Kion la vivo alportis/Manio plibonigoza akuta

El Vikifontaro
Manio plibonigoza akuta ()
Kion la vivo alportisUniversala Esperantia Librejo (p. 12-14)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
[Ornamaĵo mankas]
MANIO PLIBONIGOZA AKUTA.
(LAT.)
MOTO: .......... Tiam en la kapon
kuraĝa pens’ al mi subite venis…
(El „Hamleto“.)


Ne povinta lastan nokton
eĉ nur unu horon dormi,
mi pripensis, ĉu mi povus
nian lingvon trareformi.

Anstataŭi la finiĝojn
kaj aldoni novan kazon
kaj starigi nian lingvon
tute sur logikan bazon.


Speciale la finiĝojn
aĵo, umo, emo, igo,
oni devus jam forĵeti,
por la lingva plibonigo.

Kiam mi pri lingvo pensis
kaj pri ĝia fundamento,
naskiĝis en mi ideo
pri problema homa gento.

Nia gento estas vere
fuŝfarita ĉe la fondo
kaj li, kiu ĝin bonigus,
estus fama en la mondo.

Oni povas tion diri
tute sen la embaraso,
el kreaĵoj, ke la homo
plej malbona estas raso.

Mi proponos, tuj mi pensis,
ŝanĝi tiun homan staton
kaj por tio celo krei
ian homan komitaton.


Kaj ĉi tiu komitato
devus trovi fundamenton
kaj ni laŭ ĝi plibonigos
la fuŝitan homan genton.

Sed se tiu komitato
tre prokrastus la decidon,
mi mem kreos novan homon,
reformitan homan — idon.

Aperis en Bohema Revuo Esperantista
en novembro 1910.
[Ornamaĵo mankas]