Kurioza demando

El Vikifontaro
Kurioza demando ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KURIOZA DEMANDO

Kamparano iris al fervoja stacidomo kunportinte grandan lignan kaĝon enhavantan porkon, kiun li deziris forsendi per la vagonaro. Sed, kutime, oni sendas en kaĝoj nur birdojn ; porkoj kaj aliaj bestoj vojaĝas ligitaj per ŝnuroj. Tial la staciestro ne sciis kiom da mono la kamparano devis pagi, ĉar la tariflibro troviĝis kalkuloj por « birdoj en kaĝo » kaj « bestoj ŝnurligataj » sed ne « porkoj en kaĝoj ».

Por solvi la malfacilaĵon li tuj decidis telegrafi al la direktoro de l’ fervojo la jenon :

« Ĉu porko en kaĝo estas birdo ? ».

B.