Konsiloj al la Printempaj Poetoj

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Konsiloj al la Printempaj Poetoj (1919)
de M. C. Butler
El: The Esperanto Monthly, London, n-ro 75, marto 1919.

Oni obeu la regulojn de la gramatiko.

Ju pli multe vi uzas la "poetan liberon" des malpli vi estas poeto.

- Prefere ne traduku, sed verku originale.
- Evitu kiom eble la elizion (la senvostigo estas barbara kutimo)

Komparu:
- Ĉe l'subiĝ' de l' sun',
- Subiras nun la suno,

- Aŭ l'aper' de l' lun'
- Aperas dolca luno,

- Estas mort' de l' malĝoj'
- Kaj ĉia maltrankvilo mortas for.

Elizieblaĵoj (en okazo de nepra neceso):
- (a) La "o" de substantivo ununombra nominativa (kor'=kor, ne koron, koroj, korojn, kora);
(b) La "a" de "la":
- 1.- post prepozicio vokalfiniĝa (de l', tra l', pri l').
- 2.- (nur en la poezio) antaŭ vorto-vokalkomenca (L' espero, l'obstino).

Elizio ne ŝanĝas la pozicion de la akcento.

Se vi nepre devas traduki, elektu tekston ritme taŭgan. (T.e. kun multe da inaj finaĵoj).

Rimoj estu perfektaj. T.e.:
- (a) ili ne estu nura ripeto.
- (b) ili komenciĝu ĉe la akcenta silabo, kaj
- (c) per malsama konsonanto.
- -(Bonega, fortega; benas, donas; peti, ripeti, ne rimas.)

Ne enmetu superfluaĵojn (afiksojn, la, ja, do) por ŝtopi ritman mankon.
La plena nekomprenebleco ne estas merito.
Por la poezio estas necesa iom da poezia sento - inspiro.
Versaĵo regulon obea ne estas necese poezio.

Sentu ion dirindan - difinitan "mesaĝon" aŭ penson, kaj esprimu ĝin, kiel eble plej trafe.

Ciun vorton oni kritike pesu kaj ĉion konstante poluru, relegu, kaj repoluradu.

Stead skribis pri Poe, ke "li venas al ni kun tre maldika paperujo sub la brako, sed ĝia enhavo estas al la plej alta kvalito."

Estas pli bone verki unu majstr­aĵon, ol cent ordinaraĵojn. ­

La poezio estas la plej alta formo de la literaturo. Multaj ĝin celas, tre malmultaj trafas.

Antaŭ ol provi verki poemon, vin demandu, ĉu vi estas jam majstro ĉe proza verkado. Se ne, kiel vi povas esperi verki poemon?

Tradukante kanton, zorgu, ke
- (a) Vortoj kaj frazeroj ripetataj en la originalo estu ripeteblaj en la traduko.
- (b) La traduko sekvu la originalon,
- - (i) silabe; (ii) ritme; kaj (se eble) (iii) rime.
- (c) La akcentoj vortaj koincidu kun la muzikaj.
- - La vortoj, "Unu tagon, en Polujo, Zamenhof naskiĝas,"
- - estas nekonvenaj por ario, kiu devigas kanti.
- - "Unu tagon, en Polujo, Zamenhof naskiĉis."
- (d) Ĉe alta noto metu la vokalon A aŭ O, ne U.

Tio estas aparte grava ĉe la fino de kanto. Via reputacio kiel tradukanto, kaj tiu de Esperanto kiel lingvo muzika, dependas preskaŭ sole de ĉu aŭ ne vi ebligas al la kantanto fari orelkrevan blekegadon sur la antaŭ­lasta noto de la kanto. Ĉio alia estas bagatelo.