Kredu min, Sinjorino!/Anstataŭa edzino

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 119-121)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
21. ANSTATAŬA EDZINO.

Ĉe foiro en Bournemouth estis bazarulo nomata Alec Nicol, kiu eksponis ian novforman vestpendigilon. Lia stando estis tute apud la mia, kaj ĉe enveno mi demandis lin, ĉu li scias indan loĝejon. Li respondis, ke estas loko por unu persono en lia loĝejo, do mi aranĝis loĝi tie. La dommastrino estis komplezema kaj tre religiema.

Unu tagon en la foiro mi vidis Alec flirti kun iom tro ŝminkita fraŭlino. Post ŝia foriro Alec diris al mi, ke li aranĝis, ke ŝi kunloĝu kun li. Mi avertis lin, ke tion li ne povas fari, ĉar la dommastrino tion ne permesus. Alec ne ĝenis sin kaj diris: „Ho, tio estos facile aranĝebla.”

Je la manĝohoro ni iris hejmen. Ni havis tempon, ĉar la foiro ne estis tre sukcesa, kaj cetere la loĝejo estis sufiĉe proksima. Alec diris al la dommastrino: „Hodiaŭ mi ricevis telegramon de mia edzino, ke ŝi venos viziti min. Ĉu estos oportune?” La dommastrino respondis komplezeme, ke estas tute oportune kaj ke ŝi estos kontenta bonvenigi s-inon Nicol.

Ĉio iris glate, kaj post du tagoj „s-ino Nicol' adiaŭis afable kaj foriris. Sed kelkajn tagojn poste Alec diris al mi: „Mi faris aranĝon kunpreni alian knabinon al la loĝejo.”

„Ĉu vi estas freneza?” mi diris. „La dommastrino certe elĵetos vin, se vi eĉ sugestos tian aferon al ŝi.”

Li nur ridis: „Kie estas volo, tie estas vojo.”

Je la manĝohoro Alec sidis ĉe la tablo kun profunde deprimita aspekto. Estis klare videble, ke granda maltrankvilo lin posedas. Li preskaŭ ne manĝis kaj intertempe mordis la lipojn pro animturmento. La dommastrino demandis al li: „Ĉu okazis ia malfeliĉo?” Sed Alec respondis, ke estas nenio, kvankam lia mieno forte neis tiun aserton. Fine la dommastrino diris: „Mi scias, ke ne estas mia afero, s-ro Nicol; sed videble io okazis al vi, kaj se mi povus iel helpi aŭ konsili, mi volonte farus.”

Alec eligis spiregon kaj diris: „Ho ve, mi faris teruran pekon kaj nun mi estas ruinigota. Mi devos pagi por mia fifaro, kaj mia tuta vivo estos frakasita. Ho, mi bedaŭregas mian pekon, sed neniu povos helpi al mi. Mia tuta estonteco estas senespera.”

„Ĉu la afero povas esti tiom malbona? Ĉu neniu povus helpi?”

„La afero estas ja terura, kaj neniu ajn povas helpi al mi...... krom eble vi — sed mi ne povas eĉ esperi, ke vi volus tion fari. Vi ja estus tiom ŝokita!”

„Sed diru! Pri kio temas?”

„Mi ne povas diri. Vi elĵetus min tuj, kaj mi ne rajtus plendi kontraŭ tio. Kredu min, sinjorino, mi estas la plej malfeliĉa homo sub la suno. Sed mi meritas mian sorton.”

La dommastrino rigardis lin kompateme. „Diru al mi, pri kio temas, kaj mi penos helpi al vi.”

Alec rigardis ŝin duonespere, atendis iomete kaj fine diris:

„Kiam mi enkondukis s-inon Nicol, mi mensogis al vi. Ŝi...... ŝi...... ne estas mia edzino.” Li paŭzis, por ke la ŝokita dommastrino alkutimiĝu al la sciigo, kaj pludiris: „Sed hodiaŭ mia vera edzino sciigis min perletere, ke ŝi venos ĉi tien. Kiam ŝi eltrovos, ke mi loĝis ĉi tie kun alia virino, ŝi tuj forlasos min.”

La dommastrino restis senvorte. sed post iom da tempo ŝi diris:

„Vi faris tre grandan pekon, sed la Bona Libro ankaŭ instruas pardoni al tiu, kiu sincere pentas pri malbonfaro. Do estu trankvila. Mi diros nenion, kaj mi esperas, ke ĉi tio instruos al vi dece konduti en la estonteco.”

Alec dankis ŝin tre kore, kaj lia vizaĝo heliĝis. Lia ,edzino’ kunloĝis kun li dum kelkaj tagoj.

Ĉe la fino de la foiro la dommastrino pagigis al Alec multe pli ol li atendis por la loĝado, kaj li asertis, ke ŝi trompis lin. Li ne volis pagi la sumon, kiu estis ja ekscesa, kaj ili amare kverelis. Nu, Alec devis pagi; sed la kverelo daŭris, ĝis li foriris. La dommastrino sekvis lin ĝis la perono kaj insultis lin. Alec staris sur la trotuaro kun la valizo en mano kaj, sin turnante al ŝi, li kriis:

„Mi neniam revenos al via domo, kaj mi ĝojas, ke mi ne venigis al vi la veran s-inon Nicol!”

La dommastrino preskaŭ svenis.