Konsiloj pri Higieno/Dormigilo por nervozaj personoj

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 12-13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Dormigilo por nervozaj personoj

Simpla kaj bonega rimedo kontraŭ sendormeco por nervaj malsanuloj estas manĝi bonan, puran mielon. La sukero de la mielo estas valora kaj facile digestebla nutraĵo, kiu precipe havas rilatojn kun la nerva sistemo.

La trinkado de la kvietiganta kaj saniganta sukerakvo estis alitempe, eĉ en restoracioj en granda honoro, sed nun biero, vino kaj aliaj trinkaĵoj tute anstataŭis ĝin kaj en multaj lokoj estus eĉ malfacile ricevi tiun simplan sanigilon. La fama kuracisto Hufeland estis granda amiko de la sukerakvo kaj rekomendis ĝin kiel trankviligan kaj digestigan trinkaĵon.