Kroniko (Fervoja Esperantisto, Junio 1911)
ANGLUJO. — Londono. — La fervoja kompanio « The North-Eastern Railway » nun presigas avizojn por la publiko en Esperanto.
Jen imitinda ekzemplo !
AŬSTRUJO-HUNGARUJO. — Plzen. — S-ro Hofmann, ĉiam fervora, sendis al ni ekzempleron de bohema faka gazeto, en kiu li presigis bonegan artikolon pri nia Asocio kaj « Fervoja Esperantisto ».
GERMANUJO. — Chemnitz. — La stacidoma librovendejo vendas esperantaĵojn kaj havas afiŝon esperantan.
Küllenhahn bei Elberfeld. — « Fervojo-Esperantisto », germana gazeto por la vastigado de Esperanto inter la forvojistoj en Germanujo, organo de la « Vereinigung Deutscher Eisenbahn-Esperantisten », ŝanĝos de la 1-a de Julio sian titolon, kaj estos nomata « Germana Fervoja Esperantisto ».
Kredeble, la aliaj francaj Kompanioj sekvos tiun ekzemplon.
Tiu informlibro estos sendata senpage al ĉiu petinto ; sin turn al : Kompanio « l’Orléans » (Trafic-Voyageur-Publicité), 1, place Valhubert, Paris.
Ni esperas, ke multaj asocianoj petos tiun broŝuron.
Canaples. — Nia agema kolego S-ro Suinot, stacia subestro, disdonas inter siaj kolegoj de la « Norda Kompanio » gravan cirkuleron, france redaktitan kaj presitan dank’ al siaj propraj elspezoj.
Ni sincere danks tiun malavaran amikon por lia bonega agado, kaj ni esperas, el tiu flanko, kontentigan rezultaton.
HOLANDUJO. — Breda. — Kun granda plezuro ni eksciis, ke S-ro J. Bal, fervojisto en Breda (I. A. E. F. Nº 77), gajnis la premion de konkurso starigita de la gazeto « La Holanda Pioniro ».
Boxtel. — Dekkvar fervojistoj, anoj de la Klubo « La Fervojo », intencas aliĝi al nia Asocio ; ni deziras koran bonvenon al niaj novaj samasocianoj.