Kredu min, Sinjorino!/Ne gutas mielo el la ĉielo

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 15-25)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
3. NE GUTAS MIELO EL LA ĈIELO.

Tempo pasis. Mi serĉis laboron sensukcese. Mia mono preskaŭ elĉerpiĝis. Mi pripensis, ĉu mi ŝanĝu mian decidon ne akcepti la senlaborulan subvencion; sed mi decidis persisti ĉe mia intenco ne profiti de tio. Mi ne estis tro fiera por akcepti la disdonatan monon, sed mi timis ke la mizera sumo eble bridus miajn klopodojn serĉi laboron. Mi ne volis degeneri kiel la ĉie videblaj senlaboruloj, kiuj jam de longe perdis esperon kaj iel vivaĉis de semajno al semajno, kaj kies klubo estas la stratangulo.

Mi skribis plurajn leterojn responde al reklamoj, sed — nenia respondo. Ĝuste kiam mi ne sciis kien min turni, mi ricevis respondon de eldona firmo kun sufiĉe konata nomo. Ĝia reklamo diris interalie ke oni serĉas optimiston, kaj tia mi konsideris min. La laboro estis vendi „enciklopedion“. Tiu „enciklopedio“ ne estis kutima laŭalfabeta konsultverko sed ilustritaj volumoj pri armeaj kaj militŝipaj statistikoj. La verko estis kvinvoluma, kaj la kosto estis tre alta, t.e. 7 pundoj.

Mia dungonto rakontis kiom tiu kaj tiu gajnis per la vendado, sed kontraŭ tiaj paroladoj mi estis jam avertita. La pago estis sole kurtaĝa. Mi plene malŝatis tiun „enciklopedion“, kaj ĝi nepre ne interesus min, sed enspezi estas bezono, do mi decidis provi. La firmo pruntis al mi broŝuron de ĉerpaĵoj el la volumoj por montri al aĉetontoj. Mi cerbumis kie vendi ilin. Devas esti patriotoj kiuj ŝatus tiujn librojn, mi pensis. Kun kora manpremo la afablulo, kiu reprezentis la firmon, adiaŭis min.

Mi iris kun mia broŝura specimeno rekte al la urba biblioteko. Tie mi rigardis la registrojn kaj notis la hejmajn adresojn de la membroj de la urba magistrato. Ili ja devas esti fervoraj patriotoj, mi certigis min. De la biblioteko mi iris rekte al la hejmo de la urbestro, sed vane — mi eĉ ne povis intervjui lin. Post tio mi vizitis laŭvice la aliajn adresojn. Mi forte klopodis, sed aŭ mi ne povis intervjui la konsilantojn, aŭ mi estis preskaŭ perforte pelata post eniro. Unu ja minacis min, kiam mi insistis ke li rigardu la trezoron kiun mi portis. Mi persiste klopodis dum la plena semajno, irante de loko al loko kaj de adreso al adreso, sed ŝajne neniu interesiĝas pri la pezo de militŝipo, nek kiun distancon atingus la brita armeo, se ĉiu soldato estus sternita pied-al-kapo laŭlonge sur la tero. Dum tiu semajno mi parolis kun multaj patriotuloj: en la konservativa klubo, en la liberala klubo, kaj ĉie. Mi konstatis, ke la potenca forto de la patriotismo, kiu profundiĝas en la koron, estis absolute senpova penetri en la poŝon.

Je la fino de la semajno mi restis nete senmona kaj mi devis ruzi por veturi pertrame. Mi artifikis tiel: se la konduktoro troviĝis sur la supro de la tramo, mi eniris sube. Se li estis sube, mi iris sur la supran etaĝon. Tiel pasis iom da tempo, ĝis li atingis min por postuli pagon. Kiam li ja atingis min, mi petis bileton al la loko, de kie la tramo venis. La konduktoro klarigis ke laŭnumere la tramo estas la ĝusta sed ke ĝi iras en la mala direkto. Mi pardonpetis, desaltis kaj faris la samon denove. Tiel mi venis senpage al mia celloko per pluraj tramoj.

Precize unu semajnon post mia dungiĝo mi reiris al la eldona oficejo, klarigis kiel konscience mi laboris, sed bedaŭris ke malgraŭ ĉiuj streĉoj mi ne vendis eĉ unu kompleton de volumoj. Mi demandis, ĉu eble la firmo konsidere cedus al mi nur kelkajn ŝilingojn por kompensi miajn vetur-elspezojn, sed tiu sama grandkora afablulo tuj iĝis marmora kaj eĉ unu pencon ne pagis. Mi ne povis deteni min komenti ke en eventuala plua reklamo li postulu magiiston anstataŭ optimiston.

Malrapide mi piediris al la loĝejo. Mi preskaŭ ne konsciis pri la vojo, kaj marŝis aŭtomate, pensante, repensante. Ĉu mi eraris, forlasante mian laboron? Oni ja juĝus tiel, oni ja taksus mian forlason kiel stultegan, sed malgraŭ ĉio mi ne sentis tion. Mi sentis nur malpezon. Mia libereco ankoraŭ valoris pli ol ĉio. Antaŭ miaj okuloj venis bildo pri tiu vaporplena kuirejo kaj la blanke uniformitaj homoj, kun vakskoloraj vizaĝoj, ĉirkaŭitaj de ĉiuspecaj manĝaĵoj, sed sen la apetito ĝui ilin. Ne! malgraŭ mia senmoneco, malgraŭ mia senespera estonteco, mi sentis min sen atentinda zorgo.

Sed nun mi pensis: kiel enspezi iom da mono? Jen butikoj plenaj de frandaj manĝaĵoj, jen en luksaj aŭtomobiloj sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj eĉ aŭtomate fordonas trinkmone sumon, kiu havigus al mi plurtagan manĝon. Mi alproksimiĝis al la tre ordinara kvartalo kie mi loĝis, kiam mi vidis ion, kio haltigis min abrupte. Stultulo, kreteno! — mi riproĉis al mi: kial mi ne pensis pri ĉi tio antaŭe? Tie iom antaŭ mi estis la kaŭzo de mia sinriproĉo: la emblemo de lombardisto, tri latunaj globoj.

Mi rapidigis mian paŝon, eniris mian loĝejon kaj baldaŭ elvenis kun brunpapera volvaĵo, kaŝe ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ mi kulpus pro delikto. En la pakaĵo, kiun mi tenis malparade, ripozis kostumo, pluvpalto kaj paro da ŝuoj. Mi proksimiĝis la lombardejon per rapidaj paŝoj, kvazaŭ mi intencus preterpasi ĝin; sed kiam mi alvenis al la pordo, mi orte turniĝis kaj rapide eniris. Ĉi tiun manovron mi faris pro honto, ke iu eble rimarkus, ke mi celas eniri tiun butikon, kvankam mi estis preskaŭ nekonata en la urbego.

Mi supreniris ŝtuparon, eniris kontoron kaj troviĝis ĉe servotablo kun interspacitaj vandoj antaŭ ĝi, tiel, ke oni ne povis esti vidata de najbaraj klientoj. La lombardisto malvolvis mian pakaĵon, rigardis miajn vestojn malŝate, kvazaŭ ili estus aĉaj ĉifonoj, kaj bojis: „Dek-ok ŝilingoj!” Mi atendis multe pli, sed pro ia hontemo mi nur kapjesis.

Ree al la loĝejo. Mi sidis ĉe la fajrujo. Laŭ la aserto de la dommastrino granda fajro brulis tie, sed mi malsame opiniis pri tio. Mi estis malvarma, sed nek la senarda dommastrino nek ŝia mizerega fajro varmigus min. Protesto ne helpus. Mi foje ja faris aludon pri la malvarma vetero, kaj sidis ĉe la manĝotablo sen demeti la surtuton, por emfazi la aludon; sed la dommastrino tute senĝene respondis, ke ŝi mem estas varma, ĉar ŝi suferas de sangopremo......

Mi sidis kunfrotante la manojn kaj cerbumante pri laborakiro. Sed kion fari? Respondi al reklamoj ŝajnis senespera klopodo. Mi sciis skribi sufiĉe bonan leteron, sed miaj leteroj ne alportis respondojn. Mi ja menciis atestilojn kiujn mi havis, sed ili ŝajne ne estis efikaj. Dum pensado venis al mi ideo. Se miaj atestiloj ne sufiĉe taŭgas, mi mem skribos ilin. Jen brila ideo. Ne necesas sendi originalojn, mi sendos „kopiojn” de originalaj atestiloj, kiujn mi ne posedas......, kiuj fakte ne ekzistas. Se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj; sed se li ne enketos, mi eble havos laboron. Mi do komencis skribi.

Ju pli mi skribis, des pli mi entuziasmiĝis pri la tasko. Mi ne hontis fanfaroni pri miaj sperto kaj bonaj kvalitoj, kaj mi relegis la atestilojn kun kreskanta memestimo. Laŭ la „kopioj” mi ja estas mirinda persono. Kiu povus rezisti la ŝancon havi mian valoran servon? Dum la sekvinta tago mi skribis multajn „atestilkopiojn” kaj sendis ilin al reklamintoj.

Venis tri respondoj. Unu estis por vendi ĉe pordoj ian specon de broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj, la dua estis por vojaĝi komize ĉe tre konata biskvitfirmo, kaj la tria estis por kolporti ian tipon de speciala kuirpoto. La brosfirmo estis sufiĉe konata, kaj mi iris tien unue.

Mi parolis kun la oficisto de la brosfirmo. La pago estis nur kurtaĝa; sed mi sciis ke la brosoj estas vendeblaj kaj ke minimume oni povas enspezi moderan salajron. La oficisto parolis pri la laboro kaj konsilis al mi reveni tiun saman vesperon, ĉar okazos instruado pri la vendmetodo.

Mia dua vizito estis al la biskvitfirmo. Tie oni klarigis, ke la semajna pago estas kvar pundoj plus eta procento. Oni faris diversajn demandojn kaj sciigis min ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firmo donos al mi respondon la sekvontan tagon.

La tria vizito estis al danaj importistoj de biero, kiuj havis kiel kromvaron kelkajn iom strangaspektajn kuirpotojn. Tiuj venis el Ameriko, sed ŝajne oni sciis nenion pri la kuirmetodo krom la informo en kelkaj klarigaj flugfolioj. Kvankam temis pri kurtaĝa pago, tiuj kuirpotoj vekis mian intereson. Ilia nomo estis „senakva kuirilo”, ĉar oni povas kuiri legomojn sen uzo de akvo. La kuirilo troviĝis en kvar grandoj, kaj la meza grando estis iom pli ol unu futon alta kaj iom malpli diametre. Ĝi estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon por malhelpi brulon de la kuiraĵoj. La kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj. La poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn manĝaĵojn. Sume, en unu kuirilo povis esti kuirata kompleta manĝo el viando, legomoj kaj deserto. La avantaĝoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: ŝparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj, kiuj estas kutime forboligataj el la manĝo ktp.

Tiu artiklo estis tute nova, kaj kvankam mi havis fortan emon pioniri ĝin, la metodo vendi ĝin podetale starigis problemon antaŭ mi. Se mi kuirus manĝon por montri la efikecon de la kuirmetodo, la tempoperdo estus troa. Sed mi decidis ne cerbumi pri tio, ĉar ankoraŭ mi ne sciis kiun laboron mi elektos. Provizore, mi pensis, mi ne decidu pri iu el la tri postenoj ĝis post bona esploro.

Tiun saman posttagmezon mi iris al la lerna kurso de la brosfirmo. La lernejo estis sufiĉe granda kontoro. La vendistoj de la firmo kaj kelkaj lernantoj sidis en la ĉambro. Sur la muro pendis karto kun diknigra zigzaga streko. Mi sidiĝis sur seĝo iom flanke. Neniu priatentis min.

Babelo da voĉoj muĝis en la ĉambro, kaj preskaŭ ĉiuj interparolis laŭte. La plimulto de la vendistoj estis junaj, sed troviĝis kelkaj mezaĝuloj, kiuj ĝenerale ne estis tiel babilemaj kaj entuziasmaj kiel aliaj. Ŝajne ĉiuj konis unu la alian kaj nomis sin reciproke per antaŭnomo aŭ kromnomo. En la Babelo aŭdiĝis apartaj laŭtaj frazoj kaj frazeroj.

„He, Terry, kiom vi vendis hodiaŭ, vi malbenita mensogulo?”

„Mi vendis tiom, ke mi…”

„Fermu la buŝaĉon, ni ne kredus, se vi ĵurus je viaj gepatroj.”

Kaj plenda voĉo aŭdiĝis:

......... tiu damnita kvartalo! Kiel oni povas enspezi, kiam ĉiu dua virino volas elŝuldiĝi en la litĉambro? Hodiaŭ......”

„Jes, estas vere,” pepe interrompis viro preskaŭ nanstatura. „Ĉu vi scias, ke la karbovendisto hieraŭ vespere iris laŭ la stratoj alkroĉita al sia ĉevalo por ne fali...... Jes, kredu min, ĝi estas vera...... Plene elĉerpita li estis, kaj li streĉtone kriadis per malforta voĉo: Karbo kontraŭ mono! Karbo kontraŭ mono!”

Ĉiuj ridis. Aŭdiĝis alia voĉo:

„Ba! Vi ne povus eĉ vendi kojonojn al eŭnuko.”

„......necesas nur scii kiel trakti kun virinoj,” fanfaronis iu kun filmaktora aspekto.

„Estu singarda, Ŝranko,” respondis aliulo, „aŭ vi pasigos alian nokton en ŝranko, kiam edzo neaverte venos hejmen.”

„......kaj tiu bastardo insultis kaj minacis, kriante: ′Mi ne volas aĉeti skabiajn brosojn de ĉiu ĉifonulo, kiu venas al la pordo!′...... Je Kristo, se nur estus mallume, mi tuj torde elŝirus radike liajn du......”

„Pst, venas la ĉefulo,” avertis voĉo.

Subita silento. La instruisto envenis. Li estis mezstatura viro kun nigraj haroj. Preterpasante lin sur la strato, oni taksus lin impone serioza persono; sed kiam li komencis paroli, lia tuta vizaĝo radiis entuziasme kaj liaj okuloj brile saltetis. Lia maniero, uzi elokvente la manojn kaj ŝultrojn, estis pli latina ol tipe angla. Li komencis paroli flue kaj senpaŭze:

„Ha bone,” li komencis. „Tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉi-vespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri ′mirbrosoj′. Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro; mirbrosoj povas daŭri eterne! Nu rigardu al la karto; jes, la vend-indika streko altiĝas, sed ne sufiĉe, ĝi devas altiĝi pli krute, ĝi devas transiri la randon de la papero, ni eĉ altigos la plafonon por doni vojon al la streko! Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas......, se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. Ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj. Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn, tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpon al virinaro! Neniel rilatas, ke oni jam havas brosojn, la grava punkto estas, ke oni ne havas mirbrosojn. Ĉu oni rifuzas modernan lavmaŝinon, ĉar oni jam posedas kuvon? Ĉu oni rifuzas elektran lumon, ĉar oni posedas kandelojn? Ne, lernantoj...... jes, mi nomas vin ĉiujn lernantoj...... mi ankaŭ estas lernanto, ĉar mi ĉiam lernas. Lernu, lernadu! Virino diros ke la mirbroso estas ankaŭ utila por tiu kaj tiu laboro; bone, vi lernos de tio, tiu punkto iĝos varba argumento por la postaj klientoj.”

Li paŭzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn ŝovinismajn vortojn. Li daŭrigis per pli serioza voĉo:

„Ankoraŭ ni ne superis la vendokvanton de la Glasgova filio; sed ni devas, ĉiu el ni devas strebi al la supereco. En Edinburgo estas miloj da domoj, kaj en ĉiu domo devas troviĝi ses el niaj diversspecaj brosoj mi-ni-mu-me! Modera postulo: el nia granda sortimento da brosoj ĉiugrandaj, ĉiuformaj — ĉie vendi nur ses, — kaj mi estos kontenta! Nu, s-ro Mackay, via vendo estas la plej bona ĉi-semajne, kaj mi gratulas vin, sed iom pli, nur iom pli!”

Li esploris paperon. „Ha, s-ro Cohen, vi estis la plej alta dum la tri lastaj semajnoj, sed kio okazis ĉi-semajne, he? Ne, ne donu pretekston, la malbona vendisto ĉiam havas pretekstojn, sed la kaŭzo estas en vi mem. Entute bona, sed ne sufiĉe bona, kaj tion mi diras al vi ĉiuj. Iom pli da peno portos multe pli da rezulto...... Vi ne komprenas tion? En Ameriko la indianoj ĉiam pendigis viandon je certa alto sur arboj...... mi forgesis la alton sed ne gravas. Kiam oni demandis kial precize je tiu alto, la respondo estis, ke muŝoj flugas ĝis unu futo sub tiu alto: do ne estu kiel la muŝoj, perdante la premion pro manko de iom pli da peno!”

„Bonvolu, s-ro Williams, stari ĉi tie sur la planko apud mi, kaj ankaŭ vi, s-ro Scott. Mi deziras ke vi prezentu, kiel oni vendas. Vi, Williams, estu mirbros-vendisto, kaj vi, Scott, estu virino ĉe la pordo, kaj per ĉiaj rimedoj kaj pretekstoj kontraŭu la vendiston. Williams, sonigu la sonorilon!”

„Sed ne estas sonorilo,” pikis Williams.

„Ne gravas,” malpaciencis la instruisto. „Frapu do la pordon, kiu ne estas antaŭ vi!...... Nu Scott, malfermu la pordon pantomime.”

Williams: „Bonan matenon, sinjorino.”

Scott: „Ĝi tute ne estas bona.”

Williams: „Ho, sed vi eraras —”

La instruisto: „Ne, ne, ne! Ne diru al la virino, ke ŝi eraras, la kliento ĉiam pravas...... Daŭrigu.”

Williams: „Vi certe pravas, sed kvankam vi ankoraŭ ne scias ĝin, ĉi tiu mateno estas tre bonŝanca, ĉar mi portas ion specialan por montri al vi —” kaj Williams ŝajnigis malfermi la brosvalizon. „Rigardu: la plej mirinda broso…”

Scott: „Mi ne volas brosojn.”

Williams: „Sed kredu min, sinjorino, ĉi tiuj ne estas ordinaraj brosoj, kaj ni havas formojn speciale modelitajn por ĉiaj uzoj, ni......”

Scott: „Por ĉiaj uzoj, ĉu vere?”

Williams: „Jes, por senpolvigi la pianon, por purigi dentaĵojn, por......”

Scott: „Ĉu vi havas broson por forbalai brosvendistojn for de la porda ŝtupo?”

Ĝenerala ridego plenigis la ĉambron. Williams gapis konfuzite. La instruisto kriis; „Ridu, Williams, ridu, kaj laŭdu la virinon pro ŝia spriteco, kaj poste revenu al la mirbrosoj. Neniam”, aldonis la instruisto, turnante sin al la klaso, „restu senvorte. Vi ne povas konvinki, se vi donas la parolon al la kliento...... Nu vi, Burns kaj Stevenson, estas via vico.”

Estis kelkaj pluaj vendskermoj, kaj kiam la vendisto sukcesis sufoki ĉiujn kontraŭstarojn de la „virino“, la klaso entuziasme manfrapis, kaj oni konsideris la brosojn venditaj.

„Sufiĉe de tio,” fine diris la instruisto. „Nun al la kantaro!”

Je mia surprizo la vendistoj elpoŝigis kantlibrojn.

„Ni komencu per n-ro 8.” la instruisto diris, kaj batis tonforkon sur la seĝon; kaj ĉiuj komencis kanti popularan kanton, sed la vortoj estis banale parodiaj kaj laŭdaj al la mirbrosoj. Eĉ ignorante la banalecon de la parodioj, kiu ekzemple transformis la francan nacian himnon „La Marseljezo” al la „Broseljezo”, mi ne povis kredi je la daŭra efiko de tiom senbaza entuziasmigilo, ĉar trafis min la penso, ke necesus nur sinsekvo da vendofiaskoj por turni tiun entuziasmon al reakcia malespero.

La postan tagon mi vizitis la biskvitfirmon kaj trovis ke la posteno estas donita al iu alia. Do restis la elekto inter la brosvendado kaj la kuirilvendado. Mi elektis la lastan.