Saltu al enhavo

Kongresprediko

El Vikifontaro
(p. 4-13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KONGRESPREDIKO
okaze de la 31a
Kongreso de Esperanto
de
PASTRO SCHMID
St. Moritz, Svisujo.









KONGRESPREDIKO
de Pastro Schmid, St. Moritz, Svisujo.




Prediko pri Genezo 11: 1—9, okaze de la
Universala Kongreso de Esperanto 1939
en Bern, Svislando.






Teksto: Sed la tuta mondo havis unu lingvon kaj unu parolon. Kiam ili ekmarŝis en la oriento, ili trovis ebenon en la lando Ŝinar kaj ili ekloĝis tie. Kaj ili diris inter si: Nu bone, ni faru tegolojn kaj malmoligu ilin per brulo! Kaj la tegoloj servis al ili kiel ŝtonoj, kaj la asfalto servis al ili kiel mortero. Kaj ili diris: Ek, ni konstruu urbon kaj turon, kies pinto atingos la ĉielon; per tio ni volas konstrui al ni monumenton, por ke ni ne disiĝu en la tutan mondon. Tiam la Sinjoro malsuprenvenis por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la hominfanoj. Kaj la Sinjoro diris: Vidu, ili estas unu popolo kaj ili ĉiuj havas unu lingvon. Kaj tio estas nur la komenco de ilia agado. De nun nenio plu estos malebla al ili, kion ajn ili intencas fari. Ek, Ni malsupreniru kaj konfuzu ilian lingvon, tiel, ke neniu plu komprenu la lingvon de la alia. Tiele la Sinjoro disigis ilin de tie sur la tutan mondon, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial ĝia nomo estas Babelo, ĉar tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de la tuta mondo kaj disigis ĝin super la tutan teron.


Kara aŭskultantaro!


Pri du movoj parolas la teksto, kiun ni ĵus aŭdis: pri movo de malsupre—supren, de la tero al la ĉielo kaj pri la movo de supre—malsupren, de la ĉielo al la tero. Jen estas la movo de malsupre—supren: „Ek, ni konstruu urbon kaj turon, kies pinto atingos la ĉielon!” Kaj jen estas la movo de supre—malsupren: „Tiam la Sinjoro malsuprenvenis por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la hominfanoj!”

Kaj kie tiuj du movoj kruciĝas, renkontiĝas Dio kaj la homo. Kaj se ni bone pripensas: Tio estas ja la enhavo de la tuta Sankta Skribo, ĝuste tiu renkontiĝo inter Dio kaj la homoj, ĝuste tiu fakto, ke la Sankta Dio krucigis la vojon de la homoj, la vojon de la tero kun ĝia historio kaj kun ĝia kulturo kaj kun ĉiuj ĝiaj movadoj.

Bone komprenu: Dio ne kronis, sed krucigis la komencadon de la homoj. Ĉiun komencadon, ĉiun movadon. Kaj kial nia speciala lingvo-movado, kial la Esperanto-Mondkongreso ne akceptu volonte tian kruciĝon? Feliĉo al ni, se ni volus halti antaŭ la Sinjoro, kiu renkontas nin ankaŭ sur nia vojo kiel la Sinjoro de supre, kiel la Sanktulo, kiu loĝas en lumo, kien neniu povas aliri! Kredu al mi! Kiu ekhaltas tie, tiu despli moviĝos, kiu tie sin humiligas, tiu altiĝos, kiu tie donas la honoron sole al Dio, tiu estos kun graco akceptata kaj bonvenigata, kiu tie alvenas al la fino, tiu staras antaŭ esperplena komenco. Jes, mi kuraĝas diri, ke tie decidiĝos, ĉu nia lingvo-movado estos portata de beno aŭ de malbeno. Do, aŭdu nun la vortojn, per kiuj ni renkontiĝas kun Dio, nun, en tiu ĉi horo. Sed la tuta mondo havis unu lingvon kaj unu parolon.” La mondo. Per ĝi komenciĝas nia historio.

Kaj ĉar unue ĝi parolas pri la mondo, ĝi komenciĝas ĝuste per la konstato de fiera, sublima fakto: Unu mondo, unu popolo, unu regno, unu lingvo; ĉio estas egaligita en la granda ideo de la unueco. Sed ĝuste tiu ĝoja simfonio kaj la harmonia kolekto de ĉiuj fortoj por unueco kaj tuteco metas jam la fundamenton por tiu turo, kies pinto devus atingi la ĉielon.

Sed unue ni volas aŭdi plu: „Kiam ili ekmarŝis en la oriento, ili trovis ebenon en la lando Ŝinar, kaj ili ekloĝis tie.” Jes, nun ĝi ekmarŝas, tiu popolo kun sia sola lingvo, kun sia sola pensmaniero, kun sia homogena kulturo kaj kun siaj homogenaj volo kaj agado. Estas unu popolo, unu homaro, kiu ekmarŝas en siaj juneco, forteco kaj grandeco. En la oriento ili ekmarŝas. Tie, ĝuste tie ili ekmarŝas, kie ĉiutage denove leviĝas ankaŭ la suno, tiu pramalnova simbolo de forteco kaj grandeco. Tiuj homoj certe sentas sin mem kiel sunhomojn, kun animo plena de forto, kiu igas ilin riski la plej altan. Tiu popolo nun ekmarŝas kaj pretendas sian vivospacon. Kaj nun ili vere trovas ebenon en la lando Ŝinar, kiu speciale konvenas al ili kaj al iliaj bezonoj. „Kaj ili ekloĝis tie.” Do, en la ebeno ili ekloĝis. La ebeno plaĉas al ili multe pli ol la montaro. La montaro malvastigas, ĝi limigas nian rigardon kaj admonas nin al la limoj de niaj propraj kapabloj. Sed la ebeno estas vasta kaj senlima. Kiu staras en la ebeno, tiu vidas sin ĉiam en la mezpunkto de giganta cirklo. Kaj ĝuste tion volas ja la homoj de tiu historio. Ili volas regante stari en la mezpunkto.

„Kaj ili diris inter si.“ Ĉu ni rimarkas, kiel konvinke sonas tiuj vortoj? „Inter si”. Oni fieras pri la ardanta, bolanta forto de la popol-komuneco. Oni scias sin kunigita en la emo al komuna memcertigo. Oni volas esti granda, grandega popolo. Ĉion malfortan kaj trivialan oni malestimas. Oni sentas sin tute kiel estran popolon.

„Kaj ili diris inter si: Nu, bone, ni faru tegolojn kaj malmoligu ilin per brulo! Kaj la tegoloj servis al ili kiel ŝtonoj, kaj la asfalto servis al ili kiel mortero.” Tio estas nun la komenco, la „fanfaro” al la laŭplana kultur-progreso. Kial tia fortoplena popolo ne kreu ankaŭ grandiozen kulturon? Tamen, en tiu ebeno ne ekzistas malmolaj ŝtonoj. Sed kie la naturo avaras kun siaj donacoj, tie la homo fariĝas eltrovema, tie li mem faras al si malmolajn ŝtonojn kaj morteron. Li malkovras en si mem sian krean kapablon. Kiajn senlimajn eblecojn de fortoplena mem-evolucio vidas lia interna okulo! Kiom li nur scipovas!

„Kaj ili diris: Ek, ni konstruu urbon kaj turon, kies pinto atingos la ĉielon; per tio ni volas konstrui al ni monumenton, por ke ni ne disiĝu en la tutan mondon.” Ne en la disiĝo, sed en la kuniĝo de ĉiuj siaj fortoj, vidas tiuj homoj sian feliĉon. Kaj kion ili celas kun sia tuta popolekmarŝo? Ili volas al si konstrui monumenton, ili volas famiĝi. Iliaj famo, brilo kaj grandeco transdaŭru generaciojn, ili lumu kiel la steloj de la ĉielo. Kaj ili konstruas do unue sian urbon, sian ŝtaton, sian regnon. Malmola kiel ŝtono kaj daŭrema kaj solida kiel mastiko fariĝu ilia ŝtateco. Sed la fondado de iliaj urbo kaj ŝtateco devas ankoraŭ ricevi sian specialan konsekron. Per giganta monumento ilia nomo fariĝu ŝtona eterneco. Oni konstruos turon, kies pinto atingos la ĉielon. Ni scias hodiaŭ, pro la elfosadoj en tiu lando, ke temas tie ĉi pri ŝtupa altkonstruaĵo, kiun oni imagis kiel templon por la Dieco. Nun la afero fariĝas do religia. Nun oni uzas ankoraŭ la Dian nimbon por kroni la aferon de la homoj, por doni al ĝi la necesan supernaturan brilon. Nun oni diras ne nur „homo”, nun oni diras „Dio”. Oni ne nur volas esti „profana”, oni volas esti kredema. Oni ne volas esti kontraŭ Dio, sed oni volas ankaŭ fari ion por Li. La propra nomo bone lumas nur tiam, kiam sur ĝi kuŝas beata brilo de la Dieco. Oni serĉas ja la memgloron, sed rimarku bone: la religian memgloron.

„Tiam la Sinjoro malsuprenvenis”. Tiu vorto meze en nia teksto estas kvazaŭ fulmo el serena ĉielo. Tute neatendite tiu konstanta suprenmovado de tiuj fieraj, memkonsciaj homoj kruciĝas kaj vantiĝas per la subita malsuprenveno de la Sinjoro. Subite tiu estra popolo devas sperti, ke estras ja tute Iu alia, nome tiu, kiu ne donas sian honoron al alia, tiu, kiu sole volas havi grandan nomon. Tiu sankta kaj persona Dio nun malsuprenvenas, „por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la hominfanoj.”

Dio vidas la agadon de la homoj. Kaj vidante ĝin, tiu agado jam estas juĝata, juĝata per Lia vorto. „Kaj la Sinjoro diris: Vidu, ili estas unu popolo kaj ili ĉiuj havas unu lingvon. Kajo ti estas nur la komenco de ilia agado; de nun nenio plu estos malebla al ili, kion ajn ili intencas fari”. Terura profetaĵo! Ĉio ĉi estas nur la komenco. Ĉu hodiaŭ, en la epoko de la plej rafinita tekniko, de la bombeskadroj kaj venen-gasoj ni staras ĉe la fino de tiu komencita evoluo? Aŭ ĉu al la sinjoroj de tiu ĉi mondo ankoraŭ pli longe nenio estos malebla, kion ajn ili intencas fari? Certe teruras nin, se ni pensas pri la estontaj eblecoj de homa malhumiliĝo.

Sed, kie homa naiveco kaj homa frenezeco konstruas siajn babelajn turojn, tie ankaŭ la juĝo de Dio trafas tiun Babelon. Aŭdu: „Ek, ni malsupreniru kaj konfuzu ilian lingvon, tiel, ke neniu plu komprenu la lingvon de la alia. Tiele la Sinjoro disigis ilin de tie sur la tutan mondon, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial ĝia nomo estas Babelo, ĉar tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de la tuta mondo kaj disigis ĝin super la tutan teron.” Babelo estas la ĝusta nome por la hodiaŭaj mondo kaj tempo. Ni vivas hodiaŭ en nekompreneblaj konfuzo kaj distriteco. Intuicioj staras kontraŭ intuicioj, juro kontraŭ juro, popoloj kontraŭ popoloj, homo kontraŭ homo, memo kontraŭ memo. Vere, grandega Babelo. La dispartigo de la lingvoj estas nur parolanta esprimo por la ĝenerala antagonismo en tiu ĉi mondo. Ĝi estas la atesto por pekoplena mondo, kiu en sia egoista vantemo turnis sin kontraŭ Dio kaj kiu kondutas kvazaŭ ĝi mem estus Dio. Ĝi estas la atesto de la juro, kiun Dio aljuĝis por tiu mondo. Nenio povas nuligi tiun juron, kiu anonciĝas per tiu dispartigo, eĉ ne mondlingvo, kia Esperanto estas. Ni ne tro altigu niajn idealojn! Estu ni ŝparemaj kun esprimoj kiel „popol-paco, popol-interfratigo”, kaj kiel ajn ili ĉiuj nomiĝas! Ni estu humilaj kaj modestaj precipe en la rigardo al la Sinjoro, kiu malsuprenvenis en nian Babelon! Tiu sobreco trovu sian esprimon ĝuste en tio, ke Esperanto modeste nomas sin nur „helplingvo”. Ĝi povas nur helpi, ne kuraci. Tie, kie ĝi volas pli, ĝi konstruas por la idola templo.

Kaj tamen, la nomo de Esperanto rajtas nin memori pri io tutmirinda. Nome, ekzistas espero por tiu ĉi mondo. Tiu ĉi mondo ne estas senespera kaj ne perdita. La espero kaj ankaŭ la sola konsolo troviĝas en la Sinjoro, pri kiu ni aŭdis hodiaŭ, ke li malsuprenvenis. Ho, amikoj! Tiu Sinjoro malsuprenvenis tute alie ol tiam dum la turkonstruo en Babelo. Li malsuprenvenis en Jesuo Kristo, en nia Sinjoro kaj Savinto. La malsuprenveno en nia historio volas ja nur atentigi al tiu malsuprenveno je Kristnasko. Ankaŭ tie Li ja malsuprenvenis por la juro. Sed tiun juron Jesuo Kristo mem portis anstataŭ ni kaj finportis ĝin per sia morto sur la kruco en Golgoto. Li malsuprenvenis ne por konfuzi kaj disigi nin, sed por donaci al ni la vivon per sia propra releviĝo el la mortintoj. Kaj nun la popolo ekmarŝas denove en la oriento, sed ĉi foje ne kiel estra popolo, sed kiel la senditoj kaj atestantoj de la Releviĝinto, kiu portis al ni la evangelion pri la pardono de la pekoj, pri la releviĝo de la karno kaj pri la eterna vivo. Kaj nun oni denove konstruas urbon kaj kreas regnon, sed ĉi foje ne por glorigo de la homaro, sed en la nomo de Dio, de la Regno de Jesuo Kristo. Tiu Regno ankoraŭ estas kaŝita por niaj okuloj. Ankoraŭ ni povas nur kredi je ĝi, sen vidi ĝin. Sed Jesuo Kristo, kiu venis, revenos, kaj tiam la regno de la ĉielo estos videbla. Tiam, jes tiam estos unu popolo kaj unu lingvo, tiel vere kiel la alia profetaĵo: Unu brutaro kaj unu paŝtisto. Amen.



[Ornamaĵo mankas]