Konsiloj pri Higieno/Malsanecoj de la lango

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 27)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Malsanecoj de la lango

Ofte formiĝas sur la lango veziketoj aŭ ankaŭ truetoj, kiuj estas tre doloraj. Ili ofte devenas de stomaka difekto, kaj oni klopodu forigi tion per dieto. Oni ankaŭ gargaru la buŝon per akvo kun maldensa citronsuko. Se formiĝas sur la lango absceso, oni devas tuj konsulti la kuraciston. Se la lango estas vundita per mordado aŭ alimaniere, oni metu iom da citronsuko en akvon kaj gargaru la buŝon. Okazas tre ofte, ke la lango vundiĝas per rompitaj dentoj, oni atentu pri tio kaj igu fajli la akrajn angulojn kaj pintojn. Sufiĉe ofte la lango vundiĝas per manĝado de fortaj acidoj. Oni ilin forlasu kaj gargaru per malvarmeta akvo.