Kredu min, Sinjorino!/El sub la tero aperas la vero

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 242-249)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
42. EL SUB LA TERO APERAS LA VERO.


La sekvintan tagon policano venis kaj parolis al Liza.

„Nu,” li diris, „hieraŭ vespere vi priskribis ŝtelon, kiu okazis ĉi tie, kaj diris la ĝustan sumon ŝtelitan. Ni scias, kiu la ŝtelinto estas, sed ne povas pruvi nian konvinkiĝon, do ni volas, ke vi ĉi-vespere diru lian nomon.”

Post lia foriro Liza diris al mi: „Jen bela kaĉo! Kion ni faru? Tio estas granda koincido, sed ni ne povos konfesi, ke la afero estas blufo.”

„Ne, ni ne povas konfesi,” mi aprobis. „Ni devas elteni. Vidu — ĉi-vespere pritraktu la temon nebule; sed nature vi ne povos diri la nomon, eĉ se ni scius la nomon de la suspektato. Do priskribu lin iel ĝenerale… ni prenu ĝeneralan priskribon de fiŝkaptista tipo en ĉi tiu regiono. Diru: mezalta, fortika, freŝa vizaĝkoloro, mezblonda hararo kaj bluaj okuloj. Se la priskribo ne trafas, do la polico pensos, ke ili eraras pri sia ŝtelisto.”

Tiun saman tagon Liza kaj mi estis survoje al nia hotelo, kiam mi haltis. „Liza,” mi diris, „ĉu la okuloj min trompas?”

„Pri kio?”

„Tiu ulo ĉe la pordo.”

Liza rigardis kien mi montris. „Jes ja! estas Martin Vernon. Li estas vendanta ion. Kia hazardo portis lin al ĉi tiu nesto?”

Je tiu momento Martin vendis ion al la ĉeporda virino kaj ekrapidis for.

„Martin!” mi laŭtvokis.

Li sin turnis, vidis nin kaj kuris renkonte kun etendita mano. „Krevu la mondo! Fulmo kaj fajro! Kiu diris, ke forpasis la epoko de mirakloj?” li kriis. „Kaj vi, Liza, comment ça va?… kaj vi, Vik, mein alter kumpel! Kia ekstravaganco, renkonti vin kune. Ho, mia povra Liza, ĉu vi ne povis ĉerpi pli indan viron ol tiun Vik, kiu iniciatis haremojn en la oriento?”

„Tiu sama malinda Vik estas mia edzo,” respondis Liza ridete.

„Kristo-fero Kolumbo! Kial kateni vin al li? Ĉu pro malespero ligiĝi al mi? De kiam Jeanne d'Arc venkis Wellington, neniam estis virino tiel kuraĝa. Sed mi ĝojas renkonti vin ambaŭ kaj mi gratulas; sed diru al via onklo, kial vi vegetas en ĉi tiu urbaĉo, kiun la Eternulo pro naŭzo ne kompletigis?”

„Ni eksponas en halo ĉi tie. Ĉu vi ne vidis la reklamojn?”

„Ne, mi venis ĵus de urbo, kie kelkaj stultuloj volis adiaŭi min iom tro entuziasme. Mi estas retiriĝema ulo, do mi foriĝis.”

„Kion vi vendas?”

„La ŝmiraĵon,” diris Martin.

„Kaj kio estas tio?” mi demandis.

„Ĉu vi ne konas ĝin? Ĝi estas ŝmiraĵo, kiu arĝentumas metalon; sed la homoj plendas, ĉar la efiko ne daŭras. Dio mia, kia gento rampas sur ĉi tiu mondo! Plendi? Pesto kaj plago! Festo kaj flago! Besto kaj blago!” li vortdiboĉis. „Se ili estus mi, ili jam havus kaŭzon plendi. Ofte, dum mi fabelas, ilia pord-anso, kiun mi ĵus arĝentumis por montri, komencas repreni sian naturan koloron, antaŭ ol mi povas fini la vendon, kaj mi devas rapide malaperi...... Sed kial stari ĉi tie en la strato? Ni iru al glutejo kaj festu la renkonton per ŝaŭmaĵo!” Dum li parolis, Martin ĵetis maltrankvilajn rigardojn trans la ŝultron, poste li aldonis: „Cetere — ni rapidu, ĉar ĉi tie kelkaj el miaj ĵusaj klientoj eble venos por regali min per sia danko.”

„Do, do,” li diris, kiam ni sidis en trinkejo, trinketante niajn bierojn, „edziĝintaj! Kaj mi ankoraŭ drivas sola kiel la Vaganta Judo.”

„Jes,” diris Liza. „Kial vi ne trovu edzinon, Martin?”

„Ne, ne,” respondis Martin. „Kunulinon...... eble, sed neniu bela fraŭlino jam venis proponi sin al mi, kaj por mi estas tro enuige komenci svatadon kun ĝiaj ŝajnigoj kaj ĝentilaĵoj, kiujn la pupetoj postulas. Sed antaŭ nelonge bela fraŭlino ja venis en mian ĉambron kaj......” li finis per supera gesto de malgravigo.

„Ho nu, Martin, rakontu!” petis Liza. „Ne lasu nin tiel, pendantaj en aero!”

Martin rigardis al Liza kaj poste turnis la rigardon al mi kun demanda mieno. Mi levis la ŝultrojn. „Juĝu mem!” mi diris.

„Nu,” cedis Martin, „virina peto estas dekreto. Do jen. Unu nokton, tre malfrue, mi venis en urbon. Mi serĉis kuŝejon kaj frapis pordon en loĝeja kvartalo. Belega, pompa Venuso aperis ĉe la pordo. Je la sep pereigaj pekoj, ŝi estis rava, kaj ŝi rigardis min en maniero, kiu forprenis al mi la spiron. Mi eĉ ne rememoras klare, kio estis dirita. Estas nekredeble, sed ĉi tiu sama Martin Vernon, kiu estas hardita kontraŭ la fatala sekso, agis kiel amtrempita junulo. Ŝi gvidis min al mia ĉambro, diris kelkajn afablajn vortojn, esprimante la esperon ke mi estos komforta kaj, duŝinte min per ĉiela rideto, foriris. Post iom da tempo ŝi frapis sur mia pordo kaj, ĉe mia tutkora invito, ŝi enŝvebis. Ŝi portis tason da teo por mi, kaj ŝia voĉo trilis arĝente. Mi forte fervoris, sed ne estis certa, ĉu ŝia afablo fontas el ĝentilo, aŭ ĉu ŝi favoras min pro korinklino. Ankaŭ mia brako preskaŭ memstare leviĝis por tuŝi ŝin, sed mi detenis ĝin. Denove ŝi foriris. Post iom da tempo mi enlitiĝis kaj komencis legi por fordistri de ŝi miajn pensojn. Denove muziko sur la pordo, denove ŝi enflosis. Ŝi surhavis negliĝan robon, tra kiu sin modlis la majestaj kurboj. ‚Pardonu,’ ŝi dolĉis. ,Ĉu vi havas cigaredon?’ — ‚Nu certe, certe,’ mi respondis. ‚Jen —’ kaj mi donis cigaredon kaj fajron. Ŝi sidis sur la rando de mia ampleksa lito kaj diris: ‚Nu, ĉu vere vi estas tute komforta?’ — ‚Ho jes, absolute, dankon,’ mi deliris. — ‚Bone,’ ŝi mielis. ‚Nu, se vi deziras ion ajn’ (kaj mi estis certa, ke ŝi emfazis tiun ion ajn) ‚nur petu, kaj mi ĝojos komplezi.’ — ‚Vi estas tro ĝentila’ mi respondis kaj rigardis al ŝi sopire. Ŝi surverŝis min per la radioj de varma rideto. Mi arde volis porti la aferon antaŭen, sed mia malnova aplombo forfluis kiel akvo el korbo. Ŝi diris: ‚Estas io, sed mi ne kuraĝas diri ĝin. Vi eble juĝos min tro trudema.’ — ‚Ho, estu senceremonia!’ mi diris. ‚Mi estas ja viro, kiu sufiĉe travagis en la mondo. Al diablo la ortodokson, mi fajfas pri ĝi. Mi mezuras per mia propra metro. Mi petas vin, parolu libere!’ — Ŝi klinis la kapeton ĉarme, hezitis, poste komencis: ‚Do...... ĉu eble...... eble estus loko por ankoraŭ unu en via lito?’ — Mi devis iom serĉi la voĉon. ‚Sed certe, mia kara, certe!’ Kaj mi tuj moviĝis por fari lokon. ‚Ho dankon,’ ŝi diris, ‚mi ne sciis kiel proponi tion al vi, sed estas alia viro, kiu atendas, kaj mi tuj kondukos lin ĉi tien.’ — kaj ŝi ridetis al mi ĉarme kaj foriris.”

Ni kore ridis. „Jen,” diris Martin, „kiaj aferoj okazas al mi! Mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto. — Sed vi du: rakontu iom pri vi mem!”

Ni babilis, rakontis, kaj poste devis rapidi al la halo. Martin promesis ĉeesti.

Tiun vesperon estis granda amaso da popolo en la halo, ĉar la famo pri la malkovro de la urba ŝtelisto disvastiĝis. Estis policano kaj polica serĝento en la halo. Ĉiuj atendis la malkaŝon de l' nomo de la ŝtelisto…

Liza priskribis la ŝteliston kiel ni aranĝis; sed kiam ŝi venis al la punkto diveni la nomon, ŝi diris: „...... Kaj lia nomo estas...... estas......”

Plena silento regis en la halo.

„...... estas...... ne, mi ne povas kapti la nomon,” ŝi diris per preskaŭ flustra voĉo, kaj lace ŝi metis la manon al la frunto.

La serĝento venis al Liza kaj diris: „La priskribo de la ŝtelisto estas tute ekzakta, sed kial vi ne povas diri lian nomon?” „Ne estas facile,” diris Liza. „Ĵus ĝi estis ekvenonta al mi, kaj poste — ĝi ne. Tiuj sciigoj aŭ venas aŭ ne venas, kaj mi povas nur peni. Oni ne povas postuli, ke ili venu.”

Martin aŭskultis flanke.

La policserĝento diris: „Do, ni provu denove morgaŭ vespere, ĉu?”

„Ho jes, mi ja provos,” respondis Liza.

„Bone, ni ĉeestos morgaŭ vespere, sed nun estas konsilinde, ke ni akompanu vin hejmen, ĉar la ŝtelisto eble atakos vin. Kaj morgaŭ ni akompanos vin de la hotelo kaj returne."

Ni kune iris al la hotelo. Martin estis kun ni, kaj post la foriro de la policanoj ni invitis Martin enveni.

„Mi komprenas nur duone ĉi tiun polican aferon,” diris Martin. „Kio ĝi estas?”

Ni klarigis al li.

„La plej terura malsano en la mondo estas stulteco, simpla kretenismo,” filozofis Martin. „Pro stulteco homoj mortas, agonias, malsatas kaj minimume malŝparas tempon. Ĉu kredeble, ke oni kondamnus iun pro diro de divenistino? Iam oni detruis aŭguristinojn, kaj nun oni volas uzi ilin por detrui aliulojn. Jen vera progreso! Mi malesperas, tute rezignas pri la monda idiotaro. Tamen vi ne povas konfesi la blufon. Ne-ne, ne konfesu; plenŝtopu iliajn vakajn rap-nap-kapojn per babilaĵoj. Vi mem ne povas fari esplorojn pri la krimo sen tiri atenton sur vin, sed mi esploros kaj provos eltrovi detalojn. Mi sciigos vin morgaŭ pri la rezulto.”

La posta vespero estis nia lasta en la urbo. La halo estis sufoke plena, kaj homoj staris malantaŭ la seĝaro, kunpremitaj kiel sardeloj en skatolo. Martin fingrovokis min. „Mi elfosis ion,” li diris mallaŭte, kaj rapide li komunikis al mi kelkajn detalojn pri la ŝtelo. Mi sciigis tion al Liza.

Venis la apogea momento de la vespero, Liza priskribis la ŝteliston kiel antaŭe. Tiam ŝi aldonis laŭ la sciigoj de Martin:

„Estas nokto. Jes, mi vidas iun. Mi vidas lin, li alproksimiĝas al dometo...... li ĉirkaŭrigardas. Jen li venas al la pordo kaj provas malfermi ĝin. Nun li staras senmove, ŝajne aŭskultante. Li ĉirkaŭiras la dometon, ĝi estas ligna kabano...... Oh, la bildo malklariĝas...... jes, nun li iras al fenestro, li sin klinas. Nun li rektiĝas. Li havas ion en la mano, mi ne klare vidas kio ĝi estas...... eble ŝtono. Li frakasas la fenestron. Denove li ĉirkaŭrigardas. Jes, nun li engrimpas.” (Paŭzo, ne estas eĉ flustro en la halo: la priskribo tuŝas eĉ min.) Liza daŭrigas ekscitite: „Jen, jen, li elgrimpas, ho, mi vidas lin...... jes, jes, mi vidas lin!” (Ŝia voĉo kresĉendas.) „Li metas ion en la poŝon, li forrapidas dekstren, dekstren......” (Longa paŭzo, poste mallaŭte:) „Lia nomo estas...... estas...... (ŝia voĉo preskaŭ ne aŭdiĝas, kapoj kliniĝas al ŝi streĉe) estas...... jes, estas......” Ŝi ‚svenis’. Mi kuris sur la scenejon kaj vokis unu el miaj helpantoj, kaj ni portis ŝin de la scenejo. Post iom da tempo ŝi revenis kaj la mendoj por horoskopoj rompis ĉiujn rekordojn. Unu-du virinoj timis alproksimiĝi al Liza.

Denove la serĝento venis. „Kial vi ne sukcesis diri lian nomon? Ĉu vi ja sciis ĝin antaŭ ol vi svenis?”

„Ne,” diris Liza lace. „Io ja ekvenis al mi, sed ĝi estis tro nebula. Komprenu, ke ĉiuj en la halo pensis nomojn! Venis al mia menso granda konfuzaĵo, nomoj, nomoj, eroj de nomoj, tute intermiksitaj, tute nebulaj. Ne estas eble, tute ne estas eble. Kun tia konfuzo la afero estas tro streĉa.”

„Do,” demandis la serĝento, „ĉu vi povos diveni la nomon, se mi sidos ĉe vi private?”

„Jes, eble,” diris Liza.

„Bone, ni provu.”

„Sed ne ĉi-vespere,” petis Liza. „Mi estas morte laca.”

„Do kiam?”

„Je la dekunua morgaŭ matene en mia hotelo.”

„Bone,” diris la serĝento kontente. „Mi estos tie akurate.”

Tiun vesperon, post eskorto al la hotelo, ni revenis al la halo kaj pakis ĉion, kaj la sekvintan matenon, post adiaŭo al Martin, ni forlasis la urbon je la naŭa matene.


* * * *