Kion la vivo alportis/J. A. Comenius

El Vikifontaro
J. A. Comenius ()
Kion la vivo alportisUniversala Esperantia Librejo (p. 9-11)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
[Ornamaĵo mankas]
J. A. COMENIUS.[1]
Al fervora nederlanda samideano J. L. BRUIJN.
MOTO: Venos tempo, en kiu aro da
bonaj homoj Vin ŝatos Komenio, eĉ farojn,
eĉ esperojn Viajn, eĉ ankaŭ dezirojn.
G. W. LEIBNITZ 1671.


Ĉu Vi konas malgrandetan urbon,
kiu ĉe Vi, ie en la Nordo
kuŝas dolĉe ĉe la mara bordo?
Naarden estas ĝia simpla nomo
kaj en tombo tie sub la tero
sonĝas dolĉan sonĝon sen sufero
sanktaj restoj de l’plej bona homo.

Se Vi konas urbon tiun Vian
kaj Vi tien venos per okazo,

mi, Sinjor’, Vin petas kun emfazo,
lin vizitu en libera horo.
Por la samaj celoj idealaj,
kiujn ni nun sekvas, plej kristalaj,
batis ankaŭ lia bona koro.

Kiel vi kaj mi, li ankaŭ sonĝis
en la verkoj belaj sen komparo
pri la unueco de l’homaro,
pri eterna kaj senĉesa paco;
sed al li kaj lia flama vorto
malfavora estis viv’ kaj sorto,
— sur la tero mankis por li spaco.

Sed li fine trovis la trankvilon
kaj kun sia sonĝo ĉarma, granda,
en malgranda urbo nederlanda
dormas tiu nia antaŭulo
kaj sur lia tombo, jam sen larmo,
kantas nune nur la birda svarmo
kaj ekfloras simpla konvolvulo.


Se Vi tien venos, mi Vin petas,
diru al li, ke en lia lando
estas nune viva propagando
por la sonĝo lia filozofa,
ke en kor’ de multa jam Bohemo
gaje kreskas lia bona semo
en la form’ de lingvo Zamenhofa.

Aperis 1./IV. 1911 en »De Avondpost«
en ’-Gravenhage (Nederlando).
[Ornamaĵo mankas]
  1. Elparolu: Komenius.