Konsiloj pri Higieno/Malvarmaj manoj

El Vikifontaro
de Rose Stolle-Unterweger
Tradukita de Jean Borel
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 11-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Malvarmaj manoj

Tio ĉi devenas plejofte de malbona sangdivido en la korpo; oni do unue klopodu forigi tiun malbonon. Masaĝo, frapado kaj frotado de la manoj kaŭzas baldaŭan pliboniĝon; kaŭankaŭ vaporbano povas helpi. Oni tenas la manojn super poto kun tre varma akvo kaj trempas ilin poste en malvarman akvon. Se la fingropintoj kvazaŭ-mortas pro nebona sang-cirkulado, oni penu atingi regulan sangrondiron per oftaj banoj, multa movado en libera aero kaj simpla dieto.