Kredu min, Sinjorino!/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 4-5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Tre volonte mi akceptis skribi „kelkajn enkondukajn vortojn” al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.

Tre volonte, ĉar tuj-videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!

Fakte, kiu estas la celo de „enkondukaj vortoj”, se ne rekomendi la libron? — Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi.

.... Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj, — simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mi. Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.

Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis „eksponistojn”. Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la „nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi”. Kaj sub la scivola rigardado de l' ĉirkaŭstarantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmenportas kaj ... neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pro kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭbedaŭro de tro cedeme priruzita kliento....

Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.

Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.


Raymond Schwartz.