Kredu min, Sinjorino!/Klarigo de kelkaj nekutimaj vortoj kaj esprimoj

El Vikifontaro
KLARIGO DE KELKAJ NEKUTIMAJ VORTOJ KAJ ESPRIMOJ.
(P.V. = troviĝas en la Plena Vortaro.)

adios (hispane) adiaŭ

adios, amigo (hisp.) adiaŭ, amiko

amblo (P.V.) figure: malrapida, korprula iro de homo

a rivederci (itale, pr.: a rivederĉi) ĝis revido

Baĥo (latine: Bacchus) dio de vino

bireto (P.V.) lana platĉapo

cinq (france, pr.: sänk) kvin

“comment ca va? (france, pr.: koma' sa va?) kiel vi fartas?

dix (france, pr.: dis) dek

eskapi (P.V.) sukcese forkuri

entre nous (france, pr. antre nu) inter ni

furzi (P.V.) ellasi intestajn gasojn, plej ofte kun bruo kaj malbonodoro

genug davon (germane) sufiĉe de tio

glugli fari la bruon de akvo fluanta el botelo

ĝis'i adiaŭi, diri „ĝis” (= ĝis la revido!)

ĝis revidersehen bonhumora kunmikso de esperanta ĝis revido kaj germana auf Wiedersehen

hunjo hundino

Jeanne d'Arc (pr. Ĵan d'Ark) fama franca heroino, militistino, sanktulino

Kaisa hai, sahib (hinda) Saluton, sinjoro!

kojonoj (familiare) testikoj

kresĉendo (muizike, P.V.) kreskanta, plilaŭtiĝanta

kriĉo sono simila al krio de akcipitro

kurtaĝo (P.V.) procentaĵo pagata al makleristo

manekeno model(in)o demonstranta robojn k.s.

mein alter kumpel (germane, pr.: majn alter kumpel) mia malnova kamarado (Kumpel = ministo)

morna preme malhela, preme malgajiga

n'est-ce pas (france, pr.: nes-pa) Ĉu ne?

nupto geedziĝo

'om da pundoj (dialekta imito) tiom da pundoj

paneo (P.V.) malfunkcio de motoro

plonĝi sin ĵeti en akvon

pluso (slange) profito

pojno manartiko

povra mizera, malriĉa, kompatinda

pundo (angle pound, pr.: paŭnd) laŭ la angla monsistemo unu pundo (= unu funto sterlinga) enhavas 20 ŝilingojn; unu ŝilingo enhavas 12 pencojn

rara (P.V.) malofta

rekvizitoj bezonaĵoj, teatraj akcesoraĵoj

riz-kureo hinda raguo kuirita kun kureo, t.e. miksaĵo de pipro, zingibro kaj aliaj spicoj kun rizo

sakri (P.V.) blasfemi

salamo speco de kolbaso

sombra malhela

'sponi (dialekta imito) eksponi

spuro postsigno

ŝalti komuti

tenaca elaste al-teniĝema

veni, vidi, vici (latine) mi venis, vidis, venkis (laŭdire la militraporto de Julio Cezaro invadinta Britujon)

zo'o zoologia ĝardeno