Konsiloj pri Higieno/Mallakso

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 30)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Sveno
Lakso  ►
Mallakso

La plej certa rimedo por akiri regulan elkorpigon estas alkutimo. Regule je la sama tempo oni iru al seĝo, eĉ se tio en la komenco estus vana. Se oni ne perdas paciencon, oni rimarkos la favoran efikon.

Tre bone ankaŭ estas trinki matene nemanĝinte glason da malvarma akvo. La trinkado de buterlakto same efikas favore al la digesto. Korpa movado, precipe tia, kiu laborigas la muskolojn de la ventro kaj de l’ intestoj, estas necesa ĉe mallakso, ankaŭ masaĝo kaj knedado de l’ ventro.