Kion la vivo alportis/Antaŭparolo
En nia mondo, aŭ pli ĝuste, sur nia tero
nur tre malofte okazas io nova, tion
certigas kaj jesigas kapbalancante saĝegaj maljunuloj
en ĉiuj epokoj. Sed se iafoje tamen io nova
ekaperas sur nia astro, tiam la surprizo estas
senlima. Oni dubas, nekredas, malaprobas kaj
mallaŭdas plengorĝe. »Tia novaĵo ja neniam
ekzistis, tial ĝi ne povas esti, vivi, prosperi
kaj sukcesi.«
Sed kelkaj, malmultaj riskemuloj ekvidas antaŭ siaj larĝe malfermitaj okuloj grandan, belan perspektivon, ili sentas kapturnon, la sango rapide kuras en la vejnoj, la koro laŭte batas — granda emocio ilin kaptas. Ili ne timas la danĝeron de la novaĵo, kuraĝe ili sin profundiĝas en la nekonatan vastaĵon.
Emocio fariĝas entuziasmo, entuziasmo naskas infanon: la poezion. Granda epoko sen poezio ne estas imaginebla.
Nia esperantista movado estas granda epoko, ĝi estas unu el la maloftaj, novaj okazintaĵoj de nia homa evolucio. Tial, ekaperinte, ĝi vekis poezion. Ĝia genia elpensinto esprimis sian grandan emocion per versaĵo; kiu Esperantisto ne konas kaj ne simpatias kun la ekĝemo: »Ho, mia kor’?« Ses modelajn ekzemplojn Dro Zamenhof aldonis al sia »Plena lernolibro« de 1887. Nur unu el ili, la letero, estas prozaĵo, la kvin aliaj havas altan stilon, riman kaj senriman. Sen beleco lingvo ne povas vivi, sen floro ne fariĝas frukto.
La homo ne nur bezonas prozon, li ankaŭ bezonas poezion. Poezio estas la forta flugilo, kiu alkondukos nian Esperanton al la venko.