Kiel nin organizi?/III
Ni montris la ĝeneralan staton de la organiza demando kaj la solvon, kiun ni proponas, nome kunfederiĝo de ĉiuj Esperantaj fortoj sur la bazo de la jam ekzistanta U. E. A. Ni montris, ke tiu solvo estas praktika, facila kaj simpla. La Esperantistaro tute ne deziras la kreon de novaj organizaĵoj, nepre naskontaj novan konfuzon; ĝi deziras la kunligon de tiuj, kiuj ekzistas, kaj ordon, kiu estas la necesa kondiĉo por ĉiu plua laboro. Ĝi precipe deziras, ke la polemikoj kaj personaj disputoj ĉesu esti la unua priokupo de la Esperantistoj. Esperantismo ne bezonas politikaĉistojn, ĝi bezonas laborantojn. Al tiuj lastaj ni nin turnas. Ke al la unuaj eble ne plaĉas niaj ideoj, ni facile antaŭvidas, sed tio estas al ni plene indiferenta.
Restas al ni la tasko respondi al kelkaj argumentoj de la personoj, kiuj ĝis nun pli aŭ malpli kontraŭstaris al nia projekto.
La ĉefa el tiuj argumentoj estas, ke la poresperanta movado kaj la peresperanta estas tute apartaj kaj sekve por ĉiu el ili devas ekzisti speciala internacia organizaĵo. Ke la peresperanta agado estas malsama ol la poresperanta, ni ne neas, sed ke ili estas tiel malsamaj kaj esence apartigitaj, ke ĉiu el ili bezonas propran internacian organizaĵon, estas tute kontesteble. La poresperanta kaj la peresperanta laboroj estas du aspektoj de la sama klopodado. Ili sin reciproke subtenas, helpas kaj kompletigas. Diri, ke la propagandaj organizaĵoj semas, dum U. E. A. rikoltas, estas aserto, kiun nenio pravigas. Povas elmeti tiajn tranĉajn opiniojn nur la personoj, kiuj nenion scias pri U. E. A. kaj ne havas la plej malgrandan ideon pri la malfacilaĵoj, kiujn ni renkontis en nia agado. Ĉu oni kredas, ke organizi servojn, funkciigi ilin en serioza maniero, kun tre malalta kotizaĵo, estas pli facile, ol aranĝi paroladojn kaj fari kursojn? Ĉu, same kiel U. E. A. uzas la elementojn varbitajn de la grupoj, la propagandaj organizaĵoj, reciproke, ne profitas de la laboro plenumata de U. E. A. por varbi novajn adeptojn kaj ilin allogi, ne pro amo al la teoria ideo de lingvo internacia, sed pro la servoj, kiujn ili ricevos — servoj grandparte aranĝitaj de U. E. A.? La vero estas, ke meti unu kontraŭ la alia propagandajn organizaĵojn kaj U. E. A. estas malutila laboro. Nia movado prosperos nur per ilia kunlaborado, kaj tiu kunlaborado estas praktike ebla kaj daŭra nur se ĝi havas kiel kadron komunan organizaĵon.
Le teorion, ke ekzistas neta diferenco inter la poresperanta kaj la peresperanta agado cetere neas la faktoj. Ĉu la personoj, kiuj sin okupas pri la unua ne zorgas ankaŭ pri la dua kaj ofte estas samtempe grupsekretarioj kaj delegitoj de U. E. A.? Ĉu grupoj ne eldonas gvidfoliojn, aranĝas ekskursojn, zorgas pri varbado de komercaj firmoj; t. e. agas per Esperanto? Ĉu, kiam U. E. A. faras servojn al firmo aŭ societo, ĝi ne plej bone agas por Esperanto, pruvante, ke ĉi tiu valoras ne sole per sia estonta, sed ankaŭ per sia estanta valoro? Ĉu ĉiu propaganda organizaĵo, kiu volas vivi, ne devas aranĝi praktikajn servojn?
La diferenco inter la du agadoj estas precipe teritoria. Dum U. E. A. por siaj servoj estas ĉefe internacie organizita, la propagandaj kaj instruadaj servoj estas regione aŭ nacie organizitaj, ĉar ili varias laŭ la enlandaj cirkonstancoj. Tial, laŭ nia projekto, la naciaj kaj regionaj societoj konservas
pri propagando kaj instruado sian ĝisnunan memstarecon; nur kiam ili bezonas interrilati aŭ havi komunajn servojn, ili uzas la perecon de la internacia organizaĵo.
Ni rimarku, ke se oni kreas internacian pure propagandan organizaĵon, oni starigas ion super ili kaj sekve forprenas grandan parton de la memstareco de la naciaj societoj. Tio ne okazas kun la principo de kunfederiĝo supre proponita.
Alia argumento, malpli teoria, sed tamen iam timeme formulita: «U. E. A. volas ĉion ensorbi!». «Se ni ne zorgas, ĝi nin ĉiujn englutos!», tion ni aŭdis en Antverpeno de iu samideano. La personoj, kiuj tiel rezonas, tre certe neniam
legis nian projekton. Se ili tion farus, ili konstatus, ke U. E. A. nenion ensorbas. Ĝi ensorbus nur se ni proponus la kunfandiĝon, la nuliĝon de ĉiuj ekzistantaj organizaĵoj en U. E. A., sed nia projekto staras ĝuste sur mala ideo, t. e. sur la ideo pri kunfederiĝo. Sufiĉas ekzameni niajn proponojn por konstati, ke ensorbo estas neebla. Cetere, oni forgesas, ke U. E. A. estas ne tiu aŭ alia persono, sed organizaĵo starigita sur demokrataj principoj, kaj se iam ĝiaj kondukantoj ne agu konforme al la volo de la membraro, tiu ĉi havas facilajn kaj regulajn rimedojn por esprimi siajn dezirojn en nedubebla maniero.
La esenca demando, fine, ne estas ĉu tiu ĉi ensorbos tiun aŭ reciproke, sed ĉu la proponita sistemo de kunfederiĝo estas utila al Esperantismo.
Alia malkompreniĝo estas pri la vorto «oficiala». Oni timas, ke U. E. A., ĝis nun «neoficiala» fariĝus tiamaniere «oficiala». Ni tute ne vidas, kial U. E. A. fariĝus pli aŭ malpli oficiala, ĉar la naciaj societoj rajtus elekti en ĝi reprezentantojn. Ĝi nur fariĝus pli kompleta. La vorto «oficiala» povas ricevi tiel multe da interpretoj, ke ŝajnas preferinde ĝin ne uzi, ol komenci longajn pure teoriajn diskutojn pri ĝia apliko. U. E. A., ĝis nun, estis tiel oficiala aŭ neoficiala kiel la aliaj institucioj de nia movado. Se ĝia organizo estas kompletigata, ĝia karaktero tamen ne ŝanĝiĝos.
Oni ankaŭ timas, ke la alpreno de nia projekto dividus la Esperantistojn en du klasoj: tiuj, kiuj apartenas al la internacia organizaĵo, kaj… la aliaj. Sed tio jam ekzistas nun, eĉ kun pli ol du klasoj. Estas Esperantistoj, kiuj apartenas al propagandaj organizaĵoj kaj al U. E. A., aliaj apartenantaj sole al propaganda organizaĵo, aliaj sole al U. E. A., aliaj apartenantaj al nenia organizaĵo. Tamen, ĉiuj rajtas sin nomi Esperantistoj, se ili — laŭ la Bulonja deklaro — scias kaj uzas Esperanton tute egale por kiaj celoj. Kunfederiĝo sur la bazo de U. E. A., ne ŝanĝus tion. La personoj, kiuj deziros uzi aŭ subteni la servojn de la Asocio, pagos la individuan kotizaĵon de U. E. A. kaj partoprenos en la balotado de la Delegitoj; la personoj interesiĝantaj nur pri propagando aŭ instruado aliĝos al grupoj kaj naciaj societoj, kiuj elektos reprezentantojn. Ĉar la delegitoj kaj reprezentantoj estos egalrajtaj, preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estos pere aŭ senpere reprezentataj, al kiu ajn organizaĵo ili apartenos. Kompreneble, la personoj, kiuj volos partopreni en nenia organizaĵo, neniel povos esti malhelpataj, sed oni konfesos, ke ili ĝis nun en nia movado estis vere malmultaj.
Kiamaniere estas realigebla nia projekto? Ni jam rimarkis, ke ĝi alportas relative malmulte da ŝanĝoj en la nuna organizo ĉu de U. E. A. ĉu de la ceteraj organizaĵoj. Sufiĉus unuparte precizigi, ke U. E. A. sin okupas ne nur pri aranĝo de servoj per Esperanto, sed ankaŭ pri diskonigo de Esperanto; tiu lasta tasko estos plenumata ne de U. E. A. rekte, sed de la naciaj societoj kunfederitaj en ĝi. Por faktigi tiun kunlaboradon, estus necese, ke la naciaj societoj povu elekti reprezentantojn, kiuj havos la rajtojn antaŭe priskribitajn.
Tiuj aldonoj estos proponataj al la ĝenerala voĉdonado de la Delegitoj de U. E. A., tuj kiam la propagandaj organizaĵoj, per sia kongresa rajtigita delegitaro, akceptos la kunfederiĝon kun U. E. A. Tiamaniere, sen rompo kaj per regula vojo, la unueco estus atingata. La Komitato, pligrandigita en la maniero, kiun ni priskribis, reguligus la aliajn punktojn pri interligo de la diversaj ekzistantaj institucioj kaj diskonigo de la organizaĵo en ĝia kompletigita formo.
Jam de multaj jaroj la Esperantistaro diskutadas pri organizo. Dum ĝi diskutadas, enmiksante neeviteble la personajn demandojn, ĝi sin ne dediĉas al alia laboro. Tia senĉesa diskutado estas tiom da tempo perdita por pozitivaj taskoj. Ni havas la okazon reguligi la situacion kaj meti finon al disputoj tiel tedaj kiel malutilaj.
Ni montris, ke anstataŭ konstrui novan organizaĵon, refari spertojn jam faritajn, plenumi duoblan laboron, pli saĝe, pli praktike, pli ŝparige estas uzi tion, kio ekzistas, kaj kunligi la nunajn organizaĵojn sur la bazo de U. E. A. Ni montris, ke tio povas efektiviĝi kun la minimumo de ŝanĝoj kaj iom da reciproka bonvolo. Ni havas la firman konvinkon, ke tiamaniere organizita nia movado plifortikiĝus, unue per la fino de la nunaj internaj bataloj, due per la nekontesteblaj profitoj, kiuj por nia agado rezultus el la unueco de organizo.
La Esperantistaro nun vidu, esploru kaj decidu!
La komilato de U. E. A. aprobis la tekston de la supra projekto (kunfederiĝo de la naciaj societoj sur la bazo de U. E. A.), tian, kia ĝi estas formulata sur paĝoj 10, 11, 12, 13, 14 de tiu ĉi broŝuro.
Ĝis fino de januaro la jenaj Esperantistaj Societoj, per motivitaj deziresprimoj, aprobis la ideojn montritajn en tiu broŝuro.
Burgonja Esperantista Federacio (21 grupoj, 1.481 membroj); Esp. societoj de Béziers, Bourg, La Rochelle, München, Nottingham, Noweselo, Reims, Trieste, Troyes.