Kongresveturo Berlin–Wien

El Vikifontaro
Kongresveturo Berlin–Wien ()
de
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Komencinte en Aprilo la laboron por la aranĝoj de la komuna kongresveturo mi anteŭsentis, ke la tasko en la nuna jaro estos multe pli malfacila ol en la antaŭa jaro pro la pasporta kaj vojaĝa aferoj, kvankam la nombro de la partoprenintoj ne atingis tiun de la lasta ara veturo al Nürnberg.

Gis la 15a de Julio anoncis sin 20 gesamideanoj kaj ĝis la 27a de Julio, la lasta tago de la aliĝo, la nombro triobliĝis tiel, ke min preskaü sufokis la laboro. Estas strange, ke multaj atendas ĝis la lasta momento kaj per tio ege plimalfaciligas la taskon, eĉ endanĝerigas la tutan planon.

La antaŭlaboro suferis pro la neklara opinio pri ia rabato por la vizkostoj kaj veturprezoj. La Ĉeĥosl. Asocio Esp. publikigis, ke ĉiu kongresano ricevos ĉeĥan vizon rabatitan je 50 % - Ĉar tiu vizo por la al- kaj reveturo kostas ordinäre 60 kĉ, la rabatita prezo estus 30 kĉ. Sed neĝuste: ĝi estis 40 kĉ, prezo de simpla vizo por unufoja traveturo, valida por ni samtempe por ia retraveturo. Kelkaj ĉehcosl. konsulejoj en aliaj germanaj urboj kaŭzis ĉagrenon al la gesamideanoj kaj rifuzis la rabaton, ekz. en Dresden kaj Hamburg Leteroj de mia amiko Hromada, ĝenerala sekretario de la Ĉeĥosl. Asocio Esp., al tiuj konsulejoj fine forigis la obstinan malbonvolon. Al li estu esprimata sincera danko! — La aüstra konsulejo en Berlin postulis, ke por ĉiu pasporto estu aldonita demandara folieto, kiu kostis aparte 2 Gm. Car mi ricevis 45 pasportojn pro prizorgo de vizoj, mi estis kondamnsta, plenigi 45 folietojn kun pli ol 12 demandoj. Alia malagrablaĵo neantaüvidita ekestis per tio,_ke la ĉeĥosl. konsulejo postulis pagon nur per ĉeha mono kaj, por aĉeti tiun, mi devis havigi al mi la permeson de la financoficejo.

La ĝojo pri la alproksimiĝanta XVI-a, ĝiaj ĝuoj kaj la atendataj travivaĵoj ĉiam denove donis al mi freŝan forton.

Baldaü ĉio necesa estis plenumita. La Berlina fervojdirekcio afable rezervis al ni po unu speciala vagono de el Berlin kaj Dresden. Fine estis veninta la vespero de la 4-a de Aŭgusto, kiu kunigis la gepartoprenontojn en kafejo Josty, por tie interkonatiĝi, babili, ricevi la pasportojn, vojaĝkajeretojn kaj la lastajn informojn. Okazis ankaŭ grupa fotografado bone sukcesinta. Laŭ mia instigo konata banko instalis ankaü tie monŝanĝejon.

Sekvintan matenon je la l1-a oni vidis sur la perono de Anhalter stacidomo multajn gajajn verdstelanojn formantaj internacian rondon. 64 el ili estis gepartoprenantoj, la aliaj nur akompanintoj, kiuj bedaŭris la postreston. La speciala vagono estis plenokupita. 10 minutojn antaü la ekveturo okazis denove fotografado de la anaro.

Precize je la 8-a la trajno ekmoviĝis, forlasante la stacidomon kaj postlasante malgajulojn.

Nun forflugis la tempo sufiĉe rapide, oni babilis, rakontis, ridegis, faris petolaĵojn ktp. Mi ne povis ripozi, ĉar aliaj taskoj atendis min : egaligo de la kontoj, kolekto de mono por la veturo tra Ĉeĥoslovakio. Tiurilate afable helpis min nia kara Eko, kiun mi dankas pro tio ankaŭ ĉi tie.

En Dresden ni alvenis je Ia II22. Tie atendis nin en la ĉefstacidomo 60 aliaj gekongresanoj gajmiene. Iii jam estis okupintaj la duan por ili pretigitan vagonon. S-roj Karsck kaj Engst prizorgis la antaŭlaborojn. La kvaronhoran restadon oni plenigis per valora interkonsiliĝo, transdono de salutoj al aliaj gekongresanoj kaj pluveturis kun flirtantaj flagetoj. S-ro Feder el Chemnitz estris la Dresdenan parton de la karavano.

Alveninte en Tetschen, la germana-ĉeha limstacio, je la l1 p. m., la Berlina parto devis ŝanĝi la vagonon kaj okupi alian vagonon jam pretigitan. S-ro Klinger, del. de U. E. A., atendis nin en la stacidomo kun siaj gegrupanoj kaj fervore subtenis min en la prizorgo de veturbiletoj, ŝanĝo de mono ktp. Dank' al li, la doganoficejo ne esploris niajn pakajojn. Koregan dankon ankaü al li pro lia helpo!

Cio ĝis nun bone funkciis kaj sukcesis. Post unuhora restado nia trajno forlasis Tetschen kaj daürigis la veturon sur ĉeĥoslovaka lando.

Je la 4a p. m, ni atingis Praha-n kaj elvagoniĝis en la Wilson-stacio. Tie akceptis nin amikoj Hromada kaj Glück, nia altŝatata prezidanto, kun multaj aliaj gesamideanoj. Koraj bonven- kaj salutvortoj flugis ĉi tien kaj reen. La stacidoman halon plenigis laŭtaj ĝojokrioj. S-rö Hromada kondukis nin al la atendejo unuaklasa kaj tie, laŭ lia propono, la karavano partiĝis laŭ la Berlin-a kaj Dresden-a parto. Por la Berlin-a parto mi ricevis la loĝejajn kartojn kaj disdonis ilin laŭ maniero saĝe aranĝita de s-ro Hromada. Nun ni forlasis la atendejon kaj eniris 3 tramvagonojn, kiuj, disponigite speciale por ni, atendis nin antaŭ la stacidomo. Per ili ni veturis al la unuaranga hotelo Beranek, por tie en puraj ĉambroj ripozigi iomete la lacan korpon, nur iomete, ĉar post unu horo la 3 tramvagonoj denove akceptis nin por trihora rondveturo tra la urbo Praha kun ĝiaj allogaj, belegaj konstruaĵoj, ĝardenoj, montetoj, pontoj, kasteloj ktp. Bedaürinde ne estas spaco ĉi tie, por priskribi detale ĉion, kion ni vidis, rigardis kaj admiris. Mi nur mencias la Hradŝinon, ponton de Karolo kaj la Universitaton.

La antikva beleco mutigis nin. Tro rapide forflugis la tempo, kaj ĉiu, kiu partoprenis la Xlllan (1921), refreŝigis malnovajn memorojn. Vespere ni kunvenis en la restoracio de la hotelo Beranek, por satigi la ribelantan stomakon. Kaj vere, la manĝaĵoj estis tiom diversspecaj, bon- gustaj, ampleksaj kaj malmultekostaj, ke oni ĉagreniĝis pri jama satiĝo. Tre volonte mi estus gustuminta aŭ manĝinta ĉiujn delikataĵojn laŭvice! Sed la stomako malkapabliĝis bedaürinde. Post la manĝado okazis kelkaj paroladetoj, inter ili de s-ro Pitlik, Hromada, Glück k. a. Mi dankis en la nomo. de la karavananoj al s-ro Hromada kaj al la ĉehaj geamikoj por iiia sukcesplena kaj modele aranĝita akcepto. Ni ne forgesos la gajajn horojn en Praha!

La okuloj kaj la stomako estis satigitaj, sed ne jam la koro. Pro tio kelkaj „diboĉuloj" noktmeze vizitis Praha-n, por serĉi — — mi ne scias, kion. Inter ili estis ankaü Berlin-anoj, sed mi ne mencias la nomojn, ĉar mi estas silentema. Estis post la 2-a nokte, kiam ni enlitiĝis. Ĉu oni povis dormi? Certe ne. — Post trihora duondormo oni frapis la pordon je la 5-a matene kaj ordonis ellitiĝon! Ho, kiom lacega! La kruroj strikis, sed nenio helpis. La tempo ne haltas, do rapide, ĉar niaj specialaj tramvagonoj volas akcepti nin je la 6-a, por veturi kun ni al la stacidomo. Kiam mi malsupreniris en la restoracion, jam sidis tie miaj kunvojaĝantoj, trinkante la bonegan kafon.

Post kiam ni ĉiuj estis matenmanĝintaj, ni entramiĝis. Alveninte antaŭ la stacidomo, mi transdonis al la afablaj tramkonduktoroj la kolektitan monsumon kaj adiaŭis.

La 6-an de Aügusto, je la 7a matene, nia karavano, pligrandigita de multaj ĉeĥaj geamikoj, forlasis la belan Praha-n per nia trajno. Dum la sekvanta sephora veturado ĉiu amuziĝis laŭ sia petola volo, oni eĉ kantis ĥore, ĝis kiam ni atingis Wien-on je la 2-a p.m. Kaj nun — mi travivis la plej grandan seniluziiĝon de mia 12jara Esperantista vivo.

Blo.