Kion devas scii la Esperantistaro
Kiam en Antverpeno ni permesis al ni atentigi la kongreson pri tio, ke oni penas fari la internacian organizon, ne dirante ĝin, kaj meti la proksiman kongreson antaŭ plenumita fakto, kelkaj personoj bonvolis rimarkigi, ke ni iluzias kaj tro pesimiste juĝas la situacion. Ili asertis, ke ĉar oni elektis Komisionon por studi la demandon pri internacia organizo, estas memkompreneble, ke oni ne povas dume starigi tiun organizon. Efektive, la logiko diras, ke se oni elektas komisionon por studi ian demandon, tio okazas ĝuste ĉar tiu demando ne estas ankoraŭ solvita, aŭ, se demando estas solvita, ni ne tre bone vidas, kial oni bezonas elekti komisionon por ĝin esplori. Tamen okazis ĝuste tio, kio ŝajnis kontraŭ la logiko: oni elektis — en kiaj kondiĉoj mi eĉ ne plu volas insisti — komisionon por esplori la organizan demandon, kaj dum tiu komisiono estas supozata esplori la problemon, oni simple starigas la tiel nomatan organizon de la Esperantistaro. Estas vere, ke tio ne estas mylte pli mallogika, ol la aliaj decidoj de la kongreso — konsekvenco de la intencita malordo, en kiu estas prezentitaj la diskutotaj temoj.
Por pruvi, ke nia aserto ne estas nur persona opinio, sed konstato de faktoj, ni petas de niaj legantoj la permeson legi kun ili la cirkulerojn, konfidenciajn aŭ ne, kiujn de post la kongreso ricevis la membroj de la Administra Komitato[1]. Tiu legado, ŝajne, ne estas tre alloga; oni tamen vidos, ke ĝi estas speciale instrua pri la labormetodoj uzitaj por trudi al la Esperantistaro organizon, kiun ĝi ne ŝajnas akcepti kun la entuziasmo dezirata de kelkaj.
La 1-a cirkulero, datumita 6-an de novembro, estas nur resumita en Oficiala Gazeto (N-o 9). La plej interesa parto estas kompreneble tiu, kies resumo ne aperis. Ni do prefere uzos la originalon. Por tiu cirkulero oni prezentis projekton de interna regularo de la Administra Komitato, por kiu ekzistas jam ekstera regularo teorie voĉdonita de la kongreso[2]. En la sama cirkulero la komitatanoj estis petataj voĉdoni pri eleklo de prezidanto; je la fino G-lo Sébert montris, ke «neniam la Centra Oficejo havis la celon reformigi nian lingvon, kiel diris kelkaj malamikoj, sed nur celis la apogon kaj defendon, per ĉiuj rimedoj (sic!) de la institucioj de Esperanto».
Pli interesa estas la aldonita kopio de la financa resumo pri la kontoj de la Centra Oficejo, konfidencie komunikata al la membroj. Ĉi tie ni devas esprimi nian miron pri tiu «konfidencieco». La kono de la financa situacio de la Centra Oficejo Esperantista estas nepre necesa kondiĉo por elmeti pripensitan opinion pri la organiza demando, kaj ĉar tiu demando fine koncernas la tutan Esperantistaron, kiun oni petas pagi, ni ne komprenas, kial oni ĝuste malmontras al ĝi la elementojn por matura pripenso. Ni do permesos al ni levi la trioblan vualon de la konfidencieco kaj citi kelkajn pripensigajn ciferojn:
De sia kreo ĝis fino 1910, la C. O. elspezis por sia ĝenerala funkciado — ne enkalkulante la kongresajn kontojn, kiuj estas aparte — 115.322,80 frankojn; ĝi enspezis, per donacoj, 119.387,85 fr. Por 1910 — la lasta jaro montrita — la enspezoj (donacoj) estis 19.201,55 fr. kaj la elspezoj 28.702,25 fr. Tiuj elspezoj dividiĝas jene: salajroj 7.353,15[3], hejmaferoj[4] 5.029,05 fr., ĝenerala propagando (?) 6.816,35fr.; arkivoj kaj biblioteko 90,05 fr., vendejo 4.108,55 fr. Lingva Komitato 260 fr.
El tiuj ciferoj kelkaj konkludoj sin trudas:
1e La C. O. elspezas por sia funkciado meznombre 25.000 ĝis 30.000 fr., sen specialaj servoj. Sekve por retrovi tiun sumon per kotizajoj, ĝi bezonus, ke 250.000 ĝis 300.000 Esperantistoj pagu la voĉdonitan kotizaĵon da 10 centimoj!! Ĉar en Antverpeno estis reprezentitaj 26.825 Esperantistoj (ni estu precizaj!), kiuj cetere nenion pagis, mi deziras al la C. O. bonan sukceson! Tiu kalkulo montras, ke la C. O. neniam povos vivi per si mem, sen eksteraj monhelpoj kaj donacoj. Eĉ se oni dekobligus la kotizaĵon, ĝi tamen bezonus 30.000 membrojn, rezultato nun neebla, kiel pruvas U. E. A. Oni do proponas al la Esperantistaro havi kiel centran institucion ion, kio estas eterne difinata por deficitoj kaj eterne kondamnata peti donacojn dekstre aŭ maldekstre.
2e Por la oficialaj institucioj, pri kies subtenado devas zorgi la C. O., estas elspezitaj nur 260 fr. (3.117,10 fr. de 1905 ĝis 1910). Eĉ se al tio oni aldonas salajron de unu oficisto, oni ricevas relative malaltan sumon, kiun la Esperantistaro facile povus liveri. La demando pri subteno de la lingvaj institucioj, kiu estis la ĉefa argumento por pravigi la necesecon de centra organizo estas do facile solvebla sen la bezono de tia organizo, kiun ĝi ne postulegas, kiel oni penas kredigi.
3e Oni eble respondos al mi, ke la C. O. vivis per donacoj, kaj ke, anstataŭ kritiki, mi devus ĝojegi, danki kaj esperi similan estontccon. Sed mi demandas serioze ĉiun Esperantiston, ĉu estas dezirinde, ke ilia centra institucio — ĉar tia ĝi almenaŭ intencus esti — ne estu kapabla iam vivi per si mem? Ĉu tia eterna dependeco de tiu aŭ alia malavara riĉulo estas akordigebla kun la fakto, ke tiu institucio estos la organo de la Esperantistaro[5]? Ĉu la fakto, ke tiu lasta nenion aŭ tre malmulte pagas, praktike permesas al ĝi interveni en la aferojn de la C. O. kaj decidi pri ĝia agado? Ni staras do antaŭ tiu dilemo: aŭ la C. O. estos la organo de la Esperantistaro kaj tiam ĝi devas vivi dank’al tiu lasta, kiu rajtos ĝin kontroli, aŭ ĝi estos ĉiam pli malpli en la dependeco de unu aŭ kelkaj personoj, kaj anstataŭ servi al la Esperantistaro, ĝi tendencos al tio, ke la Esperantistaro servu al ĝi. Ni vidis, ke la unua solvo ne estas ebla. Ĉu la Esperantistaro konsentos pri la dua, kiu promesas al ni konstantajn malcertecon kaj malpacojn? ĉu ĝi volas tiamaniere nuligi sian liberecon de agado, aŭ ĉu ne estas preferinde havi ion pli simplan, pli modestan, pli adekvatan al niaj bezonoj, sed kiu ĉu nun, ĉu baldaŭ povos vivi per si mem? Ĉu denove oni ne postulas de nia anaro ion neeblan, nur pro tiu blufemo kaj grandŝajnemo, kiuj tiel domaĝigis nian movadon?
4e Oni elspezis de 1905 ĝis 1910 ĉirkaŭ 115.000. fr. Ĉu vere tiu sumo estas proporcia kun la praktikaj rezultatoj atingitaj? Ni restas skeptikaj. Oni publikigis dikajn oficialajn dokumentarojn, tre malofte konsultatajn, oni nun enregistriĝas malnovajn librojn, kaj multe penas por elpensi longajn kabalistikajn seriojn de bibliografiaj numeroj por ilin klasigi, sed ĉu tiu laboro valoras la supre nomitan sumon? Kontraŭ tiuj elspezoj, mi ŝatus vidi kelkajn pozitivajn faktojn. Oni diros, ke tion mi ne pagis kaj ke mi sekve bonvolu silenti. Sed ĝuste oni petas, ke de nun la Esperantistaro pagu; ĝi do rajtas ekzameni, kio estas farita por havi kelke da ideoj pri tio, kio okazos. Plie en la aludita cirkulero mi legas la jenon:
Mi iom longe esploris la financan demandon. Ĝi estas efektive esenca. Kiu volas abstrakte esplori la organizan demandon sen ekzameno pri la financa situacio de la koncernaj organizaĵoj, ne povos alveni al konkludoj praktike valoraj. Tial la konfidencieco de tiuj ciferoj, kiuj hontigas neniun, estas neniel pravigebla. Oni petas nian monon. Ĉu oni permesos al ni juĝi, kiel ĝi estos uzebla, eĉ se de tia ekzameno rezultas malagrablaj konkludoj?
Ni transiru al cirkulero 2a (18 novembro). Tiu cirkulero priparolas la fiksadon de la kotizaĵo. Oni eble rememoras, ke je la fino de la dua laborkunveno en Antverpeno, kiam la kongresanoj, lacigitaj de konfuzaj diskutoj kaj pli priokupitaj de la tagmanĝo ol de la organiza demando, estis forirontaj, oni proponis, kvazaŭ hazarde, ke povos elekti rajtigitajn delegitojn nur la anoj de grupo pagintaj jaran kotizon al la C. O., difinotan de la Administra Komitato. Tiu propono, konfuze diskutita en tiu lasta momento, estis fine akceptita per malgranda plimulto. Tio estis farita rapidege, antaŭ ol oni havis la eblon diskuti la financan staton de la C. O., antaŭ ol oni ion decidis pri la organiza demando. Sed, mi ripetas, estis pli ol la dek-dua, oni estis malsata, kaj en tiuj okazoj oni voĉdonas kion ajn — eĉ dufoje malsaman aferon kiel mi vidis. La afero estis do lerte aranĝita. La procedo estas duba, sed oni scias, ke nur la rezultatojn oni devas konsideri..... En la cirkulero 2a, oni proponas 1 Sm. por ĉiu aro de 25 anoj. Plie, por esti enregistrigata, ĉiu grupo devas mem pagi kotizaĵon de 2 Sm. kun abono al Oficiala Gazeto. Anstataŭ unu kotizaĵo, jam tre kontestita, oni ricevas du! Ni haltu momenton por admiri la situacion en ĝia tuta beleco: La Kongreso elektas komisionon por esplori la organizan demandon, kaj por la bela ŝajno oni petas, ke ĉiuj personoj, kiuj havas proponojn, bonvolu ilin sendi al la dirita komisiono, kiu raportos antaŭ la 1a de Januaro 1912 (kion ĝi cetere tute ne faris). Dume, oni agas kvazaŭ tiu demando estus solvita, voĉdonigas surprize kotizaĵon, postulas du anstataŭ unu, kaj preparas ĉion por meti la Esperantistaron antaŭ plenumita fakto. Se oni komencas agi kun tia orda maniero, ni antaŭvidas, ke la «centra» organizo alportos al ni pli da disputoj, ol da utilaj rezultatoj.
La 3a cirkulero (16 decembro) estas dediĉata al la kreo de Societo de amikoj de Esperanto (I. S. A. E.), kiu laŭ §1. celas «helpi la klopodojn de la C. O. por plifaciligi la enkondukon de Esperanto en la tutan mondon, kaj ĝian disvastiĝon kaj ĝeneralan uzadon, kiel duan lingvon inter ĉiuj popoloj». Kvankam la organiza demando ne estas solvita, ni jam havas: 1e Centran Oficejon, 2e Konstantan Komitaton de la Kongresoj, 3e Administran Komitaton, 4e Societon de Amikoj de Esperanto, 5e Rajtigitajn Delegitojn. Kia simpleco! Plie, en cirkulcro 3a oni diras al ni:
Esperanto (kiuj povas esti neesperantistoj) kaj la Esperantistaro? Ĉar la unuaj pagas[6], ĉu ili ne rajtos pli-malpli trudi decidojn al la duaj, kaj se la duaj rifuzas sekvi (ekzemple, se la unuaj deziras reformojn), la «amikoj de Esperanto» plene rajtus ĉesigi sian helpon[7]. La Esperantistaro estos do submetata al la reĝimo de la plutokratio (regado de la plej riĉaj), kiun oni ne konfuzu kun aristokratio (regado de la plej bonaj)...
La 4a cirkulero (30 januaro) informas nin, ke la C. O. ricevis 20 respondojn, el 35 membroj. Inter tiuj 20, 4 malaprobis, 3 faris diversajn kritikojn, kaj 13 aprobis la proponitan kotizaĵon, kiu do eĉ ne estis akceptita de la plimulto de la membroj (13 el 35!). Tio ne estas grava: la duobla kotizaĵo estas konsiderata kiel akceptita. La grupoj, kiuj volas ankoraŭ ekzisti kaj havi la eblon esprimi sian opinion, devas do nepre aboni la Oficialan Gazeton, kvankam la Kongreso decidis absolute nenion similan. La celo de tiu manovro estas la jena: ĉar pagos tiun duoblan kotizaĵon nur la grupoj pli-malpli favoraj al centra organizo per la C. O. kaj ĉar nur tiuj grupoj estos reprezentataj en Krakovo, oni tiel esperas, ke la rajtigitaj delegitoj nur sankcios tion, kio estis farita, ornamante la tuton per nova malpreciza komitato. Tiel okazos, se la Esperantistaro, komprenante, ke oni fidas je ĝia nescio, ne resendas la duoblan kotizaĵon kaj tiujn admirindajn regularojn al iliaj aŭtoroj — afero plej facile realigebla.
La cirkulero 4-a estas rimarkinda pro sia malklareco. Se la membroj de la Administra Komitato ofte ricevas tiajn komunikaĵojn, ni sincere kompatas ilin. Per la cirkulero 2-a, oni submetis al la anoj de la Administra Komitato projekton de regularo «por la enskribo de societoj kiuj deziras elekti rajtigitajn delegitojn». Kiel ni supre vidis, tiu regularo ŝajnis akceptita; tamen la prezidanto diras en cirkulero 4-a:La 1-an de marto, nova cirkulero:
Sed aparte interesa estas la jena frazego:
Aliparte, la demandoj, kiujn mi proponas al la studado aŭ al la decido de la anoj de la Administra Komitato ne povas ĉiam sen malutilo aŭ danĝero esti sciigataj al la amaso (sic!) de la elektantaj anoj[8], kaj principe devas esti publikigitaj nur kiam la decido estas prenita[8] kaj la publikigo aprobita de la Komitato.
Ni haltu por spiri! Ni kondukis niajn legantojn en la labirinton de la cirkuleroj de la C. O. ne pro la plezuro fari kritikojn, kiujn ni cn la intcreso dc fpaco evitis ĝis la lasta momcnto, sed por monlri, ke same kiel en Antverpcno oni arbitre slarigis rajtigitajn delegitojn, oni por Krakovo provas krei internacian organizon anlaŭ ol la dcmando pri organizo estis iam klare kaj lojalc prezentita al la Esperantistaro. En tiuj kondiĉoj, naivaj estis tiuj, kiuj kredis pri Komisiono esploranta la demandon, kaj submetis al ĝi projektojn.[9] Oni nur volas, ke ni konstatu ion faritan. En kia ĥaoso tia organizo ekzistos, permesas antaŭvidi la supra analizo. Oni agas kvazaŭ la Esperantistaro konsistus el centmiloj da homoj, kaj amasigas komitaton super komitato, estraron super estraro. Finance, oni penas redoni iom da vivo al institucio, kiu ĉar ĝi estas konceptita tro grande por niaj bezonoj, ne povas vivi per si mem. Sub la falsa preteksto subteni la lingvajn instituciojn, kies ekziston oni facile povas certigi alie, oni penas krei komplikan sistemon de centra organizo, kies plej klara rezultato estos dividi la Esperantistaron en du partiojn kaj transformi niajn kongresojn en batalkampojn. Anstataŭ forigi la deficitojn per simpligo de tio, kio ekzistas, oni kreas novajn organismojn, kaj trovas nenion alian, ol peti donacojn.
Daŭrigante sur tiu vojo ni rekte iras al anarkio — ne la anarkio, kiu rezultas el absoluta manko de aŭtoritato, sed la anarkio, kiun kaŭzas la tromulteco de pseŭdo-aŭtoritatoj, de komitatoj kaj subkomitatoj, delegitaroj kaj konsilantaroj — konfuzo, kiu havas nepre kiel sekvon la regadon de anonima klano, reciprokan malkonfidon, eternajn malpacojn. Multigante la komitatojn kaj organizaĵojn, oni samtempe plimultigas la plej vantajn demandojn pri personaj honoroj kaj estradaj konfliktoj, kiuj jam perdigis al ni tiel multe da tempo.
La organizo, kiun oni penas prepari, estas ridinda komplikaĵo, kies plej tuja rezultato estos la starigo de deko da surpaperaj regularoj kaj da burokrataj dokumentaroj, utilaj por nenio, se ne por pligrandigi la deficitojn. La procedoj uzitaj dum tri jaroj kaj ankoraŭ uzataj por trudi tiun hibridan organizaĵon, estas malkorektaj. La supraj ciferoj pruvas, ke la Esperantistaro ne povas vivigi institucion, kies utileco en multaj rilatoj estas plene neata — precipe se oni ĝin komparas kun la sennombraj disputoj, kiujn ĝi okazigis. Seriozajn buĝetojn, kiuj estus diskuteblaj, oni neniam prezentis al ni; kontraŭe, oni silentas la solajn ciferojn, kiuj montras la veran situacion. La tempo venis por rompi kun tiu sistemo, kiu multe pli malhelpas nian movadon, ol ĉiuj eksteraj atakoj. Ĉar oni volas premi sur nin, realigante la organizaĵon antaŭ la Kongreso, la Esperantistaro havas tre simplan respondon: nenion pagi ĝis oni prezentos al ni publikajn kalkulojn, kiuj permesos serioze juĝi la situacion, kaj vidi, ĉu la mono, kiun oni petas de ni, ne estas plene senutila. Pro la intereso de l’paco ni ĝis nun preferis silenti, sed pli grava ol amo al paco estas ĉe ni la amo al ordo kaj klareco. Nia movado ankoraŭ pli bezonas ordon, ol ŝajnan pacon, kiu enŝovos nin en marĉon.
Aparta presaĵo el ESPERANTO de 20 Aprilo 1912.
Piednotoj
[redakti]- ↑ La Administra Komitato estas la antaŭa Internacia Financa Konsilantaro; prezidanto estas G-lo Sébert, de kiu estas subskribitaj la tie analizataj cirkuleroj.
- ↑ Tiu voĉdonado okazis je la fino de longa kunveno, kiam ĉiuj estis lacigitaj. Oni eĉ ne legis la tekston, kvankam neniu ĝin havis en la mano.
- ↑ Dum 1911, U. E. A. elspezis por salajroj 5,35 g, 20 fr.
- ↑ Luprezo de la ĉambroj, oficejoj, hejtigo, lumigo, ktp. (Ĉe U. E. A. dum 1911, 851,70 fr.)
- ↑ Ni tie ne ekzamenas, ĉu tiu organo estas utila aŭ ne — kio estas tre kontestebla — sed ni vidas, ke eĉ se ĝi estus utila, ĝi sur la nuna bazo ne povos ekzisti per si mem.
- ↑ Ni supre vidis, ke ili devos preskaŭ ĉion pagi, ĉar 25.000 Esperantistoj (en la plej bona supozo!) pagantaj 10 ct. liveros 2.500 fr. dum la C. O. bezonas de 25.000 ĝis 30.000 jare.
- ↑ Tio ne estas vana hipotezo: oni memoru la aferon de D-ro Javal, la unua monhelpinto de la C. O.
- ↑ 8,0 8,1 Ni substrekas.
- ↑ Tiun naivecon ni volis konservi ĝis la lasta momento.