Kunsidoj de I. A. E. F. en Krakovo

El Vikifontaro
Kunsidoj de I. A. E. F. en Krakovo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kunsidoj de I. A. E. F. en Krakovo.

UNUA KUNSIDO

Krakovo, la 13-an de Aŭgusto 1912.

Okaze de la VIII-a Internacia Kongreso Esp. okazis en Komerca Akademio kunsido de Internacia Asocio de la Esp. Fervojistoj.

Ĉeestas la personoj, kiuj estas notitaj en la listo de ĉeestantoj.

La sekretario de Asocio (S-ro Petzold) malfermas en la nomo de l’ Asocio la kunsidon kaj salutas la membrojn alvenintajn kaj la gastojn. Li petas pardonon, ke li ne estas en situacio doni oficialan raporton k. t. p., pro nericevo de la aktoj kaj sekretariaj materialoj ankoraŭ estantaj ĉe la ekssekretario.

Post deklaro, ke la nuna estraro estas formata jene : Prezidanto, S-ro Schwarz ; Vicprez., S-ro Engst ; Kasisto, S-ro Bontemps, kaj Sekretario, S-ro Petzold, la subskribinto petas, ke oni ne decidu kaj voĉdonu leĝe. La sekvantaj pritraktadoj tamen ricevu eventuale oficialan aprobon aŭ malaprobon per skriba voĉdonado aŭ ia Komisio estu komisiota labori en senco de esprimitaj deziroj kaj proponoj. Oni konsentas, ke la pritraktadoj estu nur prorvizoraj kaj ne leĝdonaj.

A. — Estas demandite, ĉu nia oficiala bulteno en Parizo « Fervoja Esperantisto » plue aperas. Pro kiaj kaŭzoj la apero de la gazeto ne estas regula ? Kiom ĝi kostas ? Ĉu la nuna prezo povas esti daŭra ?

B. — Oni deziras, ke niaj oficialaj dokumentoj kaj notoj estu publikigitaj ne nur en « Fervoja Esperantisto », sed ankaŭ en Ĝeneva gazeto « Esperanto ».

C. — La estraro publikigu kasraporton de fondiĝo de nia Asocio ĝis la jaro 1911. Samtempe la Kasisto konigu publike la budĝeton por la jaro 1912, por ke oni antaŭe sciu, en kiu senco kaj por kiaj celoj la mono estas elspezota.

D. — Oni starigu liston de tiuj fervojistoj, kiuj volas doni informon pri fervojaj aferoj. Por ke nia Asocio estu konata de ĉiuj Esperantistoj, la listo estu ankaŭ donita al U. E. A. kaj publikigata en Ĝeneva gazeto « Esperanto ».

E. — Kelkaj deziras aliĝon de nia Asocio al U. E. A. en formo de entrepreno. La kotizaĵo laŭdire estas 2 ₷.

F. — Sciigoj estas deziritaj pri la Asocio de Germanaj Esperantistoj. Oni ne scias, ĉu la Asocio ankoraŭ ekzistas, ĉu ĝi plue apartenas al I. A. de la E. F. Ĝis nun oni nur scias, ke la « Germana Fervojisto » ne plu ekzistas.

G. — Estas kritikite la nesufiĉa funkciado de nia Asocio. La ĉeestantoj deziras, kaj ili havas la volon, ke nia Asocio estu tia, kiu oni povas postuli rilate al ordo.

H. — La elektado de estraro estas sendecidite priparolita. Eventuale la elektado devas okazi skribe, donante al ĉiuj membroj tian okazon per dissendado de proponoj.


DUA KUNSIDO

Krakovo, la 14-an de Aŭgusto 1912.

La subskribinto malfermas en Komerca Akademio la kunsido je 8-a matene ; ĉeestas 12 personoj. La nomoj estas notitaj en listo aldonita al protokolo de la Unua Kunsido.

I. — Oni provu eldonon de teknika vortaro de fervojaj aferoj. Por plifaciligi la aferon, oni defirencigu la vortaron en : a) ĝenerala kaj b) speciala parto. Tiamaniere oni esperas havigi en proksima jaro la parton ĝeneralan.

J. — La estraro dissendu al ĉiuj membroj la membrarliston.

K. — La traktadoj pri la elektado de la estraro estas jenaj :

a) La voĉdonado devas esti skriba kaj tiamaniere, ke ĉiuj membroj povu partopreni ;

b) Oni starigu liston provizoran por nova estraro : Prez., S-ro Tarnow (Charlottenburg) ; Vicprez., mankas ; Kasisto, S-ro Engst (Dresden) ; Sekretario, S-ro Petzold ;

c) Por ke la diversaj nacioj, landoj k. t. p. estu reprezentataj, oni starigu konsilantaron. En konsilantaron oni ankaŭ elektu personojn konsiderante la propagandvidpunkton.

En estonta kunsido, la diskutado pri elektado estos daŭrigata.

La fermo de l’ kunsido estas je 9-a h. 1/2.


TRIA KUNSIDO

Krakovo, la 16-an de Aŭgusto 1912.

Malfermo je 2-a h. 1/2 ; ĉeestas 6 membroj kaj 1 gasto.

L. — La subskribinto legas salutojn senditajn el Francujo.

M. — La protokoloj de l’ Unua kaj Dua kunsidoj estas legataj kaj poste aprobitaj.

N. — S-ro Szymanovwski (Bromberg) estas proponita kiel vicprezidanto ; membroj de ĝisnuna estraro ne reelktotaj en ĝin, devas esti elektota en konsilantaron. Oni starigu konsilantaron, en kiun oni elektu reprezentantojn de diversaj landoj k. t. p. kaj diversrangaj grupoj.

O. — La ĉefkunveno de nia Asocio okazu je loko de Universala Kongreso Esperantista. Estas dezirinde, ke ankaŭ ekster tio okazu kunsidoj ne leĝdonaj. Tiaj kunsidoj estas utilaj por rilatigi inter kolegaro kaj konigi la dezirojn k. t. p. Kolegoj, kiuj volas aranĝi tiajn kunsidojn ne leĝdonajn, estas petataj sendi protokolon pri la traktadoj al la sekretariejo de l’ Asocio.

P. — La abonafero de « Fervoja Esperantisto » ne estu samtempe afero de nia Asocio. Oni ne intermiksu la kotizaĵon por nia Asocio kun abonkosto por « Fervoja Esperantisto ».

Q. — Oni starigu liston de laboroj k. t. p. jam deciditaj, se ankoraŭ ne finitaj.

R. — Membroj de nia Asocio estu mallonge informataj pri plej gravaj aferoj. Tiaj informoj, eble en formo de cirkuleroj, estu dissendotaj kvarfoje en unu jaro. Membroj, kiuj estas abonantoj de « Fervoja Esperantisto », devos ricevi la cirkuleron kun la gazeto ; la aliaj ricevos ĝin kiel presaĵon apartan.

S. — S-ro Felser (Welsberg en Tirol) faras proponon skriban, ke oni aranĝu enketon pri la liberaj aŭ malkarigitaj vojaĝoj por la fervojistoj mem.

Fino de la kunsido je 3-a h. 3/4 posttagmeze.

Alfred Petzold
Kiel gvidanto de la kunsido kaj kiel Sekretario.
(Leipzig, Königstrasse 4, III.)