Kredu min, Sinjorino!/Per flugiloj de facila vento

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 130-136)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
24. PER FLUGILOJ DE FACILA VENTO.

Estis bele freŝeta tago. Preta mi staris ĉe la rando de la promenejo en Brighton. Multaj personoj promenadis laŭ la marbordo. Ne estis multe da infanoj, sed tio ne gravis. Mi lokis la du kartonskatolojn ĉe mia flanko, unu super la alia, por ke mi povu atingi la supran sen perdi tempon kliniĝante. Kun la demonstra paraŝuto en la mano mi staris preta. Venis virino man-en-mane kun infano. Kiam ŝi atingis min, mi diris respektplene:

„Pardonu, sinjorino. Ĉu vi vidis ĉi tiun belegan ludilon? Vidu kiel precize farita kaj belega ĝi estas. Nun mi tuj montros, kiel la infano ludos per ĝi. Tre simple, nenia komplikaĵo. Jen mi metas ĝin en tiun tubeton...... tiel...... premas la butonon, kaj — ek!”

La paraŝuto saltis en la aeron, atingis sian zeniton, komencis fali, kaj la bela ombrelo flosis...... flosis...... flosis, sed ne returne. La vento blovis ĝin alten super kaj laŭ la strando. Mi kuris post ĝi...... „Diablo prenu ĝin — Dio reportu ĝin!” Mi kuregis, mi puŝiĝis inter homoj, kiuj baris la vojon, mi kuris, kuradis...... „Damne, ĉu ĝi neniam malaltiĝos?” Gaje, facilflirte ĝi flosis, flosis plu. Spiregante mi kursekvis ĝin. Mi vidis ĝin malaltiĝi. Mi akcelis mian kuron. Mi vidis ĝin fali sur la sablon. Ekscitite kaj senspire mi atingis ĝin. Gejunula paro havis ĝin kaj ekzamenis ĝin. Nervotaŭzite mi kriis: „Ĝi estas mia — donu ĝin al mi!”

La paro ridis. La junulo diris mokkvietige: „Nu, nu, ne ploretu! Mi ne ŝtelos vian ludilĉjon, bubeto; ludu bele, kuru al via panjo!” Ruĝvizaĝe mi prenis la ludilon, honteme subvoĉis „Dankon!” kaj kuris returne al la aĉetontino. Ŝi ne plu estis tie.

Mia mondo falis. La vento! Mi ne eĉ pensis pri ĝi. Kia katastrofo! Tamen, devas esti rimedo. Eble estis hazarda ventoblovo tie alte. Mi provos denove. Denove alten, denove ĝi forbloviĝis. Mi estis ekkuronta post ĝi, sed mi eĉ ne startis. La paraŝuto iris rekte al la maro. La rigardantaj aĉetontoj ridis kaj foriris. Kion fari? Eble se mi pafos ĝin oblikve malantaŭen, la vento reblovos ĝin al mi. Mi provis. La paraŝuto ŝvebis, apenaŭ evitis domtegmenton kaj falis en la straton. Mi kuris por repreni ĝin kaj preskaŭ perdis la vivon, zigzagante inter aŭtomobiloj. Aŭtisto forte bremsis kaj kriis insultojn al mi. Personoj rigardis min kaj moke rikanis. Mi repaŝis malrapide al miaj skatoloj. Kia fiasko! Kial mi ne pensis pri la vento? Kiel mi povis esti tiel blinda? Mi tiel detale pensis pri la entrepreno kaj ne rimarkis okulfrapan, gravan faktoron.

Kun la du skatoloj mi iris hejmen. Mia cerbo estis sensenta. Mi ne povis pensi pri io helpa, pri ia solvo. Mi aŭtomate paŝpaŝis kaj rigardis nek dekstren nek maldekstren. Iel mi atingis la loĝejon. Mi iris rekte al mia ĉambro kaj ĵetis min sur la liton. Se nur mi povus forgesi! Estas mia kulpo, ke mi troviĝas en la nuna kaĉo. Mi estis tiom optimisma, kaj pro tio ne estis ŝirmita kontraŭ la skua konstato de la fiaskiĝo. Kutime mi ne agas tiel: kutime mi estas optimisma, sed devigas min atendi malbonon kaj tiel estas preparita kontraŭstari senreviĝon. Estas diro pri optimismo kiel la mia: „kalkuli kokidojn antaŭ la elkovo”, — nun en tiun malsaĝaĵon mi mem saltis.

Baldaŭ mi laŭgrade komencis altiĝi spirite. Kial mi senesperiĝas? mi demandis al mi. Multaj havas verajn, korŝirajn ĉagrenojn, sed mi — mi havas iom da mono, stokon, sanon. Ekzistas proverbo ke, kiam unu pordo fermiĝas, alia malfermiĝas. Mi eliris kaj promenis laŭ la marbordo, iris en kafejon, trinkis tason da teo kaj manĝetis kukojn. Dume mi pensis: estas ja foiro en Bristol — ĉu ne iri tien? Estas jam iom malfrue, sed eble troviĝos malgranda stando. Tamen Bristol estas sufiĉe malproksima, kaj eble mi irus vane. Ne: ne indas riski iron al Bristol.

Mi ekmemoris pri la tielnomataj „amuz-arkadoj” de Brighton. Tio estas haloj, kien vizitantoj iras por sin distri per aŭtomataj ludmaŝinoj aŭ pafante sur celtabulojn per aerfusiloj, kaj tiel plu. Eble estas loko tie, mi pensis. Mi iris kaj enketis. La koncernulo estis for. Mi atendis preskaŭ unu horon ĝis lia reveno. Mi demandis. Jes, li pensis, ke oni povos eble aranĝi loketon, sed estas necese lupreni la standon por la daŭro de la somero. Mi emis preni ĝin. La kosto estis tre alta, sed mi havos tempon por enspezi profite...... Mi hezitis. Mi devas esti certa ne erari. Mia strando-sperto igis min singarda. Mi decidis ne konkludi tuj, sed bone pripensi la aferon unue.

Mi eliris kaj ĉirkaŭvagis dum iom da tempo. Poste mi reiris al la amuzejo por pritrakti la luon — kaj ĝuste dum mi alproksimiĝis, mi ekvidis la grandan tuberon en la afero. Ĉu mi tute stultiĝis, ke mi ne unuavide rimarkis la elstaran obstaklon? Granda Dio! ― se mi estus preninta ĝin, kia erarego! La plafono ne estis sufiĉe alta!

Pli bone, ke mi ne plu provu hodiaŭ, mi pensis. Mi estas tute sencerba. Eble mi tro pensadis lastatempe, eble mi estas mense laca. Kun griza sento mi trenis min al kino por min volvi en mallumon, fali en molaĵon de fotelo kaj sidi apatie, forgesante ĉion.

La sekvintan tagon mi reiris al Londono kun mia peza stokobalasto. Dum plena semajno mi restis tie, ne sciante kion fari. Unu dimanĉon mi eliris el kafejo Lyons kaj aĉetis gazeton ĉe la stratangulo. Mi prenis ĝin senelekte, ne atentante la nomon. Mi rigardis ĝin. Ĝi estis la „Sunday Referee”. Nebule la nomo tuŝis mian memoron. Jes, ĉefo de tiu gazeto iam faris al mi proponon...... Nun mi memoras. Li aŭdis mian eksponadon kaj aĉetis kuirilon. Li diris al mi ke, se iam ajn mi serĉos laboron, mi iru al li, kaj li donis al mi sian vizitkarton. Nu, kie estas tiu vizitkarto? Ĝi devas esti ie inter miaj posedaĵoj. Mi iris hejmen kaj serĉis. Mi trovis ĝin.

Lundon mi iris al lia oficejo kaj min prezentis. La ĉefo estis afabla kaj bonvenigis min. Responde al mia demando li diris, ke li ja havas postenon. Li klarigis: „La posteno estas varbi reklamojn de firmoj, kiuj vendas sanigajn kaj dietajn nutraĵojn. Vi devas konvinki ilin pri la granda gajno, kiun tiuj reklamoj portos. La reklamoj staros sur speciala paĝo de la gazeto, kaj en la mezo aperos artikolo pri la utilo de bondieta manĝado. Tiun artikolon vi mem verkos.”

La reklamaro enspezigos tricent pundojn, kaj mia salajro estos dekprocenta kurtaĝo, nome tridek pundoj. Alta pago — sed mi sciis, ke la akiro de la reklammendoj ne estos facila tasko. Mi akceptis la postenon, kaj ĉio estis aranĝita. „Nu, ĉu vi havas atestilon de via lasta firmo?” aldonis la gazetĉefo.

„Ne,” mi respondis. „Sed tio estos facila afero. Bonvolu skribi al V.I.K. Kompanio, kaj ili certe tuj donos bonan atestilon.”

Ni manpremis kaj ĝis'is, kaj li diris al mi, ke mi ne forgesu reveni post du tagoj por priparoli detalojn pri la laboro.

Pasis la du tagoj, kaj mi reiris. Tuj ĉe eniro mi sentis ŝanĝon en la sinteno de la gazetĉefo. Ĝentile sed iom malvarme li petis min sidiĝi. Li foliumis kelkajn paperojn sur la skribotablo. Post iom da hezito li sciigis min, ke li bedaŭras, ke li ne povas doni al mi la postenon. Mi demandis, ĉu li povus eble doni al mi ian klarigon pri sia decido, sed li respondis, ke temas pri privata afero, do li ne povas klarigi.

Mi eliris. Mi ne povis pensi pri ia kialo. Ĉu eble la atestilo ne estis favora? Tion mi preskaŭ ne povis kredi, sed mi ne povis klarigi al mi alimaniere la ŝanĝitan sintenon. Mi decidis, ke mi nepre devos eltrovi kio estas skribita sur tiu atestilo, kvankam mi ne sciis kiel atingi tion. Post iom da tempo mi trafis solvon, kaj mi efektive eltrovis la enhavon de la atesta letero. Bedaŭrinde mi ne povas malkaŝi kiel mi manovris tion.

Mi iris rekte al la atestilskribinto. Mi eniris lian privatan kontoron, kaj li afable mienis kaj petis min sidiĝi. Post reciprokaj ĝentilaĵoj mi diris:

„Estis ja bela atestilo, kiun vi verkis pri mi.”

„Kiel vi sciiĝis pri la enhavo de tiu privata letero?”

„Tio estas mia sekreto; sed ne pensu, ke mi blufas. Mi ja scias la enhavon kaj povas citi ĝin parkere, se vi deziras. Eble cito de kelkaj linioj konvinkus vin: tio ne uzus multan tempon.”

„Ĉu mi skribis pri vi ion malbonan?”

„Tute ne, nek ion bonan. Kion tiu letero ne menciis, estis tute pereiga. Vi ne diris, ĉu mi laboris konscience aŭ valore, ĉu mi estas honesta, ĉu vi rekomendus dungi min, nek eĉ ĉu mi vin forlasis aŭ estis maldungita. Tiu atestilo postlasis la senton, ke mi faris ion tiel teruran, ke vi ne riskas eĉ skribi ĝin. Kial vi faris tion? Ĉu estas io kontraŭ mi?”

„Tute ne,” li respondis. „Vi ja diris, ke mi skribis nenion kontraŭ vi! Do, se vi volas imagi, ke mi kulpas pro io, kion mi ne skribis kaj ne eĉ imagis, via sinteno ŝajnas al mi iom mallogika. Ĉu ne?”

„Ne utilas la vortskermado, kiam ni ambaŭ bone konas la veron. Mi ne sentas ofendon, kvankam mi devus, sed mi volas diri al vi ion tre sinceran. Pardonu, se mi parolas rekte kaj ne serĉas belajn frazojn. Mi tute ne komprenas kial vi faris tian agon; sed se vi pensas eble, ke per tiaj bojkotoj vi devigos min reveni al vi petegante laboron, vi forte eraras. Via ago estis stulta. Se mi havus la devon doni atestilon al iu, kiu bone konstruis kaj gvidis mian kuiril-komercon, mi donus al li la plejeble bonan atestilon por havigi al li ian ajn postenon krom la kuirila! Mi tute ne intencas entrepreni kuirilan laboron, ĉar mi enuis pri ĝi, sed se cirkonstancoj iam devigos min, estu avertita, ke vi malbonege fartos. Se mi kapablis starigi vian kuirilan komercon kaj venki ĉiujn konkurencajn firmojn por via gajno, mi certe povus ankaŭ vin bati, se hazarde mi troviĝus en la kontraŭa tendaro!”

Mi ja parolis sincere kaj tute ne intencis reiri al la kuirila laboro. Sed mia sorto decidis alie, kaj jarojn poste mi ja konkurencis kontraŭ V.I.K. kaj perdigis al ili la britan kuirilan merkaton. ―

Mia mono komencis elĉerpiĝi, kaj mi ne povis elpensi manieron vendi la paraŝutojn. Senespere mi decidis provi vendi ilin tre malaltpreze al la firmo laŭnome British Toy Co., kiu estis fonto de la paraŝutoj. Mi jam provis revendi ilin al la firmo Smart & Co., de kiu mi aĉetis ilin, sed tiu firmo eĉ ne havis la ĝentilecon respondi. Mi iris al British Toy Co. kaj parolis kun iu firm-ĉefo. Li diris al mi, ke miaj paraŝutoj ne povas esti la sama marko kiel tiuj de lia firmo, ĉar ĝi havas la ekskluzivan pograndan vendrajton en Britujo. Responde mi montris al li ekzempleron. Li rigardis ĝin kaj diris:

„Ĝi ja estas nia marko. Mi ne komprenas tion. De kiu vi aĉetis ilin?”

„Ĉu vi aĉetos ilin?” mi evitis.

„Jes, se vi diros al mi la nomon de la vendinto.”

„Sed kiom vi pagos?”

„Se vi diros al mi la nomon, mi pagos al vi la plenan aĉetkoston.”

„Konsentite. Mi aĉetis ilin de Smart & Co.”

„Alportu la stokon, kaj post kontrolo mi pagos vin!”

Mi alveturigis la stokon per taksio, kaj la firmĉefo petis min reveni post unu horo.

Mi revenis, kaj li pagis al mi la plenan kostprezon. Li ankaŭ klarigis al mi kion li eltrovis pri Smart. La British Toy Co. havas la solan vendrajton por Britujo, sed tiu rajto ne enkalkulis Irlandon. Smart aĉetis ilin en Irlando, kaj lia firmo ne povis tion malhelpi.

Mi konstatis ke resti en Londono ne portos profiton, kaj mi volis kiel eble plej ŝpari mian monon por eventuala entrepreno. Mi decidis iri al Blackpool. Blackpool estas la plej fama marborda urbo en Britujo, kaj ofte mi aŭdis pri la grandega monenspezo tie dum la somero.

* * * *