Klara Zamenhof

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Klara Zamenhof (1925)
de Otto Flatauer
Publikigita en Germana Esperantisto, n-ro 1/1925.


Klara Zamenhof

Nun sekvis al la Majstro la Majstrino —
„Majstrino!” oni rajte nomas ŝin;
Laciĝis eĉ la Majstro — ĉiam lin
Denove kuraĝigis la edzino.

De l’ Majstro belan kaj genian verkon —
Ŝi zorge traktis ĝin per mola man’,
Kaj kvazaŭ estus ŝia korinfan’:
Ŝi helpis flegi la eternan kverkon.

Kaj plej grandegan benon de patrino,
Ja, Klara Zamenhof, ricevis vi:
„Infano via estos mondreĝino!”
Al vi jam vivan gloron montris Di’;
Vi mortis radiante pro feliĉo. —
„L’ infano vivu!” estu la dediĉo.