Komerca Korespondo/Pri la komerca korespondo

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 3-6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Pri la komerca korespondo

Ekzistas esencaj diferencoj inter la neafera, amika korespondo kaj la komerca.

Dum en la unua oni klopodas havi stilon kiel eble plej variitan kaj personan kun lertaj, agrablaj frazkonstruoj, en la dua la ĉefa kvalito estas mallongeco ligita kun precizeco, sen pretendo al literatura eleganteco. En amikaj leteroj fantazio povas ludi grandan rolon, en negocaj leteroj fantazio ne povas nek devas ekzisti.

De tiuj diferencoj naskiĝas du tute apartaj skribmanieroj, kaj ofte okazas, ke lerta privata epistolisto ne estas kapabla, skribi laŭnegoce simplan aferan leteron.

La komerca skribmanierio efektive postulas antaŭscion akireblan nur per praktikado aŭ speciala studo. Tiu ĉi studo konsistas precipe en lernado de la taŭgaj esprimoj kaj parolturnoj. Ĉiu negoca branĉo havas sian propran terminaron kaj esprimaron, sed tre multaj el tiuj esprimoj, eĉ la plej granda parto, estas ĝeneralaj kaj samaj por ĉiuj negocaj leteroj, kiu ajn estu la komerca fako.

La ĉefa tasko de tiu, kiu volas fariĝi komerca korespondisto, estas do, alproprigi al si tiun esprimaron tiamaniere, ke facile, en ĉiu cirkonstanco, li trovu kaj uzu la precizan vorton aŭ esprimmanieron.

La celo de la frazaro, kiun mi nun publikigas en la „Esperanta Biblioteko Internacia”, post kiam parto de ĝi jam aperis en „Germana Esperantisto”, estas ĝuste, faciligi tiun studon, metante sub la okulon ĉiujn frazojn plej oftajn de la negoca korespondo.

Mi rimarkigas, ke oni ne bezonas doni plenajn leterojn, kiuj sennecese kaj sen proporcia profito plilongigas la laboron kaj ŝarĝas la memoron. Tute sufiĉas montri ĉiujn frazojn, kiuj povas prezenti ian malfacilaĵon al nesperta persono. La kunligon inter la frazoj kaj ilian alplenigon jam senpene trovos la skribanto laŭ la cirkonstancoj.

Por ĉiu esprimota ideo mi donas ne nur unu, sed du, tri aŭ pli da esprimoj, por ke oni povu elekti inter multaj la plej taŭgan laŭ la aparta bezono. Ankaŭ estas bone, posedi diversajn dirmanierojn, por eviti tedajn ripetadojn de la samaj frazoj. Kvankam la komerca leterskribado ne postulas literaturistan stilon, tamen oni neniam devas malzorgi doni al la leteroj kiel eble plej bonan formon, ne forgesante, ke la impreso pri komercisto ofte dependas de la pli-malpli granda lerteco de lia skribmaniero.

Mi klopodis verki tiun ĉi negocan frazaron sen uzado de novaj vortoj, kaj mi sukcesis ĝis malmultaj esceptoj. Cetere la kelkaj esceptoj, kiujn mi aludas, efektive ne estas neologismoj, ĉu pro tio, ke ili estas sufiĉe internaciaj por esti komprenataj de ĉiulandaj komercistoj, kaj ili konsekvence apartenas pro sia internacieco mem al nia lingvo: (duplikato, konsigno, akceptpromeso, poliso, prejmo ktp.), ĉu pro tio, ke ili jam estis uzataj de aliaj aŭtoroj, ĉar ili estas necesaj. Inter tiuj ĉi lastaj mi citas la vorton ofri, tiel oftan en negocaj rilatoj, kaj ne ĉiam anstataŭeblan per proponi.

La banknegoca korespondo bezonas specialan fakvortaron; mi ektuŝis tiun fakon precipe per la ĉapitroj „Tratoj” kaj „Kontoj kurantaj”, sed estus necese, verki apartan libreton por la banka korespondo pro ĝia speciala esprimaro.

Jam ekzistas aliaj bonaj esperantaj kondukiloj en la komercan korespondon, tamen mi opinias, ke tiu ĉi malkara libreto ankaŭ povas utili, pro la gravega rolo ludata de la negoco en la internacia vivo.

Oni jam eldonis en Esperanto amason da libroj kun pure literatura enhavo; tio estas bona, sed la nombro de la praktikaj, necesaj verkoj ne estas proporcie egala. Ni ne forgesu, ke la celo de nia lingvo estas antaŭ ĉio praktika, kaj ke ju pli ni klopodos por la enkonduko de Esperanto en la negocajn interrilatojn, des pli efike ni laboros por la progresado de nia ideo.

Berlin, Februaro 1911.

Jean Borel


Antaŭparolo por la dua eldono

Kiam mi verkis la unuan eldonon de tiu ĉi negoca frazaro, kelkaj esprimoj aŭ parolturnoj estis nekutimaj kaj ŝajnis iom kuraĝaj. De tiam la komerca lingvo plifirmiĝis, jam akirante iom definitivan formon, kaj tiuj esprimoj enradikiĝis. Male kelkaj aliaj parolturnoj kaj vortoj malnoviĝis per enkonduko de novaj pli taŭgaj. Inter tiuj ĉi mi nur citas la germandevenan vorton „varo”, kiu emas anstataŭi la pli pezan esprimon „komercaĵo”. Cetere malmultajn ŝanĝojn mi enkondukis en tiun ĉi novan eldonon, kiu jam de longe estas postulita post elĉerpiĝo de la unua.

Majo 1922.

Jean Borel