Konsiloj pri Higieno/Korbatoj

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 29)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Korbatoj

Se ili devenas de malsaniĝo de la koro, oni devas konsulti kuraciston, Ĉar ĉiu malĝusta kuracmetodo povas fariĝi danĝera. En kazo de nervaj korbatoj, oni povas atendi bonan sukceson, se oni, dum la tago kaj je la enlitiĝo, metas sur la koron 6 aŭ 8-oblajn kompresojn malvarmajn, dum kvaronhoro; oni povas meti 4 ĝis 6 unu post alia, kaj poste ripozi. La kompresoj devas esti kovritaj per lano, por ke la vestoj ne malsekiĝu.