Kun ŝi mi hieraŭ promenis

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Kun ŝi mi hieraŭ promenis (1915)
de Feliks Hiller
Publikigita en La Ondo de Esperanto, n-ro 6, 1915


Originale verkita de Feliks Hiller.

Kun ŝi mi hieraŭ promenis...

Kun ŝi mi hieraŭ promenis
Tra l’kampo en flora odor’,—
La lun’ sur ĉielo nin benis
Kaj vekis la amon en kor’.

Kun ŝi mi hieraŭ petolis
Sur herbo ĉe l’akva lazur’,—
Pri amo al ŝi mi parolis,
Pri kisoj, pri viv’ kaj plezur’.

Kaj ŝi min aŭskultis atente,
Ridetis naive al mi...
Komprenis la lingvon silente:

La lingvon de l’ama pasi’...
Kaj larmoj ekfluis torente...
Kaj amo naskiĝis ĉe ni...