Komerca Korespondo/Kompleta teksto

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 1-46)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ESPERANTA
BIBLIOTEKO INTERNACIA


No. 16


Komerca Korespondo


Kunmetis J. Borel


2a eldono
(5a-10a miloj)



1922
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.
Berlin kaj Dresden
Pri la komerca korespondo

Ekzistas esencaj diferencoj inter la neafera, amika korespondo kaj la komerca.

Dum en la unua oni klopodas havi stilon kiel eble plej variitan kaj personan kun lertaj, agrablaj frazkonstruoj, en la dua la ĉefa kvalito estas mallongeco ligita kun precizeco, sen pretendo al literatura eleganteco. En amikaj leteroj fantazio povas ludi grandan rolon, en negocaj leteroj fantazio ne povas nek devas ekzisti.

De tiuj diferencoj naskiĝas du tute apartaj skribmanieroj, kaj ofte okazas, ke lerta privata epistolisto ne estas kapabla, skribi laŭnegoce simplan aferan leteron.

La komerca skribmanierio efektive postulas antaŭscion akireblan nur per praktikado aŭ speciala studo. Tiu ĉi studo konsistas precipe en lernado de la taŭgaj esprimoj kaj parolturnoj. Ĉiu negoca branĉo havas sian propran terminaron kaj esprimaron, sed tre multaj el tiuj esprimoj, eĉ la plej granda parto, estas ĝeneralaj kaj samaj por ĉiuj negocaj leteroj, kiu ajn estu la komerca fako.

La ĉefa tasko de tiu, kiu volas fariĝi komerca korespondisto, estas do, alproprigi al si tiun esprimaron tiamaniere, ke facile, en ĉiu cirkonstanco, li trovu kaj uzu la precizan vorton aŭ esprimmanieron.

La celo de la frazaro, kiun mi nun publikigas en la „Esperanta Biblioteko Internacia”, post kiam parto de ĝi jam aperis en „Germana Esperantisto”, estas ĝuste, faciligi tiun studon, metante sub la okulon ĉiujn frazojn plej oftajn de la negoca korespondo.

Mi rimarkigas, ke oni ne bezonas doni plenajn leterojn, kiuj sennecese kaj sen proporcia profito plilongigas la laboron kaj ŝarĝas la memoron. Tute sufiĉas montri ĉiujn frazojn, kiuj povas prezenti ian malfacilaĵon al nesperta persono. La kunligon inter la frazoj kaj ilian alplenigon jam senpene trovos la skribanto laŭ la cirkonstancoj.

Por ĉiu esprimota ideo mi donas ne nur unu, sed du, tri aŭ pli da esprimoj, por ke oni povu elekti inter multaj la plej taŭgan laŭ la aparta bezono. Ankaŭ estas bone, posedi diversajn dirmanierojn, por eviti tedajn ripetadojn de la samaj frazoj. Kvankam la komerca leterskribado ne postulas literaturistan stilon, tamen oni neniam devas malzorgi doni al la leteroj kiel eble plej bonan formon, ne forgesante, ke la impreso pri komercisto ofte dependas de la pli-malpli granda lerteco de lia skribmaniero.

Mi klopodis verki tiun ĉi negocan frazaron sen uzado de novaj vortoj, kaj mi sukcesis ĝis malmultaj esceptoj. Cetere la kelkaj esceptoj, kiujn mi aludas, efektive ne estas neologismoj, ĉu pro tio, ke ili estas sufiĉe internaciaj por esti komprenataj de ĉiulandaj komercistoj, kaj ili konsekvence apartenas pro sia internacieco mem al nia lingvo: (duplikato, konsigno, akceptpromeso, poliso, prejmo ktp.), ĉu pro tio, ke ili jam estis uzataj de aliaj aŭtoroj, ĉar ili estas necesaj. Inter tiuj ĉi lastaj mi citas la vorton ofri, tiel oftan en negocaj rilatoj, kaj ne ĉiam anstataŭeblan per proponi.

La banknegoca korespondo bezonas specialan fakvortaron; mi ektuŝis tiun fakon precipe per la ĉapitroj „Tratoj” kaj „Kontoj kurantaj”, sed estus necese, verki apartan libreton por la banka korespondo pro ĝia speciala esprimaro.

Jam ekzistas aliaj bonaj esperantaj kondukiloj en la komercan korespondon, tamen mi opinias, ke tiu ĉi malkara libreto ankaŭ povas utili, pro la gravega rolo ludata de la negoco en la internacia vivo.

Oni jam eldonis en Esperanto amason da libroj kun pure literatura enhavo; tio estas bona, sed la nombro de la praktikaj, necesaj verkoj ne estas proporcie egala. Ni ne forgesu, ke la celo de nia lingvo estas antaŭ ĉio praktika, kaj ke ju pli ni klopodos por la enkonduko de Esperanto en la negocajn interrilatojn, des pli efike ni laboros por la progresado de nia ideo.

Berlin, Februaro 1911.

Jean Borel


Antaŭparolo por la dua eldono

Kiam mi verkis la unuan eldonon de tiu ĉi negoca frazaro, kelkaj esprimoj aŭ parolturnoj estis nekutimaj kaj ŝajnis iom kuraĝaj. De tiam la komerca lingvo plifirmiĝis, jam akirante iom definitivan formon, kaj tiuj esprimoj enradikiĝis. Male kelkaj aliaj parolturnoj kaj vortoj malnoviĝis per enkonduko de novaj pli taŭgaj. Inter tiuj ĉi mi nur citas la germandevenan vorton „varo”, kiu emas anstataŭi la pli pezan esprimon „komercaĵo”. Cetere malmultajn ŝanĝojn mi enkondukis en tiun ĉi novan eldonon, kiu jam de longe estas postulita post elĉerpiĝo de la unua.

Majo 1922.

Jean Borel

Por respondi

Mi bedaŭrinde ne ricevis vorton de vi pri …

De longe ni ne havis leteron de vi.

Ĉar ni ne ricevis respondon al nia letero …

Ni ĵus ricevis vian …

Mi ricevis vian ŝatindan leteron de la 13a nuna kaj kore dankas vin pro viaj informoj.

Hodiaŭ mi kun plezuro ricevis vian afablan respondon.

Antaŭ kelkaj tagoj ni ricevis kune viajn du leterojn de la 30a kaj 31a de Aŭgusto.

Pri la enhavo de via letero mi plene konsentas.

Via letero, kies enhavo ne postulas respondon …

Ni notas ĝian enhavon.

Al ĝia enhavo ni dediĉas nian tutan atenton.

Ni danke ricevis vian leteron, per kiu vi informas nin pri …

Ni ne volas prokrasti certigi la ricevon de via …

Ni posedas vian amikan leteron de la 4a nuna.

Poste ni ricevis telegramon de s-roj C.

Vian ŝatindan leteron de … mi ĵus ricevis.

Ĝiatempe alvenis via poŝtkarto de la 20a de Novembro …

Viaj afablaj informoj de la 5a nuna alvenis ĝustatempe.

Respondante vian ŝatindan leteron, ni …

Hodiaŭ mi povas respondi vian leteron …

Respondante vian hieraŭan demandon, mi plezure informas vin, ke …

Ne parolante hodiaŭ pri la enhavo de viaj du unuaj leteroj, mi tuj respondas al vi pri la tria.

Pli frue mi estus respondinta viajn diversajn leterojn, se …

Mi ĝis hodiaŭ prokrastis la respondon pro mia necerteco rilate al …

Mi atendis respondi, ĝis kiam mi havis la necesajn sciigojn.

Vi eble miris pri nia malfrua respondo, sed ni devas klarigi, ke …

Ni tre petas vin, senkulpigi nin pro la prokrasto de tiu ĉi respondo.

Bonvolu pardoni la nevolitan malfruecon de nia respondo al via demando de la pasinta monato.


Por fini leteron

Via, Viaj.

Altestime, respektoplene, sincere, sindone, kore, amike via(j)

Kun altestima, sincera, kora (ktp.) saluto.

Volu ricevi, estimata sinjoro, niajn tre sincerajn salutojn.

Ni salutas vin tutkore.

Bonvolu, altestimata sinjoro, akcepti Ia esprimon de miaj respektoplenaj sentoj.

Kredu, sinjoroj, je nia plena sindoneco.

Plej kore ni salutas vin.

Finante ni certigas vin pri nia ĉiama sindoneco.

Mi premas vian manon.

En rapideco, via.

Ciam volonte preta por via servo …

Konstante preta por vin servi, mi restas …

Al viaj servoj.

Via servanto.

Ĉiam preta por plenumi viajn petojn.

Uzu miajn servojn laŭ via plaĉo.

Ripetante la proponon de miaj servoj, mi petas vin akcepti … Ni ĉiam ĝojos plenumi viajn mendojn, kaj intertempe ni salutas vin sincere.

Ni rekomendas nin al vi.

Ni uzas tiun okazon por proponi al vi niajn servojn, kaj ni petas vin, kredi je nia tuta sindoneco.

Ree ni salutas vin.

Denove ricevu niajn korajn salutojn.

Ni ripetas al vi, kara sinjoro, la esprimon de niaj tutkoraj sentoj.

Ni esperas baldaŭan respondon kaj …

Esperante, ke vi baldaŭ respondos …

Ni petas, ke vi bonvolu respondi per poŝtreveno ( revenanta poŝto).

Dezirante ricevi baldaŭ viajn sciigojn …

Senpacience mi atendas vian respondon.

Esperante viajn novajn mendojn …

Ni tre esperas, ke vi ne prokrastos doni al ni tiujn ĉi informojn kaj …

S-ro F. komisiis nin, diri al vi, ke li senpacience atendas leteron de vi.

Sen aliaj aferoj por komuniki al vi hodiaŭ, mi restas …

Sen aliaj sciigoj por hodiaŭ …

Ĉar ni ne plu havas ion gravan por sciigi …

Ĉar tiu ĉi letero ne havas alian celon, ni uzas tiun okazon, rekomendante nin por la plenumo de viaj mendoj.

Pardonu la kaŭzitan penon kaj ricevu …

Ni petas vin, estimata sinjoro, pardoni la novan penon, kiun ni trudas al vi …

Bedaŭrante, tiel ofte kaŭzi al vi kldopodojn, ni petas vin, kompense ankaŭ uzi niajn servojn …

Se mi povas fari al vi kompensan servon, mi vere ĝojos …

Kun antaŭa danko volu akcepti …

Dankante vin antaŭe plej sincere, ni …

Antaŭan tutkoran dankon kaj sinceran saluton.

Morgaŭ ni skribos al vi pli detale.

Ni ne volas hodiaŭ eniri en pliajn detalojn pri tiu afero.

Tuj kiam ni povos, ni donos al vi novajn detalojn.

Bonvolu dediĉi vian tutan atenton al la enhavo de tiu ĉi letero …

Petante vin, doni al mi tiujn informojn kiel eble plej baldaŭ, mi salutas vin amike.

Volu sciigi nin pri la ricevo de tiu ĉi letero …

Mi petas vin, saluti de mi s-ron B.

Bonvolu rememorigi pri ni s-ron vian fraton. Havu la afablecon, prezenti al via familio miajn respektoplenajn salutojn.

Saluton al via filo.

Volu rekomendi min al sinjoro via patro.

Mi estus al vi danka, transdoni la ĉi-entenatan leteron al s-ro X.

Ĉi-kune letero por via patro.

Afable sendu ĉi tiun bileton al ĝia adreso.

Direktu la ĉi-kunajn leterojn al iliaj adresoj plej eble baldaŭ.

P. S. (postskribo).

Mi forgesis diri al vi, ke …

Mi ĵus rememoras, ke …

Bonvolu transdoni ĉi tiun leteron al …

Faru al mi la plezuron, diri al amiko R., ke mi ricevis lian leteron kaj ke mi respondos per proksima poŝto.

Volu adresi viajn leterojn poŝt-restante.

Per afabla zorgo de s-ro Z.



Korespondo, poŝto

Alvenis por vi leteroj el Berlino.

Se vi ricevis leterojn por mi, resendu ilin al …

Per lasta poŝto mi skribis al …

Mi esperas konigi al vi la rezultaton per proksima poŝto.

Ĉar pasos multe da tempo, ĝis kiam vi ricevos ĉi tiun leteron …

Kredeble via letero perdiĝis dumvoje.

La prokrasto devenas de la neakurateco de la poŝtservo en nia urbo.

La poŝtsendoj alvenas tute neregule.

Ni ankoraŭ ne havas respondon.

Ni atendas respondon de …

Li rekte korespondos kun vi.

Pri ĉio, kio koncernas tiun aferon, volu korespondi nur kun mi persone.

Via letero estis metata al la poŝto tro malfrue kaj alvenis nur hodiaŭ.

Donu al mi sciigojn.

Mi sendas ĝin malfermite, por ke vi povu ĝin legi.

Mi deziras ŝparigi al vi la sendkoston de tiuj leteroj.

Ni enmetas leteron por s-ro W., al kiu vi bonvolu ĝin doni tuj post lia alveno.

Ni legis la leteron, kiun vi adresis al s-ro X. pri …

Antaŭ ĉio ni atendas vian respondon al nia letero de la 23a de Aŭgusto. Detale mi korespondis kun li pri tiu demando.

S-ro B. jam estis for, kiam via letero alvenis, kaj mi tuj resendis ĝin al li.

Mi devas korespondi kun vi pri grava afero, sed mi antaŭe bezonas kelkajn klarigojn de …

Vendredo estas nia poŝta tago.

La leteroj iras tra Hamburgo.

De la 1a de Januaro nova poŝta tarifo estos aplikata en nia lando.

Laŭ la nova poŝta aranĝo inter Anglujo kaj Francujo la afranko de rekomenditaj (enregistrigitaj) leteroj kostas …

Bonvolu afranki tiun ĉi poŝtkarton kaj meti ĝin en leterkeston.

Ĵus ricevita telegramo sciigas nin, ke …

Sendu la leteron afrankite.

Ni enmetas poŝtmarkojn por la sendkosto.

Ĉi-kune respond-kupono.

Ni devis pagi punmonon (surtakson) pro nesufiĉa afranko.



Informoj pri prezoj kaj varoj

Laŭ via deziro ni sciigas vin pri la nunaj prezoj de kafoj en nia komerc-urbo.


Jen la kvalitoj de vinoj konvenaj por tie ĉi:

De post niaj lastaj sciigoj nenio nova okazis.

La prezoj ne ŝanĝiĝis de unu monato, sukeroj kaj kafoj ankaŭ ne plikariĝis.

Ĉar kelkaj prezvarioj okazis en nia komercurbo, mi volas …

Mi tiel detale skribis pri la ĉi-tieaj cirkonstancoj, ĉar …

Laŭeble mi regule sciigos vin pri la prezmovado en nia urbo, kaj mi neniam instigos vin al negoco, se ĝi ne promesas certan profiton.

Bonvolu altiri precipe nian atenton al la varoj, kies prezoj plej multe malleviĝis.

Ni kun plezuro ricevos viajn novaĵojn pri la vendado de l’ kotonoj.

Dum kelka tempo la negocoj estis tre viglaj en nia urbo.

Komparante viajn prezarojn kun la niaj, ni opinias, ke ekspedo de kotonoj de via urbo al la nia estus rekomendinda.

Ni sendas al vi nian hodiaŭan prezliston, el kiu vi tute detale vidos la nunan situacion kaj povos prijuĝi la venontan movadon en niaj hejmaj produktaĵoj.

Mi uzas tiun okazon por montri al vi la vendokondiĉojn de kelkaj el la ĉefaj varoj de tiu ĉi urbo. De unu monato niaj prezoj ne variis.

De post nia lasta letero la negocoj pri teo alprenis tute alian aspekton.

La prezoj restas sufiĉe firmaj, sed montriĝas malmulte da vigleco en la negocoj.

La taksaro por kaŭĉukoj restas tute la sama kiel antaŭ du monatoj.

Ni ankaŭ vidas neniun ŝanĝon ĉe aliaj varoj.

Grandaj ŝanĝoj en la prezoj de kafoj.

Nun estas la negocoj tute kvietaj, kiel kutime en tiu ĉi sezono.

La komerco estas tie ĉi en tre malfavora stato.

Ni konstatas, ke la negocoj en via urbo suferis de la nunaj cirkonstancoj.

Viaj avizoj pri la Centra-Amerikaj produktaĵoj tre ĝojigis min, kaj mi petas vin daŭrigi ilin de tempo al tempo.



Negoca movado, prezaltiĝo

La kotonoj atingas nun pli altajn prezojn ol lastan monaton.

La kotonoĵ nun ĝuas pli grandan favoron ol de kelka tempo.


Ordinaraj Georgiaj kvalitoj vendiĝas facile …

La mendado pri ili ne estas tiel vigla, kiel oni povus atendi ĉe la nunaj provizoj.

„Suratoj” estas tre serĉataj. Ili atingas altajn prezojn.

Malgranda provizo da … vendiĝis je bona prezo.

Kelkaj vendoj okazis je la prezoj montritaj de ni.

La tabakoj restas altprezaj.

Dum la lasta semajno la negocoj estis sufiĉe gravaj (ne malgravaj).

Multaj vendoj la lastajn tagojn.

Rizoj vendiĝas firme … po 50 kg.

Tre belaj Virginiaj tabakoj estis pagataj ĝis 70 Sm. Oni nenion vendis por malpli ol 45 Sm.

La registaro aĉetis ĉion, kio alvenis, kaj pagis 30 ĝis 80 Sm.

Ekstreme malofta estas la oleo de Salon kaj altegaj la prezoj.

La provizoj estas preskaŭ tute elĉerpitaj.

Sukeroj estas tre serĉataj kaj plikariĝas.

Luizianoj, kiuj falis en Havro ĝis 80 Sm, plialtiĝis nun iomete.

Cetere ĉiuj varoj estas sufiĉe firmaj.

Tiu okazintaĵo kaŭzis rapidan plikariĝon de la sukeroj.

La mendoj multiĝas malrapide en nia urbo, sed ili almenaŭ multiĝas.

Nun la petado plivigliĝis, kaj la prezoj sekve plialtiĝis.

Koloniaj produktaĵoj emas plikariĝi.

Aĉetantoj montras intereson por diversaj superaj kvalitoj.

Ĉiuspecaj silkaĵoj en plej belaj kvalitoj estas ĝenerale postulataj.

La petado pri potaso daŭris la tutan vintron.

Malgraŭ tio la prezoj ne variis.

Kafoj estas tre maloftaj, kaj la belaj kvalitoj atingas altajn prezojn.

Mezbonaj kvalitoj valoras 30 Sm.

Oni taksas ĝin 22—25 Sm, kaj estas aĉetantoj por la unua prezo kaj vendantoj por la dua.

En la hodiaŭa borso oni ofris 45 Sm por 50 bareloj.

Kelkaj tenantoj malakceptas hodiaŭ prezojn, pri kiuj ili estus volonte konsentintaj antaŭ unu semajno.

Ni neniam vidis tiel grandajn kvantojn disvendiĝi tiel rapide.

La ŝip-ŝarĝo de l’ „Albatros” estis vendata tuj post la alveno je … Sm por 100 kg.

Oni taksas la kafon … Sm. Ĉiuj provizoj estas aĉetitaj.

Gravaj aĉetoj okazis lastan lundon en Liverpool, sed sen prezaltiĝo.

La mendado pri Hinda rizo pligrandiĝis.

Facilan disvendadon trovas nun la Bengala indigo.

La fortega mendado de kelkaj semajnoj kaŭzis plikariĝon de la bonaj kvalitoj.

La petado pri kakao el niaj kolonioj tre forte kreskis.

La tuta alvenintaĵo estis vendata je … Sm por centfunto.

3000 sakegoj da Usona kotono trovis aĉetantojn je la taksitaj prezoj.

La favoraj sciigoj el Londono okazigis tie ĉi fortan petadon pri spicoj.

La varo ne plikariĝis proporcie.

Tenantoj ne ŝajnas inklinaj, liveri je tiu prezo.

Nenio estas trovebla je tiu prezo.

Bonaj farunoj estas serĉataj.

800 sakoj da nigra pipro estis pagataj … Sm po funto.

La prezoj restas firmaj.
Kvietaj negocoj, malaltiĝo de prezoj

Oni faris tre malmultajn negocojn tiun ĉi semajnon en koloniaj produktaĵoj.

La prezoj ekstreme malaltiĝis.

La mendado pri sukeroj preskaŭ tute haltis.

Oni ne sukcesas vendi je pli ol … Sm. La vendado limiĝas je kelkaj malgrandaj provizoj.

Tabakoj malkariĝas pli kaj pli.

Tre abundaj estas la provizoj en nia lando.

Ĉiuj negocoj estas tre kvietaj de kelka tempo.

La komerco multe suferas tie ĉi pro la ĝenerala krizo.

Niaj tenejoj estas plenaj; ni estas momente superŝarĝitaj per produktaĵoj de anglaj fabrikoj.

Nur malmultaj fabrikaĵoj iom facile disvendiĝas.

Ni ne vidas ŝajnon de pliboniĝo.

Escepte por kotonoj, ĉiuj negocoj dormadas.

Estas grandegaj provizoj de rizo en magazenoj, kaj tio kaŭzas tre malfacilan vendadon.

La vendantoj malaltigis siajn prezojn ĝis … Sm.

Mahagonaj lignoj trovas aĉetantojn por neniu prezo.

Oni ne pagas nun pli ol … por la plej bona kvalito.



Vendokondiĉoj

Vendita kontante.

Pagota post 3 monatoj, post duonmonato.

Pagota post 10 tagoj.

Liverota dum Ĵanuaro.

Liverota surŝipe, … stacidome, … en tenejo.

Vendita ĉe alveno, laŭ specimeno.

Vendita entute, … poparte.

Afranko, sendkostoj, surŝipigo kaj livero je alveno estas pagotaj aparte.

La prezo entenas ĉiujn sendkostojn.

Frajto kaj asekuro ekskluzive.

Ĉiuj aliaj elspezoj estas kunkalkulitaj.

Ni faras la sendojn afrankite, sed laŭ risko de la ricevonto.

Se mi povas vendi surŝipe kun profito, mi ĝin faros, se ne, mi elŝipigos kaj atendos.

Mi klopodos atingi kiel eble plej favorajn kondiĉojn por la vendo kaj liervo.

Pro tiu difekto ni ne povos vendi kun profito.

Ni ofris la kotonojn en publika vendado, sed neniu aĉetanto venis.

Tia kvalito estas preskaŭ nevendebla tie ĉi, kaj se ni estus volintaj vendi perforte, ni estus atingintaj nenion.



Spekulacioj

Ni kredas, ke tio estos tre bona spekulacio.

Ĉar mi faris spekulacion per sukeroj, kiu lasis al mi tute kontentigan profiton, …

Laŭ kalkulo bazita sur nia sperto …

Mi ekstreme bedaŭras, ke tiu spekulacio tiel malbone sukcesis; ĝi aspektis tiel favora, ke ĉiuj volis profiti, kaj precize tio malbonigis la negocon.

La aspektoj tute ne estis bonaj clum kelka tempo.

En la nuna stato de l’ negocoj tiu ĉi afero kaŭzas al mi multan zorgon.

Mi esperas, ke la prezoj baldaŭ malaltiĝos, kaj se la malaltiĝo estas forta, mi sendube faros kelkajn aĉetojn.

La grandega ofro de kotonoj en nia urbo kaŭzis subitan malleviĝon de la prezoj.

Ni povas nur konsili al vi, entrepreni nenion en tiu ĉi momento.



Mendoj

Jen nomaro de diversaj varoj, kiujn ni petas vin, aĉeti por nia kalkulo kaj ekspedi kiel eble plej baldaŭ.

Ni sendas al vi mendon, kiun ni rekomendas al viaj bonaj zorgoj.

Bonvolu sendi plejeble rapide la jenajn varojn:

Se vi povas ilin enŝipigi je prezo de … Sm, kunkalkulante kostojn de enŝipigo, komisio, kaj frajto[1].

Laŭokaze sendu al mi … por mia privata uzado.

Kaj aliajn samspecajn objektojn por plenigi la sortimenton.

Vi povas laŭvole aldoni kelkajn novaĵojn, kiuj ŝajnos al vi plej konvenaj por ni.

Konsiderante vian prezaron, ni petas vin ekspedi …

En la sortimento ni petas enmeti precipe …

Mi fidas al vi pri la plej zorga plenumo de mia mendo.

Mi konfidas tiun aferon al viaj zorgoj.

Mi ne dubas, ke vi, kiel kutime, dediĉos vian tutan atenton al la plenumo de mia mendo.

Sendu tute konforme al miaj klarigoj.

Tiu ĉi mendo ekstreme urĝas, sendu senprokraste.

Ni deziras ricevi tre baldaŭ la varon.

Bonvolu ekspedi tuj kiam ĝi estos preta.

Volu insisti, por ke la fabrikanto plirapidigu la liveron.

Kiel eble plej baldaŭ mi atendas la menditajn lanaĵojn.

Mia mendo valoras ĝis fino de Majo.

Ĉar vi ne liveris ĝis la dirita templimo, mi nun devas nuligi la mendon.

Kun bedaŭro mi malmendas la varon.

Se la ekspedo ne estas farita, mi petas vin konsideri la mendon kiel senvaloran.

Mi konfirmas la unuan parton de mia mendo, sed nuligas la duan.



Plenumo de mendoj

Kun plezuro ni ricevis vian mendon kaj plenumos ĝin akurate.

Ni tuj okupos nin pri viaj mendoj kaj faros la ekspedon senprokraste.

Estu certa, ke mi faros ĉion, kio dependas de mi, por pravigi vian fidon.

Mi nepre konformiĝos al viaj deziroj kaj ŝparos neniun klopodon por kontentigi vin.

Ni esperas, ke vi havos plenan kontentecon pri la plenumo de viaj ordonoj.

La fiksita de vi prezlimo estas tro malalta.

Ni bedaŭrinde ne povis plenumi vian mendon pro la tro altaj prezoj en nia urbo.

Estas necese, ke vi donu al ni pli grandan liberecon.

Mi esperas, ke vi aprobos mian decidon.

Jen listo pri niaj aĉetoj ĝis hodiaŭ.



Aĉetoj kaj vendoj

Ni inklinas al tiu aĉeto.

Ni atendos ĝis la proksima semajno por daŭrigi la aĉetojn.

ĵen estas sendube la plej favora aĉeto farita en nia urbo.

Se ni iom marĉandos, ni eble aĉetos pli malkare.

La situacio tiel aliiĝis, ke mi ne intencas fari por via kalkulo pliajn aĉetojn.

Mi povas certigi, ke neniu aĉetis tolaĵojn pli malkare ol mi faris.

Mi faris la negocon je tiu ĉi lasta prezo.

Post malmultaj tagoj ni esperas fini la aferon.

Ni estis tre feliĉaj likvidi la provizon je tiel favoraj kondiĉoj.

Mi ne trorapidos vendi, esperante prezaltiĝon.

Ni timas, ke ni devos fari prezoferon por likvidi la restaĵon de l’ ĉapeloj.

Estas al mi bedaŭrinde tute neeble, elvendi viajn silkaĵojn en la nuna momento.

Mi volonte konsentus rabaton, se Ia varo estus vendebla.

Mi vendos nur kontante.

Mi ordonis revendi tiujn rubandojn kaj tre esperis liberiĝi de ili.

Mi devos likvidi la tutan provizon podetale.

Se vi ne sukcesos vendi pogrande, vendu pomalgrande.

Oni faris kelkajn vendojn je 20 Sm.

Mi atingis 24 Sm.

Mi ne dubas, ke mi sukcesos vendi la tutan sendaĵon ne pli malkare ol …

Bonvolu diri al mi, kiu estas via lasta prezlimo; se ĝi estas sufiĉe malalta, mi atingos certe mendojn.

Mi vendis entute por 2000 Sm.

Pro la festotagoj ni ĝis nun ne povis komenci la vendadon.

Kun plezuro mi aŭdas, ke la prezaltiĝo en Hamburg donis al vi okazon efektivigi viajn vendojn laŭ favoraj kondiĉoj.

Ni notas la novajn vendojn de la ĉe vi konsignitaj[2] kotonoj: 40 pakegoj je … Sm kaj 15 pakegoj je … Sm.



Konsignoj, ekspedoj

Ni faris nian eblon por venigi aĉetantojn, sed ĝis nun sen sukceso, kaj ni ricevis neniun ofron.

Estas necese, ekzameni tre atente la varon, ĉar la trompoj estas oftaj en tiu ĉi fako.

De diversaj flankoj mi ricevis plendojn.

Tuj mi protestis kontraŭ la efektivigo de l’ aĉeto.

Kelkaj pakoj ricevis eksterajn difektojn, sed tio kredeble ne malfavore efikos por la vendado.

La plibonigo devas okazi je kosto de la ŝipo, se la varo ne estas elŝipigita en bona stato.

La marko de l’ sakoj estis konforma al la fakturo.

Ni notas kun plezuro, ke vi estas preta, sendi al ni 50 barelojn da vino.

Mi ne dubas, ke ni sukcesos vendi ilin bonege.

Kondiĉe, ke ili ne alvenos malpli frue ol en Junio aŭ komence de Julio.

Se ekspedo de tabako povus esperigi profitan vendadon, ni volonte provus unu konsignon.

Nenio favora estas nun farebla.

Li ĝin sendos al Anglujo por sia propra kalkulo.

La konsigno-tenantoj venigis la ekspedon al Madras.

Ni petas vin, tuj liverigi al vi la sendaĵon kaj ĝin vendi senprokraste, kiel eble plej bone.

Se vi povas atingi 10.– Sm nete, tio estos bona negoco.

La konsignantoj sendis grandajn kvantojn al Ameriko.

Mi tre ĝojus, se tiu ĉi prova sendo instigus min fari kun vi pli gravajn negocojn.

Ni povos baldaŭ sendi al vi nian kalkulon de vendo, kiu kredeble kuraĝigos vin fari novajn konsignojn de la sama varo.

Mi kun plezuro ekscios la bonstatan alvenon de tiu ĉi konsigno kaj la kontentigan rezultaton de via vendo.



Kontoj (kalkuloj, fakturoj)

Kune kun tiu ĉi letero ni sendas al vi vian konteltiron.

Ni atendas la kalkulon kun granda senpacienco.

Vi scias, ke ni povas nenion postuli de la asekurantoj, antaŭ ol ni ricevos la fakturon.

Mi esperas, baldaŭ ricevi la fakturon kun avizo de via trato sur mi por la sumo de tiu sendo.

Mi ĵus starigis vian konton.

Vi ricevos detalan konton, tuj kiam la negoco estos preta.

Ĉi-kune vi ricevas la fakturon rilatan al tiu afero.

Per la angla ŝipo „Espero”, kapitano X., kiu forlasos London-on la 30an de Aŭgusto, mi ekspedas, je viaj kostoj kaj riskoj, 20 kestojn da komercaĵoj (varoj) markitajn B. C. 1—20. Ĉi kune mi transdonas al vi la fakturon, kies sumon de Sm … mi enskribas en vian debeton, petante vin, noti ĝin konforme.

Ni faras al vi tiun ĉi ekspedon laŭ ordono kaj kalkulo de s-roj Y. en Berlin, kun kiuj vi bonvolu interkonsenti pri la livero.

Mi havas la plezuron, enmanigi al vi hodiaŭ fakturon pri …, kiujn mi surŝipigis laŭ via kalkulo sur la „Vulturon“, kapitano R. La fakturo sumiĝas je Sm …, kiujn mi metas en la debeton de via konto.

Vi ricevas hodiaŭ vendokonton pri … kun entuta sumo de Sm … en via kredito, valoro 30a de Septembro.

Samtempe vi trovos vendokonton por la komercaĵoj (varoj) venintaj per la „Aglo” kaj venditaj por kalkulo de s-roj X. kaj Ko. La netan sumon de Sm … ni enskribas en la krediton de la diritaj sinjoroj, valoro lOa nuna.

Ni kreditas (debetas) vin je Sm …

Niaj elspezoj por tiu afero sumiĝas je Sm …, por kiuj ni debetas vin.



Kontoj kurantaj

Ĉi-kune ni sendas al vi vian konton kurantan je 31a de Decembro, kun saldo en nia kredito de M …, pri kiu ni debetas vin en nova konto.

Jen ankaŭ eltiro de la kuranta konto de s-ro B. je 30a de Septembro.

Bonvolu trarigardi la konton kaj sciigi al ni, ĉu vi konsentas.

Mi ĵus trarigardis la eltiron de mia konto kuranta ĉe vi je 31a de Decembro, kaj trovinte ĝin ĝusta, mi kreditas vin en nova konto je M …, saldo en via kredito.

Pri kiu ni petas vin enskribi konforme, se la konto estas senerara.



Rimarkigoj pri kontoj – Korektigoj

Ni ne ankoraŭ havis tempon por revidi detale vian konton, sed ŝajnis al ni, ke ĝi estas ĝusta. Vi ricevos definitivan sciigon post tri tagoj.

Per tiu ĉi korektiga noto vi vidos, ke la sumo de via fakturo estas Sm … anstataŭ


Sm …, diferenco Sm … en via debeto. Bonvolu enskribi tiun ĉi korektigon.

Bonvolu diri al mi, ĉu vi korektis la eraron, kiun mi montris al vi en via lasta konto pri lignoj.

La celo de tiu ĉi letero estas, fari al vi la sekvantajn rimarkigojn pri la konto kuranta laste sendita de vi.

Mi rimarkigas al vi tiun ĉi diferencon.

Mi kalkulis makleraĵon de 2½ % kaj kelkajn elspezojn.

Alia rimarko pri la fakturo estas …

Unu erareto enŝoviĝis en la kalkulon.

Jen kalkuleraro, kiun mi petas vin, korekti.

Laŭ mia korektigo, la saldo en via kredito estas do nun Fr. … kaj mi petas vin, diri, ĉu vi konsentas.

Mi atendas senpacience vian respondon pri la diversaj rimarkigoj faritaj al vi en mia lasta letero, por ke mi povu finreguligi la aferon.

Tre atente mi revidis viajn kalkulojn kaj konstatis, ke ili estas ĝustaj.

Vi forgesis enskribon de Sm … la lOan de Junio en mia debeto.

Tiu ĉi sumo estas tute forgesita de vi.

La kalkulo estas senerara.

Per via konto mi vidas, ke vi debetas min je Sm … por …; ĉu tio ne estas eraro?

Mi ne dubas, ke vi, post travido, konsentos forstreki tiun ĉi sumeton el mia debeto.

Ŝajnas al mi nejusta, ke vi kalkulas al mi tiun koston.

Ni tre bedaŭras la nevolitan eraron faritan en nia konto kaj petas vin senkulpigi nin.

Tute prava estas via korektigo, kiun ni tuj efektivigas, dankante vin pro tiu rimarko.

Mi petas vin sendi mian konton, por ke mi povu reguligi ĝin.

Jen la fakturo kun nia kvitanco.



Diversaj temoj
Vojaĝoj

Via sinjoro X. ĵus forlasis nian urbon.

S-ro V. alvenis tie ĉi hieraŭ kaj forveturos morgaŭ al Antwerpen.

Nia amiko A. feliĉe alvenis hodiaŭ.

Nia sinjoro B. estas reveninta de du tagoj kaj esprimas al vi sian dankecon pro via afableco al li.

Mi intencas, baldaŭ forvojaĝi al Wien; ni do povos ĉion priparoli buŝe.

Mi enŝipiĝos proksiman mardon en Marseille kaj alvenos en Bombay la 28an de Majo.

Ĉiukaze mi estos survoje ne pli malfrue ol la fino de tiu ĉi monato.

Ĉar mi devis prokrasti mian forvojaĝon, mi petas vin resendi tien ĉi la leterojn alvenintajn intertempe.

Havu la afablecon gardi la leterojn ĝis mia alveno.

Ni atendas vian promesitan viziton kaj tre ĝojos vidi vin.

Mi rimarkas, ke mi ne povos viziti vin dum tiu ĉi vojaĝo kaj ekstreme bedaŭras.

Mi esperas, ke tiu ĉi letero atingos vin ankoraŭ en Leipzig.

Li intencas resti nur tri semajnojn en Hispanujo.

Revenante al Kopenhago, li havos la honoron viziti vin kaj klarigos al vi detale la aferon.

Mi atendas la alvenon de mia kunsocietano (societpartisto), por forvojaĝi mem.

Mi sendas mian pakaĵon rekte al Amsterdam.

Ni deziras al vi feliĉan vojaĝon.



Asekuroj

Ĉiuj ekspedoj estas asekuritaj.

Mi petas vin asekurigi tiujn dek kestojn kontraŭ ĉiuj vojaĝaj riskoj.

La asekura sumo estas … Markoj kaj la pagota prejmo … M.

Ni plenumis la asekuron laŭ via deziro.

Jen la poliso kun kalkulo de la prejmo kaj ĉiuj kostoj.

Ni asekuros laŭ plej favoraj kondiĉoj.

Kostoj, frajto kaj asekuro inkluzive.

Niaj asekurantoj malakceptas asekuri kontraŭ tiaj riskoj.

Se oni volus asekuri en tiaj cirkonstancoj, oni devus pagi tro altajn prejmojn.

La asekurantoj devos repagi al vi 2%, se la elŝipigo okazas en New-York.

Ĉi-kune ni sendas al vi detalan liston de la varoj ŝarĝitaj sur la „Espero”, kun la valoroj, laŭ kiuj la poliso estas starigita.

Jen detalo de la poliso:

Bonvolu noti, ke, kiam la valoro estas enskribita sur la poliso, oni ne plu povas postuli return-pagon de la prejmo por neŝarĝitaj varoj.

La enhavo de tiu ĉi kesto estis tute difektita de la marakvo.

Ĉar la difektaĵo estas vere negrava, ne penvaloras postuli kompenspagon.

La postulitaj dokumentoj estas sekvantaj:

le. Atesto de du ekspertizistoj certiganta, ke la difektaĵo devenas de la marakvo, kaj montranta la prezon, je kiu la varo estus vendita, se ĝi estus alveninta nedifektita.

2e. La aŭtentika atesto de l’ vendo de la difektitaj varoj aŭ la vendkonto de l’ aŭkciistoj.

3e. La protesto de l’ ŝipkapitano.



Bankrotoj

Mia devo estas sciigi vin, ke de kelkaj semajnoj iras tre malfavora famo pri la firmo X.

Vi kredeble jam aŭdis, ke niaj amikoj B. kaj C. troviĝas en tre malfacila situacio.

Ni tre timas, ke vi suferos gravan perdon.

Ni havas ĉiun kaŭzon por kredi, ke niaj nuntempaj malfacilaĵoj ne estos longedaŭraj.

Ni ekscias kun plezuro, ke vi nur malmulte suferis pro la bankrotoj okazintaj lasttempe en via regiono.

Oni hodiaŭ anoncis en la borso, ke la firmo Z. ĉesigis siajn pagojn.

Pli ol dudek firmoj jam devis ĉesigi la pagojn, kaj oni timas, ke aliaj pliaj estos implikitaj en la katastrofo.

Ni ĝojas informi vin, ke ni ne havis novajn ruiniĝojn tie ĉi.

Ni troviĝas en la dolora neceseco informi vin, ke pro sufero de senĉesaj perdoj dum la lastaj ses monatoj estas al ni tute neeble, plenumi niajn financajn devojn, kaj ke ni estas devigataj ĉesigi niajn pagojn de post hodiaŭ.

Tuj kiam la bilanco estos preta, ni kunvokos la kreditorojn kaj konatigos al ili la situacion.

Oni diras, ke la pasivo sumiĝas ĝis 150000 Sm.

Ni ĵus ekscias pri via bankroto, kaj tiu ĉi neatendita sciigo ekstreme mirigas kaj malĝojigas nin.

La bankroto estas deklarita la 15an de Januaro.

Dank’ al la rapida agado de la sindikoj de l’ bankroto, oni povas esperi, ke ĉio estos baldaŭ likvidita.

La kreditoroj ricevos dividendon de 60% post likvidado de la hipotekaj ŝuldoj.

Oni esperas, ke estos eble, disdoni pli altan dividendon.

La kreditoroj konsentis pri aranĝo, kiu permesos al ni daŭrigi la negocon.

Okazis interkonsento, kiu certe estas plej favora kaj por la kreditoroj kaj por la debitora firmo, kaj espereble tiu ĉi sukcesos eliĝi kontentige el la nunaj malfacilaĵoj.



Rilatoj – Proponoj pri servoj

Jam de longe ni deziris havi rilatojn kun via ŝatinda firmo.

Mi ĝojas, ke tiu ĉi cirkonstanco starigas rilatojn inter ni.

Ni esperas, ke niaj aferaj rilatoj konstante pligrandiĝos.

Tiu ĉi unua negoco espereble instigos vin daŭrigi la rilatojn kun ni, kaj ni ĉiam faros nian eblon por vin kontentigi ĉiurilate.

Ni bedaŭras, ke ni ne havis ĝis nun favoran okazon por interrilati kun vi.

Ni ĉiam estos feliĉaj, servi vin kiel eble plej bone.

Ni tre ĝojus, se vi bonvolus honori nin per via fido.

Mia nova firmo ne havas ankoraŭ korespondanton en via urbo, kaj mi tre volonte komencos korespondon kun vi.

Kun tiu ĉi firmo mi ĉiam havis la plej agrablajn rilatojn.

Mi ne dubas, ke tiuj ĉi rilatoj estos por ambaŭ nepre profitdonaj.

Ĉi-kune mi sendas al vi kelkajn el miaj adreskartoj, kaj mi estus al vi tre danka, se vi havus la afablecon, ilin disdoni al viaj amikoj.

Mi tre esperas, ke vi ne rifuzos al mi vian valoran helpon por komenci rilatojn kun s-ro D.

Mi povas certigi vin, ke vi havos neniam motivon por plendi pri la agadmaniero de tiu ĉi firmo.

Miaflanke mi nenion preterlasos, por ke tiu ĉi negoco donu al vi plenan kontentecon.

Estu certa, kara amiko, ke mia sincera deziro estas, servi vin kiel eble plej bone.



Enkondukoj

Tiu ĉi letero estos transdonata al vi de s-ro A. B. el la firmo D. & Ko. Li vojaĝas al via urbo pro negoco, kaj mi estus al vi tre danka, se vi bonvolus doni al li ĉiujn informojn, kiujn li bezonos por la plenumo de sia tasko.

La portanto de tiu ĉi letero estas mia malnova amiko s-ro F., kaj mi prenas la liberecon, rekomendi lin al vi tre speciale.

Mi permesas al mi, enkonduki ĉe vi kaj rekomendi al vi la junan L., oficiston de la firmo M. en Dresden. Li tre ĝojus, se vi havus la afablecon, doni al li konsilojn pri kelkaj aferoj dum lia restado en London.

Ni havas la plezuron prezenti al vi per tiu ĉi letero la fratojn R. el nia urbo, kaj ni estas konvinkitaj, ke ili ricevos ĉe vi la plej afablan akcepton.

Se, dum lia restado en Moskvo, s-ro H. bezonas viajn servojn, ni esperas, ke vi ne rifuzos ilin al li, kaj ke li povos ĉiam sin turni al vi en okazo de bezono.

S-ro J., kiu forvojaĝas al Brazilujo, kie li esperas pligrandigi sian klientaron, petas min, rekomendi lin al vi, kaj mi tion faras tre volonte pro la agrablaj rilatoj, kiujn mi de multaj jaroj havas kun li.

Ni anticipe tre dankas vin pro tiu ĉi servo, kiun ni petas de vi.



Kredit-leteroj

Ĉar s-ro F. de nia firmo baldaŭ travojaĝos Anglujon, ni prenas la liberecon, malfermi por li krediton ĉe vi ĝis 200 (ducent) Pundoj, kiun sumon ni petas vin, pagi al li tute aŭ poparte laŭ liaj bezonoj, en nia debeto.

La portanto de tiu ĉi letero s-ro G., agento de H. & Ko. en Bordeaux, bezonas krediton de 5000 (kvin mil) Markoj, kiun mi petas vin malfermi al li ĉe via kaso, laŭ mia debeto.

Ĉi sube vi trovos la subskribon de s-ro G.

Povas esti, ke mia filo bezonos monon dum sia restado en via urbo, kaj en tiu ĉi okazo mi estus al vi danka, se vi bonvolus pagi al li la bezonatajn sumojn ĝis 1000 (mil) Frankoj entute. Tuj post lia reveno ni sendos al vi per ĉeko la pagitan de vi monon. Antaŭan koran dankon!

Subskribo de la portanto:

Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni hodiaŭ pagis al s-ro F. de via firmo 100 (cent) Pundojo, kaj ni petas vin, enskribi tiun sumon en nian krediton.



Referencoj kaj informpetoj

Ni estus al vi dankaj, se vi bonvolus doni al ni referencojn, laŭ la kutimo.

Mi rapidas sendi al vi la petitajn referencojn pri mia firmo.

Ĉi-kune vi trovas liston de referencoj.

Ĉar vi ankoraŭ ne konas nin, bonvolu vin turni pri informoj al s-roj V. & R. en via urbo, kiuj tre volonte sciigos vin pri ĉio, kio rilatas al ni kaj al nia negoco.

Ni ĵus ricevis mendon de s-roj fratoj D., kiuj citas vian honorindan firmon kiel referencon. Bonvolu diri al ni, ĉu vi jam de longe konas tiujn sinjorojn kaj ĉu ni povas sentime fari al ili krediton ĝis 1000 Sm.

Vi farus al ni grandan servon, se vi povus informi nin precize pri la moraleco kaj solventeco de la firmo montrita sur la ĉi-kuna aparta folieto. Estu certaj, sinjoroj, ke ni uzos viajn informojn kun absoluta diskreteco.

Kun plezuro ni povas diri al vi, ke ni jam de multaj jaroj havas agrablajn negocajn rilatojn kun s-roj Fratoj D. Ni tre bone konas ilin ambaŭ, ilia komerca entrepreno prosperas kaj estas favore konata en nia urbo. Vi povas konsenti al ili ĉiun krediton sen ia timo.

Ni bedaŭras ne povi doni al vi tre kontentigajn informojn pri la nomita firmo. Oni diras tie ĉi, ke la firmestro ne estas kompetenta negocisto, kaj ke li suferis multajn perdojn lastatempe. Ni konsilas al vi singardemon kaj nur tute malgrandan krediton. Ni petas vin, uzi tiun ĉi informon sen nia respondeco kaj nepre diskrete.



Tratoj

Ni anoncas al vi nian traton de M 2550.– pagotan la 31an de Aŭgusto, kaj petas, ke vi bonvolu pagi ĝin.

La 1an nunan ni tratis sur vi por Fr. 1000.– je 15 tagoj post dato, kaj ni petas vin, pagi tiun sumon en nia debeto.

Ni havas la honoron informi vin, ke ni denove faris traton sur vi por la reguligo de niaj kontoj. Tiu ĉi nova trato de £ 75. 10. 6. pagota la 15an de la proksima monato estas rekomendita al via favora akcepto.

Ni esperas, ke vi honoros nian subskribon, kiel kutime.

Por likvidi tiun ĉi aferon, ni faris hodiaŭ


Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/46 Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/47

La trato foriris sen akcept-promeso, sed mi povas certigi vin, ke ĝi estos pagata.

La trato revenis kun protesto pro manko de akcept-promeso kaj de pago.

Por eviti elspezojn kaj resend-kostojn, ne faru proteston.

En okazo de nepago faru la resendon senkoste.

En nia lando oni konsentas tri-tagan atendon antaŭ protesti.

S-ro M. konsentis doni akcept-promeson por la trato de 5000 Rb. sur F. kaj Ko. por honori la subskribon de la tratintoj.



  1. Germ.: Frach; france: fret; angle: freight.
  2. Germ.: konsignieren; angle: to consigne; france: consigner; itale: consegnare.