Kredu min, Sinjorino!/Virina rideto pli kaptas ol reto

El Vikifontaro
Heroldo de EsperantoNederlando (p. 68-69)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
10. VIRINA RIDETO PLI KAPTAS OL RETO.

La postan tagon Anjo kaj mi laboris pakante ĉion preta por transporto al la oficejo. Lacaj kaj malpuraj ni sidis sur la pakitaj kestoj. Mi ege ŝatis Anjon. Ŝi estis gajhumora kaj sprita. Ŝia facila rido estis ĉiam preta sur ŝiaj lipoj. Fininte ĉion, ni kune promenis hejmen. Ŝia vojo estis samdirekta kiel la mia ĝis iu punkto.

„Kiel vi intencas pasigi la vesperon?” mi demandis.

„Mi ne scias,” ŝi diris. „Kion vi intencas fari?”

„Mi unue iros hejmen, lavos kaj ordigos min, eliros por temanĝeto, kaj post tio frandos iom da opio.”

„Opio?” ŝi diris, ŝokite.

„Ne ŝokiĝu,” mi diris, „Mi uzis la vorton figure. Mia opio estas tre milda speco. Ĝi estas la kino, kie mi povas vivi provizore en aliaj medioj kaj forgesi la panakiran lukton. Ĉu vi eble akompanus min?”

„Volonte, sed tempo iom mankas. Kial ne veni al mia apartamenteto? Ĝi estas pli proksima kaj ĉio estas tre oportuna. Ni povos nin pretigi, kaj se fama ĉefkuiristo bonvolos helpi min prepari la temanĝon, ni povos ŝpari tempon.”

„Bonege, dankon pro la honoro!”

Ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro, lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝo-ĉambro. Varma akvo abundis ĉe la krano. Mi lavis min, dum ŝi ĝenerale ordigis kaj fritis manĝon.

„Nu,” ŝi diris, „vi infuzu la teon. Ĉu vi kapablas tion fari” ŝi ŝercpikis. „Ne necesos longe al mi tualeti. La manĝo estas preta en la forno. Mi bedaŭras ke estas nur fritita kolbaso, sed ni povos plenŝtopiĝi per fromaĝo ktp., ĉu ne? Jen gazeto por via distro. Vi povas ĉiam kredi la verecon de...... la dato.”

Post la manĝo mi helpis al ŝi lavi la vazojn, kaj tion farinte ni sidis en la sidĉambro, ekbruligis cigaredon kaj enrigardis la gazeton por decidi pri inda filmo. Ŝi elektis am-dramon, sed mi preferis alian titolon.

„Mi ne multe emas al tiu am-surogato. Se temas pri amo, mi preferas ion pli realan ol varon el la Hollywood-fabriko.” Tamen mi cedis al ŝia gusto.

Mankis dudek minutoj ĝis la komenco de la programo, kaj la elektita kino estis tute proksima. Ni daŭrigis la fumadon, komforte sidante unu kontraŭ la alia.

„Ĉu vi ŝatas mian apartamenton?” ŝi demandis.

„Treege,” mi respondis. „Kaj ĝi estas ĝuste aranĝita. Mia loĝejo estas aĉa kaj neoportuna. Mi intencas serĉi alian. Mi ŝatus trovi apartamenton kiel ĉi tiu, kie dommastrino ne kontrolas ĉiam ĉiun movon. Vi ne konas okaze tian apartamenton, ĉu? Ju pli simila al ĉi tiu, des pli bone.”

„Ŝajnas, ke estas io familiara en la direkto de ĉi tiu konversacio,” ŝi koketis.

„Ne necese,” mi diris. „Sed la ideo ne estas malplaĉa al mi.”

„Nu-nu,” ŝi diris admone. „Mi ja ŝatus vian societon, sed mankas loko ĉi tie, kaj cetere ĉi tie estas nur unu lito.”

„Do?” mi demandis sugestie.

„Do?” ŝi eĥis ĉarm-hontete.

„Do!” mi diris decide.

Ni ne iris al la kino tiun vesperon.