Kredu min, Sinjorino!/Sorto ofte alsendas kion ni ne atendas

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 201-209)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
36. SORTO OFTE ALSENDAS KION NI NE ATENDAS.


Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso.

Kion fari? kion fari? La demando ripetiĝis en mia cerbo. Mi ja sciis kion fari, se mi atentus nur la komercan flankon de la problemo; sed estis aliaj konsideroj, kiujn mi ne povis ignori sen senti koran maltrankviliĝon. Denove mi pripensis la aferon dekomence.

Mac, la entreprenisto, kiu organizis la foiron en Peterhead, poste starigis foiron en Nairn. En Peterhead mi nenion profitis. Restis al mi ekzakte sufiĉe por elŝuldiĝi. Sed en Nairn mi bone gajnis. Per parto de tiu gajno mi pagis kaŭcion pri stando en Edinburga foiro organizota de alia viro kaj okazonta en marto. Mac venis al mi kaj sciigis ke li aranĝos foiron en Buckie. La foiraj datoj oportune akordiĝis tiel, ke mi povos labori en Buckie kaj tuj poste komenci en Edinburgo. Verdire mi ne ŝatis la ideon negoci en Buckie, ĉar ankaŭ Buckie estas fiŝkaptista urbeto, kaj mi tre timis malgajni tie; sed Mac estis tiel bona kaj komplezema homo, ke mi ne povis rifuzi. Mac alte taksis la valoron de mia eksponado sur la scenejo kaj li juĝis ĝin necesa por la sukceso de la foiro. Do, mi pensis, mi eble malgajnos en Buckie, sed mi bone enspezos en Edinburgo. Ĝis tiu punkto ne estis malfacile decidi.

Sed nun io okazis. Pro ia kialo la halo en Buckie ne estis luebla ĝis unu semajno post la antaŭaranĝita dato, kaj tio kaŭzis, ke la du foiroj parte samtempos. Jen la problemo. Ĉu perfidi Mac aŭ ĉu riski la fiaskiĝon de mia nove komencita komerco? Mi estis sola kaj ne povis ĉeesti ambaŭ foirojn. Mi pensis pri Liza, kiu volonte venus responde al mia alvoko; sed ankoraŭ mi ne sciis, ĉu mia entrepreno sukcesos, kaj mi ne volis igi ŝin forlasi sian sekuran laboron favore al la hazardo de mia entrepreno......

Sidante en mia Edinburga loĝejo, mi ree kaj ree pripensis la aferon, sed solvo sin ne prezentis. Restis simple decidi, ĉu riski perdon en Buckie kun forĵeto de nepra gajno en Edinburgo, aŭ ĉu perfidi Mac. Se mi nur havus kapitalon por elteni kontraŭ eventuala perdo, la decido estus facila. Mi konis neniun haveblan, kiu povus taŭge eksponi la kuirilon en unu foiro, dum mi prizorgos la alian. Sed malgraŭ la kriza stato de mia komerco mi ne povis ŝarĝi mian konsciencon per rifuzo al Mac, kiu jam reklamis mian prezentaĵon. Jam de du tagoj agitiĝis mia koro. Kion fari...... kaj denove...... kion fari?

* * * *

Mi klare memoras tiun tagon. Mi sidis en brakseĝo, kaj mia kapo zumis. Mia problemo ne eĉ paŝetis al solvo. La samaj tute neutilaj pensoj kirliĝis en mia kapo.

Subite aŭdiĝis frapo sur la pordo. Kiu povas esti? mi pensis — eĉ imposta kolektisto estus bonvena, se nur li distrus min iomete! Enue mi iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Tie staris mezaĝa viro kun eluzita valizeto ĉirkaŭligita per ŝnuro.

Li komencis paroli. Mi komprenis, ke li estas kolportisto, kaj mi nur duone aŭskultis lin, dum mi rigardis lin esplore. Li portis malnovajn kostumon kaj kaskedon. Lia kaskedo havis difektitan ŝirmilon, kaj cikatro etendiĝis de sub la ŝirmilo ĝis flanke de unu okulo. Liaj botoj estis preskaŭ eluzitaj sed brile poluritaj. Mi komencis doni pli da atento al liaj paroloj. Li vendofertis ion, sed nek klarigis kio ĝi estas nek montris ĝin al mi. Liaj vortoj elruliĝis iom lace sed kvazaŭ prorutine flue, dum li staris tie kun tre rekta teniĝo.

„Nu, kial ne montri vian vendaĵon?” mi diris.

„Certe, sinjoro,” li respondis kaj komencis malnodi la ŝnuron, kiu ĉirkaŭis la valizeton. Mi pacience atendis, dum li luktis kontraŭ tro rigida nodo. „Malbona vendisto,” mi pensis. „Li tro difuze parolas kaj nun malŝparas tempon. Oni povus batfermi la pordon centfoje, dum li fuŝpalpas tiun ŝnuron.”

Finfine li elprenis la artiklon el fasko de ok aŭ naŭ. Estis posttagmeze, kaj ŝajne li estis vendinta nur tri-kvar el dekduo. Mi rigardis al la artiklo, kiun li etendis al mia rigardo. Se mi ne estus spertinta iom da kompato por li, mi voĉigus ridinklinon. La artiklo estis rostkrado: la sama, kiun mi havas kvante en Blackpool!

„Jes, bona ilo ĝi estas; sed bedaŭrinde mi havas multajn, ĉar mi foje komercetis per tiuj,” mi diris. Li plu parolis vendocele.

„Tute ne utilas provi vendi al mi, mi ja posedas multajn. Sed bonvolu enveni. Eble vi volonte trinkus tason da teo kaj iom manĝetus kun mi? Mi estas iom soleca, kaj se vi disponas la tempon......”

„Dankon, sinjoro,” li respondis, dum li sekvis min al la ĉambro. Lia nomo estis Joe, sed mi forgesis lian familian nomon. Ni kunmanĝis kaj parolis ĝenerale. Mi eltrovis, ke li estas ekssoldato, kiu ne regule laboris dum jaroj kaj iel enspezis iom da mono tie kaj tie por suplementi la pension, kiun li ricevas de la registaro pro dummilitaj vundoj. Dum ni interparolis, venis al mi ideo, kiel solvi mian problemon. La ideo ne tre plaĉis al mi, sed almenaŭ ĝi estis elirvojo. Mia penso estis simple, ke anstataŭ uzi la standon en la Edinburga foiro por vendi kuirilojn, mi uzu ĝin por vendi rostkradojn. Se Joe akceptus oficon ĉe mi, li probable enspezus sufiĉe por kovri la elspezojn kaj, kun instruo de mi, li eble eĉ profitus. Dume mi povus labori en Buckie kaj peni profiti tie. Ĉar la Buckie-foiro daŭros nur unu semajnon kaj la Edinburga daŭros iom pli ol du, mi povus veni dum la lasta semajno kaj helpi al Joe.

La rostkrado estas tre simpla varo kaj facile eksponebla. Ĝi estas ronda pleto el drato kun mallongaj piedoj, formita tiel, ke oni povas larĝigi aŭ mallarĝigi ĝin konforme al la amplekso de iu ajn poto. Oni fandas iom da graso en poto kaj enmetas rostotan viandon, brunigante ĝin laŭplaĉe. Post la pergrasa brunigado oni elprenas la viandon, enmetas la kradon kaj starigas la viandon sur ĝi, metante legomojn ĉirkaŭe. Tiel la poto, kovrita per la kovrilo, kuiras ĉion per tre malalta gasflamo kun minimuma risko de brulo. La ŝparo de gaso kompare kun gasforno estas granda. La viando rezultiĝas mole kuirita pro la enkaptita sukvaporo, kaj la legomoj entenas siajn nutrajn elementojn kiel ĉe stufado.

„Nu, Joe, mi faras al vi proponon. Ĉu al vi plaĉus labori por mi dum dek-kvin tagoj ĉe foiro en Waverley Market ĉi tie? Se vi eksponos rostkradojn tie, mi pagos al vi tri pundojn semajne plus kurtaĝo. Kompreneble ĉiuj elspezoj estos pagataj, kaj mi povas prunti al vi kuiristan uniformon.”

„Certe, sinjoro, mi bone scias vendi ilin kaj mi multe enspezos por vi, ĉar mi scias, ke mi povas vendi......”

„Jes, jes, mi komprenas — sed atendu momenton. Mi devas iom instrui al vi, ĉar estas alie vendi ĉe pordoj ol eksponi en foiroj. Nu, permesu al mi, ke mi klarigu. Ekzemple, se oni komencas tuj paroli, tio ofte ne efikas, kaj se oni komencas paroli tro laŭte, tio preskaŭ ĉiam malbone efikas. Se oni tuj laŭte parolas, la homoj ofte ne haltas, ĉar ili sentas, ke vi tro rekte celas al ili, aŭ se ili ja haltas, ili staras du-tri metrojn for de la stando, kaj estas tre malfacile vendi trans spacon. Plej bona metodo estas ne rigardi al la preterpasantoj komence, sed ŝajnigi grandan okupitecon, elprenante kaj enmetante manĝaĵojn je la poto neparade. Tiel la scivolemo venigos unu-du personojn tre proksimen. Oni ne rigardas ilin, kaj dume aliaj venas por rigardi kion la unuaj rigardas. Kiam kolektiĝas areto da personoj, oni komencas per intima tono klarigi kaj pograde laŭtigas la voĉon konforme al la grandeco de la aŭdantaro. Tiel oni venas al plena deklamo kun konvinkaj gestoj kaj entuziasmo.”

Mi longe instruis lin kaj faris ĉiujn aranĝojn komercajn. Mi spertis kontenton, ke la problemo fine estas pli malpli bone aranĝita.

* * * *

Granda surprizo! — en Buckie mendoj alsvarmis. Mi ne komprenis la kialon, sed mi pli ol triobligis la mendojn de Nairn. Kaj ankaŭ en Edinburgo mendoj estis sufiĉe bonaj tiel, ke ankaŭ de tie mi rikoltos profiton. Finfine mi sentis min sekura en mia entrepreno. De Buckie mi telegrafis al gekonatoj, ke ili venu kaj helpu min provizore, ĉar mi ne kapablas priatenti ĉion. Ni kune laboris ĝis malfrunokte, pretigante kuirilojn por livero. Ĉe l' fino de la Buckie-foiro mi telefonis al Liza, ke ŝi forlasu sian laboron ĉe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkontu min en Edinburgo. Mi proponis al ŝi duonon de la profito farita kaj farota, se ŝi konsentos esti egalrajta asocianino. Ŝi tuj akceptis.

En Edinburgo mi renkontis Liza, kaj ni kune iris al la foiro por helpi al Joe. Atingante la standon, ni aŭskultis al li.

„Mia Dio,” mi ekmiris, „kion li babilaĉas?” Ni aŭskultis plu. Lia monotona voĉo daŭrigis ŝajne senfine. Granda amaso staris antaŭ li kaj gapis. Kelkaj de tempo al tempo aĉetis, kaj li servis ilin sen paŭzigi sian vortfluon. Dum la tuta tempo personoj formoviĝis unu-duope kaj aliaj aliĝis.

„Ĉu vi povas kapti ian sencon en liaj vortoj, Liza?"

„Tute ne, ĉu vi?”

Ni daŭre aŭskultis. Lia monotono funebris: „Vidu diritan kradon...... sur diritan kradon metu diritan viandon, legomojn bone kuiritajn...... ĉe mia dekstro” (kaj li etendis la maldekstran manon) „estas poto, metu diritan kradon en poton” (kaj li svingis la manon, akcidente frapante la poton surteren, ekkaptis ĝin kaj enmetis la malpurajn manĝaĵojn, dum li tute flegme daŭrigis) „kaj enmetu diritajn legomojn......”

Li ja laboregis, li ne paŭzis.

„Ĉu li estas ebria?” mi demandis al Liza.

„Ŝajnas al mi, ke li estas frenezeta. Li ja havas en la kapo arĝentan plateton ― vidu!”

„Mi ne rimarkis tion,” mi diris. „Tamen li ne malbone vendis. Devas esti, ke la krado estas tiel facile vendebla ĉi tie, ke malgraŭ...... sed imagu kiom povus vendi ĉi tie bona vendisto!"

La plata, senkolora voĉo de Joe dumtempe ruliĝis sen celi al ia fino. Mi malpaciencis kaj haltigis Joe.

„Joe,” mi diris, „vi tro forte laboras. Nu, iru al restoracio kaj ĝuu trinkaĵon kaj iom ripozu. Mi laboros dum via foresto.” Joe iris, kaj mi rapide surmetis kuiristan uniformon, ordigis kaj purigis la servotablon kaj komencis eksponi. Aro da personoj pograde kolektiĝis, kaj komencante per mia plej bona kaj klara stilo, mi koncize instruis de la komenco ĝis la fino kaj venis al la vendoferto. Nur du-tri aĉetis, la ceteraj foriris. Iom nekomprene, mi ree eksponis, sed la vendo same rezultiĝis. Liza rigardis al mi demande.

„Mi scias, ke mi ne estas tre bona vendisto de malkaraj aĵoj, sed mi tute ne komprenas,” mi diris al ŝi responde al ŝia mieno. „Vi provu, Liza,” Liza eksponis plurfoje. Ŝi vendis iom pli ol mi, sed ankoraŭ ne tiom kiom Joe, kaj cetere ni ambaŭ malŝparis tempon per vendopaŭzo ĉe la fino kaj ankaŭ per kolektado de nova homamaso por la sekvonta ekspono. „Liza,” mi diris, „en ĉi tiu metio oni ĉiam lernas, tamen ĉi tion mi tute ne komprenas. Ĉu vi?”

Liza skuis la kapon. „Ne. Joe faras ĉion, kion oni devas ne fari, kaj tamen li vendas.”

Joe revenis kaj rekomencis. Liza kaj mi staris ĉe lia dorso senpovigite. Mi ne povis eltenadi la babiladon de Joe, kaj mia senpoveco malpaciencigis min. Mi foriris de la stando kaj staris iom fore en la aleo. Post momento mi mansignis Liza al mi.

„Liza, mi ne scias kion fari. Se mi provus helpi, mi malaltigus la vendon, tamen stari ĉi tie senpove mi ne povas. Mia plej rega sento estas forkuri.”

„Ne, ne, ni devas iel helpi,” diris Liza.

„Sed kiel?”

Liza ŝultrumis.

„Eble —”, mi komencis, „— sed ne,” mi finis.

„Kio estas?”

„Estis ideo, sed ĝi ne taŭgas.”

„Sed kion vi pensis?”

„Mi pensis, ke ni eble vendu flanke de li; sed mi tuj konstatis ke, se ni farus tion, ni interrompus lian paroladon.”

„Ĉu vi pensas, ke gravus, se ni interrompus tiun fuŝparoladon?”

„Eble ne, sed la vortoj de unu tute nuligas tiujn de alia. Vi bone scias ke, kiam oni eksponadas, la helpanto eĉ retenas la spiron por ne distri la atenton de la ‚grego’.”

„Ni tamen provu. Se la ideo ne prosperos, do ni forlasos ĝin.”

„Sed...... sed Joe certe furioziĝos, se ni interrompos, kaj cetere la ideo ne povas utili. Ĝi ne nur estas konata malbona taktiko, ĝi estas ankaŭ kontraŭlogika.”

„Vi kaj via logiko kaj rezonado! Ĉu vi povas klarigi per ili, kiel tiu fuŝanto povas vendi eĉ unu kradon? Nu, klarigu tion, se vi povas! Jen — ni iru po unu ĉiuflanke tiom malproksimen, kiom ni povas, kaj ni provu vendi flustre, Nu venu — ne staru tie: venu!”

Tre dubeme mi cedis. Ni komencis flustre paroli, kaj dume mi flankenrigardis al Joe, sed Joe ŝajne eĉ ne konsciis pri nia ĉeesto. Pograde ni laŭtigis la voĉojn, sed la obtuza voĉo de Joe daŭre muĝadis. Kaj ni vendis. Tute ne atentante Joe, ni daŭrigis plenvoĉe: „Unu por vi, sinjorino?...... dankon...... unu ŝilingon...... dankon...... kaj vi?...... dankon...... ĝi estas mirinda...... kio ĝi estas?...... ho, tre bona...... preskaŭ ne estas...... dankon...... kaj por vi?...... jes, jes, ĉiu aĉetas...... alian?...... certe — la plej bona...... du ŝilingoj...... jes, ĉio klarigita en la flugfolio, jen la folio...... ĝi estas tre simpla, jen...... fraŭlino Liza — unu al tiu sinjorino...... kaj al la alia...... dankon...... aĉetu rapide, la stoko elĉerpiĝas...... tia mirindaĵo...... dankon...... dankon...... nur po unu ŝilingo.” Kaj tiel ni daŭrigis, puŝante kradojn en la manojn de ĉiuj kaj ne donante al ili la tempon pensi; kaj la homoj streĉis la manojn avide al ni, sub la influo de la rapida aĉeto de aliaj, dum ni per vortoj kaj gestoj instigis la furoron. Kaj en la fono senĉesis la murmurado de Joe, kiu allogis la homamason.

La Edinburga foiro rezultiĝis grandsukcese; sed klarigi, kiel tia vendmaniero sukcesis, mi tute ne povas.


* * * *