Kunveno por fervojistoj ĉe la Berna Kongreso

El Vikifontaro
Kunveno por fervojistoj ĉe la Berna Kongreso ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kunveno por fervojistoj ĉe la Berna Kongreso.

Nun la kongresa kunveno firme okazos Vendredon 29-an de Aŭgusto, je la 8-a horo kaj duono matene, en la Universitato ; ĉiuj fervojistoj povas ĝin ĉeesti.

TAGORDO

Raportoj pri I. A. E. F. kaj F. E.

Proponoj kaj deziroj diskutotaj ĉe la Pariza kongreso en 1914-a.

Propagando kaj monrimedoj por la sukceso de I. A. E. F.

La Societa Komitato estante elektita por la daŭro de du jaroj, nenia baloto estas necesa.

La ĉeestantaro elektos provizoran komitaton por direkti la Kunvenon, nome unu prezidanton, unu vicprezidanton, kaj unu sekretarion, kiu faros la protokolon de la Kunveno.

Por sciigoj oni turnu sin al nia agema kolego Johano Perriard. direction de Chem. de fer fédéraux, à Berne.