Kredu min, Sinjorino!/Kiu ne riskas, tiu ne gajnas

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 42-47)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
6. KIU NE RISKAS, TIU NE GAJNAS.

Jam ses monatojn mi kolportis. En la komenco mia meza vendokvanto grade altiĝis laŭ mia akiro de sperteco, sed dum la lastaj du-tri monatoj mi ne povis plibonigi mian vendadon. Mia unua ideo estis dungi, kun konsento de la kompanio, roton da kolportistoj, kaj tiel gajni ekstran kurtaĝeton de la kuna vendado. Tiucele mi intervjuis kolportistojn ĉe la oficejo kaj instruis ilin, sed unu post la alia fiaskis. Mankis al ili la entuziasmo, ĉar ili ne konvinkiĝis pri la merkata estonteco de la kuirilo.

Unu tagon mi eniris feraĵbutikon por aĉeti ion kaj vidis grupon da homoj ĉirkaŭ eksponisto. Mi lokiĝis inter la aŭskultantaro. La bazarulo (kvankam tiam mi konis nek lin nek la terminon) montris kiel ripari rompitajn tasojn, glasojn ktp. per ia porvaza gipsogluilo. Per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco, dume parolante senĉese. Li bildigis parole la oportunecon, valoron kaj nepran neceson de sia varo, tiel lerte, ke mi apenaŭ povis deteni min de aĉeto. Mi certas, ke mi estus aĉetinta, se mi havus proprajn vazojn. Ĉe la fino de la ekspono li vendis dekon da skatoloj po unu ŝilingo. Mi ofte vidis tiun gipsaĵon en butikoj sed neniam emis aĉeti, eĉ kiam mi havis uzon por ĝi. Mi konstatis, kiel la eksponado akcelas la vendon.

Post la disvendo mi parolis al la bazarulo, kaj kiam li eksciis, ke mi estas kolportisto, li parolis libere kaj frate. „Mi 'sponas ĉi tie jam semajnojn,” li diris, „sed post ĉi tie mi iros al magazeno en Falkirk. Mi miksas mem la gipsaĵon. Mi prefere 'sponas en magazeno, ĉar la disvendo estas pli bona.”

„Ĉu vi pagas por eksponi en butikoj kaj magazenoj?” mi demandis.

„Mi pagas altan procenton, sed la profito estas bona. Kvankam la gipsaĵo estas taŭga, tamen ordinare per 'sponoj oni vendas varon, kiun aĉetanto ne volas, je duoblo de la prezo, kiun li pagus, se li ja volus ĝin!” li diris ŝerce.

„En somero mi ofte vendas en bazaroj, sed ne estas multaj en Skotlando, do mi iras al Anglujo. La standoj en bazaroj estas tre malaltkostaj, kaj oni ne devas fordoni procenton de la profito.”

Mi ekpensis, ke eksponado en magazenoj estus agadkampo konsiderinda por vendado de kuiriloj, kiam li aldonis:

„Ĉu vi iros al la Foiro?”

„Kiu foiro?”

„La Industria Foiro ĉi tie, en Waverley Market. Tiu novembra foiro estas ĉiam bona: vi bone vendus tie.”

„Mi eĉ ne pensis pri tio,” mi diris. „Dankon pro la sugesto, sinjoro...... e―e..... sinjoro......”

„Potter,” li helpis, „Frank Potter.”

„Dankon, s-ro Potter, mi klopodos partopreni.”

„Bone,” li diris. „Mi esperas revidi vin tie.”

La ideo ekscitis min. Jen la solvo de mia problemo! En komercaj foiroj mi povus montri la kuiradon al aro da homoj samtempe, anstataŭ klarigi al ĉiu persono aparte. Mi atendis, ĝis la kompania kasisto pagis mian salajron, kaj tiam mi demandis, ĉu oportunos al la estro, s-ro Thorsen, ke mi parolu kun li. Mi atendis kelkajn minutojn, kaj tiam la oficisto kondukis min al la kontoro de la ĉefo. Li afable petis min sidiĝi. Mi ŝatis tiun danan sinjoron, ĉar li estis bonanima kaj sincera kaj ne pozis kiel estas kutimo de kompaniaj eminentuloj. Li estis milda, diketa homo, al kiu mankis truda aŭtoritateco. Li posedis la raran econ ne sentigi al subulo lian subecon kaj tamen teni lian respekton.

„Ĉu vi bone vendis dum ĉi tiu semajno?” li komencis konversacie. Mi sciis, ke li demandis ne pro avideco, sed sole pro interesiĝo pri mia progreso.

„Meze,” mi respondis. „Jam de kelkaj monatoj mi trovas, ke mi ne povas plialtigi mian vendadon malgraŭ ĉiu peno.”

„Jes, jes,” li diris komprene. „Mi scias tion. Vi laboras konscience kaj mi ne kulpigas vin, tute male. Vi ne povas fari miraklojn. Mi ne plendas. Mi bedaŭras nur, ke vi ne povis havi helpantojn por ankoraŭ plibonigi vian staton. Ĉu pri io speciala vi volis vidi min?”

„Jes. Mi certas, ke mi trovis rimedon por multe pli akceli la vendadon. Post tri semajnoj okazos foiro en Waverley Market, kaj se vi konsentus aranĝi, ke mi eniru, mi certegas, ke per eksponado de la senakva kuirmetodo estus facile vendi grandkvante.”

„Kiel longe daŭros la foiro?” li demandis. „Mi ja vidis la anoncojn, sed ne priatentis ilin.”

„Dek-kvin tagojn, kaj dum tiu tempo ĉeestos miloj da vizitantoj. Mi parolis kun iu, kiu konas praktike la industriajn foirojn, kaj li diris, ke ĝi estas fame konata kiel bonega vendloko.”

„Bone,” diris s-ro Thorsen. „Mi enketos kaj sciigos vin; sed unue diru — kion vi konsiderus taŭga aranĝo de salajro ĉe foiro?”

„Ĉar mi estas tiom certa, ke la entrepreno portos gajnon, mi sugestus kvin pundojn semajne.” S-ro Thorsen pensis iomete, poste diris:

„Jes, mi pensas, ke tiom ĝi valorus, sed unue mi devas enketi pri kostoj kaj pesi ilin kontraŭ taksata enspezo.”

„Dankon,” mi diris. „Restu certa, ke mi faros mian eblon!”

„Tion mi ne dubas,” li respondis. „Mi ne povas nun promesi definitive, sed mi senprokraste informiĝos, kaj cetere, se la foiro montros bonan profiton, mi volonte aldonos al vi gratifikon ĉe la fino.”

Kontente mi manpremis kaj adiaŭis.

La sekvintan matenon s-ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizaĝo estis ĝene nuba, kaj lia sinteno elmontris ĉagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foir-aranĝo. S-ro Thorsen videble ne sciis kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:

„E...e... pri la foiro... la aranĝo... mi faris enketon...sed... sed mi dubas, ĉu... Mi bedaŭras, ke la ideo ne estas... e... praktika. Temas pri la kosto, tio estas — la spaco sola kostas dek pundojn, kaj kiam mi aldonas la prezon de la stando-konstruo, kaj la koston de la kuiraĵo kaj la helpantoj por vi — ĉar vi ne povas fari ĉion sola ― nu, ŝajnas, ke la pogranda profito ne povas kovri la koston. Mi vere bedaŭras, sed mi ne antaŭvidis tiom grandan elspezon.”

„Sed, s-ro Thorsen, ne estas, ke mi volas multe gajni, estas ke mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj. Al foiro personoj venas pretaj por aĉeti ion, kio utilos, kaj mi povos montri la efektivan kuiradon. Se mi eksponos ĉiufoje antaŭ eble tridek personoj, devas, certe devas esti signifa proporcio da aĉetontoj. Mi sincere kredas ke la vendoj estos multe pli ol vi konjektas. Pardonu min, se mi ŝajnas puŝe insista, sed mi ne pensas ĉefe pri mia salajro. Mi eĉ laborus por nenio, se mi povus iel vivi dumtempe.”

„Tion mi kredas, kaj mi ankaŭ sentas vian sincerecon,” li diris. „Kaj mi provos elpensi ian aranĝon. Vizitu min morgaŭ kaj eble mi estos elpensinta rimedon.”

La postan tagon mi denove troviĝis en la kontoro. S-ro Thorsen diris :

„Mi alvenis al propono. Mi ne scias, ĉu ĝi estos laŭ via plaĉo, kaj sciu, ke miaparte mi donos konsideron al io ajn, kion vi volos proponi. Mia propono estas, ke mi pagu la spacon, la standkoston kaj la koston de la kuiraĵoj, kaj al vi mi pagos dudek-procentan kurtaĝon: sed vi mem devas pagi la helpantojn, kiujn vi juĝas necesaj. Nu, ĉu tio valoras vian tempon?”

„Certe,” mi diris senhezite. „Kaj ĉar mi havas fidon en la sukceso de la komerco, mi opinias eĉ, ke tiu propono via estas pli avantaĝa al mi ol la unua.”

„Do, konsentite,” li diris. „Mi estas kontenta ke la propono al vi plaĉas.”

Mi foriris kun la sento ke li partoprenos la foiron nur tial, ĉar li ne volis treti sur mian esperon.


* * * *