio. La germana titolo estas: „Über Wärmekultur, eine neue Methode, den Körper mit Kraft zu laden“. Verlag Lebenskunst-Heilkunst. Berlin SW. 11. Halleschestr. 20. Pr. 0.60. M. = 0.300 Sm.).