Kiel nin organizi?/I

El Vikifontaro
Kiel nin organizi?
STUDO KAJ PROPONO
pri la Organizo de la Esperanto-Movado


I

La neceseco de organizo por ĉiu ajn movado havanta socian celon estus tiel ĝenerale rekonata, ke insisti pri ĝi estas ja tute superflue. Sed se pri la principo de organizo akordiĝas ĉiuj, ĉesas tiu akordo, kiam oni devas decidi pri formo de tiu organizo. Tiam, se oni volas eviti ĥaoson, estas neceso ne sole empirie krei diversspecajn organizaĵojn, sed ankaŭ scii antaŭvidi, kiamaniere ili interrilatos kaj dependos unu de la alia, tiel ke ili estu harmoniaj partoj de unu tuto, sed ne memstaraj centretoj sin reciproke konkurencontaj kaj malhelpontaj. Starigi organizaĵojn, voĉdoni regularojn, disdoni novajn titolojn, ne signifas krei ordon. Ordo estas atingata nur, kiam ĉiuj organizaĵoj rilatantaj al sama movado havas klaran propran taskon kaj povas harmonie kunlabori. Tiu harmonio ne devas esti sole la rezultato de la bonvolo de l’individuoj, esence ŝanĝiĝema, sed la rezultato de la organizo mem de la institucioj.
En la plimulto de la movadoj, la demando pri organizo elvokis disputojn, ofte tre akrajn, ĝis pli-malpli definitiva ordo povis esti starigata.
Ankoraŭ en la periodo de diskutado staras nun nia movado. Kompletan harmonian organizon ĝin ne ankoraŭ havas, sed multajn disajn organizaĵojn, pli-malpli fortajn, kun pli-malpli difinita tasko.
Sed antaŭ ol vidi, kiamaniere tiu organizo povas esti realigata, estas utile ekzameni, kiuj organizaĵoj nun ekzistas, en kia vico ili naskiĝis, kiun bezonon ili celas respondi. Estas evidente, ke la maniero, laŭ kiu estis kreitaj la ĝisnunaj organizaĵojkaj rigardo super ilia nuna laboro, estas valoraj montroj por la estonteco. Vivkapabla ordo estos starigebla ne per detruado de ĉio ekzistanta kaj rekonstruado de io nova neelprovita, sed per kunligado kaj unuigo de tio, kio ekzistas kaj pri kio la sperto montris, ke ĝi havas realan utilon.

Se oni trarigardas la historion de Esperanto, oni konstatos, ke jam ofte la demando pri organizo okupis la atenton de niaj samideanoj. Jam frue, kiam la nombro de la Esperantistoj ne superis milon, ili sentis la bezonon kunigi siajn disajn fortojn per organizo. Oni konas la malfeliĉajn provojn de «Ligoj de la Esperantistoj», starigitaj en tiu tempo. Sed la malsukceso de tiuj cetere tre malfirmaj kaj neregulaj organizaĵoj ne venas de tio, ke organizo de la Esperantistoj estas neebla aŭ nedezirinda, sed de tio, ke ili estis starigitaj sur principoj, kiuj povis nur detrui ilin.
La «Ligo», efektive, celis samtempe la propagandon kaj la reformadon de la lingvo, t. e. du celoj absolute kontraŭaj. La lingva unueco estas la unua kondiĉo por ĉia progreso de nia movado, kaj ĉiu Esperantista organizaĵo, kiu volos vivi, nepre devos konsideri la lingvon kiel fakton ekster diskuto. Oni ne devas miri, ke — ne atentinte tion — la «Ligo» pereis meze de senfinaj lingvaj diskutoj. Almenaŭ al la lasta el ili oni ŝuldas la decidon, ke la lingvo restu senŝanĝe — kio fine permesis al la Esperantistaro sin dediĉi al pli fruktoporta laboro.
La «Ligo» estis provo de internacia organizaĵo konsistanta el individuoj. Post ĝia malsukceso oni provis alian vojon, nome organizi la Esperantistojn laŭ la teritorio, sub la influo de tiu ideo, ke la kondiĉoj de propagando (oni ĉesis paroli pri reformado, sed ne ankoraŭ parolis pri uzado) esence varias laŭ la landoj kaj lokoj, kaj sekve postulas memstarajn organizaĵojn. Jam ĉirkaŭ 1896 ekzistis kelkaj Esperantistaj grupoj — la unua organizaĵo en nia movado — kaj en 1898 fondiĝis la unua nacia societo kun propra organo. Tiu societo, kiu limigis sian agadon al Francujo, celis la propagandon kaj la instruadon de la lingvo, kaj la klopodojn ĉe la oficialaj aŭtoritatoj. Laŭ la ekzemplo de Francujo, la Esperantistoj de aliaj landoj starigis similan nacian societon.
Je la epoko de la Bulonja Kongreso ekzistis kelkaj naciaj societoj kaj sufiĉe granda nombro de grupoj. Tiam denove aperis proponoj por internacia organizo de la Esperantistoj. Unuj deziris nur lingvan aŭtoritaton por gardi la unuecon de la lingvo; aliaj deziris lingvan kaj propagandan organizaĵon. Ni rimarku, ke tiam oni tute ne parolis pri uzado. Oni scias, kio okazis. La Kongreso voĉdonis la Deklaron pri Esperantismo, laŭ kiu la lingvo estis fiksata per la Fundamento, kaj por konstati ĝian evoluadon, ĝi elektis Lingvan Komitaton; la aliajn projektojn ĝi ne diskutis. Cetere la Kongreso estis videble kontraŭa al ĉiu aŭtoritato, kiu direktus la propagandon. Ni atentu, ke la Kongreso, laŭ sia deveno, tute ne havis leĝdonan povon. Ĝi konsistis simple el la personoj povantaj veturi al la kongresurbo, kaj rajtis nur esprimi dezirojn. Ĝi estis konsiderata pli kiel festo kaj manifestado, ol kiel labora kunsido. Estas do klare, ke la Kongreso, kiu ne reprezentis la organizatan Esperantistaron, ne povis starigi oficialajn organizaĵojn, kiuj havus aŭtoritaton por la tuta Esperantistaro. La Lingva Komitato, ekzemple, havas nur moralan aŭtoritaton, kiu estos tiom pli granda, kiom pli influaj per siaj verkoj estas ĝiaj membroj, sed leĝdonan povon ĝi ne havas — pri kio ni cetere estu feliĉaj.
Kelkan tempon post la Bulonja Kongreso, dank’al privata iniciato, fondiĝis en Parizo Centra Oficejo Esperantista, kiu celis faciligi la preparajn laborojn de la Kongreso, servi kiel sekretariejo al la Lingva kaj Kongresa Komitatoj, kolekti statistikajn informojn pri la Esperantista movado. Kiel ĝin konigis D-ro Zamenhof, tiu institucio estis privata. En Ĝenevo, la dua Kongreso konfirmis la Lingvan Komitaton, starigis Konstantan Komitaton de la Kongresoj por prepari ilian tagordon, kaj difinis, ke la sekretariejo de tiuj institucioj sidos provizore ĉe la Centra Oficejo en Parizo.
Kiel ni supre vidis, la Kongreso ne reprezentis la Esperantistaron — kiu ne estis organizita — kaj ĝi ne havis la povon oficialigi, ĉar oficiala ĝi mem ne estis. Oni do ne komprenas, kial je tiu tempo oni komencas paroli pri oficialaj institucioj Esperantistaj, kvazaŭ la Esperantistaro estus enfermata en ia organizaĵo. La strangeco kaj danĝero de tiu situacio aperis sufiĉe dum la Delegacia afero por ke ni bezonu ree insisti pri ĝi.
Ni konstatas, ke ĝis nun oni parolis nur pri propagando kaj lingvo. Post la spertoj de la Delegaciaj faktoj, aperis la neceseco de l’uzado de la lingvo, kio estas fakte la celo de nia movado. Montriĝis en plej alta grado la bezono de internacia organizo de la Esperantistaro. El tiu postulo kreiĝis U. E. A. En tri jaroj ĝi grupigis 8.000 personojn el ĉiuj landoj, kio reprezentas la pli grandan parton de la tuta Esperantistaro, kaj ĝi laŭpove laboris. Flanke de ĝi organiziĝis kelkaj fakaj societoj, sed oni povas konstati, ke la plimulto el ili estas en la realeco nenio alia ol propagandaj societoj, kiuj anstataŭ agi ĉe iu loko, agas internacie ĉe iu fako. Ili do ne estas plene kompareblaj al U. E. A.
Post la kreo de U. E. A. oni daŭris sin okupi pri internacia organizo. La institucioj nomitaj «oficialaj» estis fakte tiel malmulte oficialaj, ke iliaj monrimedoj havis privatan fonton. Venis do la neceseco facile komprenebla ilin certigi en pli konstanta maniero. Plie, la sukceso de U.E. A. konvinkis multajn, ke regula internacia organizo estas ebla — kion ili antaŭe neis — sed, pro homa eco tre ofta, ili juĝis pli bone imiti la organizon de U. E. A. kaj provi la kreadon, flanke de ĝi, de nova internacia organizaĵo. En Barcelono la demando estis denove agitata, kaj oni decidis krei nur Financan Konsilantaron.
En Antverpeno la Kongreso transformiĝis en rajtigitan delegitaron de la propagandaj organizaĵoj kaj elektis komisionon por studi la organizan demandon por la proksima kongreso. Ni bone rimarku, ke la kongresa rajtigita delegitaro ne reprezentas la tutan Esperantistaron, kiel oni kelkfoje erare diras, sed nur la propagandajn organizaĵojn, kiuj elektis ĝin. En tiuj organizaĵoj ekzistas multaj personoj, kiuj ne scias la lingvon kaj tial ne estas esperantistoj (laŭ la Bulonja deklaro, kiu estis sankciita de la rajtigitaj delegitoj mem). Aliparte ni vidis, ke flanke de la propagando reprezentata de la grupoj, naciaj societoj kaj kongresaj institucioj, ekzistas la uzado reprezentata de U. E. A., kiu kunigas uzantojn de la lingvo kaj sekve enhavas nur Esperantistojn. La propagandaj organizaĵoj estis ĝis nun organizitaj nur loke kaj nacie (ĉar propagando kaj instruado de la lingvo estas ĉefe lokaj kaj naciaj aferoj), dum U. E. A., estis organizita internacie (ĉar la uzado de Esperanto estas esence internacia afero). Se oni nun kreas internacian propagandan organizaĵon, tiam estos du memstaraj organizaĵoj internaciaj, unuparte la jam ekzistanta U. E. A., aliparte la dirita propaganda organizaĵo. La neevitebla rezultato de tiu dueco estos konkurenco kaj malordo. Kiel ni jam diris[1], la peresperanta kaj poresperanta fankoj de nia movado ne estas tiel apartigataj, ke por ĉiu el ili ni povu havi unu specialan organizaĵon. Ambaŭ organizaĵoj sin turnos proksimume al la sama publiko kaj laboros kun la samaj personoj; ambaŭ bezonos monon, subtenon kaj laborantojn — tiom da kaŭzoj por konkurenco kaj disperdo de fortoj. Mi ne kredas, ke la Esperantistaro estas preta pagi internacie du kotizaĵojn por la plezuro havi du instituciojn[2], kiuj malhelpos unu al la alia kaj sekve pligrandigos la konfuzecon de la organizo de nia movado, jam tiel komplika ke el dek Esperantistoj la duono komprenas nenion pri ĝi kaj la resto ofte eraras[3]. Organizi la Esperantistaron sur la ekskluziva bazo de la propagandaj institucioj estus eble ĉe la epoko de la Bulonja kaj Ĝeneva Kongresoj, ĉar oni tiam celis nur propagandon. Nun, oni komprenis kaj konstatas, ke estas io alia, egale interesa kaj grava por la estonto de nia movado, nome la internacia uzado de Esperanto, por kiu estis kreita speciala organizaĵo. Diri, ke unu estas oficiala kaj la alia privata afero estas facila aserto, kiun neniu fakto pravigas. Rilate al la Esperantista movado nenio estas oficiala ĉar tiu movado ne estas organizita. Propagando kaj uzado ne reprezentas du malsamajn movadojn. Ili estas intime ligataj unu al la alia, sin reciproke helpas kaj kompletigas. Por ke tiu solidareco ne estu sole teoria, sed praktika, estas necese, ke ĝi troviĝu en la institucioj mem.
Restas do nur unu solvo, se oni volas veran ordon, nome organizo de nia tuta movado. Tiuj vortoj povus al kelkaj supozigi grandegan laboron. En la realeco, oni devas malpli organizi, ol kunligi, reguligi, harmonie vivigi sub sama tegmento ĝis nun disajn organizaĵojn.
Antaŭ ol transiri al la praktika realigo de tiu ideo, konvenas rememorigi la elementojn de la solvota problemo:
En la organizo de la Esperanto-movado devos havi lokon laŭ vico de naskiĝo:
La propagandaj organizaĵoj, t. e. la grupoj plej ofte kunigitaj en naciaj societoj, kiuj en kelkaj landoj estas forte organizitaj.
La lingvaj institucioj kiel la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio.
La kongresaj institucioj kiel la Konstanta Komitato de la Kongresoj, la Esperantista Centra Oficejo kun ĝia Administra Konsilantaro (anstataŭanta la Financan Konsilantaron), kaj la kongreso mem.
U. E. A. reprezentanta la uzadon de Esperanto[4].
Fakaj societoj, ĉu enkorpigataj en U. E. A., ĉu memstaraj. Plie, ni rimarku, ke internacie unu el tiuj institucioj, nome U. E. A., jam havas por si mem elprovitan kompletan organizon kaj kunigas grandan parton de la Esperantistoj.

Piednotoj[redakti]

  1. Vidu Esperanto no 108: La Organizo de la Esperantislaro kaj U. E. A.
  2. Ĉiu el ili kun propra komitato, Delegitoj (rajtigilaj aŭ ne…), propra Kongreso, oficiala jarlibro, oficiala gazeto, k. t. p.
  3. Pri tio mi ofte konvinkiĝis ĉe Esperantaj ekzamenoj, eĉ kiam la kandidato estis bona propagandisto kaj plie… rajtigita delegito.
  4. La teksto voĉdonita en Antverpeno parolas pri «amikaj kaj efikaj (?) interrilatoj inter la propagandaj kaj la specialaj, fakaj aŭ aplikaj societoj, kiel ekzemple U. E. A.». Ni rimarku, ke: 1e U. E. A. kun siaj 8.000 membroj kaj kompleta organizo estas tie asimilata al fakaj societoj de 100 aŭ 200 personoj, kies multaj ekzistas nur sur la papero — sentebla diferenco de grado; 2e Multaj fakaj societoj estas, ni tion supre diris, propagandaj societoj celanlaj iun fakon anstataŭ teritorio; aliaj estas partoj de U. E. A. — sentebla diferenco de esenco; 3e «amikaj» rilatoj inler la propagandaj organizaĵoj kaj U. E. A. ekzistis ĝis nun, sed tiu amikeco dependis de la bonvolo de la homoj, dum, por ke ĝi daŭru, estas necese, ke ĝi estu certigata per la sola organizo de la institucioj.